Tendaraj
Tagoj 2.
Post
la elcxerpigxo de la unua, aperis la nova, reviziita eldono de la internacia
lernolibro, Tendaraj Tagoj 2. Gxi estas la meza parto de triopa
libro-familio, kiu celas instruadon unuavice al 10-14-jaraj lernantoj, sed ne
nur. Ankau amuzemaj, ludemaj pliagxuloj gxue alproprigas E-on uzante cxi tiun
lernilon.
En
cxiuj tri partoj regas komunikcentraj, paroligaj ekzercoj, en plej
diversaj situacioj. La dua kajero konstruigxas simile, kiel la antaua au la fina,
la tria. La unuopaj lecionoj estas gxenerale “pagxo-longaj” – en bone
trarigardebla formo. En la nova eldono aperas 52 unuoj (dudekon pli, ol en la
unua). La cxefan tekston, dialogon sekvas au se ili tro longas – interrompas
demandoj, komprenkontrolaj ekzercoj, ludoj. Apartan vortoliston, koncernan
gramatikajxon (gramatikan resumon), listigitajn situaciojn kaj aktivigajn
taskojn oni trovas ne post cxiu unuo, sed fine de la libro. Krome oni trovas tie
ekzamenon por testi la sciojn, konojn; rolludan rememorigilon; liston de
materialoj el antauaj numeroj de Juna Amiko – indikante la cxapitron en TT2
kaj numeron, pagxon en la gazeto (ili estas uzeblaj por variigi, plifortigi la
temon); enhavo-indekson, kiu montras ankau la ekvivalentajn cxapitrojn el la
unua eldono kaj la nov-enkondukitajn verbojn; kaj fine, sed ne malplej grave: la
alfabetan listigon de verboj kaj aliaj vortoj.
Abundas
ankau movadaj konoj en la libro: kaj pri la historio kaj pri la nuntempo;
krome gxi havas veran ligon kun la E-vivo, ja la fonon de la libro formas
internacia tendaro por junaj e-istoj. (Ni trovas rakontojn pri ekskursoj, pri
internacia vespero – pri bone konataj programeroj dum junularaj renkontigxoj...)
Ne
nur la dialogoj, situacioj estas amuzaj, viglaj – ankau la bildoj, la ilustrajxoj.
Cxiujn tri kajerojn ilustris Pavel Rak – liaj tipaj, agrablaj figuroj amuzas
kaj lernantojn kaj instruistojn, ili ofte klarigas, helpas la komprenon. Same,
ankau metodikan funkcion havas la kvar koloroj, kiuj – krom la tabeloj,
enketiloj, piktogramoj ktp – buntigas la lecionojn.
Aldone
al la libro pretigxas instruista gvidilo (gxi aperos - antauvideble - en la unua
parto de 1998). Gxi indikos la cxefan instrucelon por cxiu pagxo, proponos
teknikojn kaj aktiva¢ojn por efike prezenti kaj ekspluati la enhavon de la
pagxo. Gxi prezentos facile kopieblajn laborfoliojn por kelkaj pagxoj.
Oni
povas mendi la lernolibron ankau cxe UEA (15 NLG kun triona rabato ekde 3 ekz.
plus 10 % por sendokostoj) au cxe ILEI, Pf. 193, HU-1368 Budapest, Hungario. Unu
ekzemplero tie kostas 15 NLG (inkl. sendokostojn), ekde tri ekzemploj po 10 NLG,
ekde nau po 8 NLG.
Erika Tóth, Gyál (Hungario)