IPR 1998/1
Hejmen ] Supren ] Tendaraj Tagoj 2 ] Urso-Kurso ]

 

IPR 1998/1
IPR 1998/2
IPR 1998/3
IPR 1998/4

Duncan Charters: Novjara mesagxo

Plua plifirmigxo cxe Unesko. UEA en NRO-konsilio, ILEI en operaciaj rilatoj (Osmo Buller)

Necesas iom pli por digne rememori pri Szerdahelyi (Detlev Blanke)
Aldonajxoj pri la verkaro de Szerdahelyi (Blazio Vaha, wacha@ny01.nytud.hu)
Lingvistika konferenco omagxe al Szerdahelyi (dr. Katalin Smidéliusz)

Scienca edukado en Esperanto. IKU, AIS kaj AISIKU (Amri Wandel, estrarano pri faka kaj scienca agado de UEA)

El la landoj kaj sekcioj
Albanio: E-kursoj en Albanio (Laux informoj de Bardhyl Selimi Mezini)

Argentino: Interlanda Konferenco pri Instruado (IKI) (Mag. Atilio Orellana Rojas)

Auxstrio: Sukcesa varbado en universitatoj (Walter Klag, Vieno)

Brazilo: E-Kurso cxe la civila polico (Laux "Gazeta Academica", n-ro 7 (jun-auxg. 1997))

Britio: Urso-Kurso
Angxela Tellier kaj Malcolm Jones, Esperanto Teachers' Association, 140, Holland Park Avenue, London W11 4UF, Britio

Francio
1) 31-a Internacia Infana Kongreseto, Sommieres - Francio, 1-8 auxgusto 1998
Christopher Fettes, St. Columba's College, Dublin 16, Irlanda Respubliko. 
Telefono (kun respondilo): +353-1493-1984. Telefakso: +353-1493-6655.

2) "La krokodileto" revuo por infanoj
Adreso de la redakcio: Catherine Giangrossi, 1 rue Trarieux, FR-69003 Lyon, Francio. Tel. kaj fakso: +33/ 4 72360714. Rete: pascal.lecaille@wanadoo.fr

3) Priplorinda rezulto (Kent Jones - H. Hamomet - Claude Piron)

Hispanio
1) La 1-an de novembro 1997 dum la estrarkunsido de HEF oni decidis nomumi 
s-ron Augusto Casquero Estrarano pri Instruado, ........

2) 2-6 de marto 1998: Baza kurso de Esperanto en Valencio
Augusto Casquero, Avenida Burjasot, 29, A-31, ES-46009 Valencia (Hispanio). 
Fakso: +6 3849616. Rete: a-casquero@redestb.es

3) Internacia Cseh-metoda kurso en Valencio (Augusto Casquero)

Hungario
1) La 13-aj Pedagogiaj Tagoj, 6-a Semajnfino de Junaj Lernemuloj (SOJLO) (Jozefo Ne'meth)

2) Esperanto en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely (dr. Katalin Smide'liusz)

Irano: La unua E-kurso en "Sana Urbo"
(Laux la informoj de Mojtaba Kheir-Khah, 37, K.135, 10 Metry Dowom, Javadieh, IR-13-657 Irano)
-----------------

Italio: Seminario por instruistoj kun auxspicio de ILEI
Dum la 10-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco /22-a Internacia Junulara 
Festivalo Lignano Sabbiadoro, 8-14 aprilo 1998

(Edvige Tantin Ackermann, nored@iol.it, Triesta Esperanto-Asocio, Via Crispi 43, Esperanto C.P. 601, IT-32100 Trieste)

Jugoslavio: Instruado de Esperanto en Jugoslavio en 1997 (Radojica Petrovicx radp@emi.yu)

Kroatio: 
1) Konkurso de popolkostumoj - denove
(Kroata Esperantista Unuigxo, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio Marija Belosxevicx, sekretario de KEU)
2) Lernolibroj ago-tagis en Zagrebo
3) E-kurso cxe la kroata televido
4) Decembraj eventoj en Kroatio (Ivan Bekavac-Basicx)
5) Kurso en Cxakovec ( Pedagoska Akedemija, HR-42000 Cxakovec-Buzovec, Kroatio)

Litovio: Sub ombrelo de la angla (Valdas Banaitis, Pergales 26-35, LT-2041 Vilnius, Litovio)

Nepalo: Koresponda kurso de Esperanto (Razen Manandhar, P.O. Box 3447, Kathmandu, Nepalo. E-posxto: espero@domo.mos.com.np)

Pollando: 
1) Esperantologia-Didaktika Konferenco en Krakovo
2) Nova studjaro en Jagiellona Universitato en Krakovo (Maria Majerczak)

3) Interlingvistikaj studoj en Poznan
d-inon Ilona Koutny: Lingvistika Instituto de Universitato Adam Mickiewicz ul. Miedzychodzka 3-5. PL-60-371 Poznan. T/F: +48-61 8618-572 (sekretariejo) E: ikoutny@hum.amu.edu.pl

4) Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Klerigejo de AIS - San Marino, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Tel/fakso: (48-52) 341-57-44 aux 346-00-82. Interreto: http://www.bydg.pdi.net/~turismo/ studumo.html. Retposxto: turismo@bydg.pdi.net

Rusio
1) Instruado en Tjumeno (Vladimir Izosimov)
2) Somera Esperanto-Kursejo
Adreso: RU-620077, Jekaterinburg-77, p. k. 67, Ruslando. Telefono: (3432) 220481 (merkrede: 14-16 MET; dimancxe 6-11 MET) Rete: hrgo@sbank.e-burg.su
3) La stagnado en Ruslando finigxas (?) (Sergej Bronov)
(laux "La ondo de Esperanto" 7/97) 

Svislando: Programoj de KCE en La Chaux-de-Fonds
Adreso: Postiers 27 - CP 311 - CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando) - Tel/fakso: (41) 32-9267407

Usono: Somera kursaro en San Francisko
(Cathy Schulze, 410 Darrell Road, Hillsborough, CA 94010, Usono, (650) 342-1796)

Por via notlibro
1) ILEI preparas sian adresaron (Marija Belosxevicx)
2) ILEI-GIMNAZIO Informoj, aligxoj: Bertil Andreasson, Södra Rörum pl. 455, SE-242 94 Hörby, Svedio
3) Abonu al rEt-VENTOJ: eventoj@hungary.net
4) Juna Amiko "Maturigxas" Redaktoro: Géza Kurucz, HU-6000 Kecskemét, Hitel u. 10. fszt. 16, Hungario. 
Rete: bjg@mail.datanet.hu. Abona adreso: Juna Amiko, Pf. 193, HU-1368 Budapest. Eldonanto: ILEI, 
Södra Rörum 455, SE-24294 Hörby, Svedio.
5) Eldonajxoj de Debrecena Bulteno en la traduko de Tibor Papp (Tibor Papp, HU-4031 Debrecen, Trombitás 
u. 12. Hungario)
6) Internacia konkurso: "Euxropo en la lernejo" (Marija Belosxevicx)
7) Euxropa Kalendaro 1999-2000 (EuropaKlub/IfK Verlag. Dr. Barandovská, Kleinenberger Weg 16a, DE-
33100 Paderborn, (Tel. 0049-5251 163530, Fax -163533))
8) STIPENDIO IVO LAPENNA

Recenzoj
1) Ursa Familio
Esperanto Teachers' Association, 1 Regent Avenue, Skipton, BD23 1 AZ North Yorkshire, Britio, per fakso: + 44 1394 670250, rete: Tellierd@bibip1.wgw.bt.co.uk
2) Tendaraj Tagoj 2. (Erika Tóth, Gyál (Hungario))
3) Evento de la jaro: espeRom

+ Aligxilo por la cxi-jara ILEI-Konferenco en Montpellier

***************************************************************

Ipr 98/1 artikoloj:

Duncan Charters: Novjara mesagxo

Karaj kunlaborantoj,

mi gxojas raporti, ke dum la jaro 1997 ni povis konstati en ILEI dauxre

lauxcelan laboron, kaj eksterajn kondicxojn kiuj invitas nin preparigxi por

seriozaj antauxenpasxoj.

Interne de ILEI, fidela laboro de niaj estraranoj, komisiitoj, kaj redaktoro per

konstanta informado sukcese akcelis nian kunlaboron por plifortigi niajn

servojn al la membraro. La elekto de novaj estraranoj dum la 1998-a

konferenco en Montpellier donos okazon enplekti en la laboron aliajn

aktivulojn. En la lastaj jaroj retkomunikado multe faciligis aspektojn de la

laboro, kaj cxi-jare realigxos la planoj por TTT-ejo de ILEI kiu povos tuj

disponigi bezonatajn informojn por la diversaj projektoj de niaj aktivuloj.

Jxusa raporto de la usona televida novajxservo CNN reliefigis la fakton ke

malgraux la forta pozicio de la angla lingvo, Esperanto estas serioza propono

por solvi la lingvan babelon en la Euxropa Unio (nun dekunu-lingva), kiu

neniel intencas sxangxi sian politikon de multlingveco favore al la denaskaj

parolantoj de unu el la naciaj lingvoj. La enkonduko de Esperanto en la

elementajn lernejojn havas klare raciajn avantagxojn: la valoro de transnacia

komunikado kun samagxaj infanoj jam en la unua lernojaro, psikologia kaj

lingva preparo por plurlingveco kiam tio respondas al la politikaj celoj de la

eduksistemo, relative rapida trejnado de instruistoj jam spertaj pri la bezonoj de

la lernantoj en la celataj lernejoj. Retligoj povas subteni la plispertigxon de la

instruistoj mem, aparte se tiuj estas izolitaj, kaj faciligi pedagogian apogon kaj

dauxran ellernadon de la lingvo per programoj por malcxeesta instruado.

Esenca elemento en la laborplanoj de ILEI estis kaj restas precize la preparo de

instruistoj de la lingvo. Pro la graveco de tiu agado por la celoj de ILEI kaj la

Kampanjo 2000, ni konstatas la neceson de ekstera financa apogo por ebligi

trejnadon de cxiuj kiuj havas la eblecon aktive kunlabori en lernejaj programoj

kaj instruprojektoj. Treege gravas la preparo de aktualaj gvidmaterialoj

(presitaj kaj videaj). Tiaj tamen ne povas anstatauxi rektan trejnadon, kaj cxi-

jare ni profitas la gastigemon de la francoj kaj aparte la bonvolan

kunlaboremon de la komitato de Kastelo Grezijono por organizi dusemajnan

seminarion inter la 20-a kaj la 31-a de auxgusto. Ni kuragxigas niajn sekciojn

identigi tauxgajn kandidatojn.

Aligxilojn oni povas jam peti de Grezijono mem, kaj informo-petojn aux

enketojn pri eventualaj stipendioj oni direktu al mi, por ke ni konstatu la

bezonojn.

La unua semajno de la seminario, kiun gvidos mi mem kunlabore kun la cetera

programo de la Kulturdomo, celos doni unuavice teorian bazon por diversaj

efikaj aliroj al aktiva komunika instruado de la lingvo. La partoprenantoj

ricevos novajn instrumaterialojn pri la teorio kaj praktiko de la metodoj uzataj.

Tiujn oni praktike demonstros per videaj materialoj kaj cxiutagaj modelaj

lecionoj por cxeestantaj bazlernantoj de la lingvo, en kies trejnado povos

partopreni la seminarianoj. La dua semajno (al kiu jam spertaj instruantoj de la

lingvo povos aligxi aparte sen la antauxa) konstruos sur tiu bazo per la diskuto

de praktikaj detaloj rilate la enkondukon de E-o en lernejoprogramon, efika

elekto kaj uzo de lernomaterialoj, lecionplanado, kreo de praktikaj ekzercoj por

auxskultokompreno, parolado, legado, kaj skribado, akiro de gramatiko kaj

interkultura kompreno. Ni gxojas, ke povos aligxi al tiu dua semajno kiel

kungvidanto dr. Katalin Smidéliusz, jam internacie konata pro sia efika

instrutrejna laboro.

Bonan kaj gxojan laboron dum 1998, kaj ni preparu nin por plene profiti niajn

franclandajn somerarangxojn!

Prof. Duncan Charters,

prezidanto de ILEI

***********************************************************

Plua plifirmigxo cxe Unesko

UEA en NRO-konsilio, ILEI en operaciaj rilatoj

 

La aktivigxo de la Unesko-agado de UEA portis pliajn fruktojn en la

konferenco de neregistaraj organizajxoj (NRO-j) la 21-an de novembro en la

sidejo de Unesko en Parizo. Gxi estis la unua post la formala kompletigo de la

NRO-reformo. Gxenerala direktoro Federico Mayor alparolis la konferencon,

emfazante la rolon de NRO-j kiel ponto inter Unesko kaj ordinaraj civitanoj. Li

precipe alvokis NRO-jn al konkreta agado kadre de la Unesko-programo de

packulturo.

La delegacio de UEA konsistis el vicprezidantino Renée Triolle, gxenerala

direktoro Osmo Buller kaj la konstanta Unesko-reprezentanto,

d-rino Barbara Despiney.

Ili tamen ne estis la sola esperantista delegacio. Nome, lastmomente antaux la

konferenco venis la gxojiga informo, ke male al sia antauxa decido Unesko

asignis la statuson de operaciaj rilatoj ankaux al ILEI. Sekve ILEI rajtis

partopreni en la konferenco, kie gxin reprezentis d-ro Francois Lo Jacomo.

Post la reformo 16 organizajxoj (i.a. Internacia Asocio de Universitatoj, cxe kiu

UEA lobias por la aligxpeto de AIS) estas en asociaj rilatoj kun Unesko, dum

63 (i.a. Internacia PEN) havas konsultajn kaj 165 operaciajn rilatojn. Krome,

111 organizajxoj ricevis operacian statuson por unujara provperiodo. Malpli ol

duono el la NRO-j, kiuj antauxe havis oficialajn ligojn kun Unesko, trairis

sukcese la NRO-reformon.

UEA kaj ILEI rajtas gratuli sin pri sia atingo, ne forgesante, ke gxia konservo

postulas dauxran aktivadon. Cxar krome TEJO rekte rilatas kun la Junulara

Fako de Unesko, tiu aktivado plej efike realigxos per kunordigita sektora

agado: UEA cxefe okupigxos cxe Unesko pri komunikado kaj kulturo, ILEI pri

edukado kaj TEJO pri junularaj aferoj.

La reordigo de la kunlaboro inter Unesko kaj la NRO-komunumo multrilate ne

estas preta kaj multe da malklareco restas. Por helpi klarigi la situacion gxis la

sekva NRO-konferenco fine de 1998 la cxi-foja konferenco elektis reprezentajn

organojn de la NRO-komunumo: Kontaktkomitaton el dudeko da NRO-j kaj

Konsilion el kvardeko da NRO-j. Ilia taskaro estas ankoraux iom nebula, sed la

unua kunveno de la Konsilio komence de decembro supozeble kreos ian

klarecon.

UEA farigxis membro de la Konsilio, kio atestas pri prestigxo, kiun UEA jam

tradicie gxuas en la NRO-komunumo, kaj metas gxin en avanan pozicion en la

nuna transira periodo.

Osmo Buller

(El Interredaktore)

***********************************************************

Reagoj

Necesas iom pli por digne rememori pri Szerdahelyi

En Eventoj n-ro 130 kaj en IPR 3/97 aperis "rememoro kaj gxustigo" de Ilona

Koutny. La gxustigo evidente rilatis, tute prave, al suficxe suprajxa artikolo de

d-rino Varga-Haszonits en "Eventoj" n-ro 120.

Mi tamen havas la impreson, ke gxis nun neniu vere serioze okupigxis pri la

spirita kaj fizika (= manuskripta) heredajxoj de Szerdahelyi. Kaj mi ne kapablis

ekscii la verajn kialojn. Kompreneble, la okupigxo pri la postlasajxoj de

Szerdahelyi estas unuavice afero de la hungaraj kolegoj, ne laste de liaj

discxiploj. Tamen permesu al mi kelkajn rimarkojn pri la temo:

l. Dum la lasta esperantologia konferenco en ELTE-universitato (17/18.4.97),

kiun mi partoprenis, donigxintus la ebleco, okaze de la jubileo, serioze prezenti

la grandan sciencan kaj pedagogian verkon de Szerdahelyi. Oni tion ne faris kaj

prezentis nur embarasajn banalajxojn.

2. Okaze de la 60-a naskigxtago de prof. Szerdahelyi (1984) liaj discxiploj

kaj asistantoj volis redakti festlibron. Pasis 13 jaroj. La festlibro gxis hodiaux

ne aperis.

3. Gxis hodiaux nenie estas publikigita la kompleta bibliografio de la verkoj

de Szerdahelyi. Liaj posteuloj el Budapest iam petis min por helpi cxi-rilate

(kio en si mem ja estas iom stranga). Mi volonte sendis mian ampleksan liston.

Nenio okazis...

4. Ilona Koutny mencias, ke ekzistas E-a versio de lia hungarlingva libro

"Ba'belto"l a vila'gnyelvig". Jes, tion mi auxdis rekte de li. Lauxdire gxi estas pli

ol 1000-pagxa kaj, jes, evidente "sximas cxe iu E-eldonejo". Do, Ilona Koutny

sxajne ne scias, pri kiu eldonejo temas. Mi ne povas jxuri, sed, se mi bone

memoras informon ricevitan siatempe de Szerdahelyi, la eldonejo estas "Fonto"

en Brazilo. Kial neniu el liaj discxiploj okupigxas pri la sorto de la

manuskripto, ankaux nuntempe inda je eldono ?

5. Kiam Edward Symoens redaktis la bonegan bibliografion pri interlingvis-

tikaj disertacioj, li ne sukcesis ricevi kompletan liston kun la petitaj donitajxoj

pri cxiuj defenditaj diplomlaborajoj. Lauxdire temas pri cx. 100. La du asistan-

tinoj de la E-fako ne kapablis kompili la petitan liston. Cxu vere oni ne zorge

konservis la materialojn?

6. Estas konate, ke Szerdahelyi antaux sia neatendita forpaso estis preskaux

fininta sian hungarlingvan kandidatigan disertacion pri interlingvistika temo.

Oni devas scii, ke laux la hungara sistemo ekzistas tri doktoraj gradoj, malsame

al, ekzemple, la germana sistemo. Substrekante ke mi neniel trotaksas la

diversajn titolojn, cxu doktorajn aux aliajn, mi scias, ke lia doktoreco estis la

unua grado, auxtomate ricevata post fino de juraj studoj. Kvankam li ankaux

studis lingvistikon, li ne havis lingvistikan doktorecon. Por kompensi tiun

aferon kaj cxar oni tion eble postulis flanke de la universitato, li - supersaltante

la unuan - ja preparis la duan doktorecon pri lingvistiko, t. e. la "kandidato de

sciencoj" (iom laux la iama sovetia sistemo). La disertacion li ne finis.

Versxajne tiajxo nur necesis pro hierarki-formalaj kialoj en la universitato, cxar

lia scienca kompetenteco estis nepridubebla kaj la listo de liaj verkoj suficxe

longa. Oni ja tute merite nomumis lin "docento" ankaux sen tiu laborajxo.

Versxajne li tamen volis plenumi tiun kutimajxon. (La tria titolo estus la

"doktoro de sciencoj", komparebla kun la hungara "d-ro sc." - simile ankaux

ekde 1975 en GDR - kaj "d-ro habil.")

Kie nun trovigxas lia nefinita manuskripto? Kial oni ne eldonas gxin, ecx se

nur fragmente ?

7. Kaj fine, mi gxis hodiaux ne komprenas, kiel eblis maldungi la kapablan

Ilona Koutny... Cxu tio okazis en la "spirito" de Szerdahelyi? Mi dubas.

Detlev Blanke

*************************

Aldonajxoj pri la verkaro de Szerdahelyi

Antaux 25 jaroj, en 1972, aperis la unua universitata "konspekto", praktike

universitata lernolibro de Istva'n Szerdahelyi, kun la titolo: Eszperanto'.

Bevezete's e's nyelvgyakorlatok (prononcu: esperanto, bevezetesx esx njelvdjakorlatok: Esperanto. Enkonduko kaj ekzercoj). Liaj porinfanaj lernolibroj (Esperanto 1, 2) jam estis aperintaj kaj uzataj - uzataj

ecx en la universitato, provizore. Lia unua universitata lernolibro, kiel similaj

universitataj helpiloj, aperis kun surskribo "manuskripto"; efektive gxi estas

presita lernolibro (307 p.). Ankaux liaj postaj lernolibroj, estas presitaj, (ankaux

la plimulto nuna de alies lernolibroj estas presataj) kiel strangaj

manuskriptumoj. Kiel konate, post 1972, tra jaroj aperadis - laux similaj juraj

kaj teknikaj kondicxoj - divers-subfakaj lernolibroj de Szerdahelyi; inter ili

aperis liaj krestomatioj, lernolibroj de metodologio, interlingvistiko;

artikolaroj.

Lia baza ideo estis, ke per verkado, igado verki kaj eldonebligo li prezentos

serion, sur kiu li aux liaj kolegoj-posteuloj povos konstrui la tuton de la instru-

laboro.

Szerdahelyi elektis kiel moton de la lernolibro frazojn de Ba'rczi Ge'za:

"Estus infanece pruvadi kaj elstarigi valorojn de iu ajn lingvo per malsxatigo de

la aliaj. Estus infanece kaj false. Ni volas diri ne tion, ke iu lingvo valoras pli,

ol alia: nur tion, ke gxi estas alia. Kaj tiu alieco faras gxin valora koloro en la

bunta bildo de la homa kulturo". (G. Ba'rczi: Biografio de la Hungara lingvo.)

Szerdahelyi volis en sia libro kaj doni praktikan kursmaterialon por komenc-

antoj, kaj doni sistemajn morfologion kaj sintakson, ecx se ne plenajn. Krome

li iom detale prezentis la dokumentojn de la lingvo. Li strebis en la teoriaj

partoj de la libro al stilo scienca. La gestudentoj ne povis eviti fruan ekkonon

de Fundamento de Esperanto - Szerdahelyi en precizema Hungara lingvajxo

prezentis gxin jam en la unuaj du cxapitroj de la libro.

La dua parto de la lernolibro, kiel aludite, havas karakteron de kursolibro por

komencantoj. Tamen, estas menciinde, ke en cxiu aparta leciono, post

enkondukaj kaj cxefaj tekstoj, dialogoj, ekzercoj sekvis literaturajxoj - simplaj,

fragmentaj aux almenaux: relative mallongaj.

 

Lia dua universitata lernolibro estas: Metodologio de Esperanto (Budapesxto,

1975, 375 p.). Neniu pensu, ke la vorto metodologio estas uzita hazarde.

Szerdahelyi zorge distingadis metodon, metodikon kaj metodologion.

Metodologio estas metateorio, komparanta kaj analizanta metodikojn ekkoni

aux instrui lingvojn.

Tiel Istva'n Szerdahelyi traktas kaj lingvistikajn skolojn (kiuj ja estas specialaj

metodaroj ekkoni lingvon) kaj historion kaj samepokan staton de

lingvoinstruado. Sed li prezentas ankaux la gxistiaman historion de la e-istaj

strebadoj instrui E-on. Li apartigas konstruadon de instrumaterialo unuflanke

kaj instruadon, edukadon aliflanke. Li distingas kaj pritraktas diversajn

sxtupojn de lingvoinstruado.

Ni, tiutempaj Hungaraj gestudentoj ne estis vidintaj simile multflankajn

lernolibrojn pri metodologio en aliaj (Hungara, fremdaj) lingvoj.

Li verkis ankaux aliajn lernilojn - antaux kaj post la jaro 1972-a:

- Esperanto 1. Eszperanto' nyelvko:nyv 10-14 e'ves koru'ak sza'ma'ra. Tan-

ko:nyvkiado', Budapest 1965, 213 p.(pron.: esperanto njelvko:njv 10-14 e'vesx koruak samara, tanko:njvkiado)

- Lingvo Internacia 2. Dauxriga kurso. Tanko:nyvkiado', Budapest 1968, 227 p.

(La du supraj titoloj estas de lernolibroj por infanoj, sed Szerdahelyi uzis ilin

ankaux en enkondukaj kursoj de E-o en la Budapesxta Universitato ELTE gxis

la apero de Eszperanto'. Bevezete's e's nyelvgyakorlatok. Laux mia subjektiva

jugxo li pli bone uzis siajn porinfanajn lernolibrojn ol la unuan universitatan

lernilon.)

Ekde 1972 aperadis liaj universitataj lerniloj:

- Eszperanto'. Bevezete's e's nyelvgyakorlatok. Ke'zirat (=manuskripto). Tanko:nyvkiado' (pron.: esperanto, bevezete'sx e'sx njelvdjakorlatok, ke'zirat, tanko'njvkiado'),

Budapest, 1972, 307 p.

- Metodologio de Esperanto. Ke'zirat. Tanko:nyvkiado', Budapest,1975, 377 p.

- Krestomatio de Esperanta Literaturo. Tekstoj, dataro, bibliografio. Ke'zirat.

Tanko:nyvkiado', Budapest, 1979. 466 p. Kunlaborantoj: Abonyi Nagy A'rpa'd (pron.: abonji nadj arpad),

Benczik Vilmos (pron.: bencik vilmosx), Ma'the' A'rpa'd, Varga-Haszonits Zsuzsa (pron.: varga-hasonicx jxujxa) (Krestomatio II, III

aperis : gxis 1982).

- Bevezete's az interlingvisztika'ba. To:rte'neti va'zlat e's forra'stanulma'ny.(pron.: bevezete'sx az interlingvistika'ba. To:rte'neti va'zlat e'sx forrastanulmanj)

Ke'zirat. Tanko:nyvkiado', Budapest, 1980. 290 p. (Enkonduko en la inter-

lingvistikon. Historia skizo kaj font-esploro. Manuskripto (=interna presita

lernilo universitata).

- Krestomatio de Esperanta Literaturo. Volumo 3. Ke'zirat. Tanko:nyvkiado',

Budapest, 1982. 476 p. Cxefkunlaboranto: Re've'sz Sa'ndor (pron.: reves sxandor). Kunlaborantoj:

Abonyi A'rpa'd kaj Ehmann Bea'ta.

 

Szerdahelyi konsideris la krestomatiojn krudmaterialo por plua laboro,

instigonta trovi la mankantajn indikojn pri la verkoj prezentitaj; li sciis, ke ili

ne estas perfektaj. Cxiuokaze, en ili aperis multege da tekstoj kaj indikoj, kiujn

plej simple oni trovas ja cxi tie. Menciende, la tria (476-pagxa) volumo kostis

30 HUF, proksimume kiel (unu) peco da negranda cxokolado aux duona

trambileto nun. (Iom similajn laborojn plenumis pli-malpli paralele, sed multe

pli selekteme, belformeme kaj malpli-amplekse (sxajnas al mi) Vilhelmo

Benczik kunlaborinta komence ankaux kun Szerdahelyi.)

 

Li gvidis ankaux la preparojn de la tri volumoj de Esperantologiaj kajeroj.

Ankaux tiun laboron li vidis kiel preparlaboron por farotaj lerniloj. Erarojn de

la kontribuintoj kaj eble ankaux de li oni rajte kritikadis. Malgraux tio

Esperantologiaj kajeroj konservis utiligindajxojn. En la unua volumo li mem

multe kontribuis pri morfemiko kaj etimologio. En la dua volumo, redaktita de

Zsuzsanna Varga-Haszonits, (1977, pp. 273) la cxeftemoj estas metodologio

kaj interlingvistiko. En cxi tiu volumo, tuj post la antauxparolo, sekvas

prezento de la fako (verkita de Zsuzsanna Varga-Haszonits), kun titolo:

Dekjara historio de la Esperanto-fako (pp. 7-30). Poste sekvas la Studprogramo

de la Esperanto-fako (tradukita de Ilona Koutny).

La tria volumo, redaktita de Eva Soo's kaj Beata Ehmann (Budapest, 1977, 375

p.) prezentas la E-lingvajn kaj pri E-ajn verkojn de Ge'za Ba'rczi (1894 - 1975).

 

Mi bedauxras, ke homoj, de kiuj - senpere aux pere - mi lernadis en mia vivo

(ekz. Istva'n Szerdahelyi, Kolomano Kalocsay, Alfonso Pechan), same

organizoj, edukejoj e-istaj, en kiuj ili laboris, preskaux cxiam (aux eble nur: de

tempo al tempo) konfliktadis inter si. Se tio ilin ne suficxe malhelpis labori,

min tio ne malhelpas lerni de ili.

 

En la jaro 1977-a, do antaux pli-malpli 20 jaroj aperis Hungarlingva libro de

Istva'n Szerdahelyi: Ba'belto"l a vila'gnyelvig (De Babelo gxis la mondolingvo

(Eldonejo Gondolat, 414+2 p.). Kelkaj el la titoloj kaj subtitoloj de cxapitroj:

La unuaj transnaciaj lingvoj de la antikvo. Dulingveco dum feuxdismo. La

Angla pigxino. Plan-pigxinoj. Fikciaj lingvoj. La ideo de la universala lingvo

en la 15-18-a jarcentoj. Gestolingvoj. Grafikaj signosistemoj. Mallonga

gramatiko de Volapuko. Homogenaj kaj heterogenaj lingvoprojektoj. La ekesto

de Esperanto. Zonaj kaj intersistemaj lingvo-projektoj. Hungara problemo. Cxu

dulingvismo, trilingvismo?

Pluraj temoj, tiutempe neglektataj, nun furoras kaj alportas popularecon al

esploristoj. Krom lauxdindaj esceptoj en la sfero esperantista - Blanke,

Barandovska, Koutny, Golden, Silfer k.a. en E-o, Varga-Haszonits precipe (sed

ne nur) en la lingvo Hungara -, tre malmultaj referencas je Szerdahelyi.

Nova Hungara konsultlibro pri socio kaj lingvouzo de Jeno" Kiss (pr. kisx) (Ta'rsadalom e's nyelvhaszna'lat, Szociolingvisztikai alapfogalmak (pron.: tarsxadalom njelvhasna'lat, sociolingvistikai alapfogalmak), Budapest, 1995) en sia

bibliografio havas unu el la (aplikat-lingvistikaj) universitataj lerniloj redaktitaj

de Szerdahelyi (Alkalmazott nyelve'szeti (pr. njelve'seti) alapfogalmak 1989), sed - malgraux

la cxapitroj pri dulingveco, pigxinoj kaj ecx E-o, li ne

mencias/citas/enbibliografiigas De Babelo gxis la mondolingvo aux aliajn

verkojn de Szerdahelyi. Tion mi komprenas pro la vasteco de la temaro de Kiss

kaj de la fakliteraturo, sed bedauxras laux pluraj aliaj vidpunktoj. Aliflanke mi

trovas novajxo lauxdinda, ke Kiss entute traktas E-on kaj, ke li ja apogas sin je

kelkaj verkoj pri E-o (inter ili, kiel dirite, pri unu de Istva'n Szerdahelyi).

Certe, por malhelpi tioman nekonon de Szerdahelyi, ankaux mi devus esti

provinta pli konatigi lin (kaj aliajn interlingvistojn) en la medio de lingvistoj

Hungaraj. Ja mi - kaj neniu el ni - povas, provizore, esperi, ke niaj kolegoj -

ne-esperantistoj propra-iniciate venos al la fontoj e-istaj.

Blazio Vaha, wacha@ny01.nytud.hu

****************************

 

Lingvistika konferenco omagxe al Szerdahelyi

[NdlR - En la lasta numero de IPR (p. 31.) vi povis legi alvokon de la aprila

lingvistika konferenco en Szombathely (Hungario). Nun ni informas vin pri la

preparaj laboroj.]

Danke al la alvokoj kaj personaj kontaktoj pluraj samideanoj aligxis jam al la

konferenco. Prelegos interalie Detlev Blanke, Otto Prytz, Herbert Mayer,

Heiner Eichner, Ilona Koutny, Alicja Sakagucxi, Blazio Wacha, Giorgio Silfer,

La'szlo' (pr. Laslo) Molna'r.

Laux la iniciato de la prelegontoj duontago de la laboro de la Esperantologia

sekcio estos dedicxita al la memoro de profesoro Szerdahelyi kies nomo kaj

agado estas konata ankaux inter la ne-esperantista partoprenantaro de la

hungaria konferenco de aplikata lingvistiko.

Espereble pluraj lingvistoj cxeestos la prelegojn pri interlingvistiko kaj pri prof.

Szerdahelyi aux almenaux povos legi ilin en la eldonota konferenca materialo.

Ni do ne perdis la eblon rekonigi esperantologion.

dr. Katalin Smide'liusz (pr. sxmide'lius)

*************************************************

Scienca edukado en Esperanto

IKU, AIS kaj AISIKU

Simile al la unika rolo de la fenomeno Esperanto en la soci-kulturo de lingvoj,

la universitat-nivela instruado de sciencaj temoj en E-o povas havi unikan rolon

en la scienca kaj eduka mondo.

La rolo de E-o en la scienco kaj en universitata instruado iom paralelas al gxia

rolo en la pli gxenerala lingva problemo tutmonda. La nuntempa scienca kaj

akademia mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel laborlingvon kaj por internaciaj

kaj ofte ankaux naciaj arangxoj. Tio tamen ofte malhelpas la progreson de la

scienco, kiu bezonas la liberan intersxangxon de scioj kaj spertoj sur la persona

nivelo. Sciencistoj el ne-angla-parolantaj landoj ofte spertas la lingvajn barojn

kiam ili provas raporti pri sia esploro en internaciaj forumoj. Kontrauxe,

universitata instruado kutime okazas en la nacia lingvo, kaj ekzistas do lingva

brecxo inter la instrua kaj labora-konferenca nivelo. Tiujn malavantagxojn

povas solvi E-o kiel internacia komunika lingvo.

IKU kaj AIS

Sur la tereno de scienca edukado en E-o elstarigxas du institucioj kiuj regule

okazigas kursojn kaj prelegojn universitat-nivelajn: la Internacia Kongresa

Universitato kaj la Akademio Internacia de la Sciencoj. La Internacia Kongresa

Universitato (IKU) kiel unu el la plej famaj kaj longdauxraj institucioj en la E-

o komunumo, regule okazigas universitat-nivelajn prelegojn. Cxiujare gxi

ofertas al centoj da auxskultantoj kadre de la Universala Kongreso cxirkaux

dek prelegojn de spertuloj, akademianoj en siaj fakoj, pri tre diversaj temoj,

variantaj de astronomio gxis ekonomio, de komputiko gxis literaturo.

Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS) estas fakte la sola

Esperanto-Universitato. Gxi funkcias kiel internacia migranta universitato, kiu

okazigas sciencajn sesiojn en diversaj landoj, kaj disdonas akademiajn

diplomojn kiuj estas oficiale rekonataj en pluraj landoj.

AISIKU

En la UK en Tampere (1995) la du institucioj unuafoje kombinis siajn

programojn al komuna sesio, la tiel nomata AISIKU-kursoj, kiam du ok-horaj

AIS-kursoj aldonigxis al la kutima programo de la IKU. La unua prelego de la

du kursoj okazis kadre de IKU, kaj kongresanoj povis partopreni la ceteran

kurson kaj ecx ekzamenigxi kaj ricevi ateston de AIS - kion trideko da

kongresanoj efektive faris. Tiu formulo, kiu kombinas la popularecon de la

IKU-prelegoj kun la alta nivelo de la AIS-sesio montrigxis tre sukcesa kaj en

Prago ripetigxis tiu modelo. Tiufoje oni ecx kombinis la inauxgurojn de IKU

kaj de la AIS-sesio. La komunaj AISIKU-arangxoj ricevis formalan kadron per

kontrakto inter UEA kaj AIS kiun la senato de AIS subkribis en sia septembra

kunsido en Rimini.

IKU brosxuro de Adelaido

Cxar en Adelaido ne okazis AIS-sesio, IKU okazis en la antauxa formo, sed

tamen okazis novajxo: la tekstoj de la IKU-prelegoj estis haveblaj jam antaux

la prelegoj en belaspekta brosxuro. Gxi estis akirebla de cxiuj kongresanoj (ne

nur al la partoprenantoj de la IKU) en la Libroservo. Per tiu eksperimenta

eldono de la tekstoj UEA provas sekvi la kutimon de pluraj internaciaj sciencaj

konferencoj (kaj ankaux en ordinaraj universitataj kursoj) kie la tekstoj de la

prelegoj estas haveblaj dum la konferenco, antaux la prelegoj. Tio ebligis al la

auxskultantoj preparigxi kaj pli bone sekvi la prelegojn, kaj al la kongresanoj

kiuj ne povis viziti cxiujn prelegojn tamen konatigxi kun la enhavo. Dum la

kongreso vendigxis cxirkaux cento da IKU-brosxuroj, sed kelkaj ankoraux

restas kaj estas mendeblaj en la libroservo, kun la tekstoj de cxiuj prelegoj

(ankaux tiuj prelegoj kies tekstoj ne aperis en la brosxuro), por la simbola prezo

de 5 NLG.

UEA planas aperigi ankaux la tekstojn de la IKU-prelegoj brosxurforme, kio

garantios la aperon de la tekstoj kaj provizos regulan dokumentadon por la

IKU.

AISIKU Montpellier

Cxi-jare UEA klopodos prijugxi la IKU-prelego-proponojn pli frue ol en

antauxaj jaroj, kaj por povi pli bone elekti, kaj por havi pli da eblecoj por

AISIKU-kursoj. Viajn proponojn por IKU-prelegoj sendu tuj al la komisiito,

prof. Michael Maizen, indiku, cxu vi povas prezenti ankaux pli ampleksan

temon, en formo de 3-4 prelegoj, kadre de AISIKU.

Amri Wandel, estrarano pri faka kaj scienca agado de UEA

**********************************************************

El la landoj kaj sekcioj

/////////////////////////////////

Albanio

E-kursoj en Albanio

En Tirane, en la suburbo Kamez funkcias lernokurso, gvidata de Saimir

Begollari, kun partopreno de sep gejunuloj, 15-18 jaragxaj.

Cxe teknologia mezlernejo havas grupon de 20 gelernantoj Bardhyl Selimi

Mezini.

En Kukes gvidas grupon de kvin 18-jaraj gejunuloj Nehat Sokoli. Tri el ili

intencas partopreni la septembran Studumon en Bydgoszcz.

En Vlore komencas kurson s-ino Martha Otto, Bahaa volontulo el Germanio/

Usono. Sxiaj gelernantoj lernos samtempe ankaux aliajn fremdajn lingvojn.

En Albasan promesis ekstarigi similan lernokurson s-ro Blerim Zhugli kun

gestudentoj de la tiea universitato.

En Blindula Instituto instruas E-on la direktoro, Zamir Kabashi al kelkaj

knabinoj.

Laux informoj de Bardhyl Selimi Mezini

Argentino

Interlanda Konferenco pri Instruado (IKI)

De la 9-a gxis la 12-a de oktobro 1997 okazis en Buenos Aires la 5-a IKI kaj

paralele al gxi la 51-a Argentina E-Kongreso.

La eventon cxeestis 47 personoj el 3 landoj (Argentino, Brazilo kaj Urugvajo)

kaj gxi funkciis kiel vera forumo por interligi la agadon por E-o inter tiuj 3

landoj. Gravas emfazi, ke la Ministerio pri Kulturaj Aferoj apogis la

Konferencon auxspiciante gxin, kio permesis ties okazigon en la sidejo de la

Argentina Parlamento.

La programo de IKI interplektigxis surbaze de la konferenca temo Edukado,

informado, aplikado: bazoj por Esperanto en la tria jarmilo kaj pri gxi okazis

laborkunsidoj. Ankaux efektivigxis sesio de la internaciaj ekzamenoj de

ILEI/UEA kaj gxin cxeestis 5 kandidatoj en la elementa nivelo, el kiuj sukcesis

4.

D-ro Werner Schad prezentis sian enkondukan kurson de E-o konata kiel "cent-

minuta kurso", cxar en la dauxro de 100 minutoj li klarigas nacilingve la bazajn

trajtojn de la lingvo kaj per tio la lernanto kapablas legi kaj konstrui elementajn

frazojn je la fino.

La planado de strategioj por eniri la ekster-esperantan komunumon kaj la fortan

ligon de tio al la instruado estis bazoj de diskuto kaj ronda tablo.

La sekva IKI realigxos en 1999 en Florianóplis (Brazilo).

Mag. Atilio Orellana Rojas 

Auxstrio

Sukcesa varbado en universitatoj

Ekde junio 1997 dumil varbiloj disdonigxis en diversaj universitatoj en Vieno

kaj Graz (Graco). Respondis gxis mezo de oktobro 23 interesitoj, cxefe

studentoj, kiuj mendis per posxtkarto aux telefono la brosxurojn Esperanto als

RatespaŻ (Esperanto kiel diven-amuzo), kiu eldonigxis de la Esperanto-

Junularo Heidelberg (Germanio).

Walter Klag, Vieno

Brazilo

Fine de junio, la 92 lokoj de la E-kursoj anoncitaj cxe la Interlerneja Lingvo-

Centro de la Eduka Centro Blanka Elefanto montrigxis nesuficxaj por la 239

interesatoj. 12 lokoj estis fine donataj al instruistoj emaj al plu-klerigxo.

La Akademio de Civila Polico de la Federacia Distrikto proponas - pionire inter

la policaj institucioj de Brazilo - 134-horan E-kurson inter auxgusto 1997 kaj

junio 1998.

Laux "Gazeta Academica", n-ro 7 (jun-auxg. 1997)

Britio

Urso-Kurso

Gxi estas nova iniciato, kiu celas anglalingvajn, precipe ne-esperantistajn

gepatrojn kun infanoj 6- gxis 10-jaragxaj, sed gxin povas utiligi ankaux E-

instruistoj. La kurso prezentas E-on, kiel ilon, kiel propedeuxtikan lingvon, kaj

gxi enhavas listojn, kiuj ligas la vortojn kun tiuj en diversaj lingvoj. Gramatika

libreto, akompana al la kvara parto, utiligas la regulecon de la E-gramatiko por

helpi komprenigi la komplikajxojn de la angla gramatiko. La lernantoj ricevos

informojn ankaux pri la E-kulturo. Oni ne trudas E-on kiel lingvon al la

gepatroj kaj infanoj, sed lasas gxin mem sorcxi ilin.

La projekto nun ampleksas tutan aron da helpmaterialoj. Reto de kursgvidantoj

korektos la kompletigitajn libretojn, tuj kiam la lernantoj resendos ilin. Ludoj

kaj enigmoj estas integraj partoj de la kurso, same kiel premietoj, kiuj havas

Esperantan signifon.

La kurso utiligas vortojn el la baza vortlisto de Juna Amiko. Tri partojn de la

kurso akompanas "aktivigaj kartoj", kiuj rilatigas cxiun lecionon al

korespondaj partoj de Mil Unuaj Vortoj. Menciataj estas Mazi, Infanoj

cxirkaux la mondo kaj Ek!, porinfana klubo de Elizabeth Stanley.

Kurso-materialoj:

1) Senpaga enkonduka pakajxo, sendota al junaj informpetantoj (kun E-

globkrajono, letero, kolora faldfolio kun mendilo, enkonduka libreto por

gepatroj)

2) - kvar koloraj porinfanaj kajeroj (cx. 36-pagxaj) kun klarigoj, ekzercfolioj

ktp.,

- tri apartaj libretoj por gepatroj, instruistoj kun notoj, ludoj, taskofolioj,

vortlistoj kaj aktivigaj kartoj,

- kvar sonkasedoj kun cxiuj vortoj, dialogoj, kantoj, gramatika libreto,

- gramatika libreto akompananta la kvaran parton,

- kvar premietoj, kiuj akompanas la korektitajn kajerojn.

La auxtoroj ellaboris skemon por la financado. Ankaux ETA mem subvencias

la agadon, krome oni disvendas la verdan globkrajonon kaj la kartludon Ursa

Familio [vd. gxin, cxe la rubriko "Recenzoj" - NdlR] sed tio ne suficxas. Eble

anoj de ILEI mem povas helpi finance aux scias pri aliaj helpofontoj. Oni

danke ricevos cxiujn proponojn.

Skribu al la respondeculoj: Angxela Tellier kaj Malcolm Jones, Esperanto

Teachers' Association, 140, Holland Park Avenue, London W11 4UF, Britio

 

Francio

31-a Internacia Infana Kongreseto, Sommieres - Francio, 1-8 auxgusto

1998

Kontaktu la organizanton: Christopher Fettes, St. Columba's College, Dublin

16, Irlanda Respubliko.

Telefono (kun respondilo): +353-1493-1984. Telefakso: +353-1493-6655.

********

"La krokodileto"

Aperis la unua (pli precize nula) numero de nova sezona gazeto por la plej

junaj e-istoj, kun titolo "La krokodileto". Gxin eldonas JEFO (Junulara

Esperantista Franca Organizo - Espéranto-Jeunes). Laux la intenco de la

redaktoro, Catherine Giangrossi, La krokodileto estos internaciema gazeto por

infanoj el multaj landoj. Gxi prezentos pri-Esperantajn aferojn, kiuj povos inte-

resi infanojn, sed gxi raportos al la infanoj ankaux pri temoj, kiuj rilatas ne nur

al la E-movado.

La redaktoro atendas viajn ideojn, sugestojn, se vi volas partopreni kelkfoje aux

ofte en la redakta laboro. Sxi petas la adresojn de eventualaj interesigxantoj,

kontribuantoj, desegnantoj ktp.

Sxi atendas la partoprenadon de infanoj, kiuj volas komuniki kun aliaj, trovi

korespondamikojn, rakonti pri sia vivo, sendi ludojn, poemojn ktp.

La venonta numero (n-ro 1.) aperos cxirkaux la 15-a de marto 1998. Viaj

kontribuajxoj estas bonvenaj du semajnojn antauxe.

Individua abono (4 numeroj) kostas 10 NLG, klasa aux asocia abono: 17 NLG.

Individua abono al La krokodileto + Juna Amiko: 24 NLG.

Adreso de la redakcio: Catherine Giangrossi,

1 rue Trarieux, FR-69003 Lyon, Francio.

Tel. kaj fakso: +33/ 4 72360714.

Rete: pascal.lecaille@wanadoo.fr

************

Priplorinda rezulto

Eble interesos vin jena letero publikigita en Figaro Madame (porvirina aldono

al la cxiutaga franca gazeto Le Figaro, unu el la cxefaj en Francio) je

1997.10.04 

Kent Jones :

Kiel povas okazi, ke junuloj dum la abiturienta ekzameno (france

"baccalaureat") post sep jaroj da lernado de la angla, havas tiom da

malfacilajxoj por esprimi sin en tiu lingvo, tiom logika, kiun kompreni kaj

memori estas tiom facile? Fremda lingvo, tio ja estas nur: vortprovizo,

gramatiko, kaj kun-uzo de ambaux. Estas konsterne konstati, en la lasta klaso

antaux tiu ekzameno, kiom da bazaj vortoj mankas al lernantoj, kiujn ilin

tamen lernis kaj ripetadis dum sep jaroj (...). La fiasko de la instruado de la

angla lingvo en niaj lernejoj ne estas io fatala. Estas tempo sxangxi la manieron

gxin instrui. Cxiuj konsentas, ke necesas kalkuli kun Euxropo, kaj ke estos

privilegiitaj tiuj, kiuj scios angle paroli kaj skribi.

 

H. Hamomet:

Tiu letero estas tipa pri la tuta miskompreno fare de la gxenerala publiko pri

tio, kio estas lingvo, kaj kiel kaj kiagrade eblas ellerni fremdan lingvon. Nur

lingvoinstruistoj scias, ke akiri lingvon en lernejo estas io neebla, ne cxar la

instruistoj estas nekompetentaj aux cxar la lernantoj estas mallaboremaj, sed

simple cxar nacia lingvo estas io tiel ampleksa kaj arbitra, ke gxi defias

normalan lernkapablon.

Enmensigi al si novan lingvon, tio estas sxangxi tutan komplikan reton da

refleksoj encerbigitaj ekde plej frua infaneco. Tiaj cxiutage uzataj refleksoj

rezistas kontraux sxangxo. Lerni lingvon estas do io tute alia ol lerni

vortprovizon, gramatikon kaj la manieron integri tiujn du. Necesas unue

distancigi sin de la refleksoj de la gepatra lingvo. Poste necesas akiri la

refleksojn de la nova lingvo. Se agus nur memoro kaj inteligento, ne

transformitaj al refleksoj, oni ne

parolus flue. Flua esprimado postulas, ke la traduko de konceptoj al vortoj kaj

frazoj estu senkonscia.

Tiuj sxangxoj devas okazi sur du niveloj. Unu estas tiu de la parol-organoj. Se

vi neniam, antaux la unua lingvoleciono, lernis meti vian langon inter la dentoj

por prononci "th", estos treege malfacile akiri la koncernan reflekson. Estas

same malfacile, kiel uzi la maldekstran manon por movo, kiun vi cxiam faris

per la dekstra. Kaj se vi dum dekdu jaroj konstante akcentis la lastan silabon de

vortgrupoj, kiel en la franca, estas preskaux neeble kutimigi sian busxon al tute

alia sistemo. (Tiel farigxas neeble distingi la du prononcojn de desert, dezerto,

deserto aux de record, disko, registri).

Sed la refleksoj devas sxangxigxi ankaux pri la maniero konstrui frazon. En la

franca oni "iun helpas", en la angla oni "helpas iun", en la germana oni "helpas

al iu".

Refleksoj ekzistas ankaux pri vortformado. Granda parto de lingvolernado

konsistas el alpreno de refleksoj, kiuj inhibu la naturajn refleksojn. Lernanto,

kiu rimarkis la formadon en farm - farmer, dance - dancer, report - reporter,

write - writer tiel akiras reflekson kiu kondukos lin al "translate - translater" kaj

"teeth - teether". Sed oni skribas translator kaj diras dentist. Necesas do bloki la

naturan reflekson por enprogramigi haltigon de la nerva fluo (kvazaux enmensa

signo "Haltu! Vojo mapermesita!") kaj devojigon al la gxusta vorto. (Tio ne

necesas en E-o: komparu kun la cxi-supraj farmisto, dancisto, raportisto,

verkisto, traduktisto, dentisto).

Ankaux la transiro de koncepto (ideo, penso) al vorto estas io refleksa kaj devas

sxangxigxi, kiam oni uzas alian lingvon, cxar la signifkampoj (semantikaj

kampoj) de la vortoj ne estas cxie samaj. Neniu unuopa franca vorto esprimas

la multajn malsamajn sencojn de la angla make up (kompensi, elpensi,

kunmeti, kompletigi, repacigi, sxminki, ktp) ["He's made up his mind to stay

in." - "Well, I've made up my face to go out", diras du roluloj en romano de P.

G. Wodehouse, "Doctor Sally".]

Sxangxo de refleksoj estas ne nur io, kio postulas multege da tempo, t.e. milojn

da ripetoj, sed krome io nestabila. Suficxas ne uzi la lingvon dum kelkaj jaroj

por ke la refleksoj malaperu, gxuste cxar ili estas kontrauxnaturaj. En E-o la

refleksoj cxiam povas sekvi la naturan vojon. Tial homoj, kiuj cxesis uzi gxin

dum jaroj, tre rapide retrovas la kapablon esprimi sin per gxi.

La sercxo al la perfekta lingvoinstrua metodo estas do tute iluzia. Lingvoakiro

postulas, ke oni enmensigu al si proks. milionon da novaj refleksoj. Ne eblas

redukti la tempon necesan por tio. La sola solvo estas alpreni lingvon en kiu la

unuaj akiritaj refleksoj povu esti plene gxeneraligataj. Tia lingvo estas E-o.

 

Claude Piron:

Nobelpremiito Linus Pauling konfirmis al mi la antauxlastan paragrafon. Li

lernis E-on kiam li estis 15 jara. Vidinte E-tekston je la agxo 90, post efektive

75 jaroj de neuzo, li skribis ke li sengxene povis legi gxin.

Kent Jones

Hispanio

La 1-an de novembro 1997 dum la estrarkunsido de HEF oni decidis nomumi

s-ron Augusto Casquero Estrarano pri Instruado, kaj kontakti la estraron de

ILEI cele al rekonstruo de tiu asocio en nia lando, sub la kupolo de HEF.

Manolo Parra, Sekretario de HEF

2-6 de marto 1998: Baza kurso de Esperanto en Valencio

************************

Loko: Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia (Hispanio).

Oficiala studobjekto, unuafoje en Hispanio. Akademia valoro: 2 kreditoj.

Malferman prelegon faros Miguel Fernández, la ferman Gian Carlo Fighiera.

Informoj cxe la instruisto:

Augusto Casquero, Avenida Burjasot, 29, A-31, ES-46009 Valencia (Hispanio).

Fakso: +6 3849616. Rete: a-casquero@redestb.es

 

Internacia Cseh-metoda kurso en Valencio

Dum la tagoj 25 gxis 30 de julio 1998 (ses tagojn), okazos en Valencia

(Hispanio) rapida E-Kurso por komencantoj kaj progresintoj, laux Cseh-

metodo.

La instruanto estos la internacie konata fakulo de tiu metodo, s-ro Anton

Zacharias, el Slovakio.

La lecionoj okazos cxiumatene, ekde la 9-a gxis la 13-a horo. Posttagmeze

estos libera tempo por viziti la belajn plagxojn de Valencia, kaj sunbrunigxi.

Lauxbezone eblas arangxi posttagmeze kulturajn vizitojn aux distrajn

programerojn. Se estas kandidatoj, okazos ankaux seminario pri la Cseh-

metodo, unuavice por instruantoj. Fine de la kurso, por tiuj kiuj tion deziros,

oni povas kune vojagxi al la UK en Montpellier (Francio). Prezo de la kurso

(ne inkluzivas logxadon kaj mangxadon): 6.000 hispanaj pesetoj (cxirkaux 40

USD).

Interesigxantoj kontaktu: Augusto Casquero de la Cruz, Avenida Burjasot, 29,

A-31, ES-46009 Valencia, Hispanio. Telefono: + 34 (9) 6 3401369.

Fakso: + 34 (9) 6 3849616. E-posxto: a-casquero@redestb.es

 

Hungario

La 13-aj Pedagogiaj Tagoj, 6-a Semajnfino de Junaj Lernemuloj (SOJLO)

Ili okazos la 28-an de februaro kaj 1-an de marto 1998 en Budapesxto. La

saman semajnfinon Eventoj organizos karnavalan balon, do niaj konferencanoj

- post la prelegoj - povos ripozi (?) tie.

El la programo: Kvalifikado de E-instruistoj en pedagogia altlernejo.

Lernolibro de E-o por lernejanoj: bazaj postuloj de moderna lernolibro, bezono

kaj realigo. Faka kunveno de praktikantaj instruistoj. Nacia Baza

Instruprogramo en Hungario. Gramatikaj problemoj el metodika vidpunkto - la

Zamenhofa lingvo, tipaj eraroj kaj ilia prevento. Modellecionoj. La SOJLO-n

gvidos Barossné Kóródy Zsófia. Pliajn detalojn petu de Zsuzsa Barcsay kaj

József Németh. [Adresoj sur la kovrilpagxoj.]

J.N.

Esperanto en la Pedagogia Altlernejo de Szombathely

En la Altlernejo ankaux en la studjaro 1997-98 disvolvigxas pluraj E-

lingvokursoj. 25 studentoj frekventis kursojn por tutkomencantoj kaj

progresantoj. La studentoj devas superi lingvoekzamenon por fine de siaj studoj

rajti ricevi diplomon.

Peljmulto de la cxi-jaraj studentoj estis tiuj kiuj jam plurfoje fiaskis en aliaj

lingvoj kaj auxdinte pri la facileco de la internacia lingvo kaj pri la sukcesoj de

aliaj studentoj ili pretis ecx pagi kontraux la studado. (La lernejo ne plu ebligas

al la studentoj senpage frekventi lingvokursojn pro tio la lernantoj (aux iliaj

kompatindaj gepatroj) devas elspezi signifan sumon por provi la lastan

sxancon.)

Dum tiaj kursoj mi devas ne nur instrui la cxefajn elementojn de la lingvo kaj

kapabligi la studentojn komuniki per gxi, sed kiel eble plej efike mi klopodas

infekti ilin per la ideo kaj utileco de la lingvo kaj ties movado. Mi opinias mian

laboron plene sukcesa ne tiam se la studentoj sukcese ekzamenigxas, sed tiam

se el inter ili almenaux kelkaj dauxrigas siajn studojn, ekkorespondas aux

prunteprenas de mi legajxojn en E-o.

Post 50-hora intensa kurso en decembro sukcese ekzamenigxis 17 studentoj en

elementa nivelo, el kiuj 6 dauxrigas siajn studojn kaj provos superi ankaux

mezgradan ekzamenon ekster la altlernejo. Ili partoprenis ankaux la

Zamenhofan-tagon kie kun aliaj junuloj de la urbo fondis junularan sekcion. En

la nova semestro ni lancxos tri kursojn, unu por tutkomencantoj, unu por tiuj

kiuj ne sukcesis alproprigi cxion dum la antauxa intensiva kurso kaj bezonas

pluan helpon, kaj unu por la dauxrigemuloj.

Kadre de la laboro de la nova katedro pri Aplikata Lingvistiko okazas preparaj

studoj pri lingvopedagogio. Respondecante pri tiuj lekcioj mi zorgas pri tio, ke

pri la internacia lingvo ricevu informojn ankaux tiuj, kiuj studas aliajn

fremdajn lingvojn. En la prelegoj pri lingvopedagogio por estontaj filologoj kaj

en la studmaterialo ricevas gravan rolon ekzemple denaskismo, propedeuxtika

valoro de la unua fremda lingvo, lingvolernaj problemoj de malgrandaj infanoj

ktp. Esperanto kaj ties valoroj tiomgrade trateksis la lekciojn ke la studentoj

tute nature ekinteresigxis pri tiu lingvo kaj centprocente partoprenis mian (de

ili petitan) informprelegon kaj modellecionojn pri la internacia lingvo. Gravas

ne tio, ke ili farigxus esperantistoj, sed tio ke estontaj lingvoinstruistoj pri la

angla, germana kaj franca lingvoj estu dauxre informataj pri E-o. Se maturigxas

en ili la interna bezono pri tiu cxi lingvo kaj movado ili scios kie, kion kaj kiun

trovi por kontentigi tiujn bezonojn. 

dr. Katalin Smidéliusz

Irano

La unua E-kurso en "Sana Urbo"

S-ino Jhila Sedigi Saheb-zamni, E-cxefdelegitino en Irano, malfermis

komencan E-kurson en Tehrano, en "Sana Urbo", kie unuafoje funkcias E-

instruado.

(Sana Urbo estas organizajxo, kiu servas mizerulojn en diversaj terenoj, en la

plej malricxa kvartalo de Tehrano nomata "Dolat-abad".)

Sxi gxis nun instruis nur E-lernantojn trapasantajn la elementajn kursojn de

profesoro M.H. Saheb-zamni.

La kurso komencigxis la 2-an de septembro 1997 kun 50 junaj partoprenantoj.

Kiam en Irano okazis internacia konferenco pri la sociala higieno, la 6-an de

oktobro 1997 vizitis la organizajxon "Sana Urbo" 26 ministroj. Ili vizitis

ankaux la E-kurson de Jhila Sedigi Saheb-zamni. Sxi mallonge prezentis E-on

al ili. [Vidu la foton supre, kiun faris s-ro Naser Asgar-Zadegan!]

Laux la informoj de Mojtaba Kheir-Khah,

37, K.135, 10 Metry Dowom, Javadieh, IR-13-657 Irano

Italio

Seminario por instruistoj kun auxspicio de ILEI

Dum la 10-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco /22-a Internacia Junulara

Festivalo Lignano Sabbiadoro, 8-14 aprilo 1998

Por ellernado de ia ajn lingvo, oni devas disponi je bonaj gramatiko, vortaro,

lerno- kaj lego-libroj, eventuale sonbendoj por alproprigo de korekta

prononcmaniero, kaj aliaj similaj instruaj helpiloj. Tio estas la baza materialo

bezonata se - ekzemple - iu deziras memstare studi. Alie, al gxi oni devas

aldoni ankaux instruiston aux instruanton, kiu per sia metodo kapablu transdoni

al la lernanto kiel eble plej multe da konoj pri la koncerna lingvo.

Tiukaze, aparte grava estas la instru-metodo, kiu cxefe celas konigon de la

gramatikaj reguloj kaj paralelan paroligadon de la lernantoj. Sed por E-o tio ne

suficxas: fakte neniu metodo povas per si mem suficxi, unue se la studento ne

havas en si la firman deziron ekregi la lingvon kaj due se la instruisto ne

malkasxas al li/sxi, kiel eble plej frue, la kulturajn valorojn de nia ilo kaj cxefe

la vastan gamon de eblecoj utiligi gxin por diversaj celoj.

Por kontribui al plia profesieco de la E-instruantaro, de la 8-a gxis la 14-a de

aprilo 1998, en Lignano Sabbiadoro (Italio) dum la Alp-Adria Konferenco estos

ebleco partopreni en Seminario por kurso-gvidantoj.

Stefano MacGill, tre sperta kaj verva trejnisto, sekvos vin pasxon post pasxo

sur la malfacila tereno de lingvoinstruado, pritraktante plej diversajn

problemojn tiukampajn.

Jen, kelkaj argumentoj kiuj estos pritraktataj:

1. Kio estas komunika instruado? Gxiaj principoj kaj instruteknikoj.

2. Kiuj estas la malfacilaj kaj esencaj punktoj de E-o? Unue, por studantoj ajn-

naciaj. Due, aparte por italoj (tion la kursanoj prezentos).

3. La Cseh-metodo: gxiaj meritoj kaj mankoj. Kiun valoron gxi havas por ni?

Kiom el gxi nuntempe ni prefere sxangxu?

4. Kiel eviti la fordrivadon de kursanoj? Kiel inkluzivi konojn pri la E-a vivo

en la kursoj?

5. Kiel trafe ligi gramatikon kun komunikaj situacioj? (Tion oni esploros ne nur

teorie, sed per la lernolibro Tendaraj Tagoj, kajero 2.)

6. Strategioj por pli kvanta kaj kvalita instruado. Kursoj prefere en oficialaj aux

privataj lernolokoj? Kiujn agx-grupojn ni cxefe celu? Rolo de eksperimentoj,

uzeblaj argumentoj, instruista trejnado, ktp.

Eblas ke ecx partoprenontoj proponu pliajn temojn. Do, ne perdu cxi tiun

sxancon plialtniveligi viajn jam bonajn instru-kvalitojn: el tio nia movado

tutcerte akiros nur avantagxojn! Haste antauxmendu sidlokon en la klaso-

cxambro de Stefano MacGill: ne risku trovi gxin jam okupita!

Edvige Tantin Ackermann, nored@iol.it,

Triesta Esperanto-Asocio, Via Crispi 43, Esperanto C.P. 601, IT-32100 Trieste

(El Interredaktore)

Jugoslavio

Instruado de Esperanto en Jugoslavio en 1997

E-Instituto Beograd eldonis 28 A-diplomojn kaj unu B en la jaro 997, kompare

kun 8 A kaj 11 B en 1996 kaj 57 A en 1995. La ekzamenoj estis organizataj

post publikaj elementaj kaj dauxrigaj kursoj, kiujn organizis E-societoj en

Zajecxar, Senta, Nisx, Belgrada Universitata Studenta E-Klubo, Fervojista ES

"Branko Maksimovicx" Beograd, kaj koresponda kurso de Serbia E-ligo. Sed

ne cxiuj publikaj kursoj finigxis per ekzameno, kaj la Instituto ne notas tiajn.

Krom en la publikaj kursoj, E-o estas instruata ankaux en lernejoj, kadre de E-

grupoj. Aparte menciindas Elementa lernejo en Novi Becxej, kie s-ino Sanislo

Agnesx jam plurajn jarojn gvidas E-grupon, kies lernantoj aktive partoprenas

en internaciaj kontaktoj pere de E-o.

En la periodo de la 4-a de aprilo gxis la 3-a de auxgusto, cxiudimancxe aperis

E-kurso en la taga gazeto "Politika ekspres", kiun arangxis s-ro Jovan

Jovanovicx-Jxan el Nisx. Gxi finigxis per interparolo kun s-roj Zlatoje

Martinov kaj Renato Petrovicx, publikigita en la numero de la 10-a de

auxgusto, kiu ebligis plurflanke lumigi la fenomenon de E-o por vasta publiko.

E-Instituto Beograd kaj unuopuloj el Jugoslavio kunlaboris kun E-Ligo de

Serba Respubliko (la serba parto de Bosnio kaj Hercegovino) en popularigado

kaj realigado de E-kursoj en Banja Luka, Prijedor, Kozarska Dubica, Teslicx

kaj Brcxko. Tiu kunlaboro rezultigis ankaux eldonon de Lernolibro por

Ekspresaj Kursoj de Borisxa Milicxevicx, direktoro de la Instituto.

Radojica Petrovicx, radp@emi.yu

Kroatio

Konkurso de popolkostumoj - denove

KEU organizis la ekspozicion de la popolkostumoj el dudeko da landoj. Cxar ni

havas la eblecon prezenti la ekspozicion cxe pli prestigxa loko ni, deziras

kolekti pliajn popolkostumojn.

Kroata Esperantista Unuigxo invitas la gejunulojn en la agxo de 6-30 j.

partopreni la internacian konkurson kun la temo "POPOLKOSTUMOJ". Oni

povas prezenti tutan popolkostumon aux nur unu parteton. Cxiuj verkoj estu

prezentataj en la formato A4 en iu ajn tekniko. Dorsflanke oni klare skribu

jenajn informojn: nomon kaj antauxnomon, agxon, adreson, 2-3 frazan

priskribon de la verko.

Limdato: 1-a de aprilo 1998. La ricevitaj verkoj estos prezentataj en pluraj

kroataj urboj. Komisiono elektos la plej belajn verkojn, kies auxtoroj ricevos

diplomojn kaj cxiu partoprenanto ricevos etan donaceton.

Adr.: Kroata Esperantista Unuigxo, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio

Marija Belosxevicx, sekretario de KEU

 

Lernolibroj ago-tagis en Zagrebo

Dum la pasintjara ago-tago, la 3-an de oktobro en la zagreba cxefmagazeno

"Nama" estis prezentitaj impona kolekto de lernolibroj kaj instruhelpiloj uzataj

tra la mondo. La plej grandan atenton vekis la video-kurso "Mazi en

Gondolando", la kompleto "Tendaraj Tagoj" kaj la vortaro "Mil unuaj vortoj".

La budon vizitis ankaux kelkaj instruistoj, kiuj taksis la E-lernolibrojn "tre

bonkvalitaj".

 

E-kurso cxe la kroata televido

Teamo de la kroata televido vizitis la E-kurson en la zagreba bazlernejo

"Medvedgrad" kaj filmis la instruadon. La lernantoj vigle interparoladis en E-o

kaj donis koncizajn, sed utilajn informojn pri la IL-o. Cxe la fino la lernantoj

kantis "Frat' Jakobo". Oni prezentis la filmon meze de oktobro en la porinfana

elsendo "Eta kaj granda mondo".

 

Decembraj eventoj en Kroatio

Kvardeko da lernantoj de E-o el zagrebaj bazlernejoj okaze de la Zamenhof-

tago preparis muzikan-poezian programon. La unua prezento estis cxe la

Kristnaska foiro de la Internacia klubo de virinoj kaj la dua por maljunuloj en

maljunulejo.

En la lernejoj ili arangxis ekspoziciojn komence de decembro kun la temo:

aidoso kaj infanoj, cxirkaux la 15-a de decembro kun informoj pri la vivo de

Zamenhof .                                        Ivan Bekavac-Basicx

 

Kurso en Cxakovec

En la Pedagogia Akademio en la urbo Cxakovec, Kroatio lernas E-on 28

studentoj, estontaj instruistoj. La kurson gvidas prof. Tihomir Engler.

Kontaktadreso: Pedagoska Akedemija, HR-42000 Cxakovec-Buzovec, Kroatio

 

Litovio

Sub ombrelo de la angla (propono de Valdas Banaitis)

Nuna transira situacio en la oriento de Euxropo prezentas sxancon por

Esperanta komunumo esence kontribui al interlingva egaleco kaj faciligo de

transnacia komunikado - ne per instruado de E-o, sed per instruigo de aliaj

malgrandaj lingvoj, eluzante drastan mankon de instruistoj de la angla lingvo.

En Litovio mankas 600 fakuloj por instrui la anglan en lernejoj. Volontuloj de

la Packorpuso plej ofte ne estas pedagogoj, ili restas en Litovio nur sezone kaj

ricevinte ateston pri eksterlanda praktiko, forlasas siajn lernantojn. Preferindaj

estas anglistoj ne denaskaj, sed tiaj, kiuj devis mem ellerni la lingvon. Kaj

cxefe, ke ili venu al Litovio ne nur kun la celo instrui la anglan en lerneja

programo, sed ankaux por kontrakti gxemeligon de almenaux unu elementa

klaso kun klaso en sia lando por intense - en la dauxro de 8-9 jaroj (gxis 16-

jara agxo) - reciproke ellernigi sian etnan lingvon per intersxangxo de lernantoj

kaj instruistoj.

Tia intensa lingvolernado kaj landokonigo servus al Euxropa integrigxo en

regiona skalo (Baltia kaj Mezeuxropa). Rezulte en cxiu lando kun gxemeligitaj

klasoj aperus po tacxmento da junaj abiturientoj, kiuj, krom flue paroli lingvon

kaj bone koni la landon, posedus ankaux personajn ligojn kun la koncerna

lando - kvazaux integrantaj tentakloj inter ambaux landoj. Kaj ju pli da

euxropanoj komprenos lingvon de siaj najbaroj, des pli da euxropanoj povos

paroli sian propran lingvon kaj esti komprenataj de siaj najbaroj. Tia

intersxangxo prezentas sxancon por malgrandaj lingvoj esti instruataj

eksterlande en lerneja programo kaj tiel rompi la monopolon de la programaj

fremdlingvoj. Ankaux senpere kaj reciproke servi la interesojn de malgrandaj

landoj.

Por komenca interkomprenigxo de la instruisto kun lernantoj, kiuj ne posedas

komunan lingvon estas tri vojoj: 1) anticipe ellerni minimumon da orientigaj

vortoj, 2) uzi gestan kodon, 3) antauxstudi E-gramatikon kaj leksikan minimu-

mon - cxefaj nocioj kaj 11 finajxoj.

Estas tre grave, ke gxuste e-istoj el Okcidento de la regiono (malgrandaj landoj

de Finnlando gxis Belgio, de Pollando gxis Hungario) varbu instruiston de la

angla, kiu estas preta iri al Litovio kun kroma misio ekinstrui ankaux sian

etnolingvon laux gxemeliga kontrakto intersxangxa. Tiam ne nur la iniciato,

sed ankaux la anticipa preparo apartenus al e-istoj. Kaj E-o ekhavus nicxon

plian ol nura kodo interkomprenigxa - kiel paralela gxemeligo per E-o, ankaux

propedeuxtiko antaux instruado de natura fremdlingvo. Instruado de E-o en

lernejo havas sencon nur kun apogo eksterlanda. Eksterlanda instruisto de la

angla en Litovio havus suficxan okupon per la angla, per kiu li povus pripagi

ankaux sian logxigon en familia hejmo, cxar ekzistas familioj pretaj akcepti

gastan logxanton kontraux ebleco praktiki la anglan. La lernejo povas havigi al

instruisto apartan logxejon senpage. Cxiutaga leciono de la etnolingvo en

aparta gxemelklaso estus kroma tasko. Se la eksterlandano estus ankaux e-isto,

estus tre facile iniciati ankoraux unu gxemelklason kun unujara programo - kun

komunika kaj propedeuxtika celo, cxar E-o devas esti instruata kiom eble plej

frue, kiel la unua fremdlingvo. En la kadro de jam de eksterlande iniciatita

eksperimento tion povas fari ankaux lokaj e-istoj.

Litova instruisto en eksterlando apenaux havus pli ol unu lecionon cxiutagan,

se ne povos instrui E-on, sekve necesos kromlabori ekster instruado.

La ideo ekgxermis, kiam mia fratino, direktoro de mezlernejo en Jurbarkas (15

mil logxantoj, tri mezlernejoj), petis min trovi por sxia lernejo du anglistojn

eksterlandajn, kaj krome mia kuzino, instruisto en Panevežys (urbo kun 110mil

logxantoj) pro familia krizo pretas resti eksterlande instruante litovan lingvon

tri jarojn. Se aperos pli da volontuloj, pretaj veni al Litovio, cxiuj estos

akceptataj - en Jurbarkas la estro de kleriga fako de urbestraro estas e-isto,

Antanas Gvildys. Kaj estus tre bone, se ni kolektus el cxiu regiona lando

almenaux po unu tian instruiston de la angla - por la cxefa celo - reciproka

disvastigado de malgrandaj etnolingvoj per intensa instruado kaj lingva medio

danke al gxemeligo, regula intergastigado en familioj, lernejoj kaj someraj

kampadejoj. Tia opa integriga pedagogia eksperimento, koncentrita en

geografia centro de Euxropo, povas firme enradikigi ankaux E-on en sia

naskigx-regiono, kaj servi por denova interproksimigo de iamaj unianoj -

litovoj kaj poloj.

Valdas Banaitis, Pergales 26-35, LT-2041 Vilnius, Litovio

Nepalo

Koresponda kurso de Esperanto

Ekde auxgusto 1997, Esperanto-Domo funkciigas korespondan kurson de E-o

en Nepalo. En la lando kie posxto-servo mem estas tre malrapida, koncepto de

koresponda instruado estas for de praktiko, sed la amaso da petoj pruvas ke

homoj ja interesigxas pri E-o. Gxis nun ni jam ricevis 86 petojn de diversaj

urboj kaj respondoj al ili estas jam dissenditaj. Kaj ni jam havas respondojn de

pli ol 20 lernantoj.

Ni eldonis malgrandajn anoncetojn en nacia jxurnalo 'Kantipur' kaj 'Saptahik',

ke okazos senpaga kurso de E-o kiu helpos homojn komuniki kun la tuta

mondo kaj surprize venis amaso da demandoj. Multaj personoj iam auxdis pri

E-o, sed ili ne kredis ke gxi vere ekzistas en la hodiauxa mondo.

Informilo pri E-o, metodo de la kurso kaj la unua leciono estis sendataj al la

informo-petantoj.

Versxajne, cxiuj lernantoj ne sukcesos lerni gxin gxisfine, sed estas grave, ke

oni almenaux trovas informojn pri E-o kaj homoj ankaux de multaj aliaj urboj

konas la internacian lingvon.

E-Domo estas nova koncepto de kelkaj junaj e-istoj, kiuj malrapide, sed dauxre

laboras por evoluigi E-on en Nepalo kaj ankaux helpos iamaniere al la landa

asocio. La koresponda kurso estas la unua pasxo de gxi.

Razen Manandhar, P.O. Box 3447, Kathmandu, Nepalo.

E-posxto: espero@domo.mos.com.np

Pollando

Esperantologia-Didaktika Konferenco en Krakovo

En Jagiellona Universitato kaj parte en la Urbocentra Kulturdomo en Krakovo,

la 18-20-an de aprilo 1997 okazis Esperantologia-Didaktika Konferenco.

Partoprenis gxin pli ol 60 personoj.

La sekva Esperantologia-Didaktika Konferenco de ILEI okazos en Krakovo,

dum la tagoj 24-26-a de aprilo 1998. Antauxos gxin pola AIS-sesio kaj sekvos

Krakova Esperanta Kulturfestivalo. Aligxoj, proponoj pri kontribuo al la

programo (kun kelklinia resumo de prelego aux priskribo de la prezentota

leciono - materialo, metodo ktp. - publikigota en la konferencaj materialoj),

petoj rezervi malmultakostan hotelon proksime al la urbocentro, atingu gxis la

15-a de februaro 1998 s-inon Maria Majerczak.

 

Nova studjaro en Jagiellona Universitato en Krakovo

Sekve al prelegoj de s-ino Maria Majerczak en Jagiellona Universitato en

Krakovo, de oktobro 1997 lernas E-on pli ol 70 studentoj. (Cxi-jare la nombro

de la studentoj duobligxis.) La Internacia Lingvo dauxre estas deviga

studobjekto por tiuj, kiuj elektis gxin, kiel parton de sia deviga programo. Tio

ne koncernas momente iujn fremdlingvajn studojn, sed la gejunuloj povas lerni

E-on aldone. E-o ne povas anstatauxi, kompreneble, la cxefajn devigajn kaj

neelekteblajn studobjektojn en iu fako (ekz. filozofion en filozofiaj studoj).

Tamen la E-ekzameno kaj poentoj havas la saman valoron, kiel tiuj cxe la

devigaj studobjektoj.

Krom studentoj de Jagiellona Universitato, la kurson partoprenas po kelkaj

personoj el: Minista-Fandista Akademio, teknika altlernejo unika landskale (la

pola vorto "akademio" estas ekvivalento de "universitato"), Ekonomia

Akademio, Akademio de Fizika Edukado, Agrikultura Akademio, Supera

Pedagogia Lernejo kaj unuopaj studentoj el aliaj krakovaj superaj lernejoj. Ili

estas logxantoj de Krakovo kaj urboj, vilagxoj en cxiuj partoj de la lando.

Pluraj junaj homoj igxos poste instruistoj de E-o, aliaj ekz. aktivantoj en la E-a

turismo. Ili vigle interesigxas pri kontaktoj kun diverslandaj e-istoj, deziras

korespondi, lauxeble intersxangxi vizitojn, partopreni internaciajn

junulrenkontojn kaj laborbrigadojn. Interesigxantoj skribu al Maria Majerczak.

[Adreso sur la 3-a kovrilpagxo].

En la sama universitato okazadas ankaux alia sukcesa E-kurso mezgrada,

organizita de la Asocio de Diplomitoj de Jagiellona Universitato. Al 15

eksstudentoj kaj aliaj personoj instruas E-on s-ro Zbigniew Warmuz.

Maria Majerczak

Interlingvistikaj studoj en Poznan

La Universitato de Adam Mickiewicz (UAM, la dua plej granda universitato en

Pollando) anoncas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko.

La unua studjaro startos en la vintra semestro de la studjaro 1998/99 kaj poste

cxiun trian jaron.

La internacia kurso okazos en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-ino

Ilona Koutny, kun la subteno de prof. Tadeusz Zgólka. Inter la prelegontoj

estas konataj esperantologoj, kiel profesoroj D. Blanke, M. Duc Goninaz, H.

Tonkin, T. Tyblewski kaj J. Wells, d-ino K. Smidéliusz, L. Ligeza kaj I. Ertl.

La interlingvistikaj studoj konsistas el enkonduko al gxenerala kaj aplikata

lingvistiko, el internacia kaj interkultura komunikado, ili traktos planlingvojn

kaj detale okupigxos pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de E-o. En la

tria jaro eblas specialigxi ankaux pri metodiko kaj turismo.

Surloka kurso okazos unufoje dum la semestro (lasta semajno de auxgusto kaj

de januaro). La studentoj pretigos diplom-laborajxon kaj post la fina ekzameno

ricevos Atestilon pri Interlingvistikaj Studoj.

Partoprenontoj povas aligxi el la tuta mondo gxis la 10-a de auxgusto 1998.

Postulo: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno aux egalvalora)

kaj bona scio de E-o. Kotizo por unu semestro: 400 USD (por nepagipovaj

landoj 250 PLZ: 80 USD).

Estas planata superagrada lingvo-kurso antaux la universitata sesio por tiuj, kiuj

bezonas lingvan perfektigon.

Por pluaj informoj kaj aligxilo kontaktu d-inon Ilona Koutny: Lingvistika

Instituto de Universitato Adam Mickiewicz ul. Miedzychodzka 3-5. PL-60-371

Poznan. T/F: +48-61 8618-572 (sekretariejo) E: ikoutny@hum.amu.edu.pl

 

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz

Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) - San Marino kaj Monda Turismo

invitas al studado de turismo, kulturo kaj lingvoj en la studjaro 1998/1999. En

la studumo povas studi cxiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj kiu havas

almenaux meznivelan edukitecon. Plena eduk-ciklo dauxras tri jarojn. Oni

povas elekti inter cxiutaga kaj ekstercxeesta sistemo. Oni povas akiri ankaux la

sciencan gradon de bakalauxro aux ecx magistro de AIS. Pri la ceteraj detaloj

turnu vin al:

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, Klerigejo de AIS - San Marino,

str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Tel/fakso:

(48-52) 341-57-44 aux 346-00-82. Interreto: http://www.bydg.pdi.net/~turismo/

studumo.html Retposxto: turismo@bydg.pdi.net

 

Rusio

Instruado en Tjumeno

La pasintjara E-instruado en Tjumeno ne donis pozitivan rezulton, cxar la

infanaj grupoj, varbitaj vintre plene disfalis jam printempe. La auxtuna

antauxkursa informado en 1997 celis cxefe la studentojn. La 21-an de

septembro en la urbocentra "turo" (eksa akvoturo, nun klubejo de

"Dzerjxinec") okazis la unua leciono. La 23-an de septembro komencigxis

kurso de E-o en la kulturpalaco "Geolog". La 12-an de oktobro en la turo startis

la tria kurso.

Nun en la tri kursoj estas cx. 30 kursanoj, inter ili 9 lernejanoj, kaj preskaux

cxiuj ceteraj estas studentoj de Tjumenaj altlernejoj.

Vladimir Izosimov

Somera Esperanto-Kursejo

Inter la 19-26-a de julio 1998 Esperanto-Centro Jekaterinburg unuafoje en

Ruslando okazigos E-kursejon por komencantaj, progresantaj kaj spertaj e-istoj.

Cxiutage funkcios tri studgrupoj.

A. Elementa kurso. Oni lernos la lingvon en malstrecxa etoso. Estas

bonvenaj familianoj kaj amikoj de jamaj e-istoj.

B. Dauxriga kurso. Estas invitataj personoj, kiuj jam scias la bazon de la

lingvo, sed havas problemojn pri ties uzo. La kurso havos kelkajn paroligajn

temojn kaj pritrakton de literaturaj tekstoj.

C. Supera kurso. La kurson konsistigos prelegoj pri la historio kaj literaturo

de E-o laux la programo de la instru-rajtiga ekzameno.

Krom la lekcioj kaj lecionoj por la partoprenantoj B kaj C estos organizata

trejnado pri la temoj: informado pri E-o, verkado de artikoloj kaj recenzoj por

la E-a gazetaro, redaktado de loka informilo, organizado de e-istaj kongresoj

kaj renkontigxoj.

La cxiutaga programo enhavos 4-horan instruadon antauxtagmeze, seminariojn

kaj ekskursojn posttagmeze. La ekskursa programo enhavos interalie piknikon

cxe la limo inter Euxropo kaj Azio. La vespera programo parte dependos de la

partoprenantoj. La kursanoj povos uzi la ricxajn bibliotekon (KEB) kaj arkivon

de la Esperanto-Centro. Funkcios ankaux libroservo.

La sukcese ekzamenitaj finintoj de la kursoj A kaj B ricevos diplomojn.

Okazigo de instru-rajtiga ekzameno estas traktata kun REU kaj ILEI.

Kotiztabelo

Pagodato gxis 1 maj. 1998 Poste

Ruslando kaj KSSx 160 mil rub. 200 mil rub.

Orienta Euxropo 40 USD 50 USD

Aliaj landoj 60 USD 80 USD

Samfamilianoj kaj junuloj sub 26 jaroj pagas nur 50% de la aligxkotizo. La

kotizo inkluzivas la tutan programon, disdonotajn lernilojn, ekskurson tra la

urbo, lupagon por la lokalo. La kotizo ne inkluzivas logxadon, mangxadon kaj

eksterurbajn ekskursojn.

Ruslandanoj kaj logxantoj de KSSx pagu kotizojn al Halina Romanovna

Gorecka (RU-620077, Jekaterinburg-77, p. k. 67). Partoprenantoj el aliaj landoj

pagu al nia UEA-konto: avko-u.

Adreso: RU-620077, Jekaterinburg-77, p. k. 67, Ruslando.

Telefono: (3432) 220481 (merkrede: 14-16 MET; dimancxe 6-11 MET)

Rete: hrgo@sbank.e-burg.su

 

La stagnado en Ruslando finigxas (?)

[...] La 5-an de oktobro 1997 en la Krasnojarska E-Klubo okazis prelego pri la

lingvo, movado kaj la klubo. Cxeestis pli ol 20 personoj, 13 el kiuj konsistigis

la lernogrupon, kiun gvidas Sergej Bronov. Dum la prelego estis montrataj du

filmoj - Rostova propaganda filmo en la rusa lingvo - kaj fragmentoj el

"Mazi". Ankaux nia biblioteko estis prezentata per parto de siaj libraj trezoroj

kaj per pli ol 20 cxi-jare ricevataj periodajxoj.

Iom pli frue porinfanan kurson en la urba pionirpalaco organizis membro de nia

klubo Valerij Malyhxin. Nia klubo provizas la tiean Infanan E-klubon per

periodajxoj kaj libroj. Cxi-somere unu lernantino de Valerij sukcesis viziti E-

familion en Danio kaj gasti tie dum monato.

Nin gxojigis la statistiko de la nova kursgrupo: el la 13 kursanoj 8 estas

studentoj (inter ili 4 estos filologoj aux jxurnalistoj). Tiu fakto estas por ni tre

grava, cxar dum la lastaj 5 jaroj ni havis preskaux katastrofon rilate al la

intereso pri E-o flanke de la studentoj - al nia kurso aligxadis plejparte 30-40-

jaraj (kaj pli agxaj) personoj. Ni speciale atentas la filologian-jxurnalistikan

fakultaton de la sxtata universitato, cxar nia movado ege bezonas fakulojn pri

la lingvo kaj la propagando. Ni planas

instrui al la estontaj filologoj interlingvistikon, cxar por disvastigi E-on

preferindas transdoni gxin al estontaj instruistoj kaj sciencistoj. Komence ni

faros tion en la klubo, sed poste provos penetri oficialajn instruplanojn de la

universitato.

Bedauxrinde, por normala instruado tute ne suficxas modernaj lernolibroj. Ni

devas mem preparadi lecionojn kaj tekstojn perkomputile kaj multobligadi ilin

por la kursanoj. Sed nun aperis "Esperanto-rusa vortaro" kaj "Konciza

gramatiko" de Aleksander Korjxenkov (eldono de "Ruslanda Esperantisto",

Jekaterinburgo) kaj ni vaste kaj tre sukcese uzas ilin danke al ilia bona enhava

kaj ekstera kvalitoj kaj tre malalta kosto.

Rezulte de nia cxi-jara nova propaganda kaj instrua kampanjoj ni komprenis,

ke en nia urbo intereso pri E-o ne mortis, sed komencis relevigxi. La homoj

venantaj al ni ofte jam auxdis pri la lingvo, sed simple ne sciis pri eblo lerni

gxin kaj pri nia klubo. Nun ni ecx timas tuj proponi nin al la vasta publiko, cxar

niaj personaj ebloj instrui kaj organizi estas limigitaj. Do, ni iom

"malrapidigas" la procezon, eskapante eksplode-amasan ekinteresigxon.

La oficiala statistiko montras, ke Krasnojarska regiono estas averagxa en

Ruslando laux siaj socialaj parametroj - se temas pri balotoj, politikaj preferoj

k.t.p. Se tiu averagxeco validas ankaux por E-o, laux nia ekzemplo la periodo

de la interna (kaj idea) stagnado de E-o en Ruslando iom post iom finigxas.

Sergej Bronov, (laux "La ondo de Esperanto" 7/97)

Svislando

Programoj de KCE en La Chaux-de-Fonds

21-22.02: L. Zamenhof, la okcidentano (François Degoul, zamenhofologo)

28-29.03: Fonetikaj aspektoj de E-o (Daniela Vitali, fonetikisto)

25-26.04: Renkonto kun István Nemere, verkisto

20-23.05: Migrado en la jxurasa naturo kun Bernard Eichhorn, flauxristo

27-28.06: Programo por infanoj kaj familioj kun fakulo pri denaskismo

Adreso: Postiers 27 - CP 311 - CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando) -

Tel/fakso: (41) 32-9267407

 

Usono

Somera kursaro en San Francisko

Inter la 6 kaj 24 de julio okazos jam la 29-an fojon la tradicia somera kursaro

en la Sxtata Universitato de San Francisko.

La instruado disvolvigxos en 4 niveloj de la tutkomencanta gxis la progresanta.

La sukcesa partopreno valoras ankaux kreditpoentojn en la universitataj studoj.

Krom la intensiva studo ekster la klasejoj okazas vesperaj programoj, grupa

kantado, popoldancado, projekciado de diapozitivoj, prelegetoj, diskutrondoj

kaj aliaj aktivajxoj. Dumtage ankaux komunaj mangxoj, semajnfine organizitaj

ekskursoj ebligas ke la internacia lingvo centprocente trateksu la semajnojn kaj

farigxu vivoformo de la partoprenantoj.

Pri la instruado respondecos geprofesoroj Alexander Shlyafer, John Wells kaj

Katalin Smidéliusz, asistos ilian laboron Kanae Hirose.

Por pliaj informoj turnu vin al: Cathy Schulze,

410 Darrell Road, Hillsborough, CA 94010, Usono, (650) 342-1796

********************************************************

 

Por via notlibro:

ILEI preparas sian adresaron

Se vi gxis nun ne ricevis/resendis la enketilon bv. tuj kontakti la sekretarion de

ILEI, Marija Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio, tel. +385

1 3745052, retadreso: mbelosev@public.srce.hr.

Vi povas ankaux tuj sendi la informojn pri vi: nomo kaj adreso, telefono, fakso,

retadreso, profesio, kono de aliaj lingvoj, partopreno en la E-movado (loka,

internacia), ekzamenoj (naciaj, internaciaj), pri kio vi deziras aparte okupigxi

kadre de ILEI. Marija Belosxevicx

-------------------

ILEI-GIMNAZIO

Post unujara pauxzo paralele kun la ILEI-Konferenco okazos la ILEI-

Gimnazio. Al tiu tutsemajna kunrestado estas bonvenaj esperantistaj junuloj en

la agxo de 13-16 jaroj kun bona kono de la lingvo.

Programo estas tre varia: oni havos studhorojn pri literaturo, historio,

geografio, muziko... Krome, oni ekskursos, sportos. Informoj, aligxoj:

Bertil Andreasson, Södra Rörum pl. 455, SE-242 94 Hörby, Svedio

 

Abonu al rEt-VENTOJ

Ekde januaro startis rEt-VENTOJ, kiu estas interreta novajxservo pri movadaj

aferoj (la cxefaj materialoj de Inter-redaktore, retposxta versio de Eventoj,

multaj aliaj artikoloj ktp). Abonkotizo nur 45 guldenoj (B-landanoj: 25

guldenoj).

Kontaktu: eventoj@hungary.net

[Teksto: "Kiu demenculo asertis, ke mi ne plu bezonos paperon, se mi legos la

artikolojn de Eventoj en Interreto?!"]

 

Juna Amiko "Maturigxas"

En 1997 la revuo farigxis 25-jara. La 24-pagxa revuo aperas kvarfoje en la jaro

por lernejanoj kaj komencantoj. La eldonkvanto de Juna Amiko altigxis de

2000 gxis 3000 ene de unu jaro. Tio okazis cxefe pro la decido de Brazila E-

Ligo pri kolektiva abono de 800 ekzempleroj. La revuo havas legantojn en 82

landoj. La abonkotizo varias de 3 gxis 19 NLG, depende de landoj kaj

abonkvanto.

Redaktoro: Géza Kurucz, HU-6000 Kecskemét, Hitel u. 10. fszt. 16, Hungario.

Rete: bjg@mail.datanet.hu. Abona adreso: Juna Amiko, Pf. 193, HU-1368

Budapest. Eldonanto: ILEI, Södra Rörum 455, SE-24294 Hörby, Svedio.

 

Eldonajxoj de Debrecena Bulteno en la traduko de Tibor Papp

Lun-sxafidoj. Dr. Kovács Éva. Hajdú-böszörmény: Szabadhajdú, 1997. 56 p.

21 cm. 13 fabeloj, poemoj, tucxo-desegnajxoj pri la stepo Hortobágy, (Prezo: 5

IRK) (Libroforme: en E-o, en la hungara kaj germana, 137 p.: 6 IRK)

Cervoregxo (fabelo) k Songxvojagxoj de Adamo Lamo (fabelromano). Dr.

Kovács Éva. Fábián Bt.: Debrecen, 1997. 69 p. 21 cm. Dulingva (E-a kaj

hungara), kun ilustrajxoj de la auxtorino. (Prezo: 5 IRK)

Mendu cxe: Tibor Papp, HU-4031 Debrecen, Trombitás u. 12. Hungario

 

Internacia konkurso: "Euxropo en la lernejo"

sub auxspicio de la Euxropa Konsilantaro kaj la Euxropa Komunumo

La konkurson oni okazigas ekde la jaro 1953 en euxropaj landoj, aktuale 33. La

cxi-jara temo estas "Paco en Euxropo". La temon pristudas la lernantoj (agxo:

7-21 jaroj dividitaj en diversaj agxkategorioj) kun siaj instruistoj.

Cxefaj celoj de la konkurso estas: veki la konscion de la junaj euxropanoj;

substreki la gravecon de la euxropa klerigo; instigi la komunikadon inter la

euxropaj lernejoj; direkti la atenton de la lernantoj al la problemoj de la

unuigxanta Euxropo.

Partopreno en la konkurso estas libervola. La skribajn verkojn la lernantoj

prezentas nacilingve. Okaze de la Euxropa tago de la lernejo oni proklamas la

rezultojn kaj premias la plej bonajn skribajn, desegnajn kaj muzikajn verkojn.

Pluraj euxropaj landoj dum la someraj monatoj gastigas internaciajn

renkontigxojn por pliagxaj venkintoj.

Se vi deziras ke ankaux viaj lernantoj partoprenu la konkurson interesigxu pri

la adreso de vialanda nacia komitato aux kontaktu la sekretarion de ILEI.

Do, ne temas pri la E-afero, sed certe e-istoj povus kontribui al gxi.

Marija Belosxevicx

 

Euxropa Kalendaro 1999-2000

La Euxropa Klubo, societo por lingvolimtranspasxa interkomprenigxo, iniciatis

antaux 20 jaroj propedeuxtikan instruadon de E-o kun cx. 600 infanoj el 20

euxropaj landoj. Kiel aldonmaterialo aperadis en la jaroj 1975-85 la Euxropa

Kalendaro.

En la jaro 1994 oni enkondukis la lingvo-orientigan instruadon surbaze de la

lernolibro Ludu kun ni de E. Formaggio. La lernmaterialo de tiu cxi libro servis

kiel bazo por la nova Euxropa Kalendaro 1997/1998. Cxiutage oni prezentas

unu vorton (kun bildo) en E-o, en la latina kaj en 13 lingvoj de la Euxropa

Unio.

Sur la dorsaj pagxoj de la kalendaro trovigxas informoj pri historio, unuopaj

landoj kaj atendolandoj de la Euxropa Unio, pri Euxropa Klubo kaj gxia

lingvopolitiko ktp.

La celoj de la kalendaro estas: atentigi infanojn kaj gepatrojn al la lingvo-

orientiga instruado; veki intereson pri Euxropa Unio kaj gxia lingva kaj kultura

buntecoj; montri eblajn lingvajn solvojn. Ni planas eldoni la Euxropan

Kalendaron en julio 1998 por la jaroj 1999-2000. Multaj antauxmendoj

reduktos la prezkostojn. Antauxvidita prezo estos 12 DEM plus sendokostoj,

rabato ekde 5 ekzempleroj.

Subskripcia prezo: 10 DEM gxis julio 1998.

Bv. mendi cxe: EuropaKlub/IfK Verlag. Dr. Barandovská, Kleinenberger Weg

16a, DE-33100 Paderborn, (Tel. 0049-5251 163530, Fax -163533)

 

STIPENDIO IVO LAPENNA

Memore al prof. d-ro Ivo Lapenna (1909-1987) kaj al liaj elstaraj meritoj por la

Internacia Lingvo gxenerale kaj ties aplikado en la scienco speciale, Fondajxo

Ivo Lapenna en 1996 ekfunkciigis "Stipendion Ivo Lapenna".

La stipendio konsistas el subvencio al kiel eble plej multaj disertacioj je

universitata nivelo (doktorigxoj, magistrigxoj, licencioj), kiuj temas pri

esperantologio kaj/aux pri E-o en rilato kun interlingvistiko kaj estas ellaboritaj

en la spirito de L.L. Zamenhof kaj Ivo Lapenna.

En 1997 la stipendio estis aljugxata por faklaborajxo: "Az eszperantó nyelv

propedeutikus szerepe az olasz nyelvet tanuló magyar gyerekek képzésében"

(La propedeuxtika valoro de Esperanto en la formado de hungaraj infanoj

lernontaj la italan lingvon), disertacio akceptita de la Universitato Eötvös

Loránd en Budapesxto (Hungario); auxtoro: d-rino Katalin Smidéliusz,

vicredaktorino de nia revuo. (Vd. IPR 97/4) Gratulojn al sxi!

**************************************************

Recenzoj

Ursa Familio

Ursa Familio estas amuza kartludo por komencantoj. Per klaraj tekstoj kaj belaj

desegnajxoj gxi kuragxigas paroladon, ekzercas demandadon kaj respondadon.

Gxi uzas bazan vortaron pri diversaj cxiutagajxoj: pri temoj kiel koloroj,

formoj, familianoj, domo, cxambroj, bestoj, lokoj.

La ludo estas parenca al la nova porinfana koresponda kurso Urso-Kurso [vd. la

rubrikon El landoj kaj sekcioj, Britio - NdlR], sed estas ludinda sendepende de

la kurso. Krom la dulingva ludpriskribo, cxio cetera estas nur en E-o - tauxga,

do, por internacia ludado! Oni povas mendi gxin je favore malalta prezo,

kontraux 3 britaj pundoj aux 8 auxstraliaj dolaroj (plus afranko), perposxte:

Esperanto Teachers' Association, 1 Regent Avenue, Skipton, BD23 1 AZ North

Yorkshire, Britio, per fakso: + 44 1394 670250, rete:

Tellierd@bibip1.wgw.bt.co.uk

 

Tendaraj Tagoj 2.

Post la elcxerpigxo de la unua, aperis la nova, reviziita eldono de la

internacia lernolibro, Tendaraj Tagoj 2. Gxi estas la meza parto de triopa libro-

familio, kiu celas instruadon unuavice al 10-14-jaraj lernantoj, sed ne nur.

Ankaux amuzemaj, ludemaj pliagxuloj gxue alproprigas E-on uzante cxi tiun

lernilon.

En cxiuj tri partoj regas komunikcentraj, paroligaj ekzercoj, en plej diversaj

situacioj. La dua kajero konstruigxas simile, kiel la antauxa aux la fina, la tria.

La unuopaj lecionoj estas gxenerale "pagxo-longaj" - en bone trarigardebla

formo. En la nova eldono aperas 52 unuoj (dudekon pli, ol en la unua). La

cxefan tekston, dialogon sekvas aux se ili tro longas - interrompas demandoj,

komprenkontrolaj ekzercoj, ludoj. Apartan vortoliston, koncernan

gramatikajxon (gramatikan resumon), listigitajn situaciojn kaj aktivigajn

taskojn oni trovas ne post cxiu unuo, sed fine de la libro. Krome oni trovas tie

ekzamenon por testi la sciojn, konojn; rolludan rememorigilon; liston de

materialoj el antauxaj numeroj de Juna Amiko - indikante la cxapitron en TT2

kaj numeron, pagxon en la gazeto (ili estas uzeblaj por variigi, plifortigi la

temon); enhavo-indekson, kiu montras ankaux la ekvivalentajn cxapitrojn el la

unua eldono kaj la nov-enkondukitajn verbojn; kaj fine, sed ne malplej grave:

la alfabetan listigon de verboj kaj aliaj vortoj.

Abundas ankaux movadaj konoj en la libro: kaj pri la historio kaj pri la

nuntempo; krome gxi havas veran ligon kun la E-vivo, ja la fonon de la libro

formas internacia tendaro por junaj e-istoj. (Ni trovas rakontojn pri ekskursoj,

pri internacia vespero - pri bone konataj programeroj dum junularaj

renkontigxoj...)

Ne nur la dialogoj, situacioj estas amuzaj, viglaj - ankaux la bildoj, la

ilustrajxoj. Cxiujn tri kajerojn ilustris Pavel Rak - liaj tipaj, agrablaj figuroj

amuzas kaj lernantojn kaj instruistojn, ili ofte klarigas, helpas la komprenon.

Same, ankaux metodikan funkcion havas la kvar koloroj, kiuj - krom la tabeloj,

enketiloj, piktogramoj ktp - buntigas la lecionojn.

Aldone al la libro pretigxas instruista gvidilo (gxi aperos - antauxvideble -

en la unua parto de 1998). Gxi indikos la cxefan instrucelon por cxiu pagxo,

proponos teknikojn kaj aktivajxojn por efike prezenti kaj ekspluati la enhavon

de la pagxo. Gxi prezentos facile kopieblajn laborfoliojn por kelkaj pagxoj.

Oni povas mendi la lernolibron ankaux cxe UEA (15 NLG kun triona rabato

ekde 3 ekz. plus 10 % por sendokostoj) aux cxe ILEI, Pf. 193, HU-1368

Budapest, Hungario. Unu ekzemplero tie kostas 15 NLG (inkl. sendokostojn),

ekde tri ekzemploj po 10 NLG, ekde naux po 8 NLG. 

Erika Tóth, Gyál (Hungario)

 

Evento de la jaro: espeRom

La komputiloj en la lastaj jaroj sxangxis nian vivon. Krom la baza utiligo

(teksto- kaj bildoprilaboro, datumbazoj, kalkuloj ktp) aperas cxiam pli da

akcesoraj komponeroj, ebligantaj novan utiligon (auxskultado de radioelsendoj,

filmoj, animajxoj, ktp. La amasigxinta materialo estas storata i.a. en komputilaj

laserdiskoj, codoromoj. En la vendejoj abundas tiaj diskoj, sed gxis nun vane ni

sercxis E-materialon.

Stefan Fisahn en la Universitato por Biblioteka kaj Informa Scienco en Stutt-

gart kiel diplomverkon devis produkti codoromon. Kaj se jam produkti, kial ne

fari gxin pri E-aferoj? Por pretigi la unuan ekzempleron kunlaboris ankaux

Tilman Meierfrankenfeld el Münster, kaj la eldonadon financis kaj entreprenis

Germana Esperanto-Asocio. La disko "espeRom" estas kolektajxo de plej

diversaj E-materialoj, programoj, tekstoj, sonoj, filmoj kaj legajxoj! Gxi estas

farita per HTML-tekniko (la sama kiu estas en la interreto por TTT-pagxoj), do

iu ajn povas uzi gxin sen aparta scio pri komputilaj aferoj. La kompakt-disko

ebligas ne nur legi diversajn tekstojn, sed ankaux povas montri movigxantan

filmon pri E-arangxoj. La uzanto povas auxskulti muzikon de E-kantistoj,

auxskulti fragmentojn el la E-lingvaj radioelsendoj, do vere estas utila

materialo. Kaj gxi estas nelastavice bonega propagando-materialo! Nepre indas

havi gxin!

Por plene eluzi cxiujn eblojn de la disko, estas necese havi komputilon PC

486DX66 kun min. 4 MB memoro, 12 MB libera loko sur la durdisko, sonkarto

(SoundBlaster-kongrua), CD-ROM-legilo (min. 2 x rapido) kaj VGA-monitoro.

Gxi funkcias ankaux sur malpli rapidaj komputiloj, sed tiukaze oni devas iom

pli atendi por apero de novaj pagxoj kaj eble la filmoj ne havos perfektan

sonon.

"EspeRom" estas uzebla precipe per Windows3.x, Windows95, MacOs kaj

Unix sistemoj. La disko mem enhavas cxiujn necesajn programojn.

Post la startigo gxi instalas (anglalingvajn) programojn Iviewpro (html-legilo),

Quick Times (por filmoj) kaj Winplay3 (por sonoj), sed kompreneble oni povas

uzi la diskon per jam ekzistantaj programoj kiel Netscape aux Explorer, ktp.

Por prezenti, kiom vasta estas la materialo, jen iom da (tute ne plena) listigo de

interesajxoj: - Bildoserio, ekz. kolora foto de Zamenhof

- Programoj, ekz. Supersigno (2.01) makrooj, E-literumilo, la serio PCE1-5

(inkluzive EBEA!)

- Ludoj, ekz. Angela, Aventuro

- E-litertipoj, ekz. serio de Eve-93, pluraj latin-3 tiparoj por DOS kaj Windows

- Gazetoj, ekz. Esperanto-Aktuell, GEJ-gazeto, Eventoj, Monato, Kontakto,

Esperanto, La Gazeto, Sennaciulo ktp.

- Plena manlibro de Esperanto-Gramatiko, PMEG

- Interretaj aferoj: retadresaro (97.01.01) kun 1255 adresoj, flavaj pagxoj,

Virtuala E-biblioteko, babilkanalo IRC, esp-faq ktp.

- Dokumentoj: Bulonja deklaracio, Ekzercaro (de Zamenhof), la 16 reguloj,

principaro de Frostvallen, Deklaracio de Tireso, Manifesto de Prago, ktp.

- Organizoj: informoj pri UEA, TEJO, GEA, IKEF, SAT, FEL ktp.

- Kursoj: Gerda malaperis (sonanta), hispane, germane, ktp.

- Legajxoj: la tuta Biblio, fabeloj de Grimm, Glinda de Oz, Muminvalo,

poemoj, rakontoj por infanoj ktp.

- Muziko: Jxak Le Puil, Tutmonda Muziko, Flavio Fonseca, Kajto, Ono Takao

ktp.

- Radioelsendoj: programeroj el Kubo, Varsovio, Sarajevo, Vatikano

- Vortaroj: Komputika Leksikono (!), rokterminaro, Terminoteko, ktp.

- Movadaj aferoj: Lingvopolitiko por Esperanto, Informado sen mitoj, Esenco

kaj estonteco de la lingvo internacia (LLZ).

- Filmoj: pri FAME, UK, IS ktp.

Kompreneble la kompilado estis subjektiva, kaj dependis ankaux de la

disponebla materialo, sed certe la enhavo estas ege ampleksa! Pripensu: sur unu

disko troveblas kaj PMEG, kaj Komputika leksikono, kaj Biblio, kaj EBEA

kaj... Aktualaj novajxoj pri espeRom estas troveblaj en la Interreto cxe:

http://machno.hbi-stuttgart.de/~sf/esperom/

Kaj fine: kiel oni povas havigi por si la diskon? Gxin vendas pluraj libroservoj

kaj vi povas ankaux mendi gxin kontraux 30 germanaj markoj cxe la auxtoro:

Tilman Meierfrankenfeld, Pleistermuhlenweg 109, DE-48155 Münster,

Germanio. Tel./Fakso: +49-251-316983. Rete: meierfr@uni-muenster.de

(El Interredaktore)

--------------------

+ Aligxilo por la cxi-jara ILEI-Konferenco en Montpellier