
Ĉu vi volas legi la organon de ILEI? Membriĝu, kaj vi regule ricevos ĝian organon, Internacia Pedagogia Revuo (IPR). Jen IPR 2024/1.

Kio estas ILEI?
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estas la ĉefa agadejo por Esperante parolantaj instruistoj kaj edukistoj de Esperanto. Krom esti memstara asocio, ILEI estas aliĝinta faka asocio de Universala Esperanto-Asocio kaj ĝi havas 37 landajn sekciojn kaj membrojn en pli ol 70. Vidu kelkajn hejmpaĝojn: Aŭstralio,
Brazilo, Finnlando, Francio, Germanio,
Hungario, Usono kaj Kanado.
Kiuj estu membroj en ILEI?
Studentoj kaj instruistoj membriĝu en ILEI! Ankaŭ se vi volas subteni la instruadon de Esperanto kaj interkulturan edukadon, tiukaze vi estu membro de ILEI!
(Atentu, post mallonga teknika paŭzo, denove eblas pagi ankaŭ tra la banka konto de ILEI. La kontonumeron vi povas trovi en la formularoj de ILEI-membriĝo, en la abonilo de Juna Amiko kaj en la paĝo https://www.ilei.info/membrigxo.php.)
Kion ILEI-membriĝo ofertas al vi?
- Ilustrita revuo, Internacia Pedagogia Revuo (IPR), aperanta kvarfoje jare, prezentante nivelajn fakajn artikolojn kaj Ligajn novaĵojn. Ĝia livero estas inkluzivita en la membreco.
- Ĉiujara internacia Kongreso kun fakaj prelegoj en kolega etoso.
- Rabata abono por supermembroj al revuo Juna Amiko, tre utila por komencantoj, kun allogaj legaĵoj por legemuloj inter 10- kaj 100-jaraĝaj.
- La eblo posti viajn videojn en la mojosa jutuba kanalo de ILEI https://www.youtube.com/@EsperantoEdukadoILEI/featured
|
Novaĵoj
2025-12-28: Lerneja agado en Benino
2025-12-22: Ŝanĝo de paĝonombro de IPR en 2026
2025-12-11: Nova kaj senpaga ILEI-kurso laŭ la metodo de Renato Corsetti
2025-12-07: Ligilo por la komuna aŭskultado okaze de la Zamenhofa Tago
2025-12-01: Mesaĝo de la Prezidanto de ILEI pri la forpaso de Rob Moerbeek
2025-11-17: La proponoj de ILEI por la Zamenhofa Tago 2025
2025-11-13: Pri la enhavo de IPR 2025/4
2025-10-15: Raporto pri trimonata periodo
2025-08-29: Pri la enhavo de IPR 2025/3
2025-08-29: Instruistoj de la jaro 2024
2025-07-15: Raporto pri trimonata periodo
2025-07-03: Simpozia programo
2025-06-17: Bita eldono de ILEI de la verkaro de Antonietta Bernardoni, en Esperanto kaj en la ĉina
2025-06-07: Programo de la 58-a Kongreso (aktualigota)
2025-05-24: Jen la novaj ligiloj por la 58-a kongreso
2025-05-19: La arkivo de EKO ekde nun estas ankaŭ AMO-arkivo
2025-05-18: Retpirata atako de nia kongresa retejo
2025-05-16: Elekto de invitantoj de la Kongreso de ILEI por la jaro 2026
2025-05-13: Pri la enhavo de IPR 2025/2
2025-04-15: Raporto pri trimonata periodo
2025-03-13: Ceremonio por honori la gajnintojn de la Premio La Torre 2024
2025-03-13: Rezultoj de la Premio Mauro La Torre 2024
2025-02-06: Pri la enhavo de IPR 2025/1
2025-02-05: Memore al Renato Corsetti
2025-02-02: Dua alvoko al la ILEI-kongreso 2025 – Beogrado, Serbio
2025-01-15: Raporto pri trimonata periodo
Ĉu vi volas legi interesajn kaj amuzajn tekstojn por progresi en Esperanto? Legu kaj abonu la revuon Juna Amiko: formularo por aboni la revuon!
Vi povas rekte tajpi kaj subskribi ĝin per via komputilo aŭ poŝtelefono!

La nova eldono de la Manlibro pri Instruado de Esperanto aperis. Mendu ĝin ĉe: https://manlibro.ikso.net/
|