Kio estas ILEI?
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa agadejo por Esperante parolantaj instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. Krom esti memstara asocio, ILEI estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝi havas 37 landajn sekciojn kaj membrojn en pli ol 70. Vidu kelkajn hejmpaĝojn: Aŭstralio,
Brazilo, Finnlando, Francio, Germanio,
Hungario, Usono kaj Kanado.
Kiuj estu membroj en ILEI?
Studentoj kaj instruistoj membriĝu en ILEI! Ankaŭ se vi volas subteni la instruadon de Esperanto kaj interkulturan edukadon, tiukaze vi estu membro de ILEI!
(Atentu, post mallonga teknika paŭzo, denove eblas pagi ankaŭ tra la banka konto de ILEI. La kontonumeron vi povas trovi en la formularoj de ILEI-membriĝo, en la abonilo de Juna Amiko kaj en la paĝo https://www.ilei.info/membrigxo.php.)
Kion ILEI-membriĝo ofertas al vi?
- Ilustrita revuo, Internacia Pedagogia Revuo (IPR), aperanta kvarfoje jare, prezentante nivelajn fakajn artikolojn kaj Ligajn novaĵojn. Ĝia livero estas inkluzivita en la membreco.
- Ĉiujara internacia Kongreso kun fakaj prelegoj en kolega etoso.
- Rabata abono por supermembroj al revuo Juna Amiko, tre utila por komencantoj, kun allogaj legaĵoj por legemuloj inter 10- kaj 100-jaraĝaj.
- La eblo posti viajn videojn en la mojosa jutuba kanalo de ILEI https://www.youtube.com/@EsperantoEdukadoILEI/featured
|
Novaĵoj
2025-02-02: Dua alvoko al la ILEI-kongreso 2025 – Beogrado, Serbio
2025-01-15: Raporto pri trimonata periodo
2024-12-20: Retejo de la 58-a Kongreso de ILEI
2024-12-15: Instruistoj de la Jaro (anonco)
2024-12-06: Festa Kunveno okaze de Zamenhof-Tago kaj la 75-jara jubileo de ILEI
2024-11-24: Pri la enhavo de IPR 2024/4
2024-11-24: Tago de la Esperanta Libro 2 - Pri viroj kaj kunikloj
2024-10-19: Raporto pri trimonata periodo
2024-09-07: Pri la enhavo de IPR 2024/3
2024-08-05: La nova estraro de ILEI
2024-07-27: Rezolucio de la 57a ILEI-Kongreso
2024-07-15: Raporto pri trimonata periodo
2024-05-21: ILEI regione en Beogrado, 2024/08/17-24
2024-05-21: Stipendikonkurso de Serbia Esperanto-Ligo kaj ILEI-RS
2024-05-17: EKO-Komunikoj
2024-04-26: Pri la enhavo de IPR 2024/2
2024-04-15: Raporto pri trimonata periodo
2024-02-12: Alvoko por la kongresoj 2025 kaj 2026
2024-02-12: Premio Mauro La Torre (konkurso)
2024-02-03: Jen senpaga specimeno de IPR (N-ro 2024/1)
2024-02-02: Pri la enhavo de IPR 2024/1
2024-01-15: Raporto pri dumonata periodo
2024-01-15: Raporto pri la sekcia agado en la jaro 2022
2024-01-10: Novaĵoj de nia laborgrupo pri universitata agado
2024-01-10: Alvoko partopreni en la 57-a ILEI-Kongreso kaj Simpozio
2024-01-04: Laborgrupo pri Esperanto en lernejoj (aktualigita)
Ĉu vi volas legi interesajn kaj amuzajn tekstojn por progresi en Esperanto? Legu kaj abonu la revuon Juna Amiko: formularo por aboni la revuon!
Vi povas rekte tajpi kaj subskribi ĝin per via komputilo aŭ poŝtelefono!
![Juna Amiko](2022-04-K1.jpg)
La nova eldono de la Manlibro pri Instruado de Esperanto aperis. Mendu ĝin ĉe: https://manlibro.ikso.net/
|