ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Hungara sekcio de ILEI

Palma Salomon-Csisza'r: Konsideroj pri la rezultoj de la skriba lingvoekzameno

En 2004 entute 5948 anoncigxoj estis por ekzamenoj pri Esperanto. Tiu nombro ne signifas ekzakte tiom da diversaj personoj, cxar se iu plurfoje ekzamenigxas dum la jaro, au ne samtempe pri la busxa kaj skriba ekzameno ankau tio kalkuligxas aparte.

Esperanto kun siaj 5,7% daure estas la tria elektita lingvo post la angla kaj germana. La interesigxo pri Esperanto en la lastaj kvin jaroj kvarobligxis. El inter la kandidatoj plej multaj estas inter 21 kaj 26 jaraj, tio signifas, ke ili estas studentoj, kiuj urgxe bezonas atestilon pri sukcesa lingvoekzameno por sia diplomo.

Ankau pri Esperanto eblas fari skriban ekzamenon en cxiuj 70 ekzamenlokoj de la Fremdlingva Pliperfektiga Centro (ITK), por la surloka busxa ekzameno necesas minimuma kvanto de aligxintoj. Nuntempe esperanta busxa ekzamenado okazas krom Budapesxto en Szombathely, Miskolc, Sa'rospatak, Debrecen kaj Nyiregyha'za.

La plej multaj homoj, 78%-oj aligxas al mezgrada lingvoekzameno, 18%-oj al baza lingvoekzameno, kaj nur 4%-oj al la supera lingvoekzameno.

Malgrau la kresko de interesigxo ni ne povas esti tute kontentaj pri la rezultoj, cxar ni havas nur la kvanton, sed ne la kvaliton. Malgrau tio, ke onidire Esperanto estas la plej facila, la plej rapide ellernebla lingvo, en la skriba ekzameno pasintjare sukcesis nur la 35%-oj de la kandidatoj. Tio signifas, ke la tempo, kiun oni dedicxas al la ellernado de Esperanto estas tro malmulta, kaj ne sufihca.

Estas iom da diferenco en la rezultoj lau la gradoj: baza 54%-oj, meza 29%-oj, supera 55%-oj.

Estas notinde, ke la plej malbonaj rezultoj estas en la mezgrada lingvoekzameno, gxuste por kiu aligxas la plej granda amaso.

La plej grandan problemon kauzas la traduktasko el la hungara al Esperanto, en tiu tasko atingis pli ol 60%-ojn de la riceveblaj 25 poentoj nur 15%-oj de la lernantoj, la averagxe ricevita poento estis nur 7.

Analizante la plej oftajn erarojn, oni povas konsciigxi pri tio, kiom malbone preparitaj estas la lernantoj (v. disdonita materialo kun ekzemploj). 31%-oj ne konscias pri tio, ke en la vortaro la Esperantaj verboj trovigxas en ifinitivo, sekve oni devus konjugacii ilin, 28%-oj forgesas pri la verbo "estas", 25%-oj ne rekonas la posesivan strukturon en sia gepatra lingvo, 12%-oj intermiksas la gramatikajn finajxojn "A, E, I, O".

Krom tio estas eraroj, kiuj povas fonti el la manko de suficxa klarigo dum la instruado: 31%-oj ne scias kiam uzi "tiu, tio" kaj kiam uzi "kiu, kio", 25% ne konas la diferencon inter "tiu, tio kaj gxi", 28%-oj ne kapablas konvene traduki la hungaran verbofinajxon "hat/het", 17%-oj ne scias, ke apud verbo oni uzas la adverban formon "multe". Oni devus pli multe ekzerci ankau la uzon de kondicionalo kaj imperativo, precipe parolante pri tio, ke imperativo povas esti uzata ankau en subfrazo : ekz. Mi volas, ke vi ne forirU.

Kvankam pli multaj, 47%-oj estis sukcesaj dum la traduko el Esperanto, tamen la averagxe atingita poento en tiu tasko estas nur 13 poentoj el la riceveblaj 25. Oni devas scii, ke temas pri Esperantlingva gazetartikolo, kies lingvajxo diferencas de tiu de la lernolibro. Kauzas problemon la longaj, kompleksaj frazostrukturoj, la multaj nekonataj vortoj. En la jxurnala lingvajxo tre ofte estas uzata la strukturo "Por + infinitvo", ofte aperas en la tekstoj ankau participaj verboformoj. Plian problemon kauzas la netauga vortaruzado se temas pri plursignifaj, au pri kunmetitaj verboj.

La tekstokompreno estas konsiderata ofte la plej facila tasko, tamen la averagxe atingita poento estas nur 11. La sxlosilvortsercxa metodo ne plu funkcias, necesas tralegi la tutan tekston, laueble sen vortaro, kaj kompreni la esencon. Ofte ne tio kauzas la problemon, ke oni ne trovas la frazon, en kiu trovigxas la respondo, sed tio, ke la lernanto ne listigas cxiujn partojn de la solvo.

Se la respondo kasxigxas en tuta paragrafo, la lernantoj ofte tradukas parton de la paragrafo lauvorte, cxar ili ne kapablas trovi la esencon. Tekstokompreno ne estas traduka tasko, devus doni al la lernantoj pli multajn gazetartikolojn (ekz. Juna Amiko, Monato) por ekzerci la globalan komprenon de teksto sen traduki gxin.

Fine pri la testo: en 2004 32%-oj atingis pli ol la 60%-on de la akireblaj poentoj, sed en la lasta duonjaro la rezultoj draste malbonigxis, de 44%-oj refalis al 22%-oj. La testobanko estas daure prilaborata, la testodemandoj estas analizataj per plej modernaj statistikaj metodoj. Tro facilaj demandoj estis eliminitaj, kaj multaj taskoj estis sxangxitaj. Estas grave, ke en la novaj taskoj estas malpli speciala vorttrezoro. Pri la prilaborita nova testobanko estos prelego dum la autunaj Pedagogiaj Tagoj.

Menciindas ankorau pri la mezgrada skriba lingvoekzameno, ke pasintjare el 2623 kandidatoj 1039, sekve preskau 40%-oj atingis 0 poenton en minimume unu el la taskoj. El inter ili nur 29 personoj sukcesis tamen la lingoekzamenon. Plej multaj 0 poentoj estis ricevitaj por la traduko el la hungara, sed estas konsiderinde alta la nombro de 0 poentoj ankau en la leterskriba tasko, tion kauzas versxajne la tempomanko. Jen, nova pruvo pri la nesuficxa prepariteco de la lernantoj.

Se vi volas vidi verajn mezgradajn ekzemplotaskojn, ili estas elsxuteblaj cxe www.itk.hu

Kelkaj konsiloj por la instruantoj por havi pli sukcesajn lernantojn:

  • dedicxu pli da tempo al la instruado de Esperanto
  • donu multajn traduktaskojn al viaj lernantoj kaj nepre korektu ilin
  • inter la traduktaskoj estu laueble multaj veraj esperantlingvaj gazetartikoloj
  • okupigxu pri tradukado, tradukteknikoj ankau dum la leciono
  • instruu viajn lernantojn uzi la vortaron
  • skribigu laborajxojn dum la studhoro por alkutimigi la lernantojn al tempopremo

Se vi bezonas pliajn ekzercotaskojn, vi povas elsxuti ilin de www.edukado.net venos...


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj