|
Mauro LA TORRE: Tri celoj por ILEI............. 1 ********************************* Ipr 98/3 artikoloj: Mauxro La Torre Karaj Gekolegoj! Jxus elektita en la estraro, mi komencis cerbumi, kion plej urgxe fari por revigligi la asocion. Dum cxiuj estraranoj planas la farendajxon en sia specifa agokampo (instruistoj kaj lernejoj, komunikiloj, lerniloj, ekzamenoj kaj konkursoj, klerigado kaj trejnado, konferencoj kaj E-gimnazio, interlernejaj projektoj, terminara agado, financoj, reprezentado), mi volas rapide profiti la lastan redaktan tempon de la revuo, por saluti vin kaj tuj esprimi al vi mian principan proponon, pri kiuj estu la fonaj celoj de nia estonta agado. Kiel diras gxia nomo, ILEI (la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kunligas mondskale la instruistojn, kiuj subtenas novan lingvan ordon, bazitan sur planlingvo Esperanto. Sed kion konkrete celas cxi tiu Ligo? Ni menciu tri unuarangajn celojn, kiujn gxi havu, laux ordo de kreskanta grandeco. Unua celo Disaj tra la kontinentoj trovigxas kelkdeko da lernejaj klasoj, kie oni - regule aux escepte - instruas Esperanton. Ili ne estas multaj, sed ili simbolas kaj elprovas nian strebadon. Do nia unua minimuma celo estu subteni tiujn instruistojn, kiuj apenaux pretervivas kontraux cxiaj malfacilajxoj (antauxjugxoj, manko de rimedoj, izoliteco, ktp.). Dua celo Krom la jxus menciita avangardo, ekzistas multaj centoj da aliaj instruistoj (ecx miloj), kiuj kvankam ili estas ja por uzo kaj disvastigo de la Internacia Lingvo, tamen pro diversaj kialoj ne havas la eblecon mem instrui la lingvon en siaj lernejoj. Mi kredas ke nia dua plej grava celo estas helpi almenaux parton de cxi tiuj esperantanoj, iel enkonduki la lingvon en siaj labormedioj, se ne per regula enklasa instruado, almenaux per informaj prelegoj aux per inter- lerneja kunlaborado helpe de Esperanto. Jam cxi tiu dua celo (atingi kaj helpi cxiujn esperantistajn instruistojn) estas suficxe impona kaj defia por niaj asociaj fortoj, cxar la E-favoraj instruistoj ekster ILEI estas treege pli multaj ol la ILEI-anoj. (Aliflanke, se ni ne alfrontos cxi tiun problemon, ni restos nura klubo, kiu arangxas mondajn konferencojn por ... 50 partoprenantoj!) Tria celo La tria labornivelo - la plej malfacila - estas la dezirinda eliro el la nunaj limoj de E-movado, por kunlabori kun aliaj instruistaj asocioj (ekzemple de lingvo-instruistoj) kaj kun la instancoj, kiuj okupigxas pri eduko kaj klerigo (Unesko, landaj instru-ministerioj, porinstruistaj alt- lernejoj, ktp.). Konklude Neniu pensas ke la diritaj celoj povas esti plenumotaj morgaux. Sed cxu ne eblas - jam ekde morgaux - kompari niajn fortojn kaj planojn kun tiuj celoj? Au por la ceteraj jam planitaj celetoj kaj celegoj, ni ne provu hierarkiigi ilin laux graveca kaj urgxeca ordo? Nu, por komenci, ni provu - cxiu en sia lando aux regiono - esplori la situacion rilate la diritajn tri celoj: 1. en kiuj klasoj (cxe ni) oni iel instruas E-on aux iel laboras pri gxi? 2. kiel trovi (aux kompili) liston de instruistoj de nia regiono, kiuj estas esperantanoj? 3. kiuj profesiaj asocioj aux sociaj instancoj en nia medio havas celojn, kiuj kongruas (almenaux parte) kun tiuj de ILEI? Bonvolu sendi al ni viajn respondojn aux proponi viajn kromajn problemojn, kaj ... bonan laboron por la komincigxanta lernjaro! Romo, 1998.08.13. Mauxro La Torre (via nova prezidanto) ******************************************************* NdlR – Dauxrigante temon lancxitan en la gazeto de UEA pri interkultura edukado, Mauxro La Torre per la suba artikolo provas skizi iun eblan lernejan projekton en tiu kadro. Ambauxkaze li volas provoki vin al konstrua diskuto kaj al eventuala envolvigxo en la projekto de ILEI/Unesko. *********************************************** Mauxro La Torre Gvidlinioj por lerneja edukprojekto INTERKULTURO
1. Bezonoj de interkultura edukado La variecon aux unuecon de la hodiauxa mondo oni povas rakonti multmaniere inter jenaj du ekstremaj vidoj. Priskribo A: la homaro sur nia planedo tiel intense interkomunikigxas kaj vojagxas, la ekonomioj de la unuopaj regionoj kaj la decidoj de la lokaj institucioj estas tiom interdependaj unu de la aliaj, la vivmaniero kaj la pensmaniero de la individuoj tiom konvergxas al samaj modeloj, ke ne plu havas multan sencon paroli pri memstaraj sxtatoj, apartaj nacioj, etnoj, kulturoj, lingvoj: la mondo igxis kvazaux unu tutgloba vilagxo. Priskribo B: homoj kaj homgrupoj cxiam pli klare sentas bezonon redifini sian apartan identecon kaj radikon. La nunaj sxtatoj kaj sxtataroj plej ofte estas ajxoj tro grandaj kaj alcentrigaj, kiuj alsucxas monon kaj potencon, rilatante kun lokaj komunumoj kvazaux tiranecaj gepatroj kun siaj neplenagxaj gefiletoj. La lokaj komunumoj, la etnaj grupoj emas repreni sian dignon, liberigxi el la sxtata jugo, remalkovri sian lingvon, siajn tradiciajn morojn kaj specifajn kulturajn trajtojn. Ambaux tiuj rakontmanieroj iom veras, cxar fakte temas pri du kunekzistantaj tendencoj (la tutglobisma kaj la lokisma), kiuj cxeestas kaj facile videblas en la nuna mondo, kaj tiras gxin laux malaj direktoj, kun lauxokazaj balancigxoj aux misekvilibroj. Unuflanke cxiuj homoj vere pli multe komunikas kun foraj aliuloj per telefono, televido, kaj komputilaj retoj; krome, parto de la homaro ankaux korpe vojagxas cxu laborcele cxu turisme. Aliflanke, malgraux la oftaj interkontaktigxoj kaj intermiksigxoj, ankoraux ja ne-eviteble ekzistas multaj centoj da etnaj grupoj kun siaj apartaj kulturoj kaj lingvoj. Do, resume, ni povas diri ke pluekzistas multaj kulturoj, kiuj (tre pli ofte ol iam) renkontigxas pace aux malpace ecx en sama loko, kaj ecx en sama homo. Sed ni fokusigu nian atenton al la hodiauxaj eduksistemoj. La klasoj mem, precipe en la pli ricxaj landoj, gastigas cxiam pli ofte kaj grandkvante fremddevenajn infanojn; en kelkaj landoj, kie enmigrado dauxras de pli longa tempo, la proporcio inter indigxenaj kaj alidevenaj klasanoj emas inversigxi. Sendepende de tiu fenomeno la infanoj estas cxiam pli ofte frapataj de alies kulturajxoj: ekde japanaj desegnofilmoj gxis usonaj vestmanieroj, de afrikstila muziko al anglalingvaj interretaj afisxejoj. Cxe tiaj kultur-kontaktoj, kiuj donas diverstipajn rezultojn (iam la kultureroj pace kunfandigxas, iam la forta kulturo voras la malpli fortan, iam okazas sociaj konfliktoj), kiel kondutu edukistoj kaj eduksistemoj? Unu malnova strategio estas strebi al integrigo de la fremduloj en la gastigantan kulturon (la enlandan), igante ilin civitanoj kiel la aliaj, sen reciproka kultura intersxangxo. Dua tendenco (pli moderna) estas ne aktive interveni, lasante ke spontane agu la hegemoniaj fortoj (kio nuntempe egalas je kultura usonigxo de la homoj). En ambaux kazoj la malfortaj kulturoj gxangale malaperas favore al la pli fortaj. Ni demandas nin cxu eduksistemo ne povas adopti malpli gxangalecajn modelojn. Cxu oni povas elpensi edukmodelojn, kie cxiu lernanto (sendepende cxu li estas de cxi tie aux de alie) renkontas plurajn kulturojn, komparas ilin, klopodas kompreni la diversecojn, kaj eventuale alprenas ties pozitivajn kontribuojn? Cxu ne povas esti ankaux eduka la analizado de la klisxaj negativaj antauxjugxoj pri alies kulturajxoj?
2. Cxefaj ecoj de edukprojekto Interkulturo En la lernejaroj de pluraj landoj preskaux lauxmodigxis paroli pri la oportuneco enkonduki interkulturan edukadon. Sed cxu vere cxiuj same komprenas tiun esprimon? Kelkfoje temas pri toleremo pri diversecoj, alifoje pri instruado nur de la enlanda kulturo, tamen konsiderante la malfacilajxojn kiujn povas renkonti la alikulturaj lernejanoj, ankoraux alikaze iu povas pensi pri ia edukado neatra rilate kulturajn apartajxojn, ktp. Tial, por dauxrigi nian traktadon, konvenas iomete klarigi kiusence ni uzas la terminon ’interkultura’. Ni nomas interkultura edukado edukmodelon, kiu favoras oportunajn spacojn por kontaktado kaj komparado kun alies kulturoj. (Tio ne malpermesas principe ke la modelo havu iun centran kulturon, ekzemple la enlandan, sed gxi ne konsideras gxin kiel la Kulturo). Memkompreneble, laux la agxo kaj kapabloj de la lernantoj, tiu kontaktado kaj komparado povas esti pli aux malpli profunda: ekde la minimuma konscio pri ekzisto de aliaj respektindaj vivkutimoj kaj mondkonceptoj, gxis la analizo pri ties radikoj, kauxzoj kaj interrilatoj. En tiu kadro ni volas lancxi multlandan edukprojekton, kiu ete kontribuu (almenaux simbole) al interkultura edukado. La cxefaj ecoj de nia (planota) projekto INTERKULTURO estas la jenaj. 2.1. Ii koncernas lernejajn klasojn de pluraj mondopartoj. Principe ju pli da landoj partoprenos, des pli signifoplena estos la kunlaborado. 2.2. La esenca agado de la klasoj estos kontaktigxo kun la realajxo de iuj regionoj, per intersxangxo de informoj kaj dokumentoj (dokumentoj povas esti infangazetoj, bildoj, sonbendoj, reprezentaj objektoj, ...) 2.3. La kontaktoj kaj intersxangxoj estu kiom eble plej auxtentaj kaj senperaj. Alivorte, la informoj pri iu regionoj estu produktataj de la tieuloj (lernejanoj mem aux ties instruistoj). 2.4. Alia paralela agado, subtenanta la cxefan, estos lernado de planlingvo esperanto, pro du kialoj: 2.4.1. (efikeco) dum nur kelkaj semajnoj la lernantoj povas uzeti la lingvon por ekkomuniki kun alilandaj klasoj; 2.4.2. (simboleco) la utiligo de neetna kodo konkrete simbolas novan komunikmodelon ne altrudan aux hegemonian. En nia projekto la interrilato inter la kultergeografia lernado kaj la lingva lernado ne estos simetria: * celo estas interkultura edukado; * ilo estas la planlingvo esperanto. Tia nesimetria rilato inter ilo kaj celo speguligxos ankaux en la proporcio inter la respektivaj lernotempoj, kiu povus varii laux la skemo prezentata en bildo 1. Bildo 1: Principa tempo-skemo de edukprojekto INTERKULTURO laux lernjar-duonoj kaj ensemajna horara dispartigo. Kiel oni vidas, oni laboros dum du lernojaroj, komence per pli da lingvo ol geografia interkontakto, kaj fine inverse kun pli da tempo dedicxata je kultur-intersxangxoj (kompreneble per E-o).
3. La konsistigaj partoj de la projekto La projekta skizo, kiun mi prezentas cxi tie, estas ankoraux hipotezo, pri kiu oni diskutos kaj planos dum la komencigxonta jaro, por gxin realigi dum lernjaroj 1999/2001. Fakte celo de cxi tiu prezento estas gxuste veki la debaton pri gxia indeco kaj ebleco. Tamen, por simpligi la priskribon, mi parolos kvazaux cxio estas jam decidita. 3.1. Subjektoj de projekto INTERKULTURO estos kelkaj dekoj da lernejaj klasoj en diversaj kontinentoj. Ili sin proponos, akceptigxos kaj sin pretigos dum la lernjaro 1998/99. Sume partoprenos kelkcent geknaboj kun multaj gepatraj lingvoj, lernosistemoj kaj fonaj kulturoj. La tuton auxspicios Unesko en sia kadra programo Lingauxpakso (lingvopaco). La fakoj de la edukprojekto sinteze aperas en bildo 2. Bildo 2: gxenerala strukturo de edukprojekto INTERKULTURO
3.2. La cxefa lernobrancxo koncernos kulturan geografion. Iiaj agadoj kaj materialoj povas grupigxi jene: 3.2.1. Landaj slipoj, verkitaj de instruistoj (aux fakuloj) el la koncerna regiono. Tio estas informpagxoj kun mapoj, pri iuj fizikaj kaj homrilataj aspektoj de tiu lando, laux komune interkonsentita temkrado. 3.2.2. Esplor-proponoj estas komunaj sugestoj al la klasoj pri enketoj kaj dokumentaj intersxangxoj (konkretaj objektoj), pri diversaj aspektoj de la studataj regionoj (mangxoj, vestoj, klimato, telekomunikado, lerneja vivo, prezoj, salajroj, sano, bestoj, cxirkauxa teritorio, monumentoj, ktp.). Temas pri detalaj proponoj pri konkretaj agoj, inter kiuj cxiu klasoj elektos la realigotajn. Krome, aldonigxos ekzemplaj sugestoj pri kiel prilabori la kolektitan materialon. 3.2.3. Interklasaj intersxangxoj (laux la supre menciitaj sugestoj) de interesaj informoj kaj de objektoj, kiu rolos kiel tusxeblaj dokumentoj pri la elektitaj temoj. 3.2.4. Klasaj produktoj, kio estas la ellaboritajxoj de la lernejanoj, surbaze de kolektitaj informoj, dokumentoj, kaj oportunaj pridiskutoj kaj komparoj.
3.3. La dua lernobrancxo estos lernado de planlingvo esperanto, kiel ilo praktike utiligata en la kulturgeografia esplorado (kun sia jam menciita eduksimbola valoro). 3.3.1. Lingvaj lecionoj laux komunik-situacia metodo. 3.3.2. Ekzercado pri la bazaj lingvaj kapabloj: auxskulto, lego, parolo, skribo. 3.3.3. Helpiloj por lingva alproprigo (tabeloj, vortlistoj, tekstaroj, referencoj, ktp.).
3.4. Fine, sed ne malcxefe, la partoprenantaj klasoj disponos je tauxgaj komunikkanaloj por kunlabori inter si kaj esplori la foran mondon. Precipe temas pri komputilreta medio, el kie ili povos elsxuti la necesajn lernomaterialojn, tra kiu ili povos rapide korespondi kun la aliaj klasoj, en kiun ili povos afisxi siajn produktajxojn. Ekzemplon de tia reta medio ni vidos en la posta subcxapitro. Por la klasoj, kiuj ankoraux ne havus ret-aliron, aux kiuj iel havus teknologiajn barojn, oni antauxvidas paperposxtan disdonon de la materialoj, konscie ke tia diskriminacia maniero estas kiom eble evitinda.
4. La kvazauxa lernejo Imagu 20 klasojn disajn tra la mondo (de Kroatujo al Cxinujo, de Kanado al Tagxikujo), kiuj iumomente interkomunikas kvazaux ili logxus sub sama tegmento. Per la tutplaneda komputila Interreto oni povas komputil-ekrane simuli medion de kvazaux-unu lernejo, konsistanta el foraj pecoj (la diverskontinentaj klasoj). La simulata lerneja medio surekrane aperus ekzemple per la mapo skize videbla en bildo 3. Bildo 3: Mapo de la kvazauxa lernejo „Tibor Sekelj”
Enirinte la kvazauxan lernejon, tuj dekstre oni povas trovi gxeneralajn informojn pri la programoj, kalendaroj, superaj instancoj (ILEI, UEA, Lingauxpakso, Unesko, ...). Alklakante iun el la maldekstraj klascxambroj, oni vidas grupan foton kaj nomliston de la klasanoj, kaj kompreneble per plua butonpremo povas malfermi ekranfenestron, kie oni povas mesagxi al tiu klaso. Memkompreneble en la biblioteko kaj en la gazetejo oni povas konsulti utilajn verkojn, lernomaterialojn kaj bultenojn. Aparte grava estas la lingva laborejo, kie oni ekzercas sin pri la bazaj lingvaj kapabloj kaj krome povas konsulti vortarojn kaj antologiojn. En la fona afisxeja koridoro oni povas alpingli siajn publikajn mesagxojn. Dum en la antauxa ekspozicia halo, fine de iu studperiodo, oni pendigos siajn tekstajn, bildajn, aux ecx sonajn verkajxojn. La instruistaro, kvazaux en komuna salona kunsido, povas per reta diskutlisto komune pritrakti siajn profesiajn problemojn.
Kvazaux-konklude La tuto iom aspektas kiel fikci-literatura revo, kaj duone gxi povus resti tia; tamen cxu io el tio ne estas jam nun realigebla, sercxante oportunajn kunlaboremulojn kaj apogantojn? Oni ekdiskutu cxu ni, kiel ILEI+UEA+Lingauxpakso, volas kaj kapablas aktualigi almenaux partojn de la skizita eduka revo. Mauxro La Torre (Romo, Italujo), <m.latorre@uniroma3.it>
La Tago de la Lernejo dum la 83-a UK en Francio Laux la temo "Lingvoinstruado: ponto al la mondo", tre diverse kaj sperte prelegis sep eminentaj instruistoj. Atilio Orellana Rojas, direktoro de IEI unue bonvenigis cxiujn kaj prezentis siajn dejxorantinojn, s-inojn Mireille Grosjean kaj Jennifer Bishop, kiuj efike kunlaboris por certigi akuratan finon, sen tro da disputado pro manko de tempo por diskutado. Prezento de la landa eduksistemo estas nun tradicio. Daniel Moirand koncize priskribis la francan eduksistemon ekde la mezepoko gxis la nuna tempo. Dum sia propra prelego 'Lingvo instruado, ponto inter kulturoj', Mirielle Grosjean avertis pri la diferencoj kulturaj kaj lingvaj en sia lando, Svisio, kiuj povas veki antauxjugxojn. Lernejaj intersxangxoj, sxi konstatis, se ili estas bone arangxitaj, povas servi kiel bonaj instruiloj por dispeli tiujn sentojn. Mireille poste montris sian tre ampleksan gvidlibron tiurilate. De enlanda situacio al tergloba situacio, Prof. Ronald Glossop el Usono, post priskribo de la evoluo de lingvopotencoj kaj politikaj unuoj, pensigis pri la lingvaj bezonoj de la onta dudek-unua jarcento kaj avertis ke necesas gxuste nun instigi al naciaj kaj internaciaj registaroj serioze pritrakti la situacion. Por instaligi Esperanton kiel vera 'ponto al la mondo', necesos interkonsenti ankaux pri terminoj kiuj nuntempe povas aspekti samasignifaj rilate naturan lingvon sed en Esperanto signife iom diferencas. Tiun cxi diskutindan temon koncerne instruadon, traktis D-ro Mauxro la Torre ( Italio) dum D-ino Ilona Koutny (nun el Pollando), parolis pri la uzo de vortaroj kaj ankaux pri la preparado de diversspecaj vortaroj, ekz. laux temo por helpi al instruado. Krome prezentis la tekstverkinto, s-ro Paul Gubbins (Britio) la novan altkvalitan interkulturan videokursaron "Esperanto, Pasporto al la tuta mondo" kiu konsistas el 15 lecionoj el kiuj 5 jam haveblas kune kun la jxus alveninta ekzercaro, verkita de Stefan MacGill. Fininte la programon sed antauxvidante tre valoran interlernejan kunlaboradon ene de Earopo, s-ro Hans Erasmus (Nederlando) prezentis sian projekton ’Neighbour’ (Najbaro) kiu jam ricevis apogon de la Konsilio de Earopo kaj sidos tre tauxge cxe Universitato de Amsterdamo. La Tago de la Lernejo proponis temojn por plua traktado dum la kongresa Kolokvo pri Multkultura Edukado kaj dum la sekvinta 32-a ILEI Konferenco. Jennifer Bishop
La 32-a ILEI-Konferenco plensukcese okazis en Montpellier (Francio) inter la 8-a kaj la 14-a de auxgusto. La sidejo estis la loka katolika seminario por pastrigxontoj "Centre Saint Guilhem". Al gxi aligxis 64 personoj el 24 landoj (AL, AR, AU, BE, BG, BJ, CH, CO, CU, ES, FR, HR, HU, IT, KG, NG, NL, NP, RO, RU, SE, TG, UK, US) el 4 kontinentoj. La konferenca temo estis "Lingvolernado, ponto inter kulturoj" kaj gxi estis pritraktita de S-ino Mireille GROSJEAN el Svisio. La konferenco kalkulis je la valora kontribuo de diversaj aliaj prelegantoj, kiuj prezentis jenajn temojn: - Esperanto, pasporto al la tuta mondo (S-ino Doroteo HOLLAND), - La E-Movado en Benino, Brazilo kaj Togolando (S-roj Benoit ZINKPE, Reinaldo FERREIRA kaj AFANTCHAO Yao respektive), - Ekzamena sistemo de ILEI/UEA (S-ro Hans ten HAGEN), - La Freinet-metodo (S-ino Carla De LORENZI), - Interlernejaj projektoj (Prof Mauxro La TORRE) - Lernejo de Humaneco (S-ro Gerard COOL) - Preter naciismo al tergloba komunumo (Prof Ronald GLOSSOP), - Problemoj kaj proponoj por la instruado de Esperanto per instruistoj sen kono de dua lingvo (S-ino Jennifer BISHOP), - Servoj al instruistoj (S-ino Marija BELOLEVIA), - Socia kaj psikologia evoluo de la rilato inter gelernantoj kaj geinstruistoj en la fino de la 20-a jarcento (S-ino Ghislaine TILLEUX-CRAENHALS), - Universitato de la tria agxo (S-ro Lawrence MEE), - La Urso-kurso (S-ro Malcom JONES), - Uzo de vortaroj dum instruado kaj interlingvistikaj studoj (D-ino Ilona KOUTNY). [Ni volonte aperigos la prelegojn en IPR. Bonvolu sendi ilin al nia redakcio – NdlR] Menciindas, ke 2 diversaj Laborgrupoj agadis dum la Konferenco, unu el ili pri Terminaroj kaj la alia pri la projekto "Interkultura Edukado", ambaux sub la gvidado de Prof Mauxro La TORRE. Cetere, cxiutage antaux la vespermangxo eblis konatigxi kun diversaj kunagadaj ludoj, kiujn gvidis S-ino Ghislaine TILLEUX-CRAENHALS. Cxiam granda kvanto el la cxeestantaro ludis kaj amuzigxis dum 30 minutoj. Dum la vesperoj okazis diversaj eroj, interalie interesa kartludado utiligebla tutcerte en E-kurso, kiun gvidis S-ino Angela TELLIER kaj S- ro Malcom JONES, alitage la kubaj cxeestantoj kantigis la konferencanojn, sed sendube la plej memorinda estis la lotumado dum la fermo, kiam nia nova Estrarano, S-ino Jennifer BISHOP amuze prezentadis la premiojn al la publiko. La kolektita mono de la lotumado, kelkcent francaj frankoj, estis destinita al la Koleghelpa Kaso, kiu permesas al kolegoj en nepagipovaj landoj aligxi al ILEI. La konferencanoj estis dum 2 diversaj tagoj akompanataj de la loka esperantistino, D-ro Yvette VIERNE, viziti la malnovan urbon Montpellier. Pro la altaj kostoj cxi-jare ne estis ofertata al la cxeestantoj la ebleco pri grupa tuttaga ekskurso, tial farigxis diversaj grupoj, kiuj diversloken vojagxis kaj tiel iom konatigxis kun aliaj partoj de tiu regiono. Kadre de la Konferenco okazis C-Seminario pri Cseh-metodo, kiun gvidis Atilio ORELLANA ROJAS. Iin partoprenis 5 kandidatoj en 4 landoj kaj post la parola kaj praktika ekzamenoj sukcese diplomigxis 3 personoj, kiuj dum la fermo ricevis sian diplomon kiel Cseh-instruistoj. Temas pri S-ro Licio de ALMEIDA CASTRO el Brazilo, S-ino Monique NOËL el Francio kaj S-ino Sabine TRENNER el Germanio. La Komitato kunsidis dum entute 11,30 horojn. Cxeestis reprezen- tantoj el Argentino, Auxstralio, Belgio, Brazilo, Britio, Finnlando, Italio, Kroatio, Kubo, Nederlando, Rumanio, Svedio, Svisio kaj Usono. La Komitato akceptis novan Honoran Membron, S-ino Nora MOERBEEK kaj la cxeestantaro omagxis sxin, S-inon Idyss EINHOVICI (pasintjare elektita ILEI-Honora Membro) kaj S-ron Petro RULOFIDO, cxiuj el ili tri forpasintaj per unuminuta silenta starado. Diversaj sekcioj raportis pri la instrua agado en la koncerna lando: Argentino, Auxstralio, Brazilo, Britio, Cxinio (skribe sendita), Francio, Italio, Kroatio, Kubo, Nederlando, Svisio, Usono kaj ankaux reprezen- tantoj en landoj sen sekcio: Benino, Bosnio-Hercegovino, Bulgario, Pollando (skribe sendita), Togolando, Ukrainio (skribe sendita), Uzbekio (skribe sendita). La financa raporto post rekontrolo estis aprobita kaj same la financa plano por 1999. La kasisto informis, ke la kapitalo iom malkreskis pro la granda deficito de la pasintjara Konferenco en Auxstralio. Tre grava ero en la programo de la Konferenco estis la pritrakto de la nova Statuto kaj Interna Regularo. La teksto de la amendoj proponitaj estis vaste diskutita kaj la teksto de ambaux dokumentoj estis fine fiksita. La Sekciestroj kaj Reprezentantoj ricevos ambaux dokumentojn, sed la membroj interesitaj havi gxin povas sin turni al la Sekretario. Estis elektita nova Estraro, kies konsiston vi legas en la dua kovrilpagxo de cxi tiu revuo. La nova Estraro havis la okazon 2-foje kunsidi dum pli ol 5 horoj kaj pridiskuti la gxeneralan situacion de la Ligo. Tiam okazis la disdivido de taskoj kaj reorganizado de la diversaj komisionoj de ILEI. La Komitato aprobis la Jarraporton por la periodo 1997. La "Strategia Plano de ILEI" estis prezentita kaj la Estraro raportis pri la gxisnunaj atingoj. Menciindas, ke Stefan MacGILL kaj Atilio ORELLANA ROJAS prilaboras novan varbfolion por ILEI; la registro de kursoj prizorgita de Mauxro La TORRE jam aperis en TTT-pagxo kaj estis mencioj al la ebleco okazigi la sekvajaran Gimnazion de ILEI kadre de UK post interkonsento kun UEA. Akceptitaj estis 2 novaj Sekcioj: Irano kaj Pollando. Ili ambaux jam estis en la kategorio "Reprezentantoj" kaj konsiderante ilian agadon kaj evoluon en la lasta jaro okazis unuanima akcepto, dank' al kio ILEI nuntempe havas 25 Sekciojn. Okazis sxangxoj en la gvidado de la sekcioj en Britio kaj Francio kaj la nomoj kaj adresoj de la novaj estroj aperas en IPR. La sekvajara Konferenco okazos en la urbo Karlovy Vary (Cxehxio) de la 7-a gxis la 13-a de auxgusto. La temo akceptita por tiu Konferenco estas "Edukado al la Paco". Estis raportitaj la laboroj por elekti konferencan urbon en Israelo okaze de la 34-a Konferenco en la jaro 2000. Mag Atilio Orellana Rojas, sekretario de ILEI La partoprenantoj de la 32-a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, reprezentante 24 landojn el 4 kontinentoj, kunveninte de la 8-a gxis la 14-a de auxgusto 1998 en Montpellier (Francio) kaj pritraktinte la temon „Lingvolernado, ponto inter kulturoj”, atentante la 50-jarigxon de la Deklaracio de Homaj Rajtoj, konstatinte kontrauxdiron inter la apogo de naciaj sxtatoj al la celoj de UNESKO kaj ilia politiko limigi la vizadon al anoj de difinitaj landoj, petas la naciajn auxtoritatulojn ebligi la kunagadon de laborantoj por paco per kulturo kiel ekzemple la aligxintoj al Esperanto-konferencoj kaj Kongresoj por ke tiuj laux siaj homaj rajtoj povu kune ellabori strategiojn en ekzemple Interkultura Edukado, petas UNESKON atenti la sintenon de naciaj sxtatoj kaj eventuale admoni ilin rilate la efektivigon ankaux de kulturaj homaj rajtoj.
Albanio Nova eldono de la albana sxlosilo de Esperanto En la jaro 1997 aperis en Albanio nova eldono de la Llosilo de Esperanto. Iin pretigis s-ro Agim Peraj, prezidanto de AEL. Agim plibonigis, aktualigis la lingvajxon kaj ricxigis la radikaron, kiun enhavis la Llosilo antauxe publikigita de la forpasinta s-ro Aefo Fico kaj poste reeldonita de s-ro Usni Zemovski. La auxtoro estas tre dankema al s-ro Hans ten Hagen, kiu tutan tempon prizorgis la reviziadon, kompostadon kaj presadon de la libreto. Kun 2800 radikoj kaj Plena Gramatiko de Zamenhof, la Llosilo estos bonega lernilo de E-o por albanaj gejunuloj, kiuj amase interesigxas nun pri E-o. (Krom gxi aperis lernolibroj de Vasil Pistoli, Zef Mjeda, Bardhyl Mezini kaj – pro financaj kialoj – ankoraux ne aperis la lernolibro de Gjergji Gusho.) Informis: Bardhyl Selimi Bosnio kaj Hercegovino Somera Lernejo En julio 1998 okazis la Dua Somera Esperanto-Lernejo en Teslicx, kunorganizite de enlandanoj kaj la E-Instituto de Serbia E-Ligo. 11 kursanoj partoprenis 8-tagan mezgradan kurson kun 40 instruhoroj, kaj 8 instruistoj partoprenis dutagan seminarion kun 12 studhoroj. La lernejo finigxis per A- kaj B-ekzamenoj kun po kvin sukcesintoj. La organizantoj decidis refoje oferti instruistajn seminariojn, ankaux por novuloj, multigi la distrajn programerojn, altiri pli da eksterlandaj partoprenantoj kaj ekoferti la internaciajn ekzamenojn de UEA/ILEI. Vizitis la arangxon s-ro Riccardo Chelleri, reprezentanto de la Misio por Bosnio kaj Hercegovino de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Euxropo (OSC). Li klarigis la celojn de sia misio kaj interesigxis pri eblecoj kunlabori kun E-organizajxoj en komunaj projektoj. Laux rete ricevitaj informoj rekte el la Lernejo
Brazilo E-kurso en la reto Ekzistas 4 E-kursoj en la reto: FEC (por anglalingvanoj), CGE (franca), KEK (germana) MSK (cxina) kaj Koreia. De longe estas planata la aperigo de hispana versio, kaj la portugala cxiam estis revo de ni, brazilanoj. Kultura Centro de Esperanto entreprenis la adapton de la franca versio al la portugala lingvo, sub la nomo de CER. Tiaj retkursoj ne estas la plej belaj kursoj, sed ni rezonas, ke pli bone io ol nenio. La sperto montris, ke ili povas funkcii kiel enkonduko al esperantigxo, por tiuj homoj kiuj kredas, ke neniam ili havos tempon lerni en klascxambro. La decido funkciigi CER-on naskigxis post la apero de nia TTT-pagxo, kiam montrigxis pluraj homoj interesitaj eklerni. Se vi pretas farigxi korektanto aux havas demandojn, bv. kontakti la kunordiganton, Prof. Jozefo J. Lunazzi <kultura@turing.unicamp.br>. La kriterio por korektanto estas kapablo fari la taskon, laux la rekomendo de samideanoj aux laux la sperto kiun vi mem montras per komunikado kun la kunordiganto. Kultura Centro de Esperanto Campinas, SP, <kultura@turing.unicamp.br>, <http://www.aleph.com.br/kce>
Cxehxio Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST ’98) En novembro, de la 13-a gxis la 15-a okazos en Prago la kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko sub auxspicioj de UEA kaj ISAE. Iin arangxas Cxehxa E-Asocio kaj organize garantias kaj finance subtenas la Kongresa kaj kleriga entrepreno KAVA-PECH, kiu ankaux eldonos en pinta poligrafia kvalito la prelegkolekton: la kontribuajxoj estos skribitaj en E-o, tamen kun resumoj en la gepatra lingvo de la preleginto, la angla kaj la germana lingvoj. Tiujn resumojn mi enmetos, ke la verko povu servi ankaux reklamcele por montri la vivoeblon de E-o ankaux dum fakaj arangxoj. (Iis la 20-a de auxgusto estas aligitaj 15 prelegoj.) Plenarkunsido: Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (gxenerale): Z. Pluhar (CZ): Iom da historio de "AEST" P. Chrdle (CZ): Pri auxtoraj rajtoj internacie R. Sachs (DE): La krabo vivanta en arbo H. Werner (DE): Simetriaj poliedroj cxirkaux ni H. Roessler (DE): Pri la teoremo de Pick Sekcio A: Modernaj rimedoj de komunikado: iliaj avantagxoj kaj problemoj F. Nitzche (DE): Prevento de sanecaj perturboj sekve de cxeekrana laboro R. Foessmeier (DE): Auxtentikeco kaj sekreteco en moderna komunikado J. Vojacek (CZ): Komputiloj, Interreto, Edukado, Esperanto L. Szilvasi (HU): Digxita teknika E-Biblioteko M. Malovec (CZ): Komputiligo de libroj: vojo al savo de nia libra kulturo J. Woniczka(DE): Pakedo-radio - Nova speco de digitala komunikadrimedo Sekcio B: Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto D. Blanke(DE): La rolo de planlingvoj cxe la evoluo de terminologi-sciencaj konceptoj de Eugen Wüster J. Kavka (CZ): Natursciencaj terminoj en PIV V. Barandovska-Frank (DE/CZ): Observata evoluigo de plurlingva termino- logio en novaj interdisciplinaj fakoj M. Bartovska (CZ): Brodoj W. Blanke (DE): Terminologia E-Centro: spertoj, problemoj, perspektivoj Pli da informoj vi povas ricevi kaj aligxilojn sendi al: Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice. Fakso: +42029912126. <chrdle@telecom.cz> Petro Chrdle Cxinio Kune Kreskantaj Sur la Terglobo Ni estas la cxinaj e-istoj kiuj iniciatis la projekton, internacie praktikeblan por popularigi la uzadon de E-o inter la infanoj diverslandaj, kun la titolo "Kune Kreskantaj Sur la Terglobo (KKST)", kaj ni jam laboras en kelkaj urboj cxinaj funkciigante E-kursojn por la tieaj infanoj. Ni volonte ricevas de vi ian helpon subteni la projekton: 1) Cxu trovigxas cxe vi infanoj 9-16-jaraj kiuj lernas kaj uzas E-on? Se jes, cxu ilin interesas korespondado kun cxinaj samagxuloj E-uzantaj? 2) Cxu vi eble povus donaci al la projekto iajn materialojn kiajn sonbendo, vidbendo, laserdisko, foto, libro, afisxajxo kaj similaj, kiujn ni povas uzi por instigi cxinajn infanojn lerni E-on? 3) Cxu vi interesigxus farigxi la regiona organizanto de Projekto KKST? Nia adreso: s-ro Zhang Jiping, Gong Nong Dalu 16-1, 5678 Chuanhu-tai, CN- 130021, Changchun, Cxinio,??: <kokosoto@163.net>, <ccxt@public.cc.jl.cn>.
Finnlando Eduka semajnfino Okazis la Eduka semajnfino de E-Ligo de Finnlandaj Instruistoj (ELFI) lauxplane inter la 26-a kaj 28-a de junio 1998 en Jyväskylä, Finnlando. Partoprenis gxin 14 instruantoj aux interesitoj el 3 landoj. La Hungara instruistino, Kovács Márta pritraktis i.a. la taskojn de la instruisto, diversajn instrumetodojn, lernolibrojn, ekzercotipojn, la instruadon de vortoj, gramatiko kaj prononco. Li ankaux auxskultis la opiniojn de la partoprenantoj kaj lasis ilin interparoli pri siaj spertoj, plani novajn ekzercojn kaj rolludi kiel lernantoj. Krome sxi disponigis por foliumado plurajn lernolibrojn kaj ties kompletigajxojn. Kiel siajn fontojn sxi aparte menciis la sekvajn: Gvidlibro por supera ekzameno (Pechan), Metodiko de la Esperanto-instruado (Rakusxa), Teorio kaj praktiko de la lingvo-instruado (Szanser), Metodologio de Esperanto (Szerdahelyi), diversaj numeroj de Internacia Pedagogia Revuo de la 80-aj kaj 90-aj jaroj. La Edukan semajnfinon subvenciis Finnlandaj Fondumo Esperanto kaj E- Asocio. Raita Pyhälä, Prezidanto de ELFI <raita.pyhala@lesti.kpnet.fi> Francio Kiel kapti la atenton de la infanoj? Relative juna, la iniciatinto kaj organizanto de la festivalo "Enfantaisie" (kunmeto de la francaj vortoj "enfants" / infanoj /, kaj "fantaisie" / fantazio /) iam eklernis Esperanton. Kvankam li preskaux cxion forgesis, li plue simpatias al nia lingvo kaj jxus pruvis tion. De kiam li malkovris la ekziston kaj aktivadon de Esperanto-Vendee, venis al li la ideo inviti gxin por animi standon kiun li disponigos senpage. La venonta festivalo okazos en La Roche-sur-Yon la 25-an de oktobro. La nombro de vizitantoj kreskas de jaro al jaro kaj atingas 3000 en unu tago. La publiko celata konsistas el infanoj gxis 12-jaraj. La okazo estas aparte oportuna por komprenigi la intereson de Esperanto ne nur al ili, sed ankaux al la akompanantoj, gepatroj kaj instruistoj. Bonvenaj estos tiurilataj spertoj, mallongaj ludoj, simplaj ideoj facile aplikeblaj por allogi la infanojn (por ke ili "kuntrenu" la gepatrojn !) kaj kapti ilian atenton. La celo: la vorto Esperanto ligigxu kaj restu ligita en la menso de la vizitantoj kun ideo de io simpatia, amuza, vivanta, sed ankaux nobla, utila, valora, ricxa je eblecoj. <esperantohm@hol.fr> el NUN Hispanio Konciza raporto pri la instruado de Esperanto en Hispanio En Aragono gvidas kursojn Lorenzo Noguero kaj Antonio Valén. En Asturio gvidas konversacian kurson Faustino Castano. Partoprenas gxin ok iamaj membroj de la asocio. En Ekstremaduro José González Rodríguez dauxre instruas ne nur en sia urbo Badajoz, sed ankaux en la provinco Huelva. En januaro 1998 komencigxis en Bilbao (Euxskio) nova elementa kurso, gvidata de Injaki Velez. Iin partoprenas ok gelernantoj. En Kanariaj Insuloj cxiumarde okazas unuhora radioelsendo per "Onda Interior", pri kaj en Esperanto. En la programo rolas ankaux E-kurso. La reago al la kurso estis intensa. La estraro de la radiostacio opinias la gxisnunan laboron ege kontentiga, kaj oni volas ke, fine de la kurso, oni dauxrigu la elsendojn. Oni ecx sugestis ke, eventuale, ili povus esti tute en Esperanto. Krome, ESTO (Esperantista Societo de Tenerife) intencas reakiri la Kurson en la Universitato de La Laguna. La 26-an de januaro komencigxis baza E-kurso en la sidejo de la Kantabra asocio (ACE) kun 9 lernantoj. En BEC (Barcelona E-Centro, Katalunio) okazas meza kaj elementa kursoj sub la gvido de M. L. Zamora, kaj supera kurso gvidata de S. Aragay. Kursoj en Madrido: En "Centro Cultural Maestro Alonso" (kvartalo Ventas), kaj en "Centro de Da Puente de Toledo" (Mercedes Arteaga 18). La 29-an de januaro en Murcio, s-ano Jesuo de las Heras komencis novan E- kurson cxe la Ateneo "Apoyo Mutuo" de Beniajín, urbeto situanta apud la cxefurbo kun 8 gelernantoj.
En la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia (Hispanio), okazis kun granda sukceso kurso de E-o por universitatanoj. Fakte gxi estas la unua kurso okazinta en Hispanio kun vera oficiala akademia valoro. Kvankam oni planis ke la aligxo dauxru dum monato kaj duono, tute neatendite en apenaux 4 tagoj aligxis 50 gestudentoj, spite al tio ke la kurso devis okazi en la Lingva Laboratorio de la Fakultato, kun entute 24 sidlokojn. Finfine oni devis akcepti 60 partoprenantojn, metante aldonajn segxojn en la klascxambron. Fakte ecx sen propagando aliaj 50 interesigxantoj volis aligxi, kio tute ne eblis, cxar cxiuj grandaj klascxambroj estis okupataj en tiuj datoj. Do, por la venonta lernojaro de la universitato, ni jam havas liston de homoj kiuj ne povis aligxi, krom la scio ke tutcerte amaso da gestudentoj aligxos, por kio oni pretigos pli grandan klascxambron. La profesoro estis s-ro Augusto Casquero, kaj agis kiel oficiala direktoro de la kurso doktorino Berta Raposo. En la inauxguro prelegis profesoro Antonio Alonso, eksa Prezidanto de HEF, kaj en la fermo, tute en E-o, prelegis la fama esperantista poeto Miguel Fernandez, sub la titolo: "Sur la spuroj de Federico Garcia Lorca". Fine de la kurso, dum la Oficiala Fermo, la Dekanino de la Fakultato, D-rino Carmen Morenilla, disdonis la diplomojn, kaj varme rekomendis al la lernantaro dauxrigi la lernadon de E-o kaj instigis la partoprenintojn ankaux doktorigxi pri E-o en la Fakultato. Samtempe sxi informis ke laux la planoj de la Fakultato, la studado de E-o estos ne nur libere elektebla studobjekto, sed ankaux normala studobjekto de la kariero. La semo tuj komencas doni frukton, cxar jam diversaj hispanaj universitatoj petis informojn, por organizi similajn kursojn. Laux informoj de Miguel Gutierrez Aduriz Hispanio (Katalunio) Konflikta enketo Lastatempe oni multon diskutas en Katalunio kaj pri la lerneja sistemo kaj pri edukado gxenerale. Ne nur pri la fakto ke ni trovigxas en periodo de pograda sxangxo inter malnova kaj nova edukaj sistemoj, kio multe cxagrenas gepatrojn, sed pri la publikigo de enketo far la hispana Ministerio pri Edukado laux kiu la nivelo de katalunaj lernejanoj estas inter la plej malaltaj en la tuta sxtato. Tiu enketo ekzamenis cxirkaux 45000 geknabojn inter 14- kaj 16-jarajn pri legokapablo, gramatiko kaj literaturo kaj matematiko. Rilate Katalunion, oficialaj edukaj instancoj sin defendis de la kritikoj dirante ke la enketo ne suficxe validas cxar gxi ekzamenis nur tre konkretajn objektojn, ne la gxeneralajn sciojn de la geknaboj. La kataluna prezidento, Jordi Pujol, kulpigis pri la afero jen la luktojn inter tutsxtataj politikaj partioj, jen la malbonan kvaliton de la enketo mem, jen ecx la gepatrojn de la lernejanoj. Cxio kun granda gxojo de la instruistoj, kiujn cxi-okaze (nekredeble!) neniu kulpigis. En la resto de la sxtato multaj plendis pro la malalta scio pri hispanaj lingvo kaj literaturo de la katalunaj geknaboj, kiuj ja devige lernas la katalunan, la hispanan kaj kroman fremdan lingvon. Ni auxdas suficxe ofte tiujn jeremiadojn pri supozata neglekto de la instruado de la hispana en Katalunio. Sed kiel kutime neniu parolis pri la nulaj konoj pri katalunaj lingvo kaj literaturo de la Hispanaj lernejanoj; la enketo tute ne interesigxis pri la aliaj lingvoj kaj kulturoj en la sxtato. Cxar la rezultoj estis gxenerale pli malbonaj ol tiuj de similaj enketoj faritaj antaux kelkaj jaroj, kontrauxuloj de la nova eduka sistemo tuj profitis la okazon por peti profundajn sxangxojn en gxi. Fakte kelkaj opoziciaj (socialistaj) politikistoj opiniis ke la enketon faris nun la (dekstra) registaro precize por misfamigi la novan sistemon, de ili siatempe aprobita, kaj tuj reagis per la argumento ke pli ol du trionoj de la enketitaj lernejanoj fakte ankoraux studas laux la malnova sistemo. Oni kulpigis la Hispanan registaron pro manko de intereso kaj suficxa investo en (precipe) publikaj lernejoj. Tiu ripetis ke ni devas sxpari monon por bone integrigxi en la ekonomion de la Euxropa Unio kaj la venontan earon. Sed tio ja ne sxajnas obstaklo por ke tiu sama registaro cxesu senbombaste investi sxparendan monon, en du lernojaroj jam 130.000.000 pesetoj (pli ol 1.730.000 guldenoj) por ke 3-jaraj infanoj en 43 lernejoj ricevu eksperimentan dulingvan instruadon hispanan-anglan. Pedro M. Martin, Ctra. Estacio 2 A-5-2, ES-17300 Blanes (Katalunio)
Hungario Pli ol 50 studentoj en Sárospatak En la Pedagogia Altlernejo en Sárospatak (Adreso: Pedagogia Altlernejo Comenius, Eötvös u. 7, HU-3950 Sárospatak, Hungario), pli ol 50 studentoj lernas E-on kiel ordinara studobjekto! La gvidanto de la fako, László Molnár la 16-an de aprilo en la cxefsalono de la Altlernejo organizis "konferencan babiladon" kun la titolo: "Cxu ekde morgaux E-o estos la mondlingvo?" - kiun partoprenis pli ol 50 personoj (instruistoj, profesoroj de la Altlernejo kaj de aliaj urbaj lernejoj, studentoj, interesigxantoj, krome L. Szilvási kiel reprezentanto de la Budapesxta E-Domo/Hungara E- Junularo, HEJ). Dum la konferenco temis pri graveco de la lingvolernado, pri la lingvoinstruado en la Altlernejo, pri la propedeatika valoro de la lingvo, pri la postulo de lingva samrajteco, pri la bezono al E-o kaj ties nuntempa reala utiligeblo, pri la E- movado. La konferencan konversacion fermis biblioteka ekspozicio pri E-libroj kaj gazetoj, viva navigado en la Esperantaj pagxoj en interreto (samtempe per pli ol 10 komputiloj), gxuado de interaktiva kompakt-disko ESPEROM (kun E-muziko kaj filmetoj). Pri la kunveno faris raporton la regiona televido. La studentoj de la Altlernejo nun renkontis la unuan fojon "vivantan", ne- instruistan e-iston. Por ke post la ekzamenoj ili restu e-istoj oni devas enigi ilin en la movadon, oni devas inviti ilin al E-arangxoj por sperti la vivecon kaj avantagxojn de la lingvo/movado, oni devas konigi al ili la E-servojn, konigi kaj instigi la aplikadon de Pasporta Servo, ktp. Nun jam dependas de HEJ (kaj de aliaj E-organizoj) cxu oni sukcesos fondi lokan junularan E-klubon, kaj teni ilin e- isto ankaux por estonto. La samo estas la tasko ankaux cxe aliaj E-kursoj - kaj ne nur en Hungario. Kiu prenos la taskon sur sin? László Szilvási Irano En februaro 1998 komencigxis baza E-kurso en la scienca fakultato de Ferdosi universitato de Mashad. La kurson iniciatis s-ro Moafi, e-isto kaj studento pri matematiko de la sama fakultato, kaj li mem estas ties instruisto. La kurson partoprenas pli ol 30 lernantoj. Keyhan Sayadpour, Mashad Italio Kvin magistraj disertacioj pri Esperanto en la Universitato de Torino En 1997 kaj 1998 en la Universitato de Torino (Italio) estis diskutitaj la kvin subaj magistraj disertacioj pri E-o, kies kunreferanto estis Prof. Fabrizio Pennacchietti. 1. En la Beletra kaj Filozofia Fakultato, f-ino Paola Dalla Casa prezentis disertacion (177 pagxoj) pri "La propedeatika funkcio de Esperanto en fremdlingvaj kursoj: eksperimento farita en elementlernejo de Torino en la lernojaroj 1993-94, 94-95, 95-96". La kandidatino prezentas la programojn de la itala publik-eduka ministerio pri instruado de fremda lingvo en element-lernejoj, priskribas la ecojn de E-o kaj la jam okazintajn propedeatikajn eksperimentojn, kaj klarigas la metodojn kaj rezultojn de testado de sxi farita cxe la element-lernejo "Salvemini", kie okazis ministerie aprobita eksperimento. Lia testado pruvas, kompare al rezultoj de kontrolklasoj, ke frua lernado de E-o plifaciligas la lernadon de fremda lingvo (la angla cxi-kaze). 2. En la sama Fakultato, f-ino Fiammetta Corradazzi verkis disertacion (194 pagxoj) pri "Euxropo de internaciismoj kaj de supernacia komunikado: komparo inter la angla kaj Esperanto". Temas pri verko esence kompila, sen originalaj kontribuoj, pri la earopa plurlingveco, earopaj lingvopolitiko kaj internaciismoj (oni distingas inter earopismo, okcidentismo, globismo). Sekvas komparo inter la angla lingvo kaj Esperanto, du lingvoj, kiujn la verkintino rigardas la solaj kandidatoj por supernacia Euxropa lingvo. 3. En la Pedagogia Fakultato, Bruno Rinoldi prezentis disertacion (138 pagxoj) pri "Analizo de la organizada kulturo de UEA". La disertacio priskribas la organizadan kulturon de la Asocio kaj de gxiaj instancoj, la realacon kiel rezulto de simboliga procezo, la gxisnunajn esplorojn pri la E-Movado, ktp. 4. En la Politikscienca Fakultato, Federico Miatto prezentis disertacion (185 pagxoj) pri "Politikaj aspektoj de la lingva problemo je loka, nacia kaj supernacia dimensioj". La kandidato komparas la lingvopolitikojn de naciaj kaj federaciaj sxtatoj. Sekvas pritrakto pri politika federalismo kaj lingva federalismo perspektive de estonta Euxropa federacio. La dilemo: lingva imperiismo aux racia elekto? Sekvas intervjuoj. Esperanto kiel la plej tauxga solvo. 5. Cxe la Beletra Fakultato (fako scienco de la komunikado) Federico Gobbo tre brile diplomigxis per disertacio pri "La dilemo de Esperanto inter helpfunkcio kaj civitanigxo". La disertacio konsistas el tri partoj: Esperanto komunikata, Esperanto komunikanta, Esperanto komunikebla. La pli ol 400 pagxa disertacio estis longe diskutita antaux la jugxanta profesoraro kaj meritis la plej altajn eblajn poentojn (ege malofte donataj en la italaj universitatoj), nome 110/110 kun lauxdo, honora mencio kaj deklaro de indo de publikigo. Prof. Pennacchietti jam de kelkaj jaroj gvidas en la Torina Universitato kursojn pri interlingvistiko kaj E-o: la nombro da lernantoj cxiujare estas inter 60 kaj 100. Laux informoj de Giancarlo Fighiera Japanio Koresponda Kurso por Progresantoj Ekde januaro funkcias Koresponda Kurso de Esperanto por Progresantoj (por japanlingvanoj), fare de Esperanto-Societo en Numazu. Ii havas 16 lecionojn kun meznombre 20 pagxoj da lernofolioj, kun 7 sonbendokasedoj, kaj kun unikaj ekzerc-metodoj. Diktado, frazfarado, vocxlegado kaj verkado de eseoj salte progresigas la lingvan nivelon de la kursanoj. Jam iuj nomas tiun cxi instru-sistemon "Nu-metodo". Do, en Japanio, jam neniu e-isto rajtas nomi sin "eterna komencanto". La kurso sxangxos komencant/int/on en progresINTon. Gxis junio aligxis al la kurso pli ol 90 progresantoj. Cetere, cxe ni funkcias Enkonduka Koresponda Kurso jam 10 jarojn. Aligxis al gxi entute 319 personoj, kaj el ili pli ol triono finis la tutan lecionaron de la Kurso. La Kurso konsistas el 320 pagoj da teksto kaj kvar 60-minutaj sonbend-kasedoj. El la ricxa sperto fruktis du lernolibroj de Esperanto por japanlingvanoj: Elementa Gramatiko de Esperanto, 1993, Japana E-Instituto Elementa Lernolibro de Esperanto, 1886, Japana E-Instituto HUZIMAKI Ken'iti E-Societo en Numazu, Okaisiki 501, Numazu 410-0012, Japanio, tel/fakso +81 559 22 3783, retposxto: <HPJ24795@biglobe.ne.jp>
Jugoslavio Ekzamenoj A kaj B en Serbio Fine de majo 1998 en Zajecxar (orienta Serbio) okazis ekzamenoj A (15 ekzamenitoj) kaj B (6 ekzamenitoj). La plej bonan sukceson en ambaux ekzamenoj atingis la plej juna partoprenanto Zoran Bocinovicx, lernanto de la sesa klaso de baza lernejo. La ekzamenoj okazis post kelkmonataj kursoj gvidataj de Branko Milosxevicx kunlabore kun Borisxa Milicxevicx kaj Radojica Petrovicx el E- Instituto Beograd, kiuj cxiun duan semajnofinon alterne vizitadis Zajecxaron por prelegi en la kurso B. La ekzamenoj kaj la fina solenaco estis la plej bela maniero festi la Tagon de E-societo Zajecxar kaj gxian 42-jarigxon la unuan de junio. La lokaj televido, radio kaj gazeto dedicxis indan atenton al la okazaco emfazante gxian signifon, pri kio informis ankaux la Unua Kanalo de la Belgrada Televido de Serbio, en la programo Serbio hodiaux. La prezidantino de la societo Resavka Milijicx Beba, la sekretario Obrad Stojanovicx kaj la kunfondinto de la societo kaj eterna aktivulo Vojo Kosticx entreprenis cxion necesan por fari la du tagojn neforgeseblaj. En Leskovac (sudorienta Serbio) la dekjara datreveno de la refondigxo de la societo estis solenita per sukcesa fino de E-kurso. La 15-an de majo la A- ekzamenon pasis 9 gekursanoj. En la tradiciaj Verdaj Amikaj Tagoj en Senta (norda Serbio Vojvodino), cxi- jare de la 12-a gxis la 15-a de junio, B-ekzamenon pasis 3 kandidatoj (du el Senta, unu el Hungario) kaj A-ekzamenon 2 (unu el Jugoslavio kaj unu el Hungario). Apartan etoson cxi-jare donis ekspozicio kaj prelego omagxe al Tibor Sekelj kaj prezento de kvin novaj E-libroj de serbaj esperantistoj. En julio B-ekzamenon pasis deko da membroj de Fervojista E-Societo en Beograd. Radojica Petrovic, <radp@emi.yu> Koreio Dum sia vojagxo tra Koreio Harald Schicke vizitis E-kursojn en Dangu Universitato en Chonan kaj Seulo. En tiuj universitatoj la E-kursoj estas oficialaj. La studentoj ricevas poentojn, same kiel por aliaj fakoj. La intereso de la studentoj estas grandega, cxar ili rimarkas multe pli rapidan progreson ol en aliaj lingvoj. En Chonan funkcias du kursoj: unu kun pli ol 200 (!) studentoj, la alia kun pli ol 100. En Seulo proksimume 50 sekvas la instruadon. Gvidas tre lerte - pagate de la universitato - s-ro Lee, la estro de Kultura E-Centro (KEC) en Seulo. La studentoj estis tre viglaj kaj kuragxe demandis en E-o. Ankaux en KEC mem okazas kursoj multe vizitataj. KEC havas propran apartamenton, same kiel Korea E-Asocio, meze de Seulo. Laux Harald Schicke, <info@mz-verlag.de>, Püttjerberg 17, DE-27383 Hetzwege. Tel.: 04263/94087, Fakso: 04263/94088 Kroatio SIA kaj infana ago tago Ankaux cxi-jare, plej etaj E-lernantoj el zagrebaj bazlernejoj kiuj lernas E-on laux "Ludu kun ni" dum la Semajno de Internacia Amikeco festis Infanan ago- tagon, merkredon la 18-an kaj vendredon la 20-an de februaro. Ili invitis al la kurso siajn amikojn por kunkanti ""Sur la tero,...". Krome, ili skribis leterojn ornamitajn per fotoj de Zagrebo al eksterlandaj infanaj E-grupoj invitante ilin al la kunlaboro. prof. Ivan Bekavac-Basicx
En la zagreba foiro en aprilo, okazis sep printempaj foiroj. Unu inter ili estis la 2-a Internacia Infanfoiro cxe kiu aperis E-o. Kroata Esperantista Unuigxo prezentis internacian ekspozicion de popolkostumoj el dudeko da landoj kiujn plej parte desegnis junaj E-istoj. Krome estis prezentataj E-eldonajxoj por infanoj. Apartan atenton de la vizitantoj kaptis la kompleto "Tendaraj Tagoj", nova koresponda kurso "Urso-kurso", "MAZI", "Mil unuaj vortoj", "La eta princo" kaj Infanbiblio. Dum la foiraj tagoj, KEU cxe sia budo organizis infandesegnejon. Estis kolektitaj tricento da diverstemaj desegnajxoj: "Amikoj en la tuta mondo" (por TEJO konkurso), "Mia patrolando", "Popolkostumo", "Naturo". Krome oni organizis etan E-kurson kaj vaste informis pri E-o. Sur la scenejo kie dum la foiraj tagoj estis tre gaje: prezentis tie pluraj infanaj muzik- kaj dancgrupoj, sian horon havis ankaux plej junaj e-istoj el la zagrebaj bazlernejoj. Ili prezentis Kroatlingve du skecxojn de Stefan MacGill "Vazoj" kaj "Oficeja gxangalo", deklamis proprajn poemojn kaj kantis en E-o. Marija Belosxevicx *********************************************************** Edmund GRIMLEY EVANS Komputila instruado kaj lernado de lingvoj (KILL) (materialo el Interreto) Temas pri komputilaj programoj speciale faritaj por instruado kaj lernado de lingvoj, do ne pri kursoj, en kiuj la komputilo estas nur komunikilo, kiel cxe la diversaj E-kursoj en la reto. (La mallongigo KILL ne estas tre alloga, do oni pripensu aliajn proponojn.*) • Ilona KOUTNY (antauxe Hungario, nun Pollando) <IKoutny@hum.amu.edu .pl> laboris profesie pri la instruprogrampakajxo PAROLERN, kiu uzas la parolsintezan sistemon ESPAROL kadre de la sistemo MULTIVOX. • Wouter PILGER faris la programon "MIKSU" (1994) por MS/DOS, kiu diversmaniere ekzercas pri vorto-trezoro. Ekzistas pretaj esprimolistoj pri E-aj vortoj, kun anglaj aux nederlandaj tradukoj, kaj pri E-aj proverboj. Oni povas preni kopion de: ftp://ftp.stack.nl/pub/esperanto/software.dir/miksu.zip, sed Wouter PILGER eble metis pli novan varion en la bulteno Saluton!. • Ottmár JÁREB <jareb@t-online.de> (Blücherstr. 42, DE-71116 Gärtringen - laux anonceto en la revuo "Esperanto", 1993:11) okupigxis pri diverslingvaj komputilaj inform- kaj lerno-programoj pri E-o. En 1995 aperis lia programo "Informationsprogramm mit Vokabel- und Konversationstrainer (germane)" por MS/DOS. Iu programo de li havas la nomon "PC-Esperanto". • Reinhard PFLÜGER (Hermannstrasse 3, DE-60318 Frankfurt, Germanio) faris programojn por lerni E-on por Amiga, Atari kaj MS/DOS, en la angla, germana kaj portugala lingvoj. La programoj por Amiga uzas la vocxsintezilon de tiu komputilo. • Mike URBAN faris lernprogramon por Macintosh kun HyperCard kaj MacinTalk en la angla. Ekzistas ankaux franca, nederlanda kaj sveda variantoj. • Axel BELINFANTE havas TTT-varion de la instruprogramo de Mike URBAN: http://wwwtios.cs.utwente.nl/esperanto/hypercourse/index.html. • Por svedoj ekzistas interreta kurso pri E-o cxe la adreso http://www.esperanto .se/retkurso. Ii estas bazita sur sesleciona koresponda kurso de Ingemar Nordin. La HTML-igon faris Franko Luin en 1996. La kurso postulas Netscape2 kaj instalon de speciale kodita tiparo. (Pro samtempa uzado de la sveda kaj Esperanto Latin-3 ne estas uzebla). • Kaj estas 17-leciona suomlingva E-kurso en TTT cxe http://www.centcon .com/~marko/esperanto/kurssi/. • Ekzistas anglalingva programo de Todd Moody (Usono) por MS/DOS. Ii prezentas lauxvice cxiun unuekranan lecionon, kiu konsistas el nacilingva priskribo de gramatikero, kaj ekzercas gxin per tradukekzerco. Entute estas cx. 60 lecionoj, kiuj kovras la bazan gramatikon. Programita en Paskalo. Publikajxo (liberdistribua) akirebla cxe: Antonio MARTINS <bacano@cc.fc.ul.pt> • Ancxjo kaj ZeNuno reprogramis la programon de Todd Moody kaj apartigis la nacilingvajn partojn de la cxefprogramo. Sama pedagogia funkciado, eblas tamen adapti gxin al aliaj lingvoj. Komence, en 1991, ekdistribuigxis la programo mem kune kun la originala anglalingva lecionaro plus portugallingva lecionaro. Iis nun aperis ankaux german- kaj hispan-lingva varioj, kaj baldaux estos novaj eldonoj de la aliaj kaj de la programo mem, dum oni plu atendas eldonojn por la easka, cxina, kabverda kaj nederlanda lingvoj. Programita en Paskalo. Publikajxo (liberdistribua) kun libervola pago de 1 USD rajtiga al ricevo de korektoj kaj novaj eldonoj. Akirebla cxe: Antonio MARTINS <bacano@cc.fc .ul.pt> • Cxirkauxe en 1993 Adonis Marcelo Saliba Silva <adonis@net.ipen.br> kreis komputilan kurson pri E-o, kiu enhavas 12 lecionojn en la portugala kun respondaj ekzercoj, vortarludan ekzercon, kaj diversajn informojn pri E-o kaj la brazila movado. Roberto Rezende kreis aron da informoj kaj ludoj kun la nomo "Esp-Info", inkluzivante tiun kurson. Por MS/DOS. • Portugala Esperanto Asocio, Rua Dr. Joa~o Couto 6 r/c A, PT-1500 Lisboa, tel. (01)7141359 produktis programon, eble la saman jam menciitan supre. • Cxirkauxe en 1995 la brita sekcio de ILEI faris kun Libra Multimedia Limited bazan E-kurson "Ni vojagxu!" sur KD por Macintosh aux MS/DOS. • Detlef Meier, Hauffstr. 15, DE-63071 Offenbach, Tel. +49-69/845254, faris simplan komputilan programon, sed nur provizoracon. • Olga L. Meneses, Apdo #6, C.P., Prov. Habana, CU-32900 Santa Cruz del Norte, gvidas lernejan grupon, kiu produktis kelkajn lernprogramoj por infanoj. • Ekzistis instruprogramo farita de brito por Spectrum aux similepoka komputileto. Reklamojn oni povas trovi en malnovaj numeroj de "La Brita Esperantisto". Bonvole sendu korektojn kaj aldonojn al: Edmund GRIMLEY EVANS <etg10@cam.ac.uk> *Aliaj proponoj anstataux KILL: 1. KLIL (Komputila Lernado kaj Instruado de Lingvoj) 2. SILK (Sistemo de Instruado de Lingvoj per Komputilo) 3. ILLinK(o) (Instruado k Lernado de Lingvoj per Komputilo) 4. LILK (Lernado k Instruado de Lingvoj per Komputilo) 5. PILLKo (Programo por Instruado k Lernado de Lingvoj Komputile) **************************************************** Cxu iu produktas komputilan E-kurson? En la komputila gazetaro regule aperas informoj pri perkomputilaj tradukiloj (interretaj aux instalotaj sur persona komputilo). Krome, estas grandigxanta oferto de lingvokursoj sur CD-ROM, ekzemple LanguageNow (www.transparent.com); Berlitz; French, German, Italian.for Everyone (www.learningco.com). Tiuj programoj estas malmultekostaj (30-100 USD) kaj ekzistas por minimume deko la lingvoj. La plej avangarda lernilo por Esperanto, laux mia scio, estas Mazi, tamen nur tauxga por limigita celgrupo. Cxu ie iu estas produktanta E-version de komputila kurso? [vidu la artikolon de Edmund Grimley Evans supre – NdlR] Roland Rotsaert, Visspauxnstrauxt 97, BE-8000 Brugge ******* Internacia Poentkolekta E-konkurso honore al István Szerdahelyi Iin organizas ILEI-Komisiono pri Konkursoj kiu havas post si ok-jaran sperton. De oktobro gxis aprilo po unu taskofolieto monate kun 7-8 demandoj. Se vi volas amuzigxi, ludi kaj kontroli vian lingvoscion, ne preterlasu la okazon. Detalojn vi trovas en la regularo. Petu gxin rekte de la cxeforganizanto, Géza Kurucz, Hitel u. 10. Fszt. 16, HU-6000 Kecskemét, Hungario.
REGULARO DE INTERNACIA POENTOKOLEKTA KONKURSO honore al István Szerdahelyi LERNOJARO 1998/99 1. La konkurso ekestis en 1990 por lernejanoj gxis la agxo de 19 jaroj, sed poste, en 1994 gxi malfermis siajn pordojn antaux cxiuj plenagxaj konkursemaj esperantistoj. 2. La konkurso havas du kategoriojn. En la unuan eniras komencantoj, t.e. personoj kiuj studas Esperanton malpli ol du jarojn, la duan formas cxiuj ceteraj. Ni nomas ilin progresintoj. En ambaux kategorioj ekzistas po tri grupoj, malgraux ke ili solvas tiujn samajn taskojn, nome: apartan grupon formas la geknaboj gxis 14 jaraj (bazlernejanoj) kaj tiuj, kiuj jam estas super tiu agxolimo sed ne havas ankoraux 19 jarojn (mezlernejanoj). Pli ol 19-jaraj formas la trian grupon (plenagxuloj). Taskofolioj por unuopaj kategorioj povas parte koincidi. 3. La konkursojaro dauxras de septembro gxis junio (lernojaro en la norda hemi- sfero). En la dauxro de la lernojaro cxiumonate aperas taskofolietoj por ambaux kategorioj (po 7 entute). La unua kaj dua estas senditaj al tiu lernejo aux individuo, kiu gxin petas letere kaj cxe-metas posxtmarko(j)n (en Hungario) aux internacian respondkuponon por afranki la sendotajxon. La taskofolioj cxiam aperas ankaux en la revuo Eventoj, la unua komence de auxgusto. De nun la taskoj estas atingeblaj ankaux interrete en la hejmpagxo: http://server.banyai-kkt.sulinet.hu/esperanto/ (Pliaj informoj trovigxas tie.) 4. Cxiu taskofolieto konsistas el 7 gxis 9 simplaj taskoj, per kies seneraraj solvoj oni cxiufoje povas akiri 20 poentojn. La solvoj estu skribitaj per plumo aux tajpitaj en Esperanto sur simpla blanka paperfolio en la formato de duona tajpofolio (A/5). Sendu ilin al la adreso donita malsupre sur la taskofolieto mem (redaktinto de la koncerna taskofolieto). Se la korektonto havas retadreson, oni povas sendi la solvojn ankaux retposxte (tiukaze la taskofolio surhavas lian/sxian retadreson). 5. En la unuaj du grupoj partoprenas lernantoj. Cxe ili almenaux sur la unua solvofolio (oktobro) la E-instruist(in)o atestas per propramana subskribo kaj la stampo de la lernejo, ke la konkursanto estas lernejano. Cxiu solvofolio cxiam surhavu la legeblan kompletan nomon de la konkursanto, la kategorion (K=komencanto, P=progresinto) kaj la grupon (B=bazlernejano, M=mezlernejano, Pa=plenagxulo), ekz. K/Pa: plenagxa komencanto. Por konkursantoj el lernejoj sen E-instruisto la unuan fojon estas bezonataj lerneja stampo kaj la subskribo de la klasestr(in)o. 6. En lernejoj kun E-instruado la instruist(in)o kolektas cxiujn solvofoliojn kaj sendas ilin en komuna koverto gxis la indikita limdato. Solulo mem zorgas pri la ekspedado. Por rericevi la korektita(j)n solvo(j)n kaj por ricevi la postsekva(j)n taskofolio(j)n la konkursanto aux la instruist(in)o sendas kune kun la solvoj posxtmarkon aux internacian respond-kuponon por afranki la respondon. (Konkursantoj de ekssocialismaj landoj povas kovri la posxtkostojn laux anticipa interkonsento!) Kun la korektitaj solvofolioj cxe- mete cxiam trovigxas la gxusta solvo de la antauxa taskaro kaj kompleta listo kun la aktuala stato de la konkurso. La nomoj de la plej sukcesaj solvintoj jarfine aperas en la revuo Eventoj kaj pri la aktuala stato regule informas Radio Vieno kaj Radio Varsovio en Esperanto. 7. Post la lasta numero la gajnintoj estos premiitaj. ILEI-Komisiono pri Lernejaj Konkursoj Géza KURUCZ, Hitel u.10.fszt.16, H-6000 Kecskemét, Hungario **************** Billy boranto Jen aventurema knabeto, kiu diligente kuras tien reen, supren, suben, saltas, falas aux lifte levigxas sur komputila ekrano. Sed ne li havas propran vivon; ludanto regas kaj direktas lin. Komence, jen li en gxangalo, inter fruktoj, kaj falantaj trezor-kestegoj. Billy devas iri tra labirinto, eviti la fruktojn, kolekti premiojn kaj profiti trezorajxojn. Jen la plej nova komputila ludo, lancxita en dudeko da lingvoj, nun kun sono kaj tekstoj ankaux en Esperanto. Ii havas demonstran kaj plenan versiojn. Iom da detaloj: Ne-perforta, infan-amika lud-ideo; du niveloj da facileco, tiel ke infanoj ekde 5-jaraj povas sukcesi, tamen pli lertaj ankoraux lukti. Sur kompakta disko (KD-ROM), kun alt-kvalitaj 16-bitaj son-efektoj, kaj variaj, amuzaj, kelkfoje ecx proverbecaj eldiroj de Billy. Detala grafiko (800 x 600 punktoj) por alt-kvalitaj scenoj kaj figuroj. Regebla per klavaro aux gxoj-stango. Helpo-tekstoj kaj elmontra programo en Esperanto. Pli ol 150 malsamaj ekranoj en kvin fantazi-mondoj (gxangalo, konstru- tereno, egipta, submara…) (La demonstra disko prezentas nur la unuan, gxangalan, mondon.) Amaso da kasxitaj frandajxoj kaj specialaj objektoj, kiuj dumtempe donas al Billy magiajn aux ekstrajn povojn. Minimumaj postuloj: IBM PC kun DOS/Windows aux OS/2; 486DX2/66 MHz, 8MB da RAM, 5 MB da diskospaco, KD-ROM legilo, 800x600 SVGA grafika karto, Son-karto. La ludo mem estas DOS-bazita kaj plej glate ekfunkcias se vokata el DOS aux DOS-fenestro. Laux ekskluziva kunlaboro inter la dana eldoninto kaj ILEI, ni distribuas la demonstran diskon senpage al tiuj legantoj de Juna amiko cxe kiuj la afrankaj limoj permesas tion. La dosiero „Legumin” donas instal-klarigojn. La demo- disko havas kelkajn tekstojn (i.a. de ILEI), dosierojn por permesi al vi skribi en Windows per Esperantaj literoj (donaco de Eventoj) kaj kantojn aldone al la ludo mem. Se vi ne ricevis demo-diskon, vizitu la hejmpagxon de Billy: http://ttt. esperanto.dk/billy/ kie vi povas provi la ludon senpage. Kion oni opiniis pri la ludo? - „amuza, defia, bonegaj grafikajxoj, tre altkvalita kompare kun aliaj similspecaj ludoj.” (Tejo Tutmonde) - „tre rimarkinda” (Esperanto en Danio) - „post du semajnoj da intensa ludado, mi povas nur rekomendi gxin al aliaj (ankaux neesperantistoj)”. (Koncize) La plenan version de la ludo vendas UEA kaj FEL je cx. 40-50 DEM. ************* Nova eldonajxo de la Ligo: ILEI kunlaboras kun konata vidbenda kurso Dum la 83a UK mult-foje prezentigxis la nova vidbenda kurso Pasporto al la Tuta Mondo, verkita de Pauxlo Gubbins (Britio) surbaze de teksto de Edwin Grobe (Usono) kaj registrita en Kalifornio kun internacia kolekto da aktoroj. Jam acxeteblaj (cxe ELNA, UEA kaj aliloke) estas du bendoj kun suma dauxro de du horoj, prezentantaj kvar lecionojn. Lecionoj kvin gxis dek estis registritaj en julio 1998, kaj estos akireblaj tuj kiam la bendo-redaktado estos financita. La kurso estas por lernantoj de ajna agxo; en la bendo oni parolas nur Esperanton. Ii ekiras de la nula punkto, kvankam la prezento de la materialo okazas iom pli dense ol en Mazi. La akuzativon oni tamen renkontas sisteme nur ekde la kvara leciono. La lecionoj prezentas situaci-komediajn scenojn, interpiprumitaj per hokoj por instru-temoj kaj finigxas per konciza gramatika resumo. La kurso uzas vivajn aktorojn, kiuj prezentas la familion Bonvolo (greka filozofo kaj dancistino la gepatroj, atleto, skulptistino kaj jugxistino la gefiloj – cxiuj en kostumoj konformaj al la metioj.). Ekster la familio, venas sxafista gasto el Nov-Zelando, vendejestrino kun problemoj, kaj ne tro subtila detektivo — kie estas polico, devas esti krimo, aux la supozo de krimo, nu… informigxu mem! En kio konsistas la kunlaboro de ILEI? La bendoj aperis kune kun presita scenara teksto, kun resumoj de la gramatiko. Sed necesis (aux dezirindis) krome ekzercoj, per kiuj lernantoj iom pli sisteme testu kaj provu siajn sciojn. Vidbendo laux sia naturo malfacile prezentas la kompletan lingvon, la profundigon kaj kompletigon devas liveri ekzercoj. La bendon uzos soluloj kaj grupanoj kun gvidanto; la ekzercoj provas kontentigi la bezonojn de ambaux kategorioj. Lancxita tuj antaux la UK estas 72-pagxa grand-formata apoga ekzerco- kajero sub la titolo Ekzercoj al la Tuta Pasporto, verkita kaj enpagxigita de Stefan MacGill, la komisiito de ILEI pri eldonado, kune kun bildoj de Gejl Lucas. Fine de la ekzercoj aperas konsiloj al gvidantoj, respondoj al la ekzercoj, lauxlecionaj kaj alfabetaj vort-listoj, lauxleciona tabelo de gramatiko, bazaj strukturoj, komunikaj taskoj kaj benda resumo. Malfrue en la preparoj, la mendinto kaj eldononto de la ekzercoj, ELNA, proponis, ke ILEI kun-eldonu, sen anticipa devigo pri financa engagxigxo. Sekve, la verka kaj pretiga kontribuo de la Ligo formale speguligxas. ELNA sercxas de ILEI unuavice diskonigan apogon ekster Ameriko. ILEI supozeble akiros stoketon de la ekzercoj por vendado al siaj membroj, en formato A4, en ne-bindita kaj bindita versioj. ELNA atendeble vendos stokojn laux la usona paper-formato. Cetere, la vidbendoj estas mendeblaj en du formatoj: PAL kaj NTSC. Ni prezentos specimenan ekzercon en posta numero de IPR.
La 1-an de julio estis dissendita la 500-a mesagxo pere de la retposxta Esperanto novajxservo "RET-INFO". Ii signifas averagxe 2.7 mesagxojn tage (aux 4 mesagxojn labortage). (Per "ret-info" distribuigxas nur!!! movad-rilataj informoj!) Estas novajxo, ke ekde nun pere de ret-info estas distribuata ankaux la retposxta versio de "La Merkato", revuo de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomikista Fakgrupo). Pere de ret-info estas distribuataj ankaux la gazetaraj komunikoj de UEA, kaj movadrilataj informoj el "interredaktore", NUN, SCE kaj aliaj retaj forumoj. Inter la aligxintoj 69.6 % elektis la kategorion TUT = cxiuj mesagxoj, kaj gxis nun 2 homoj malabonis la servon pro neplua interesigxo. Lastatempe - danke al Zonker Harris - ekfunkciis aparta retadreso <ret- info@esperanto.org> kiu plifaciligas la apartigon de nia reta korespondado. Do estonte ankaux vi povas uzi tiun adreson lige al cxiuj aferoj, rilatantaj al la servo. "Ju pli da legantoj, des pli da utilo!" - do ni petas vian helpon diskonigi la ekziston de la servo. (Detalajn informojn vi trovas cxe: http://www.hungary.net/ esperanto/ret-vent.htm aux ni sendas gxin lauxpete retposxte al vi). La aligxo ne ligigxas al kalendara jaro, iam ajn oni povas aligxi por la sekva 12- monata periodo. (A-landanoj: 45 NLG, cxiuj aliaj: 25 NLG pere de UEA aux landaj kotizperantoj de Eventoj). Dankojn al pluraj aktivuloj, kiuj donacis aligxon al siaj amikoj! Viaj komentoj, konsiloj pri plibonigo de RET-INFO cxiam estas bonvenaj. László Szilvási <ret-info@esperanto.org> Internacia Esperanto Instituto en Hago havas retadreson: <iei001@worldonline.nl> Pere de cxi tiu rimedo la intersxangxo de informoj estos pli flua kaj facila. Informis: Mag. Atilio Orellana Rojas
Vizitu TTT-pagxojn kaj informigxu pri la agado de ILEI! Juna amiko, konkursoj: http://server.banyai-kkt.sulinet.hu/esperanto/ Trilingva teksto pri la Kolokvo en Montpellier: http://www.esperanto.net/ilei/ Diversgradaj lernejaj kursoj: http://www.uniroma3.it/LPS/esp/eler Tendaraj Tagoj: http:/www.hungary.net/esperanto/tend-tag.htm Ni volonte diskonigos informojn pri la TTT-pagxoj de la sekcioj. Bonvenas ret- kaj TTT-adresoj de aliaj servoj al E-instruantoj kaj lernantoj. La informojn sendu al la sekretario de ILEI (adreso kovrilpagxe).
Internacia Konkurso pri Modela E-Parolo ILEI-Komisiono pri lernejaj konkursoj organizis la 6-an Internacian Konkurson pri modela Esperanta parolo honore al "Ivo Lapenna" cxi jare por la lernejanoj de 11 gxis 15 jaroj. Celo de la Konkurso estas turni atenton al bela, modela, por cxiu klara kaj komprenebla parolo en Esperanto. Por la cxi-jara konkurso siajn konkursajxojn surbendigitajn sendis junaj E- istoj el Auxstralio, Britio, Hungario kaj Kroatio. La 1-an lokon okupis Petra Smidéliusz el Hungario, la 2-an Melissa Tellier el Britio kaj la 3-an Martina Lkrapec el Kroatio. Dum la venonta lernojaro ILEI organizos Konkurson por E-lernantoj en la agxo de 15-18 j. Pliajn informojn instruistoj petu cxe: Prof. Ivan Bekavac-Basicx, Kusxlanova 59, HR-10000 Zagreb, Kroatio. ************* La 29-an de majo, en la agxo 93-jara forpasis S-ino Idyss Einhovici, honora membro de ILEI. Ni ege malgxojas pro sxia forpaso. Tio estas granda perdo por nia E-afero. S-ino Idyss Einihovici dedicxis sian tutan vivon al plivastigo kaj popularigo de Esperanto. Li fervore disvastigis instruadon de E-o en Auxstralio, monhelpis siajn samideanojn instrui E-on en lernejoj, monhelpis junajn esperantistojn partopreni en UK en alia lando, kaj aktive proponis al auxstralia ministro pri edukado starigon de esperanta leciono en diversnivelaj lernejoj. Li persiste kaj sensxanceligxe klopodis por nomi iun straton de la auxstralia urbo, Perth per la nomo de Esperanto aux de gxia iniciatinto, Zamenhof. Dum cxiutaga promenado en la parko sxi disdonis multegajn flugfoliojn por ke Esperanto estu vaste konata kaj profunde penetrata en korojn de homoj. Li estas nia modelo kaj cxiam vivas en nia koro. Ni transprenu sxian stafet- bastoneton, plenforte kuru antauxen, por heredi kaj disvolvi sxian nefinigxintan aferon! [pliajn detalojn kaj foton pri sxi vd. en IPR 4/97 p.1. NdlR] Laux SHEN Chengru
|