|
||||||
|
Imre Szabo': Metodiko de la busxa lingvoekzameno(resumo kaj aldonoj de Palma Csisza'r-Salomon)Imre Szabo' emfazis dum sia prelego, ke la plej grandan problemon dum la busxa ekzameno kauzas la TIMO. Iom da timo estas normala, ecx komprenebla, sed gxenerale la lernantoj tiom timegas, ke ili apenau sukcesas ekparoli, kaj ecx tion forgesas, kion ili ellernis. La lernantoj ofte timtremas, blankigxas, ekploras, ecx okazis ke iu svenis. Gravas, ke la lernantoj sciu kio estas atendebla dum la ekzameno, pro tio Imre iniciatis, ke la instruantoj rajtu viziti la ekzamenon. cxiu rajtas cxeesti nur dum du ekzamenoj per aparta permeso. La gasto-instruanto ne rajtas fari notojn, ne rajtas alparoli dum la ekzameno, ne rajtas interveni dum la prijugxo de la ekzameno. Li devas subskribi deklaron pri la konservo de sekreto, sekve ne rajtas diri al siaj lernantoj kion demandis la ekzamenanto, kiaj bildoj, situacioj estis dum la ekzameno. Tamen estas utila cxeesti, une por vidi kiel disvolvigxas la 15 minutoj de la ekzameno, kaj vidi kiom pli au malpli scias liaj propraj lernantoj ol la gxuste ekzamenata kandidato. Ekzamenoj okazos
Por povi gasti dum la ekzameno necesas antauxa sinanco cxe Imre Szabo'. (Kontaktebla tel.: (1) 3701212, 70-514-8519, saluton@freestart.hu). La baza lingvoekzameno dauras 10 minutojn, la mezgrada 15, la supera 20. La lernanto ne rajtas eniri en la cxambron sen speciala alvoko de la ekzamenanto, post la reciproka saluto oni devas transdoni sian legitimilon, kaj invitilon (blanka papero ricevita per posxto). Post tio la ekzamenanto petas la lernanton kontroli la protokolon, kie trovigxas la nomo, naskigxdato, logxadreso de la lernanto, se estas eraro en la datumoj oni tuj korektas gxin, la lernanto devas subskribi la paperon en la supra kadro, se cxio estas en ordo. Post tio oni elektas du bildojn, rigardas ilin, kaj decidas pri tio pri kiu el la du oni sxatus paroli, la elektitan bildon oni transdonas al unu el la ekzamenantoj, kun kiu poste oni parolos pri tiu bildo. Post tio sekvas elekto de unu situacio, kiun sen legi tuj oni transdonu al la alia ekzamenanto. Nur tiam komencigxas efektive la ekzameno. La lernanto sciu pri tio, ke dum la sinprezento ecx dum la baza lingvoekzameno ne suficxas simple diri la perkerigitan autobiografion. La ekzamenanto faros demandojn, kiuj tamen grandparte estas antauvideblaj (Kiam vi naskigxis? Kie vi laboras? cxu vi havas gefilojn? Kie vi studas? Kion vi sxatas fari en via libertempo? cxu vi sportas? Ktp.) La ekzamenanton ne interesas la bazlernejaj studoj, sed la aktuala vivo de la lernanto, ankau la gepatroj, ties agxo kaj profesio ne estas menciindaj. Gravas, ke la lernanto konu la vortojn kiuj rilatas al sia profesio, studoj, sxatokupo. Ekzemple li sciu kion produktas la firmao kie li laboras. Dum la prezento de la bildo la lernanto devus memstare paroli dum cx. 3 minutoj, la ekzamenanto faras demandojn nur se tio necesas. Pri la bildo mem suficxas kelkaj frazoj, oni ne devas nomi cxiujn videblajn objektojn, dum mezgrada lingvoekzameno oni nepre ne parolu pri la hararkoloro au vestajxoj de la personoj, pli gravas paroli pri la temo de la bildo, kaj komenti tion. (ekz. Ankaux mi ofte iras al kinejo, mi preferas rigardi aventurajn filmojn..., ankau mi volonte somerumus cxe la maro, sed por tio mi ne havas eblecon, cxi-jare mi veturos al la Balatono, cxar mi tre sxatas nagxi kaj sunumi...., bedauxrinde mi ne havas tempon sporti, sed dum la ferioj mi sxatas bicikli, ekskursi, kiam mi estis mezlerejano mi regule futballudis...) Oni povas fantazii ankaux pri la videblaj personoj, kial ili kunvenis, kion ili faros poste, pri kio ili parolas, en kia rilato ili estas? Dum la situacio la lernanto ne kasxigxu malantau la paperfolion, sur kiu legeblas la hungarlingvaj instrukcioj. Ne temas pri tradukekzerco, la lernanto rigardu la ekzamenanton kaj parolu kun li. La plej multaj situacioj ne estas konkretaj, la lernanto mem devas decidi ekzemple cxe kuracisto pri tio kian doloron li havas, en restoracio pri tio kion li dezirus mangxi, au parolante kun sia amiko pri tio kie li sxatus somerumi, ktp. Tre gravas scii, ke la lingvoekzameno ne temas pri vortoj, sed pri komunikkapablo. La lernanto estu kreema, elpensema, reagu rapide, evitu tion kion li ne scias, sed nepre prezentu tion, kion li scias bone. Gravas, ke la instruanto preparu siajn lernantojn ankau psike por eviti la timojn, priparolu kun la lernantoj iliajn cxefajn zorgojn. 1. Mi hontigxos antaux la ekzamenantoj. - tiu timo estas tute senbaza, la ekzamenantoj estas suficxe harditaj, ili ekzamenas po tago 20-30 homojn, ili certe ne memoros nek la vizagxon nek la nomon de la unuopaj lernantoj longdaure. Se ili ekzamenas la duan fojon la saman personon, ecx se hazarde ili memorus pri li, ilin interesas kiom li evoluis, kion li scias nun, kaj tute ne influas ilin la pli frua malsukceso. 2. Mi ne komprenos kion ili diras. - La lernanto rajtas peti la ekzamenanton ripeti la demandon, au peti lin paroli pli laute, pli klare. La lernanto ne devas kompreni cxiujn vortojn de la demando, sed la esencon (nun li demandis ion pri mia laboro, pri mia libertempo, ktp). Por la komprenkapablo riceveblas nur 5 poentoj el 55, sekve ne multe gravas se la lernanto ne al tio respondis, kion oni demandis de li. Multe pli gravas paroli, paroli, paroli, cxar por la komunikkapablo riceveblas 15 poentoj entute. 3. Mi ne konos, memoros iun vorton. - La ekzamenanto ne demandos, kio estas la eta griza objekto en la angulo, la lernanto evitu tion, kion li ne scias, parolu pri io alia. Konvinku viajn lernantojn, ke ili neniam sukcesos ellerni cxiujn eblajn vortojn, sed preparu ilin al tio, kiel eblas esprimi sin, uzante simplajn vortojn, uzante cxirkauskribojn. 4. Mi faros multajn erarojn. - Por ricevi la 60%-ojn de la riceveblaj poentoj por lingva korekteco necesas eviti la erarojn pri la konjugacio (*estos somerumi), oni ne intermiksu la verbojn esti kaj havi, oni devas uzi korekte au eviti la posesivan strukturon. La lernanto povas ricevi la 60%ojn de la poentoj ecx se ofte forgesas akordigi la pluralon, kaj la akuzativon. Pli sukcesaj estas tiuj lernantoj, kiuj flue parolas kun kelkaj malgrandaj eraroj, ol tiuj kiuj ne kuragxas erari, sekve multe silentas, cxar unue volas finkonstrui la gxustan frazon en sia kapo. La ekzamenanto pro tio havos la impreson ke ili scias nenion, au ne komprenis la demandon, kaj ne gxisatendos gxis ili elparolas la elpensitan kompleksegan respondon. Prefere oni uzu simplajn esprimojn, sed parolu flue kun eraroj. 5. Mia ekzameno ne sukcesos. - Tio povas okazi, sed dum la ekzameno oni koncentrigxu pri la aktualaj taskoj, ne pri la ebla malsukceso. Oni provu konvinki la ekzamenanton, ke oni scias multon. La lernanto estu aktoro, kiu ludas la rolon de bone preparita lernanto, li nepre ne diru, ke li estas nervoza, ekscitita, li sxajnigu memcertecon, ridetu, kondutu kuragxe. La instruantoj paroligu ofte la lernantojn, se temas pri grupo, paroli pri bildo, fari situaciojn eblas ankau en paro. Ne gravas la eraroj, sed gravas, ke la lernantoj rankontu kiel eble multajn diversajn taskojn, kaj provu elturnigxi sen vortaro. La instruanto faru provekzamenon por siaj lernantoj, alkutimigu ilin al la etoso de la ekzameno. Dum unu kaj duon horo eblas provekzameni ecx 10 lernantojn, dum unu ekzamenigxas la aliaj laboru en paroj, aux ricevu alian taskon. Ne forgesu pri la laboratoria tasko. Dum la ekzameno antau la komitato gxenerale oni ricevas inter 30 kaj 40 poentojn, por sukceso necesas 42 poentoj mezgrade, sekve pri la sukceso de la ekzameno plej ofte ne decidas la komitato de ekzamenantoj, sed la solvo de la laboratoria tasko. La kasedo "Laborszovegek" acxeteblas por 950 forintoj, tie trovigxas 15 malnovaj, sed veraj laboratoriaj taskoj, audeblas la vocxo de sinjoro Ja'ki same kiel dum la ekzamenaj tekstoj. Al la kasedo apartenas ankau libreto, kiu enhavas la tekstojn, la demandojn kaj la solvojn. Per tiu materialo la lernantoj povas ekzerci ankau memstare, hejme. La teksto trifoje estas auskultebla dum la ekzameno. Por eviti la timon eblas uzi ankau aliajn metodojn, ekzemple en Szombathely la sama rozkolora porketo estas uzata de multaj lernantoj, kiu alportas bonsxancon.
|
|||||
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |