|
|||
|
Spomenka STIMEC Ekde la unua momento kiam Lazaro Ludoviko Zamenhof finpretigis la unuan lernolibron,
virinoj staris cxe la lulilo de la lingvo: la dota mono de lia novedzino Klara
Zamenhof naskita Silbernik (1863 - 1924) helpis presi la unuan lernolibron de
la lingvo. La filinoj subtenis la patron. La patrino aktivis en varsovia Esperanto-
rondo Konkordo: kuracistino Sofia Zamenhof (1889-1942) ordigis la ampleksan
bibliotekon de la patro. La plej juna filino Lidia Zamenhof ( 1904-1942) lernis
la lingvon, kiun la patro inventis. Ekde sxia 9a vivo jaro sxi posedis la lingvon,
kaj poste instruis gxin, gvidis kursojn, cxefe per Cxe-metodo. El la pola literaturo
sxi tradukis el la verkoj de Boleslaw Prus kaj H. Sienkiewicz, sxi kunlaboris
je Enciklopedio de Esperanto. Kiel adepto de bahaa religio, sxi tradukis cxefajn
verkojn de la bahaa religio
|
||
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |