ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

43a ILEI-konferenco memorinde venis al fino

Sukcese finighis la 43a Konferenco e ILEI en Matanzas, Kubo, kaj la pli ol 60 partoprenintoj transiris sabate al la Universala Kongreso en la chefurbo, konservante memorojn pri tre bonetosa konferenco. Valora programero okazis en la lasta posttagmezo kiam la konferencanoj veturis al parko en la mezo de Matanzas kaj organizis lingvan festivalon, kiu provokis tre favoran reagon de la urbanoj tie pasantaj. Che kvin tabloj dudeko da lingvoj kaj kulturoj estis grup-sinsekve prezentitaj - chu rektmetode, chu pere de Esperanto kiel pontlingvo. Subita pluvshtormo ne forlavis la eventon - nur transigis ghin al aulego de la urba biblioteko, kiu estis kunlabora partnero en la festivala realigo.

Plie la komitato finkunsidis, kun protokolado de Simon Smits, ghi - kvankam senkvorume - akceptis la proponitan regularon pri reta vochdonado (post unu pliboniga modifo) kaj senmodife akceptis la ghisatigojn al la internkonsento inter UEA kaj ILEI. Ghi plie esprimis sin pri kvino da malklaraj punktoj en la statuto kaj diskutis pli ghenerale pri la modernigo de la informfluado ene de la Ligo. Chiuj konkretaj decidoj (inkl. akcepto de la raportoj 2009) estos per fizikposhta sendajho al komitatanoj vochdonigitaj.

La konferenco de ILEI en la fermo akceptis rezolucion pri la agado de UN, verkita de la nova komisiito de ILEI pri UN-agado, Rob Moerbeek (vidu la tekston aparte). La gvidinto de la surloka laborgrupo pri lerneja agado, Agneta Emanuelsson, kune kun Hazel Green kaj Maria Eugenia Alonso Gutierrez konsentis rekonsistigi kaj refunkciigi la konstantan komisionon pri Lerneja Agado, sub gvido de Julian Hernandez Angulo.

La seminario same venis al sukcesa fino, la lastaj tri vesperoj estis la kuba, la latinamerika-seminaria, kaj la internacia-adiaua. La fermo inkluzivis omaghon al nia forpasinta kolego kaj antaua prezidanto Mauro La Torre, kiun prezentis Radojica Petrovic. La fermo finighis per emociaj dankoj kaj donacetoj al LKK, prelegintoj, nia konferenca komisiito kaj chiu enplektita en la sukcesigo de la arangho, kaj kun firma intenco teni kontaktojn kun niaj kubaj kolegoj, kaj kun la junuloj de la seminario en multaj latin-amerikaj landoj.

--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI