ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Alvoko por la kongresoj 2025 kaj 2026

Konforme al la Kongresa regularo de ILEI (https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf), la Estraro de ILEI invitas landajn sekciojn de ILEI, aŭ aliajn Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por: - invitanto de la 58-a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2025 - invitanto de la 59-a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2026.

Organizaj postuloj

  • La invitanto devas disponi sufiĉajn organizajn fortojn kaj sperton por organizi la Kongreson kunlabore kun la Estraro de ILEI. o La kongreso devas esti E-evento sen konkurenco de aliaj eventoj.
  • La Kongresa Regularo de ILEI estas deviga por ILEI kaj por la kongresa invitanto.
  • LKK laboras sub gvido de la estrarano pri kongresoj de ILEI kaj kune kun li/ŝi respondecas pri la kongresorganiza laboro al la Estraro de ILEI sekvante la kutiman taskodividon https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf inter LKK kaj ILEI.

Kriterioj

La Estraro de ILEI taksos la kandidatojn kaj elektos kongresinvitontojn laŭ la jenaj kriterioj:

  • Organizaj forto kaj spertoj de la kandidato, inkluzive de spertoj el partopreno en antaŭaj konferencoj aŭ kongresoj de ILEI,
  • Taŭgeco kaj kostoj de proponata kongresejo kun teknikaĵoj,
  • Loĝkostoj kaj komforto,
  • Veturebloj kaj veturkostoj por alveno kaj foriro de kongresanoj, - Proponata enhavo kaj proksimumaj kostoj de turisma kaj kultura programo,
  • Pruveble atendebla subteno de lokaj aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj,
  • Ŝancoj por gajni subvencion,
  • Atendeblaj efikoj al la lokaj E-movado kaj ekstermovada medio,
  • Kiom longe ILEI ne konferencis aŭ kongresis en la kandidata lando,
  • Facileco kaj kosto de veturo inter la Kongreso kaj UK se la ILEI-Kongreso okazos ĵus antaŭ aŭ tuj post UK.

Kiel konkursi?

Kandidatiĝan leteron, kun esprimita kaj motivita intenco inviti la kongreson, precizigante por kiu kongreso vi kandidatiĝas, ĉu en la jaro 2025 aŭ 2026, bonvolu sendi retpoŝte al la estrarano pri kongresoj: Laura Brazzabeni laura.brazzabeni@gmail.com kopie al ilei.kongresoj@gmail.com

Bonvolu aldoni al la letero: Deklaron, ke vi akceptas la Kongresan Regularon de ILEI (https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf), kaj subskribitan ekzempleron de la Regularo kiel ateston, ke vi respektos ĝin se via invito estos akceptita.

Limdatoj

Por la 58-a Kongreso en la jaro 2025 ĝis la 30-a de aprilo 2024

Por la 59-a kongreso en la jaro 2026 Ĝis la 31-a de julio 2024

Por la Estraro de ILEI

Laura Brazzabeni

Estrarano pri kongresoj

Konsultindaj dokumentoj:

1. Ĝenerala kaj adaptebla programskemo de la Kongreso de ILEI (www.ilei.info/konferenco/programskemo.pdf)

2. https://www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf

3. Taskodivido inter ILEI kaj invitanto/LKK de ILEI-kongreso (www.ilei.info/konferenco/taskodivido.pdf)