ILEI-se   Svenska Esperantolärares förening

Sveda sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

Kunveno de instruistoj en la Gotenburga regiono en 21 jan 2006

2006-feb-02

Ĉeestantoj: Fredrik Olofsson, Helfrid Karlsson, Ali Khoshmashraban, Melker Svensson, Siv Burell. Ĉi tiun tagon la radio avertis: grandaj trafikproblemoj pro la neĝado, sed tamen venis kvin.

La celo de la kunveno estis interŝanĝi raportojn pri kio okazas/okazos en la regiono kaj eble trovi solvojn de kelkaj problemoj.

Raportoj:

  • Esperantokursoj en Gotenburgo
    lunde: unufojo monate kunveno en la Lingva Kafejo ĉiun mardon: ”babila horo” en la klubejo kaj poste komencanta kurso, se estas partoprenantoj. ĉiun ĵaǔdon: daǔriga kurso en la klubejo.
  • Kio okazas en la centro de Svedio?
    Propono al la parlamento de verdula parlamentaro enmeti Esperanton kiel elekteblan fakon ekde la sepa klaso kaj tra la gimnazio. Se la parlamento aprobos la proponon, ni bezonos pliajn E-instruistojn, prefereble jam dungitajn instruistojn. Ĉu someraj kursoj en Esperantogården? Ĉu en la regionoj?
  • Kio okazis al la petskribo pri mono por gimnaziaj projektoj en la tuta lando?
    Ĝis nun nenion. En aǔgusto ni sendis ĝin al la ministro por egaleco. Ĝi estis sendita al sekcio de Näringsdepartementet – al du sekcioj en vico – kaj plusendita al la Eduka kaj Kultura departemento. Oni diris ke ĝi estus pritraktata en januaro. Ni atendu la rezulton!
  • La 39:a ILEI-konferenco 25–29 julio 2006 okazos en Parma.
    La temo estos: ”Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj eduko por ĉiuj”. Niaj elektitaj reprezentantoj de la sveda sekcio de ILEI estas: Jill Hilford kaj Fredrik Olofsson, sed estas loko por pliaj partoprenontoj! Blankedoj troviĝas en la revuo IPR.
  • Folke Wedlin, kiu ne povis partopreni, sendis raporton pri Gimnazio de Lerum:

    La nuna Esperanto-kurso ĉe Gimnazio de Lerum konsistas el 15 lernantoj, ĉiuj interesataj kaj plejparte tre lertaj. Ekde aŭgusto ni havas interŝanĝon kun malagasia lernejo en Ambohidrapeto, antaŭurbo de Antananarivo. Miaj lernantoj nun verkis etajn sinprezentojn, kiujn ni sendis al Malagasio kun foto de ĉiu studanto, kaj ni nun atendas similajn sinprezentojn de Ambohidrapeto. Poste ni laŭplane rakontos pri la kulturo, naturo k.t.p. de niaj landoj; eble ni ankaŭ faros etan filmon pri ”ordinara tago en la vivo de iu svedo, respektive malagaso”.

    Plue ĵus komenciĝis kurso de Esperanto por instruistoj ĉe ni. Pluraj kolegoj petis min starti tian kurson, sed ĉar ili estas plenokupataj, ĉiu kun sia propra horaro, nur unu fakte anoncis sin por partopreni je la tempo ebla por mi. Tamen la kolegino, kiu nun ekprenis siajn unuajn esperantajn paŝojn, ŝajnas kontenta: mi aŭdis ŝin entuziasme babili kun aliaj instruistoj ĉe ni pri la nova lingvo...

    Supozeble ŝi kunveturos al Litovio ĉi-aŭtune, kiam ni planas viziton ĉe Mezlernejo de Jonas Totoraitis, la gimnazio, kun kies Esperantolernantoj kaj instruistoj ni renkontiĝis ĉi-printempe en Nida kaj Karlskrona.

    Mi ankaŭ depost pli ol unu jaro intermite skribas al Skolverket por efektivigi, ke oni deklaras Esperanton ”nacia kurso” – sen tio ne plu eblos instrui nian lingvon ĉe svedaj lernejoj. La koncerna peto estos prezentenda ĉe Administracio de Lernejoj en februaro ĉi-jare – ege grava afero!

    Mi fine volas mencii, ke eventuale lerninto mia – Johannes Carlsson, la plej lerta de la pasintjara kurso – ricevos okupon kiel volontulo ĉe UEA en Roterdamo marte.

    Kun deziroj pri bona laboro,

    Folke Wedlin

    Jes, vere estas ”ege grava afero”. Ni krucu la fingrojn por ke la Administracio de Lernejoj decidu ke Esperanto estu nacia kurso !!

  • La distanca Esperanta 5-poenta kurso de Umeå nun estas finita. Kelkaj membroj de la sveda sekcio de ILEI partoprenis. Ne estos nova kurso ĉi tiun printempon, sed eble aǔtune.
  • Nia hejmpaĝo www.ilei.info/svedio/eo daǔre bezonas kontribuojn de novaĵoj.

Diskuto: Kun la supraj punktoj kiel bazo ni diskutis kiel agi pri la projekto ”Språk och kommunikation” pro kiu ni ricevis 4 800:- de la fonduso Olle Olsson. Mankas personoj kiuj estas liberaj tage kaj povas viziti la gimnaziojn. Siv havis kontaktojn kun ses gotenburgaj gimnazioj kaj ofte la rektoroj estis sufiĉe positivaj, sed la instruistoj pri la sveda, kun kiuj ni volis kunlabori, ĉiam jam havis tro multe da devoj kaj aliaj projektoj. Do, la intereso por ”lingvo sen lando” ne estas granda. Se la parlamento aprobos la E-proponon, eble estos gazetaj debatoj kiuj iamaniere povus helpi nin.

Ni ne decidis pri venonta kunveno, sed ni revenu kun nova dato printempe kiam la vetero ne baras al instruistoj de vilaĝoj veni pro trafikproblemoj. Ni ja scias ke en Björketorp troviĝas interesa esperantolaboro kaj ni antaǔvidas renkonti Ragnhild Berglund alian fojon.

Skribis Siv Burell, 2006-02-02

© Svenska sektionen av ILEI, http://ilei.info/svedio