ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Por iri rekte al la reta aliĝilo, klaku ĉi tie.

Por elŝuti tiun ĉi informilon en pdf-formato, klaku ĉi tie. Ankaŭ eblas elŝuti printeblan aliĝilon.

ILEI konferencos en Krakovo!

Post la sukcesa konferenco en Portonovo, Benino, por 2009 ILEI invitas vin al konferenco en Pollando! Je nur kelkaj horoj en trajno disde la UK-urbo 2009, la iama pola ĉefurbo allogas per unika historia medio pro kiu ĝi listiĝas en la Monda Heredaĵo de Unesko. Jam en 1364 ĝi iĝis universitata urbo, tradicio kiu daŭras ĝis nun – Krakovo havas ne malpli ol 23 altlernejoj kaj univesitatoj! Etoso de studenta urbo kuniĝas kun serioza universitata vivo de unu flanko, kaj multflanka turismo de la alia.

La provinco Małopolska, kies ĉefurbo estas Krakovo, estas ne malpli varia kaj alloga – de la belega naturo kaj vintraj sportejoj de la montaro apud Zakopane ĝis lokoj kun profunda historia signifo. Tra ĝi fluas rivero Vistulo, ĉe kies bordo oni trovas faman kastelon Vavel.

Ankaŭ el movada vidpunkto Krakovo estas konata urbo. Eble ne nur ĉar tie estas la sidejo de nia pola sekcio kaj lernejo sub nia aŭspicio, sed ankaŭ pro tio ke ĝi gastigis Universalan Kongreson de Esperanto en 1912 kaj 1931, la plej grandan Internacian Junularan Kongreson de TEJO, en 1987, kaj jam de 25 jaroj la aranĝon „Esperantaj Tagoj de Krakovo”, organizita de la Krakova Societo Esperanto. En 2008 en Krakovo okazis la 16-a IMEK (Internacia Medicinista Esperanto-Kongreso).

La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de interkultura komunikado

La kongresa temo de UEA kaj la konferenca temo de ILEI por la jaro 2009 indikas multe da komuna enhavo kaj samcela orientiĝo, kvankam ili havas en siaj titoloj eĉ ne unu saman vorton krom la. La UK-tema slogano Krei pacan ponton inter la popoloj: Zamenhof hodiaŭ sintezas en si aktualajn programajn akcentojn de Unesko kaj UN kun la idea esenco kaj praktika valoro de la verko de Zamenhof, omaĝe al lia 150-a naskiĝdatreveno. Dume ILEI koncentras sian atenton al la pedagogiaj aspektoj de la sama temkomplekso omaĝe al sia 60-jariĝo, al la 60-jariĝo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj al la Internacia Jaro de Interpaciĝo 2009.

La ILEI-konferenca temo La pedagogio de Esperanto antaŭ la defioj de interkultura komunikado celas enfokusigi du komplementajn taskojn: edukadon al Esperanto kaj edukadon per Esperanto. Tio signifas pluvivigon de la Esperanto-komunumo per formado de novaj esperantistoj kaj edukadon al la kulturo de paco kaj senperforta solvado de konfliktoj. Tio signifas flegadon de la sentempaj Zamenhofaj idealoj kaj kreadon de fundamentaj ŝtonoj por la paca ponto inter la popoloj.

Programo

Krom la tema programo estas planataj: Inaŭguro, interkona manĝo-vespero, Nokto de la Lingvoj, unutaga simpozio laŭ la konferenca temo, komitatkunsidoj, estrarkunsidoj, seminario de lernu!, de E@I, de E-literaturo, de Interkulturo kaj por Cseh-instruistoj, kaj diversaj prelegoj de niaj kolegoj kaj invititaj gastoj.

Pliaj informoj aperos en venontaj numeroj de IPR, en la retpaĝaro de ILEI kaj en la dua informilo. Bonvolu anonci viajn proponojn por kontribui al la programo, ambaŭ por la tema kaj por la distra parto.

Konferencejo

La ĉefa konferencejo estas La Supera Lernejo de Direktado kaj Bankismo (WSZiB) en Krakovo, ĉe la strato Armii Krajowej 8. Ĝi estas facile atingebla de la stacidomo aŭ urbocentro pere de rektaj tramoj kaj busoj, kaj disponigas al ni grandajn kaj luksajn salonojn.

Ekskursoj

La unua tuttaga ekskurso, marde, nin gvidos al Zakopane, la „vintra ĉefurbo” de Pollando. La programo de la ekskurso: montpromenado, veturado per kablofervojo, perkaleŝa promen­veturo, torĉoj, montara muziko, varmiga vino, dancado kaj aliaj allogaĵoj. 45 € (inkl. de tag- kaj vesper­manĝo).

En la dua tuttaga ekskurso, ĵaŭde, ni unue konatiĝos kun Wadowice, la naskiĝvilaĝo de papo Johano Paŭlo la Dua kaj Kalwaria. Poste ni atingos Oświęcim (Auschwitz) la plej grandan naziisman koncentrejan komplekson, simbolon de la holokaŭsto. La tereno de tiu eksa koncentrejo nun servas kiel memoriga muzeo. Ni vidos dokumentan filmon, la muron de morto, gasĉambron kaj krematorion, punlaborejon. Ĝi apartenas al la UNESKO-listo de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj. 45 € (inkl. de tag- kaj vespermanĝo).

En la unua duontaga ekskurso, dimanĉe, ni estos gvidataj perpiede tra Krakovo: promenado laŭ la reĝa vojo, trarigardo de la Malnova Urbo (la barbakano, la preĝejo de Sankta Maria, la draphaloj, la urboplaco, la Collegium Maius, la domo de la papo Johano Paŭlo la Dua, la strato Kanonicza, la reĝa kastelo kaj la katedralo sur la monteto Vavelo. 5 €.

La dua duontaga ekskurso, lunde, portos nin al salminejo Wieliczka. Ĝi situas proksime de Krakovo kaj estas unika loko enskribita en la UNESKO-liston de Mondaj Kulturaj Heredaĵoj. Laŭ legendo, salon oni malkovris danke al Sankta Kinga, antaŭ jarcentoj. Multaj ĉambregoj, subteraj lagoj, preĝejoj, koncertejoj, bankedejoj, vendejoj, manĝejoj, eĉ sanigejo allogas turistojn de la tuta mondo. 19 €.

En la tria duontaga ekskurso, merkrede, ni vizitos Niepołomice. Ĝi situas je 25 km sudoriente de Krakovo kaj havas riĉan historion kaj interesajn vidindaĵojn: reĝan kastelon, preĝejon kaj praarbaron. La historio de la urbo komenciĝis en la tempo de la formiĝo de la Pola Ŝtato. La grandioze rekonstruita kastelo iĝis la dua reĝa sidejo post Vavelo. 12 €.

Loĝado

Por loĝado dum la konferenco, ILEI trovis en Krakovo aparte bonajn kondiĉojn. Apud la ĉefa konferencejo, tuj je la alia flanko de la strato, estas du kunlaborantaj ejoj kiuj ofertas kaj studentoĉambrojn kaj hotelĉambrojn. En Za Kolumnami (strato Armii Krakowej 9) kaj najbara Krakowiak ni proponas 1-litan hotelĉambron kontraŭ 34 € kaj 2-litan kontraŭ 25 € por persono. Ambaŭ estas grandaj hoteloj kun lifto. En la hotelaj ĉambroj estas fridujo, akvo­bolig­ilo, televidilo kaj senpaga retaliro.

En Za Kolumnami ni proponas ankaŭ malpli kostajn studentajn ĉambrojn, same kun retaliro kaj fridujo. Ne estas kuirejo, sed eblas pruntepreni akvoboligilon. 1-lita studentoĉambro kostas 22 €, loko en 2-lita 16 €.

Iom pli malmultekosta, sed je 2.7 km de la konferencejo (estas busoj kaj tramoj), estas hotelo Żaczek (strato al. 3 Maja 5). Ankaŭ ĝi estas moderna hotelo, kun lifto. En hotelaj ĉambroj estas fridujo, akvoboligilo, televidilo kaj senpaga retaliro. Ni proponas 1-litan hotelĉambron kontraŭ 24 € kaj liton en 2-lita hotelĉambro kontraŭ 18 €. Aldone en Żaczek ankaŭ estas 3-litaj studentaj ĉambroj, kun duŝejoj kaj kuirejoj en koridoro. Ankaŭ tie estas senpaga retaliro. Loko en 3-lita studentoĉambro kostos 12 €.

Tuj apud la hotelo Żaczek troviĝas studenta hejmo Oleandry (strato Oleandry 4). En ĝi ni proponas lokojn en 3-4 litaj ĉambroj (9 €) aŭ 6-8 litaj ĉambroj (7 €). En ĝi estas nek lifto, nek retaliro, nek bantukoj. Eblas lui litotukojn kontraŭ 4 zlotoj por semajno aŭ kunporti proprajn. Estas kuirejo, necesejoj kaj duŝejoj en la koridoro.

Proksime al Żaczek kaj Oleandry troviĝas fama kaj luksa hotelo Cracovia (strato Al. F. Focha 1). Ni proponas 1-litan ĉambron kontraŭ 124 € aŭ lokon en 2-lita ĉambro kontraŭ 83 €. Vi povos (aparte mendende) matenmanĝi ĉu en la hotelo, ĉu kun aliaj konferencanoj en restoracio apud la konferencejo.

Manĝado kaj bankedo

Eblas mendi plenan pensionon por via tuta restado (matenmanĝo, tagmanĝo, vesper­manĝo) kontraŭ 15 € tage. En tagoj kiam estos organizitaj malpli ol tri manĝoj (alventago, forirtago, ekskursa tago, tago kiam okazos bankedo) vi pagos rabatitan sumon proporcia al kvanto de manĝoj. Manĝoj okazos konvene proksime al la konferencejo aŭ ejo kie okazos vespera programo. Dum tuttagaj ekskursoj tag­manĝo kaj vesper­manĝo estas inkluzivitaj en la ekskursa prezo. Marde, se vi ne aliĝas al la ekskurso al Zakopane, vi tag­meze kaj vespere memzorgu!

Kompreneble ankaŭ ĉi-jare ILEI organizos la tradician bankedon, merkrede, en etosplena restoracio en la centro de la urbo. Aliĝo al la bankedo kostos 30 € por A-landanoj, 17 € por B-landanoj.

Alveno/foriro

Krakovo estas facile atingebla per komfortaj naciaj kaj internaciaj trajnoj kaj busoj. Ankaŭ estas flughaveno (Krakovo-Balice, flughaveno „Johano Paŭlo la Dua”) kun multaj malmultekostaj flugoj. Ne malproksime estas ankaŭ la flughaveno de Katowice, kaj de la Varsovia flughaveno eblas atingi Krakovon per buso kaj trajno en 4-5 horoj.

ILEI vin akceptos ekde la 17a de julio – unua manĝo estos la 17an de julio vespere. La lasta manĝo estos la matenmanĝo de la 25a de julio, post kiu ILEI proponas komunan vojaĝon al la Universala Kongreso de Esperanto, en Bjalistoko.

En la dua informilo aperos informoj pri tio kiel atingi la hotelojn kaj konferencejon, pri enurbaj busoj, ktp. Ne hezitu kontakti nin se vi jam nun havas pliajn demandojn!

Ĝenerale pri Krakovo kaj Pollando

La averaĝa temperaturo en Krakovo en julio estas 23 celsiaj gradoj. Kunporti jaketon por la plej freŝaj noktoj konsilindas. La elektra tensio en Pollando estas 220 V, 50 Hz, kiel en preskaŭ tuta Eŭropo. Ankaŭ la kontaktingoj estas la kutimaj eŭropaj. En Pollando oni uzas zlotojn (Zl, internacia kodo ― PLN). 1 Zl egalas al 100 groŝoj. La nuna kurzo estas 1 EUR ~ 3,7 PLN. Plej konsilindas preni monon de mon-aŭtomatoj, kiuj facile troveblas ĉie. Internacie konverteblajn valutojn eblas ŝanĝi en bankoj, monŝanĝejo, grandaj hoteloj. Bonvolu ne ŝanĝi monon en neoficialaj monŝanĝejoj.

Medicinaj servoj de pluraj landoj havas kontraktojn kun Pollando, surbaze de kiuj ekster­landanoj povas uzi la samajn servojn kiel enlandaj loĝantoj. Bonvolu mem kontroli, ĉu via lando havas tian kontrakton kaj sub kiuj kondiĉoj. Via aliĝo al la konferenco inkluzivas neniun asekuron – bonvolu mem prizorgi asekurpolison.

Krakovo kaj aliaj urboj de Pollando estas sekuraj, sufiĉas ke oni kondutu laŭ la principoj de sekureco same, kiel en la plejmulto de turismaj lokoj.

Kiel aliĝi

Por helpi al la organizantoj eviti erarojn, bonvolu aliĝi al la konferenco pere de la reta aliĝilo – tiel vi mem plene respondecos pri la ĝusteco de viaj datumoj. La reta aliĝilo por vi kalkulos la plenan aliĝkotizon. Se vi ne havas retaliron, vi povas uzi la ĉi-aldonan paperan aliĝilon – tiukaze ni sendos al vi fakturon laŭ kiu vi pagu. Kiel aliĝdato en ajna kazo validas la dato de alveno de via pago ĉe ILEI. Aliĝilo sen kompleta pago ne estos valida.

Kiel pagi

Sendepende de via pagmaniero, bonvolu tuj kiam vi faras vian pagon informi la kasiston: Sjoerd Bosga, Tråddragargatan 27 D, SE-72337 Västerås, Svedio, sjoerd@forigutionchi.esperanto.se.

Vi povas pagi jene:

  • El Eŭropa Unio, prefere pagu per t.n. EU-pago al la konto de ILEI en Svedio: ILEI, IBAN: SE56 8000 0832 7999 4515 0143, BIC/SWIFT: SWEDSESS. Aldonu 6 € por svedaj bankokostoj se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. El Svedio eblas pagi al konto 8327-9, 994 515 014-3 ĉe Swedbank;
  • Al ILEI-konto ĉe UEA, ilek-a, indikante: „ILEI-konferenco 2009”, nur ĝis la 15-a de majo 2009;
  • Ene de Pollando, nur por poloj, al la konto de la Pola Sekcio de ILEI, 82 1940 1076 3059 0661 0000 0000, LUKAS Bank Kraków, ul. Królewska 94. Bonvolu kontakti la sekcian kasiston: Magdalena Tatara, Kozmicie Wielkie 323, PL-32-020 Wieliczka, mtatara@forigutionchi.gmail.com, tel. + 48 665 310609.


Aliĝkotizo

La baza aliĝkotizo dependas de la landokategorio kaj la aliĝdato de la aliĝanto. Estas du landokategorioj:

  1. Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B.
  2. Iamaj socialismaj landoj de orienta Eŭropo; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Resp.) kaj Latinameriko.
Aliĝperiodo: ĝis 31.03.09 ĝis 30.06.09 post 30.06.09
Aliĝkategorio: A / B A / B A / B
Membro de ILEI (1) 50 € / 30 € 60 € / 36 € 70 € / 42 €
Ne-membro de ILEI 63 € / 38 € 75 € / 44 € 88 € / 53 €
Junulo (2), handikapulo (3) 25 € / 15 € 30 € / 18 € 35 € / 21 €
  1. Membro estas tiu, kiu jam pagis kotizon al ILEI por la jaro, kiam okazas la konferenco;
  2. Junulo estas konsiderata tiu, kiu naskiĝis post la 31-a de decembro 1978.
  3. Bonvolu sendi al ILEI atestilon.

Aliĝkotizo por unu tago estas 25 € por A- kaj B-landoj.

Kondiĉoj pri pagoj kaj repagoj

  • La aliĝkotizo ne inkluzivas ajnan asekuron, loĝadon, manĝojn, ekskursojn kaj aliajn even­tualajn aparte pagendajn aferojn, pri kiuj informoj kaj mendiloj aperas en IPR aŭ/kaj en la retpaĝaro de ILEI. Por mendoj validas la prezoj menciitaj en tiu ĉi aŭ postaj informiloj, aŭ ILEI-retpaĝoj.
  • Por mendoj atingantaj nin post la 20a de aprilo 2009 aliĝanto devas aldone pagi 10% de la sumo por la mendataj servoj. Post la 15a de majo ni ne plu povas al vi garantii mendon de tranoktejo.
  • 50% de la aliĝkotizo kaj 80% de la sumo por mendoj estas repagotaj, se aliĝinto malaliĝas pro valida kaŭzo antaŭ la 15-a de junio 2009. Malaliĝinte pro valida kaŭzo antaŭ la 1-a de julio 2009, aliĝinto rericevos 60% de la sumo por mendoj, sed ne la aliĝkotizon. Malaliĝinte pli poste, aliĝinto ne ricevos ajnan repagon.
  • Kaze de ne-okazigo de ekskurso (ekz. pro ne sufiĉa kvanto de aliĝantoj), la pagita sumo por la koncerna eskurso estas repagota.
  • Konferencaneco estas transdonebla, sed necesas alpagi la diferencon depende de la lando kaj aliĝperiodo. ILEI ne repagas la diferencon kaze de transdono al aliĝanto en malpli kosta kategorio.

Ekstrakto el la konferenca regularo:

  1. Konferencanoj devas fari nenion, kio kontraŭas la Konferencan Regularon aŭ malutilas al la ILEI-Konferenco kaj devas submetiĝi al la leĝoj de la lando, kie okazas ILEI-Konferenco.
  2. Ĉiu vendado de varoj en ILEI-Konferenco bezonas antaŭan aprobon de la Estraro, kiu starigas la kondiĉojn. Skriba peto pri tia agado estu liverita al la Estrarano pri Konferencoj nepre antaŭ la 30-a de junio de la konferenca jaro.

Plie legeblas ĉi tie

Subtenu aliajn

Kiel kutime, ankaŭ ĉi-jare ni petas vin laŭeble subteni ne-pagipovajn kolegojn kaj la agadon de ILEI ĝenerale. Vi povos aldone al via aliĝo donaci al la Koleghelpa Fonduso (per kiu ILEI membrigas ne-pagipovajn instruistojn), al la Fonduso Dazzini (subteno al ne-pagipovaj partoprenantoj de konferenco), al la konferenca kaso, ktp. Indas subteni ankaŭ la organizadon de nova seminario en Afriko, planata por julio 2009 en Kinŝaso.

Kontakto

Bonvolu neniam skribi al la konferencejo, sed nur al la estrarano pri konferencoj: Aida Čižikaitė, Kapinių 11-15, LT-50189 Kaunas, LITOVIO; retadreso: aiduze@gmail.com; tel. +43 664 3682299, aŭ al la loka ĉeforganizanto Małgorzata J. Komarnicka, ul. Kilińskiego 14 m 3, PL-59-300 Lubin, POLLANDO, margareta.ilei.pollando@gmail.com, tel. + 48 603 318 149.


© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj