Urso-Kurso
Gxi
estas nova iniciato, kiu celas anglalingvajn, precipe ne-esperantistajn
gepatrojn kun infanoj 6- gxis 10-jaragxaj, sed gxin povas utiligi ankau
E-instruistoj. La kurso prezentas E-on, kiel ilon, kiel propedeutikan lingvon,
kaj gxi enhavas listojn, kiuj ligas la vortojn kun tiuj en diversaj lingvoj.
Gramatika libreto, akompana al la kvara parto, utiligas la regulecon de la
E-gramatiko por helpi komprenigi la komplikajxojn de la angla gramatiko. La
lernantoj ricevos informojn ankau pri la E-kulturo. Oni ne trudas E-on kiel
lingvon al la gepatroj kaj infanoj, sed lasas gxin mem sorcxi ilin.
La
projekto nun ampleksas tutan aron da helpmaterialoj. Reto de kursgvidantoj
korektos la kompletigitajn libretojn, tuj kiam la lernantoj resendos ilin. Ludoj
kaj enigmoj estas integraj partoj de la kurso, same kiel premietoj, kiuj havas
Esperantan signifon.
La
kurso utiligas vortojn el la baza vortlisto de Juna Amiko. Tri partojn de
la kurso akompanas “aktivigaj kartoj”, kiuj rilatigas cxiun lecionon
al korespondaj partoj de Mil Unuaj Vortoj. Menciataj estas Mazi, Infanoj
Cxirkau la mondo kaj Ek!, porinfana klubo de Elizabeth Stanley.
Kurso-materialoj:
1)
Senpaga enkonduka paka¢o, sendota al junaj informpetantoj (kun
E-globkrajono, letero, kolora faldfolio kun mendilo, enkonduka libreto por
gepatroj)
2)
– kvar koloraj porinfanaj kajeroj (cx. 36-pagxaj) kun klarigoj, ekzercfolioj
ktp.,
–
tri apartaj libretoj por gepatroj, instruistoj kun notoj, ludoj, taskofolioj,
vortlistoj kaj aktivigaj kartoj,
–
kvar sonkasedoj kun ¤iuj vortoj, dialogoj, kantoj, gramatika libreto,
–
gramatika libreto akompananta la kvaran parton,
–
kvar premietoj, kiuj akompanas la korektitajn kajerojn.
La
autoroj ellaboris skemon por la financado. Ankau ETA mem subvencias la agadon,
krome oni disvendas la verdan globkrajonon kaj la kartludon Ursa Familio [vd.
gxin, cxe la rubriko “Recenzoj” - NdlR] sed tio ne suficxas. Eble anoj
de ILEI mem povas helpi finance au scias pri aliaj helpofontoj. Oni danke
ricevos cxiujn proponojn.
Skribu
al la respondeculoj: Angxela Tellier kaj Malcolm Jones, Esperanto Teachers’
Association, 140, Holland Park Avenue, London W11 4UF, Britio