Kontaktu ILEI!
|
Aloyzas GUDAVICIUS
Sekso kaj genro en esperanto
En la lingvo respeguligxas tiaj objektoj kaj aspektoj de la mondo, kiuj estas
gravaj por parolantoj de tiu cxi lingvo. En tiu cxi senco oni parolas pri lingva
vidpunkto de la mondo. Tamen oni ne povas aserti, ke cxiuj gravaj por la popolo
ajxoj havas esprimon en la lingva sistemo, cxar, unue, en historio de lingvoj
influis diversaj kialoj kaj nuntempe multo da lingvaj esprimnivelaj fenomenoj
sxajnas tute hazardaj, due, en cxiu lingvo eblas esprimi bezonatan sencon per
teksto.
Neniu dubas, ke diferenco de sekso por cxiu popolo estas grava, tamen en multaj
lingvoj ne ekzistas gramatika aux vortfarada kategorio de genro, ekzemple en
la angla, en iaj iranaj lingvoj, en la skandinavaj lingvoj trielementa kategorio
de genro sxangxigxis en la duelementa kategorio de la viveco / malviveco ktp.
Tamen ekzistantaj en la lingvo iloj de esprimo de difinita senco donas por la
parolanto eblecon pli profunde eksenti tiun cxi sencon kaj substreki gxin en
la parolo. Kiel estas kun sekso en Esperanto?
Cxiu lernanto de Esperanto komencas per la tute komprenebla diferenco inter
knabo - knabino, koko - kokino. Krom sufikso -in-o en Esperanto por esprimo
de sekso ekzistas sufiksoj -cxj-o (por viraj nomoj), -nj-o (por virinaj nomoj)
kaj prefikso ge-, kiu kunigas personojn de ambaux seksoj. Do -cxj-o kaj -nj-o
estas auxtonoma esprimo de seksa senco, tamen esprimo de la virina senco per
-in-o aux inkluzive per ge- signifas superecon de vireco, cxar en tiu kazo virinaj
aux geviraj nomigoj estas derivitaj de viraj formoj. Due, viraj formoj oni uzas
tre ofte kiel gxeneralan nomigon de profesioj, okupigxoj ktp. Ekzemple, en la
Tekstaro de Esperanto, kiu enhavas pli ol 4,5 milionoj da vortoj, suma nombro
de trafoj de la vorto lernanto estas 409, lernantino - 27 kaj gelernantoj -
52, konforme leganto - 790, legantino - 12 kaj gelegantoj - 24 (cxiuj en alparolo
Estimataj gelegantoj) ktp.
Se ni koncernus Esperanton rilate al la aliaj lingvoj, facile estus konstati
kaj similecon, kaj diferencon. Virinaj formoj kutime estas derivitaj de virsencaj
vortoj, ekz. pole nauczyciel - 'instruisto' - nauczycielka, germane Lehrer -
Lehrerin. Tamen komparataj lingvoj diferencas de Esperanto per ekzistado de
genro - gramatika kategorio, kiu cxiuokaze alregistras cxiun substantivon al
unu el du aux tri genroj per difinita finajxo aux artikolo. Due, la plej gravaj
terminoj de familiaj rilatoj en etnaj lingvoj havas auxtonoman esprimon de sekso,
ekz. litove brolis 'frato' - sesuo 'fratino', pole brat - siostra, germane Bruder
- Schwester ktp. Speecifikan okazajxon de antifeminisma vidpunkto ilustras pola
lingvo, en kiu ekzistas specifikaj gramatikaj formoj por vira sekso, t.e virseksaj
substanvivoj (ankaux adjektivoj kaj verboj) formas opozicion kun aliaj vortgrupoj
inkluzive inajn nomigojn.
Gxenerale oni povas diri, ke en Esperanto same kiel en la etnaj lingvoj centralan
pozicion okupas vira sekso. Esencan diferencon konsistigas plisimpligo de esprimo
de sekso konvena al strukturo de Esperanto kiel difinita komuna parto de euxropaj
lingvoj kaj kulturoj.
|