ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

ILEI konferenco venis al fino:

Instigoj, atestoj, brakumoj

    La 42a Konferenco de ILEI sukcese venis al fino en julio 24, 2009. Ghi altiris al Krakovo pli ol 75 instruistojn kaj edukajn aktivulojn, farinte tion per rekorde bunta kaj plena programo de seminarioj, prelegoj, prezentajhoj kaj ekskursoj. Okazis tuttaga simpozio, kiu arigis fakulojn el kvaro da polaj kolegioj kaj universitatoj iel ligitaj al lingvo-instruado – pri tio vi povas legi pli detale en aparta komuniko. Tuj antau la fermo okazis asembleo, kiu komencighis per prezento de la nova estraro (jam komunikita aparte) kaj dum kiu la komitato estis paralele kunvokita por aprobi celaron 2009-2012 (jam komunikita aparte) kaj bugheton 2010 (sekvos). Ghi plie starigis novan komisionon pri la universitata kaj scienca laboro, sub gvido de nova vic-prezidanto Duncan Charters. Du membroj estis aldonitaj al la komisiono pri lerneja agado. Fine de la asembleo, la nova prezidanto Stefan MacGill skizis manierojn lau kiuj konferencintoj (kaj chiuj!) povas plue aktivi en la ligo tra la jaro:

    Vizitadu hejmpaghojn: de ILEI, de edukado.net, de lernu.net, sekciaj paghoj. Lasu komentojn, prijughu lernilojn; kontribuu al debatoj en diskut-listoj.
    Partoprenu sekciajn aranghojn – ne nur de via propra sekcio, por ke tiuj havu internacian karakteron kaj la uzo de Esperanto estu necesa kaj valora. Partoprenu aliajn aranghojn kaj tie konigu la laboron de ILEI – chu per prelego, budo au okazigo de kurso au alia arangho.
    Dissendu pluen ILEI-komunikojn, por ke ili atingu la E-publikon kaj tiujn E-instruistojn kiuj ne membrighas en ILEI. Kiam la enhavo estas konvena, traduku la komunikon kaj dissendu ghin al via loka, provinca au landa gazetaro.
    Alighu frue al la 43a ILEI Konferenco en provinco Matanzas, 90 km for de Havano, en la semajno tuj antau la UK. Diskonigu rapide tiun eblon al aliaj, por ke ili ne mendu flugojn kiuj malebligas partoprenon.
    Abonu kaj abonigu nian revuon Juna amiko. Precipe bonvenaj estas kvantaj mendoj, por ke ni liveru pakon al kursgvidantoj por ke chiu kursano ricevu ekzempleron.
    Kunlaboru kun IPR per sendado de informoj, fotoj au fakaj artikoloj. Varbu membrojn por ILEI montrante la revuon, precipe kun ghia nova pli luksa aspekto.
    Anoncu al ni viajn kursojn, por ke nia registro estu kompleta. Kuraghigu al kursanoj atesti sian nivelon per ekzamenoj – chu tiuj de UEA-ILEI, chu de UEA-KER.
    Uzu la nove eldonitan Manlibron pri Instruado – rekomendu ghin al aliaj, precipe kursgvidantoj kiuj ne estas kvalifikitaj instruistoj.
    Helpu al la komisionoj; estonte ili pli forte ligighos kun la estraro kaj alprenos novajn membrojn, kaj pretigos liston da aktivuloj sur la koncerna kampo, tiel ke multaj personoj povu engaghi sin en la faka laboro rekte je internacia nivelo. Do, kunlaboru, au eniru komisionon, kaj se vi ne vidas konvenan, proponu la fondighon de nova!

    La fermo enhavis kortushan kaj novan ideon: aldone al la kutimaj dankoj kaj donacetoj, chiu plentempa konferenca partopreninto ricevis (kun kisoj, brakumoj kaj ech unu/du preskau kashitaj larmetoj) belan atestilon pri la partopreno, autentigita per vaksa sigelo kun emblemoj de la konferenco kaj de ILEI. La plimulto de la konferencanoj pluiris al UK, kie ILEI abunde reprezentighos, en sia propra kunsido, che ILEI-budo, en la Movada Forio, en la UEA-komitato kaj kompreneble en la Tago de la Lernejo.

    smg 2009-07-25