ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Kiel membriĝi

Kiel membriĝi al ILEI

Ekzistas tri manieroj membriĝi al ILEI. Vi povas:

  1. Turni vin rekte al via dezirata landa sekciestro aŭ reprezentanto de ILEI, kiu klarigos al vi kiel plej praktike pagi la kotizon vialande. (Landaj sekcioj mem fiksas la kotizon en la enlanda valuto). La sekciestro ofte mem kolektas kotizojn kaj jam sendas al internacinivela ILEI la sekciajn datumojn. En tiu kazo vi ne devas sendi al ni la aliĝilon.
  2. Pagi rekte al la internacinivela ILEI, pere de la UEA-konto ilek-a (bone indikante la celon de via pago), nepre sendante al ni la Aliĝilon.
  3. Turni vin al viaj landaj Esperanto-asocioj, kiuj tamen ofte prenas makleraĵon (kaj de venonta jaro eble devos preni pli altan kotizon). Ankaŭ en tiu ĉi kazo vi devas nepre sendi al ni la Aliĝilon.

Jen la aliĝ-formularo por iĝi membro de ILEI.

Vi povas tajpi kaj subskribi la aliĝilon rekte per via komputilo aŭ poŝtelefono, sen devi printi ĝin. Kiam vi realiĝas la sekvan jaron al ILEI bonvolu simple turni vin al via sekciestro aŭ skribi al nia membroprizorganto Hamzeh Shafiee (hamzeho@gmail.com) kaj samtempe al nia kasistino Karine Arakelyan (ilei.kasisto@gmail.com). Vi povas ankaŭ gardi kaj resendi la saman formularon.

La kotizoj por ILEI-aliĝo (inkluzive de IPR)

  1. La kotizo kun papera + reta revuo IPR estas 25 EUR por A-landanoj, 12,50 EUR por B-landanoj.
  2. La kotizo kun reta IPR estas 12,50 EUR por A-landanoj, 6,25 EUR por B-landanoj.
  3. Kiel SUPERMEMBRO vi povas pagi 40 eŭrojn (por A-landoj) aŭ 22,50 eŭrojn (por B-landoj) por ricevi la retajn kaj paperajn revuojn IPR kaj JUNA AMIKO, la alian revuon de ILEI por progresemuloj.

La abonkotizoj por la revuo Juna Amiko

Vidu la formularon por aboni la revuon Juna Amiko

Vi povas tajpi kaj subskribi la abon-formularon rekte per via komputilo aŭ poŝtelefono, sen devi printi ĝin. Kiam vi reabonas la sekvan jaron bonvolu simple turni vin al via sekciestro aŭ skribi al nia membroprizorganto Hamzeh Shafiee (hamzeho@gmail.com) kaj samtempe al nia kasistino Karine Arakelyan (ilei.kasisto@gmail.com). Vi povas ankaŭ gardi kaj resendi la saman formularon.

  1. Nura abono de reta kaj papera Juna Amiko kostas por A-landanoj 18 EUR kaj por B-landanoj 13 EUR.
  2. Nura abono de reta Juna Amiko kostas por A-landanoj 11 EUR kaj por B-landanoj 7 EUR.
  3. Se vi mendas 3 aŭ pli paperajn ekzemplerojn de JA al la sama adreso, vi pagos ĉiun jarabonon malpli: 15 EUR por A-landoj kaj 12 EUR por B-landoj.

Notu bone: Simpla abono al Juna Amiko (reta aŭ papera) ne igas vin membro de ILEI!

Novaj landokategorioj de ILEI:

  1. B-landoj: iamaj socialismaj landoj de Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.), Afriko, Ameriko (escepte de Usono kaj Kanado), Kiribati, Papuo-Nov-Gvineo, Salomonoj, Vanuatu en Oceanio.
  2. A-landoj: ĉiuj landoj escepte de tiuj de kategorio B.

* Krome, simpla abono de papera IPR sen ILEI-membreco kostas 30 EUR. Tamen bonvolu konsideri, ke ĝi estas multe pli malfacile traktebla de la administra vidpunkto. Multe helpus nin, se vi bonvolus aliĝi al ILEI pere de via landa sekcio.

 

Pagmanieroj

  • Pagi al la sekciestro de via lando
  • Pagi al la banka konto de ILEI: ING BANK N.V. - IBAN: NL55INGB0004676855 - BIC: INGBNL2A
  • Pagi tra UEA (ili akceptas kreditkarton) al la konto de ILEI ĉe UEA ilek-a; gravas ke vi klare indiku la celon de via pago.

 

 

Reen

© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj