|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 24-a Pedagogia Tago (8 marto 2008)La 24-a Pedagogia Tago okazis en ITK (Fremdlingva Pliperfektiga
Centro), kie eblas ekzamenigxi nun pri 22 diversaj lingvoj, interalie ankaux
pri Esperanto en B1, B2, C1 niveloj laux la Komuna Europa Referenckadro (KER).
Vendredon antaux la Pedagogia Tago la estraro de ILEI havis priparoladon kun
la direktorino de ITK Dr. Gáborján Lászlóné
kaj la vicdirektoro Dr. Szabó László pri la
antauxpreparata unulingva Esperanta ekzameno, kiun ILEI-UEA kaj ITK komune ellaboras.
Sabaton kvindeko da esperantoinstruantoj havis pliperfektigan trejnadon en tiu
cxi instituto. Komence Palma Csiszár-Salomon informis pri la statistikoj
rilataj al la esperantlingvaj ekzamenoj en ITK. Ekde 2002 cxiujare pli-malpli
7000 ekzamenoj okazas en la instituto pri Esperanto. La sumon oni nepre duonigu,
cxar la busxa kaj la skriba ekzameno kalkuligxas aparte. Estas personoj, kiuj
jare plurfoje provas ekzamenigxi, se la unuan fojon ili malsukcesis, do oni
povas diri, ke pli-malpli 3000 pesonoj ekzamenigxas pri Esperanto jare en la
Fremdlingva Perfektiga Centro. La pliparto de la kandidatoj rolas kontentige
en la busxa ekzameno, sed la sukcesoprocento en la skriba parto meznivele estas
nur cxirkaux 40%-oj. La statistikoj montras, ke la lernantoj havas problemojn
pri la traduko el la hungara al Esperanto, pri la testo, kaj surprize ankaux
pri la tekstokompreno. Specimeno de la ekzameno troveblas en la hejmpagxo www.edukado.net,
kaj nun jam ankaux sur la hejmpagxo de ITK: http://www.itk.hu/vanyagok/eszperanto/index.htm Salomonné Csiszár Pálma Porinstruista perfektigxo dum la 23-aj Pedagogiaj Tagoj de la Hungara Sekcio de ILEI kaj Metodika Seminario de edukado.net (28-29. oktobro 2006)Onidire (ankaux) hungaroj estas strangaj rekordemuloj ecx en Esperantio. En la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento okazis amasbatalo antaux la prelegejo, kie la 200 lokojn jam okupis 300 personoj, sed ankoraux centoj volis eniri por cxeesti seminarion de la hungardevena Andreo Cseh. Nuntempe mirigas la mondon la fakto, ke de jaro al jaro kvin miloj da hungaroj akiras sxtatan atestilon pri meznivela kono (B2) de la lingvo E-o - por validigi sian universitatan diplomon. La lastan semajnfinon de oktobro 2006 kulminis la mirakloj en Budapesxto: en sian landon revenis profeto, kiun kvardeko da E-instruistoj volis auxskulti tie! Por skeptikuloj envicigxu tamen tri kauxzaj klarigoj almenaux pri tiu lasta fenomeno: la heroino de la antauxa frazo - Katalin Kovats - havis grandan fakan prestigxon jam en la 90-aj jaroj, kiel altlerneja metodologo en la hungara urbo Szombathely; post la internaciigxo de sxia kariero restis seninterrompa la rilato kun la samlandanoj (en marto 2004 okazis interesa interreta kunlaboro dum la Budapesxtaj Pedagogiaj Tagoj pri edukado.net, la plurelektaj gramatikaj testoj faritaj de la partoprenantoj de la PT en oktobro 2005 estas konsulteblaj en la pagxaro de edukado.net ktp.); fine, akompanis sxin Sylvain Lelarge, kiun oni persone ankoraux ne konis en tiu cxi rondo. La seminarianoj kolektigxis, do, kun grandaj atendoj, la du gvidantoj venis kun kofregoj da diversaj materialoj kaj kun la rutino de sukcesa kunlaboro. Katalin entreprenis la taskon largxigi la horizonton per diskonigo de historiaj kaj nuntempaj metodologiaj novajxoj, Sylvain respondecis pri la korpa kaj mensa aktivigo de la cxeestantaro. Samtempe oni povis sperti la evoluon de la hungarino en la arto de "piklingvado" [hungarismo por bildigi ironian kritikemon], kaj gxui la faman spritecon kaj cxarmon de franco. La tempaj kadroj de la seminario (12 horoj brute, kun cxiuj pauxzoj, kiuj fakte ne ekzistis) ne ebligis sisteme tusxi la erojn de la lingvoinstrua metodiko. La celo de la gvidantoj estis veki la emon je rekreigxo - metodika, sed ankaux tutpersoneca. Tial ni ricevis jam antaux la seminario instigajn hejmtaskojn; ni rememoris la tempon, kiam ni mem estis lernejanoj, kursanoj; ni denove konsciigxis pri la diversaj inteligentecoj kaj instrukanaloj, per propraj spertoj; ni gape auxskultis la anekdoton pri la perfekta virino kaj same la mirindan vivhistorion de Andreo Cseh; el televida, magnetofona, komputila kaj homvocxa fontoj, per cxiu palpebrumo, je cxiu pasxo ni havis cxirkaux ni grandegan intelektan kaj materian ricxajxon, el kiu ni libere povis sorbi tion, kion ni bezonis. La garantio de la sukcesa seminario estis, ke la profeto ne nur predikis. Sxi ja prezentis, kiel estas sxangxigxantaj la euxropaj tendencoj de la lingvoinstruado; sxi diris, ke ekzamenaj motivigoj de la kursanoj baldaux estos for pro la disvastigxo de la memtaksaj sistemoj - sed sxi kaj li pruvis ankaux tion, ke instrui kaj lerni estas bonega kaj plezuriga homa kunagado. Ili konvinkis la seminarianojn, ke tiu kolektiva laborgxojo (danke al la 21-aj jarcentaj teknikaj helpiloj) povas esti dauxrigata ecx ekster la kadro de seminarioj. Marta Kovacs, kovacsm@berzsenyi.hu
La 22-a Pedagogia Tago (15. oktobro 2005)
KOVACS Marta 1221 Budapest Ady E. u. 23-25/c. kovacs.marta@eszperanto.hu (1) 226-36-02, 06-20-344-67-00
La 21-aj Pedagogiaj TagojLa 19-an kaj 20-an de februaro 2005 okazis la 21-aj Pedagogiaj Tagoj en Budapesxto kun partopreno de 61 hungariaj gekolegoj kaj 7 eksterlandaj gastoj. La programo komencigxis per gratulo al sinjoro Ja'ki Ferenc, kiu estas ekzamenanto pri Esperanto en la Fremdlingva Pliperfektiga Centro jam de 40 jaroj, kaj kiu pasintjare farigxis 85 jara. Poste Palma Salomon-Csisza'r konigis la plej fresxajn statistikajn rezultojn koncerne la lingvoekzamenojn. Kvankam la nombro de ekzamenigxantoj dauxre kreskas, oni ne povas esti tute kontentaj, cxar la pliparto venas terure malbone preparita al la ekzameno. Dum la mezgrada skriba lingvoekzameno en 2004 sukcesis nur la 29%-oj de la kandidatoj. El 2623 lernantoj 1039, sekve preskaux 40%-oj atingis 0 poenton en minimume unu el la taskoj. La plej grandan problemon kauxzas la tasko "traduko el la hungara al Esperanto". Estis disdonita materialo pri la plej oftaj eraroj. La preleginto emfazis, ke la tempo dedicxita al la lernado de Esperanto estas tro malmulta, oni devus pli multe okupigxi interalie pri tradukekzercoj, legado de gazetartikoloj, instruo de vortar-uzado. Imre Szabo raportis pri la busxa ekzameno, tie la plej grandan problemon kauxzas TIMO, kiu ofte malhelpas la lernantojn ekparoli, montri kion ili fakte scias. Li diskonigis, ke estas ebleco por instruantoj partopreni dum la busxa ekzameno por kolekti spertojn, kaj surbaze de tio fari poste provekzamenojn por siaj lernantoj. Li diris, ke estus grave, ke la lernantoj precize sciu kio okazas dum la ekzameno (transdono de dokumentoj, kontrolo de propraj indikoj, elekto de bildo, situacio, ktp.) Gravas, ke la gastoinstruisto devas subskribi deklaron pri konservo de la sekretoj, sekve li ne rajtas diri al siaj lernantoj, kiuj estis la konkretaj demandoj, bildoj, situacioj. Anoncigxi eblas cxe Imre Szabo. Pri la dato de ekzamenoj en marto vidu en la detala raporto. La laboro de ILEI-sekcio komencigxis per la salutvortoj de Renato Corsetti, prezidanto de UEA, poste prezentis sin al la publiko la estraro de ILEI, kaj ili konigis sian laboron. Sekvis raporto de la hungaria sekciestro pri la pasinta jaro, estis raporto ankaux pri la pasintjaraj du Pedagogiaj Tagoj. Marta Kovacs petis apogon de ILEI por pliperfektiga kurso de abiturientaj ekzamenantoj pri Esperanto. Estis disdonita enketilo por elformi komunan opinion pri la minimuma longeco de kurso de nulo gxis la mezgrada ekzameno, por demandi kiajn instrumaterilojn uzas la gekolegoj, kian kvalifikatecon ili havas, kiom da lernantoj ili preparas al la lingvoekzameno. La lasta demando estas grava, cxar supozeble multaj hungariaj instruantoj de Esperanto ankoraux ne scias pri Pedagogiaj Tagoj. Laux la gxisnunaj rezultoj de la enketilo la cxeestintoj preparas nur la 10%-ojn de la jare 6000 kandidatoj. Estus tre grave, ke nia arangxo atingu pli vastan publikon por certigi bonkvalitan instruadon de Esperanto. La enketilo estas ankoraux plenigebla kaj resendenda!! Por elsxuti gxin klaku cxi tie! La asembleo de ILEI-sekcio finigxis per vigla debato. Estis pridiskutita la problemo, ke la lernantoj ne uzas Esperanton post la trapaso de lingvoekzameno, ofte ili ecx ne scias pri la uzebleco de la lingvo, cxi-rilate estis emfazita la respondeco de la instruantoj. Estis, kiu asertis, ke esperantisto ne farigxas, sed naskigxas, aliaj opiniis, ke sxangxigxis la intereskampo de la homoj, dum la kluboj malplenigxas, la Esperanta agado en interreto floras. Estraranoj de ILEI prezentis du interretajn servojn. Hokan Lundberg parolis pri la projekto Lernu!, sur ilia hejmpagxo trovigxas 12 diversnivelaj kaj diverstipaj kursoj pri Esperanto. Radojica Petrovic' prezentis la projekton Interkulturo, pere de kiu diversnaciaj lernantoj povas intersxangxi spertojn pri sia kulturo, pritrakti diversajn interesajn temojn, ekkoni pli bone la kulturon unu de la alia. Post tiuj du prelegoj la duono de la partoprenantoj transiris en la komputilan cxambron por propraokule vidi la prezentitajn programojn, dume la alia duono povis starigi demandojn al la ekzamenantoj. La programo daurigxis per la prelego de Marta Kovacs pri la nova abiturienta sistemo enkondukita ekde 2005. Abituro pri lingvoj ekde nun estos deviga, kaj inter la elekteblaj lingvoj estas ankaux Esperanto. Ge'za Kurucz prezentis malfacilajxojn en Esperanto por hungaroj, li emfazis, ke oni provu eviti hungarismojn, oni uzu pli ofte certajn sufiksojn (-um, -acx), kaj oni atentu pri frazoj, kiel ekzemple "Li trovis sxin bela". Fine de sia prelego Ge'za Kurucz disdonis mallongan tradukekzercon, kaj petis, ke oni traduku tiun por la sekva tago. Laszlo Vizi prezentis sian metodon por efike instrui tradukadon. La publiko povis ekkoni la utilecon de tiu metodo tradukante kelkajn ekzemplofrazojn, partoprenante kvazaux kiel lernantoj dum studhoro. La dimancxa tago komencigxis per la priparolo de la traduktasko de Ge'za Kurucz, la partoprenantoj multe sxvitis por solvi gxin, sed tamen estis multaj interesaj proponoj. Tiu ekzerco ne celis la lernantojn, sed pli testis la tradukkapablojn de la instruantoj kaj esprimpovon en Esperanto se temas pri kvazaux literatura teksto. Poste ni traktis la estonton de hungaria Esperanto-instruado kun la gvido de Marta Kova'cs. Unue ni kolektis la terenojn kie Esperanto estas instruata, poste ni traktis la problemojn, kaj fine estis proponitaj ankaux eblaj solvoj. La programo daurigxis per gruplaboro, la kvar grupoj partoprenis po duonhorajn diskutojn sinsekve kun la kvar temgvidantoj. Ni pritraktis la demandojn:
La lasta programero estis la prezento de novaj studmaterialoj. Aperis la reellaborita lernolibro de Oszka'r Princz kun pli multaj lecionoj, kiuj pli bone prilaboras la temojn de la lingvoekzameno. Por la pasintjare eldonita lernolibro de La'szlo' Szilva'si aperis ekzercokajero kaj kompaktdisko. Dum la tuta arangxo funkciis LibroServo, novajxo estis krom la menciitaj lernolibroj, la novelkolekto de Thierry Salomon, kies unua eldono tute elcxerpigxis. La dua eldono kaj cxiuj aliaj libroj de la LibroServo estas mendeblaj rete cxe abonasoft@pro.hu, vi povas samloke aboni al Juna Amiko kaj Monato. Fine ni menciu la anoncojn:
Memkompreneble ni parolis ankaux pri la venontaj Pedagogiaj Tagoj, alvenis jam multaj kontribuoj, sed ni dauxre atendas viajn proponojn. La temo nepre rilatu al la instruado de Esperanto. La sekvaj Hungariaj Pedagogiaj Tagoj okazos la 15an kaj 16an de oktobro 2005, en Budapesxto. Resumo pri la 19-20-aj Pedagogiaj Tagoj en la jaro 2004 |
|||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |