ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Agado

La celo de la rubriko ‘Historio’ estas arigi faktojn kaj dokumentojn pri la pli frua historio de la Ligo. Multaj paperaj dokumentoj riskas perei; per enretigo ni protektas nin pri tio, kaj plie konigas nian pasintecon al esploristoj kaj novaj membroj. La dokumentoj povas prilumi la funkciadon kaj eventojn de la internacia Ligo, sed povas ankau temi pri la historio de unuopaj sekcioj. Proponoj de dokumentoj estas bonvenaj – sendu ilin al la prizorganto de la retejo kaj la prezidanto de ILEI.

Bonaj fontoj povos esti la biblioteko en Massa (la epoko de gefratoj Dazzini), CDELI en Svislando, Biblioteko Holder, la muzeo en Vieno, dokumentoj transigitaj en 2010 de IEI al Herzberg, arhivoj de unuopaj estraranoj au eks-estraranoj, sekciaj arkivoj kaj artikoloj en malnovaj revuoj (ne nur de ILEI kaj la sekcioj.  Aparta prizorganto pri nia historio tre bonvenus.

1949

    ILEI estas fondita en 1949. La unua estraro konsistis el Violet C. Nixon (Britio, prezidantino), Einar Dahl (Svedio, sekretario-kasisto), Jeanne Dedieu (Francio, konsilanto) kaj P. Korte (Nederlando, konsilanto)

    Fonto de la frazo estas la esperanta Vikipedio, kie la fonto estas ‘La Juna Vivo’ sept. 1949, p 355.  Sed la ligo al tio en Vikipedio ne plu funkcias. Aliro al tiu revuo bonvenas, kiel ankau pliaj informoj pri tiu fondo-jaro kaj la pluiro de ILEI ekde tiam.

1950

1956

1969

1970

    Jen la 1-a numero de la 1-a Jarkolekto de Internacia Pedagogia Revuo (serchebla PDF, 1,8 MB).

    Jen la jarraporto (serchebla PDF, versio 1.6, 1.8MB) de la junulara sekcio de TEJO en Nov-Zelando (EJANZ) el 1970. Ni aperigas ghin char signifa parto de ilia laboro rilatis al lerniloj, instrua agado kaj okazigo de tendaroj kaj eventoj. Tiujare EJANZ organizis la unuan el ses someraj tendaroj. La raporton verkis la dufoja prezidinto de ILEI, Stefan MacGill, tiam 22-jara, kiu tra tiuj jaroj redaktis la sekcian bultenon 'Junularo' aludita en la raporto kaj baldau poste fondis instruistan sekcion en Nov-Zelando.

1976

    Regularo pri Internacia Pedagogia Ekzameno de ILEI, aperigita kiel speciala numero de IPR (serchebla PDF)

1981

1983

1987

    Jen financa raporto de nia tiutempa kasisto, Bertil Andreasson, pretigita meze de juiio por la 21-a Konferenco de ILEI en Lodzo, Pollando. Atentindas, ke tiutempe la konferencanoj havis bonan bildon de la evoluo de la financoj tra la unua jarduono de la kuranta jaro. La prezentita dokumento klare estis celita por nia prezidanto, prof. Istvan Szerdahelyi, kiu nur kvin semajnojn poste neatendite kaj tragike forpasis.

1988

    Jen financa raporto de nia tiutempa kasisto, Bertil Andresasson, kompilita en januaro 1989. La tiama kapitalo de 110.000 SEK ekvivalentas lau nunaj kurzoj al ch. 12.500 euroj. Ne eblas kompari tion kun nia nuna kapitalo de proks. 65.000 euroj, sen enkalkuli la efikon de la intertempa inflacio.

1989

    Dudektaga kursaro en la montaro Rodope, en Bulgario. Raporto de Kovács Márta el Budapeŝta Informilo.

    Jen bughet-propono por 1989, kiu enhavas du variantojn, ambau kun iom signifaj deficitoj: 9 au 14 mil svedaj kronoj (3 au 4.6 mil guldenoj, au lau nunaj kurzoj proks 1000 kaj 1600 euroj). Post la efiko de inflacio, tio ne tro malsamilas al la deficito en la nuna bughet-propono 2011.

    Jen financa rezulto por 1989, kompilita en nedeklarita dato. Ni vidas ke la prognozoj pri deficito estis tro pesimismaj, fine la deficito estis 6.300 SEK, proks. 800 euroj lau nunaj kurzoj.

    Jen detaligo de la supra rezulto-kalkulo, kiu precize listigas la spezojn pri IPR, pri la nove lanchitaj ekzamenoj de UEA/ILEI kaj pri la eldonado.

    Jen rajtigilo subskribita de la tiama prezidanto, s-ro Edward Symoens, por rajtigi Magistrinon Irena Szanser gvidi Metodikan Kurson nome de ILEI en KCE (La Chaux-de-Fonds, Svislando).

1990

    Artikoleto aperinta en Budapeŝta Informilo pri vizito de la tiama prezidanto de ILEI, s-ro Edward Symoens al Azia Konferenco pri la Instruado de Esperanto en Nanning, Ĉinio. La teksto mencias s-ron Li Weilun, kiu fariĝis rajtigita ekzamenanto por la tiam ĵus refonditaj Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI. S-ro Li Weilun partoprenis kaj kursgvidis en nia ĵusa Konferenco en Kunmingo, en julio 2012 – kie li fariĝis Honora Membro de la Ligo.

    Artikoleto el la sama gazeto pri hungara deklamkonkurso en urbo Pápa (Hungario).

    Jen financa rezulto por 1990, kompilita en la lasta tago de la jaro.

    Jen informilo pri kurso en Kungelv, Svedio, kie ILEI-anoj plurfoje tra la jaroj aktivis.

    Jen la rezolucio pri edukado, akceptita dum la UK en Havano; kompreneble ILEI-anoj prenis gvidan rolon en ĝia pretigo. En tiu tempo la financa peto de ILEI aperis en la rezulucioj. Rimarku la interesan mistajpon: ‘prestiĝo’ anstatasŭ ‘pretigo’.  Temas pri la supera nivelo de la ekzamenoj UEA/ILEI, kiu de 21 jaroj havas regularon, sed neniun realecon, pro manko de laborfortoj.

1992

    Gazetara komuniko pri la Konferenco en Bratislavo en julio 1992 kaj trejnkurso en Poprad en oktobro 1992 (PDF). La samo kiel dokumento Word (DOC).

    Jen laborplano pri informa laboro, pretigita de la tiama prezidanto, s-ro Edward Symoens, kune kun akompana letero.

    Propono de ILEI al UEA pri mastrumo de prieduka kongresa temo en iu estonta Universala Kongreso  (serchebla PDF).

26a Konferenco de ILEI:

Pli granda, internacia kaj a varia

Kun 112 partoprenantoj el 23 landoj, la 26a ILEI-konferenco en Bratislavo /Slovakio/ estis la plej granda kaj internacia de la lastaj jaroj. Dank’ al la situo, kolegoj el Pollando, Rumanio, Hungario kaj Bulgario povis unuafoje partopreni, dum instruistoj el Aŭstralio, Argentino, Islando, Israelo, Usono kaj Zairio kompletigis la internaciecon. La aĝvario estas dankebla al nova iniclato de ILEI, gimnazia semajno por 13–6-jaruloj paralele aranĝita. /Vidu apartan raporton/
Ĉeftemo de la konferenco estis la vivo kaj lingvo-instruaj teorioj de la pionira pedagogo Komenio, kies 400-jaran jubileon oni nun celabras. Temajn prelegojn prezentis d-rino Vera Barandovska-Frank kaj s-ro Miroslav Malovec. Gast-prelegis en la malfermo la vic-prezidanto de UEA, d-ro Ulrich Lins laŭ la temo "Edukado kontraŭ naciismo"; tio spronis viglan kaj aktualan debaton pri ŝovinismo, naciismo, internaciismo kaj paco kaj ilia rilato al E-instruado. Deko da pliaj prelegoj okazis dum la semajno kaj ankaŭ Cseh-aeminario organizita de IEI.
Du novaj aekcioj estis akceptitaj: Kroatio kaj Rumanio. Aliĝ­peto de Kubo estos poste traktita; rilatoj kun instruistoj estis starigitaj en la lasta jaro en Albanio, Armenio, Aŭstralio, Is­lando, Tagolando kaj Ukrainio. Sur la eldona kampo konkreta atingo estis la apero de la dua kajero de la porjunulara lernolibro "Tendaraj tagoj". Okazis parta estrarelekto, per kiu reeniris la gvidan organon d-ro Till Dahlenburg el Germanio.
Dum la UK en Vieno la Komitato de UEA akceptis regularon por la supera nivelo de la ekzamenoj de UEA/ILEI, kaj sesio por la ele­menta ekzameno rezultis en naŭ sukcesintoj kaj por la meza dek du.
RG/SMG


Instruista kurso:

Kiel instrui komunike

Ekzistas ne nur la gramatika kaj la Cseh-metodo en la mondo. Kiu volas spertiĝi pri la nuntempe populara kaj sukcesa situaci­-komunika aliro al lingvo-instruado havos la okazon en la Esperanto-Centro Poprad de la 6a ĝis la 9a de novembro 1992. ILEI okazigos tie intensan partoprenigan tri-tagan kurson por konigi la filozo­fion kaj teknikojn de tiu metodo.
La kotizoj estas moderaj konforme al la limigita pagipovo de, praktikantaj instruistoj ajnlande: 48 ĝis 60 gld por kurso, loĝigo kaj manĝoj. La kurso baziĝos sur la lernolibro "Tendaraj tagoj" kaj donos konsilojn kiel apliki ĝin kaj kiel organizi rol-ludojn. Informoj kaj aligilo de: ILEI, XXXXX, Budapest.

2004

    Interna Regularo de ILEI (RTF). (Ĉi tiu teksto de la Interna Regularo estis aprobita en la komitatkunsido de la 37- ILEI-Konferenco la 12an de aŭgusto 2004 en Bratislava, Slovakio.)