ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

info@ilei.info

Revuoj

Internacia Pedagogia Revuo

IPR prezentas instru-fakajn artikolojn, edukajn novaĵojn, recenzojn de lernolibroj kaj de alispecaj lerno-materialoj, organizajn informojn.

IPR estas ankaŭ ligilo inter bazlernejoj, mezlernejoj, altlernejoj kaj universitatoj, kie esperanto estas instruata.


Redaktantoj : Jozefo Nemeth (red.), Luiza Oberrauch Madella, Rob Moerbeek, Luiza Carol


Hejmpaĝo : http://ilei.info/ipr/ . Tie vi trovas - krom multaj gravaj informoj - ankau la arkivon de IPR inter la jaroj 1995 kaj 2009. (La plej freshajn numerojn ja rajtas legi nur niaj membroj/abonantoj.)

Jen specimeno de IPR (N-ro 2009/4, en PDF-formato)

Jen la titolpagho de IPR 2010/4. (Surfote: grupo de partoprenantoj de Comenius-projekto en Budapest.)

Titolpagho de IPR 2010/4

 

 

Juna amiko



Jen revuo por komencintoj kaj lernantoj de la internacia lingvo. Ĝi provizas variajn, mallongajn legaĵojn en simpla, aŭ almenaŭ ne tro komplika lingvaĵo. Do, ĝi celas precipe tiujn kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto, scias la bazajn gramatikajn regulojn, sed ne trovas aliloke komforte legeblajn tekston. Sen vort-klarigoj la revuo uzas nur 1500 vortojn, la plej oftajn, kompreneble. Por faciligi la komprenon, ĝi foje uzas divid-strekojn (-) ĉe kunmetitaj vortoj. La revuo aperas tri-foje en la jaro (en aprilo, septembro kaj decembro), kun 54 paĝoj, inkluzive de plenkoloraj kovriloj. Ĝi prezentas rakontetojn, artikolojn pri aktualaj temoj, poemojn, kantojn, kvizojn, ŝercojn, teatraĵetojn, raportojn pri Esperanto-aranĝoj, intervjuojn kaj multon pli. Ĝi havas rubrikon por etuloj (LUME – La Unua Mirinda Et-aĝo), por infanoj (LUDE – La Unika dua Et-aĝo) kaj ajnaĝuloj (LASTE – La Absolute Spektakla Tria Etaĝo). Plie, troveblas rubriko pri libroj kaj landoj, alia pri ludoj kaj enigmoj, unu pri Interkulturo, kaj plia pri granduloj de la Esperanta literaturo. Perantoj en trideko da landoj akceptas abonojn, eblas tra la abonservo de UEA ĝin mendi, ankaŭ rekte ĉe la kasisto de ILEI. Jarabono kostas €16 en tiel-nomataj A-landoj kaj €11 en B-landoj. (po €13 kaj €9 respektive, por mendo de tri aŭ pli da ekzempleroj al la sama adreso. En Hungario: 1400 kaj 1100 forintoj, respektive.

Varbilo por ILEI kaj Juna amiko eldonita en septembro 2011: Flanko 1 kaj flanko 2.

Enhav-prezento kaj enkonduko de Juna amiko 2012/1

Specimena montro de partoj de numero 2009/1. (3.9MB)

Gvidilo por kontribuantoj al JA

Niaj rubrikestroj kutime liveras prespretajn paĝojn por Juna amiko, por mildigi la laboron de la redaktoroj. Ni volas kuraĝigi al pliaj kontribuantoj de artikoloj kiuj scipovas tion, mem enpaĝigi siajn paĝojn iugrade - la redaktoroj povas fini la taskon se necese. Jen en PDF-formato gvidilo kiel fari tion: Gvidilo por kontribuantoj

Liberaj postenoj ĉe Juna amiko (vidu ankaŭ paĝon 50 de numero 2012/1)

Por vidi mallongan 8-lumbildan prezenton pri la revuo (kune kun malnovaj kovril-bildoj) klaku jene. Formato PPT, pezo 2.9 MB. Tio estis pretigita por la Kunveno de TEĴA - la ĵurnalista asocio, en Vilno, Litovio en majo 2008.


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj