La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Agado

Ekzamenoj

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI kaj UEA (Universala Esperanto-Asocio) mezuras la kapablon praktike uzi Esperanton. Centoj da esperantistoj jam ekzameniĝis je elementa aŭ meza nivelo. Atestilo de la du plej prestiĝaj internaciaj Esperanto-organizoj estas premio pro bona lernado kaj instigo por plua progreso.
La ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika testo, skriba parto kaj parola parto. Nur sukcesintoj en la gramatika testo rajtas partopreni la skriban parton de la ekzameno kaj, atinginte en tiu skriba parto la sukceslimon de 60 poentoj (el 100), la parolan parton.
La estraro de UEA rekomendas, ke ties delegitoj "atingu almenaŭ la nivelon de la meza ekzameno". Simile, laŭ la regularo pri la nova ILEI/UEA ekzameno pri instru-kapablo, "kandidatoj devas posedi Esperanton minimume ĝis la nivelo de la meza ekzameno de ILEI/UEA".
Nuntempe eblas ekzameniĝi nur ĉe oficiala ekzamensesio, kiu okazos kadre de UK aŭ aliaj Esperanto-aranĝoj, kies organizantoj petas kaj laŭregule prizorgas la aferon. La nuna Internacia Ekzamena Komisiono, tamen, daŭre esploras la plej modernajn metodojn de ekzamenado kaj serĉas manierojn proponi la internaciajn ekzamenojn pli facile al pli vasta publiko.

La plej detalajn informojn pri la ekzamenoj (postulojn, rekomendatan literaturon, specimenajn testojn ktp) oni povos trovi en la gvidilo "Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA (3a eld.)", 38p., 2008. La Gvidilo estas mendebla ĉe UEA.
Jen listo de rajtigitaj ekzamenantoj: IRE 2009

Decidoj de la Internacia Ekzamena Komisiono en 2008:
- Maniero, kiel IEK informas pri la rezultoj de la ekzamenoj (DOC)
- Loka Ekzamena Komisiono (LEK) kaj lingvaj aspektoj ene de ĝi (DOC)

Ekzamenoj por blinduloj (ghenerala regularo)

Ekzamenoj por blinduloj (detala regularo kun poentokalkulado)

Vi ankaŭ povas legi pli ĉe Edukado.net.


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj