|
|||
|
SetsukoYAMAKAWA Kun permeso de Anna Brenan, redaktoro de origina Sekso kaj Egaleco, du japanaj
virinoj, HUKUNAGA Makiko kaj mi, komencis eldoni la japanan version de Sekso
kaj Egaleco en 1980. Nia cxefa agado estis: traduki artikolojn de SkE en la
japanan kaj esperantigi informojn kaj opiniojn de japanaj ne-esperantistoj por
esperanta SkE. Ni kredis, ke la enhavo de SkE estos interesa kaj instrua ankaux
al japanaj ne-esperantistoj. Kaj japanaj legantoj povos partopreni en diskut-rondo
de SkE internacie per nia tradukado inter Esperanto kaj la japana. Partopreno
de ne-esprentistoj ankaux helpos al pliricxigo de la origina SkE. Ni ankaux
kredis, ke nia agado montros al ne-esperantista publiko valoron de la lingvo
Esperanto, ke gxi estas utila por mondskala intersxangxo de informoj kaj opinioj.
|
||
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |