|
|||
|
Anna LOWENSTEIN Dum la 70aj kaj 80aj jaroj floris la internacia virina movado, kaj gxuste dum
tiu periodo floris la virina agado ankaux interne de la Esperanto-movado. Tre
aktivis la virina komisiono, kiu kontaktis ekster-movadajn virinajn asociojn,
organizis seminariojn en Roterdamo kaj en la Internacia Esperanta Kursejo en
Pisanica (Bulgarujo), kaj aktive kontribuis al la kongresa temo "Diskriminacio"
dum la UK en Stokholmo, 1980. Krome aperis la revuo Sekso kaj Egaleco de 1979
gxis 1988, kiu estis regule tradukata en la japanan. En tiu revuo oni esploris
multajn aktualajn temojn rilate al la socia situacio de virinoj. Krome, regule
aperis en gxi leteroj kaj artikoloj, en kiuj oni esploris la seksismajn lingvajn
trajtojn de Esperanto, precipe rilate al la sufikso -ino kaj al la uzo de la
vira pronomo li kiel neuxtrala pronomo...
|
||
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |