La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Konferenco
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Bonvenon al la hejmpaĝo de ILEI!

Kio estas ILEI?

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto.

ILEI estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝi havas sekciojn en pli ol 30 landoj kaj membrojn en pli ol 45.

Kelkaj sekcioj havas propran hejmpaĝon: vidu ĉe Aŭstralio, Brazilo, Finnlando, Germanio, Hungario, Katalunio, Pollando, Svedio, Usono kaj Kanado.

Lastaj novaĵoj

  • 2009-02-06: Biografioj de la estraranoj (PDF)
  • 2009-02-02: Juna amiko bezonas novajn kunlaborantojn!
  • 2010-02-01: Pri la enhavo de IPR 2010/1
  • 2009-12-31: Novjaraj salutoj de ILEI
  • 2009-12-28: Pri la enhavo de IPR 2009/4
  • 2009-12-24: FRINGOJ 2010 en Gre'sillon
  • 2009-12-01: Planata retkurso pri instruado
  • 2009-11-29: ILEI-Estrarkunsido en Nederlando (1-2)
  • 2009-11-24: Aliĝilo+aliĝkondiĉoj por la 43a Konferenco
  • 2009-11-06: ILEI che UNESKO
  • 2009-10-25: Seminario de nia sekcio en Chinio
  • 2009-10-19: Projekto kunigas junulojn
  • 2009-10-18: Juna amiko 2009/2 aperis
  • 2009-10-12: TORPEDO 5 atingis sian celon
  • 2009-09-24: Pri la enhavo de IPR 2009/3
  • 2009-09-23: Instruista kurso venas al sukcesa fino
  • 2009-09-22: Neforgesebla semajno atendas vin en Kubo (PDF-varianto)
  • 2009-09-01: Instruista kurso en Poznan ja okazos (PDF-varianto)
  • 2009-08-28: ILEI kompletigas sian teamon
  • 2009-08-18: Ni konferencos en Kubo
  • 2009-08-17: Komisionoj raportas: ekzamenoj
  • 2009-08-06: Komisionoj raportas: terminologio
  • 2009-08-04: Novtipaj ekzamenoj debutis en Bjalistoko
  • 2009-07-23: Komuniko pri la simpozio (PDF)
  • 2009-07-23: Chefaj celoj de ILEI - 2009-2012 (PDF)
  • Kiuj estu membroj en ILEI?

    Se vi instruantas Esperanton, aŭ se vi estas instruisto de aliaj lingvoj aŭ fakoj kaj volas interŝanĝi spertojn kun alilingvaj kolegoj en Esperanto, aŭ se vi estas junulo kaj volas gvidi kursojn en aranĝoj, kluboj aŭ per la reto, aŭ se vi havas spertojn en trejnado de instruistoj, flego de ekzamen-sistemoj, reta kaj distanca lernado kaj similaj kampoj, aŭ se vi volas subteni la instruadon de Esperanto kaj interkultura edukado, tiukaze vi estu membro de ILEI! Jen informoj kiel membriĝi.

    Kion ILEI ofertas al vi?

  • Ilustrita revuo, Internacia Pedagogia Revuo (IPR), aperanta kun 40-paĝoj kvarfoje jare, prezentante nivelajn fakajn artikolojn kaj Ligajn novaĵojn. Ĝia livero estas inkluzivita en la membreco.
  • Ĉiujara internacia konferenco kun fakaj prelegoj en kolegeca etoso.
  • Abonebla revuo, Juna amiko, kun allogaj legaĵoj en simpla lingvaĵo por lernejanoj kaj komencantoj.
  • Aliro al hejmpaĝoj de ILEI, IPR, Interkulturo kaj multaj aliaj.

    © Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj