|
AL
LINGVA DEMOKRATIO! ALVOKO
AL LA MEMBROJ DE UEA/TEJO/ILEI Karaj
membroj (kaj ne-membroj) de UEA/TEJO/ILEI, dum
la Universala Kongreso en Zagrebo la komitato de UEA aprobis novan labor-planon
kaj komisiis nin esti speco de "garantia komisiono", kiu certigos, ke
la labor-plano estos kunlabore plenumata de la membroj de niaj tri organizajxoj. La
nova labor-plano emfazas la jenajn prioritatojn: §
informado
Ili
estas en si mem klaraj, kaj vi povas detale legi en la labor-plano mem, kiel ili
estas komprenataj. Cxu
ni bezonis novan labor-planon komence de la 3-a jarmilo? La respondo estas, laux
ni, jes! Sekve de tio, kion ni cxiuj faris sub la flago de la "Kampanjo
2000", ni nun devas turni nian atenton al la stato de Esperanto en la
mondo, kaj reigxi movado, kiu parolas al la mondo, en maniero, kiun la
mondo komprenas (informado), kiu instruas la lingvon kaj la movadon
ankaux per la lastaj metodoj kaj te§nikaj rimedoj (instruado), kiu
utiligas Esperanton por la normalaj bezonoj de la vivo (utiligado). Tiaj
agadoj estu farataj kun atento al la junularo, esperantista kaj neesperantista,
al la tumonda dimensio de nia agado (por ke ne restu landoj sen esperantistoj)
kaj al la uzado de la profesiaj talentoj de niaj membroj. Unu
lasta afero devas esti klara al cxiuj: ni ne bezonas konkurenci kaj batali inter
ni. Ni estas cxiuj laborantoj por la sama idealo preter kelkfoje tro rigidaj
asociaj limoj. La
labor-plano,
kiun vi legos, emfazas la rolon kaj de UEA kaj de TEJO kaj de ILEI, kaj de cxiuj
aliaj esperantistaj asocioj, kaj ni sxatus en cxiuj landoj vidi kunlaboron, ecx
se kun la bezonata memstareco de cxiu organizajxo. Ankaux
la titolo de cxi tiu komuniko kaj de la laborplano "Al lingva
demokratio!" ne bezonas klarigon. Gxi tre klare diras, kiu estas la
finfina celo de nia laboro. Ni
faros nian komunan eblon por helpi vin kaj ni dankas vin pro viaj estontaj
klopodoj. Renato
Corsetti, prezidanto de UEA Holger
Boos, prezidanto de TEJO Mauxro
La Torre, prezidanto de ILEI
|