ILEI-se   Svenska Esperantolärares förening

Sveda sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

Multflanka kunlaboro Finnlando – Svedio

2005-okt-15

La tradiciaj seminario de Sveda Esperanto-Instituto (SEI) kaj Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) kunfandiĝis 16-18 sep 2005 en Esperanto-Gården (Esperanto-Domo), Lesjöfors, Svedio. Malgraŭ nefavora decido de la Kultura fonduso Finnlando–Svedio al nia petskribo la evento realiĝis multflanka.

La busveturo tra la malnovaj fertraktintaj regionoj kun tradiciaj ruĝkoloraj domoj inaŭguris la temon literaturo kaj muziko. Anita Dagmarsdotter rakontis kaj muziko ludiĝis. En Avesta ni kafopaŭzis en la Jularbo-muzeo, nomita laŭ la legenda tirharmonikisto. Tiun instrumenton dum la semajnfino multfoje traktis Lauri Liukkonen kun Tiina Oittinen violone kaj Anja Karkiainen kante. La finna triopo kun Martin Strid brile sukcesis kantigi la 58-personan publikon (27 el Finnlando, 2 el Norvegio kaj 29 el Svedio). La melodiojn Martin prezentis krom violone ankaŭ tonsilabe. Temas pri sistemo, kiu indikas melodion sen muziknotoj.

La sabatmatena literatura kvizpromeno preparita de Sten Johansson kaj Carola Antskog postulis, same kiel pluraj aliaj programeroj, kunagadon trans la kulturaj limoj. Karkianen prezentis siajn proprajn esp-rimaĵojn kaj rakontis pri Aleksis Kivi, la frua finnlingva verkisto, kies verko Sep fratoj lasis multajn spurojn en la finna socio. Interese estis lerni pri lia vivo mizera, kiun sekvis rekono nur post la morto. Kerstin Rohdin rakontis pri Astrid Lindgren, la multflanka persono kaj verkistino, kiu per Pipi Ŝtrumpolonga enkondukis infanedukan revolucion. Ekskurso al Mårbacka, muzea bieno je 100 km-a distanco de Lesjöfors, konatigis la vivon de la verkistino Selma Lagerlöf. Kiel farmistino ŝi donis laboron al multaj senlaboruloj. Ŝi vere bezonis la nobelpremian monon. Remburita ansero rememorigas pri Akka en ”La Mirinda Vojaĝo de Nils Holgersson”. Lagerlöf donis la rajton al Esperanto traduki ĉiujn siajn verkojn.

Realiĝis kunvenoj de Eldona societo Esperanto, koopera societo Esperanto-Gården kaj SEI. Spertojn dum nokta babilado interŝanĝis la estraroj de EAF kaj Sveda Esperanto-Federacio (SEF). Kun granda malĝojo ni ekaŭdis ke Franko Luin, la ĝis majo prezidanto de SEF (Sveda Esperanto-Federacio), post mallonga malsano forpasis. Bengt-Olof Åradsson, la nova prezidanto de SEF, faris funebran parolon. Ni kune kantis svedan himnon.

La ”pensisto” Bertil Nilsson faris kavalkadon de diversaj trajtoj en la historio de Esperanto. Odd Tangerud, prezentita de Lars Forsman kiel ”la leono de Norvegio” deklamis poemojn ĝislarme tuŝajn kaj per unupersona realigo La svato, triprotagonista dramo de Ĉeĥov, provizis dignan finon al la seminario.

La bona etoso daŭris surbuse. En Stokholmo ni diris ”Ĝis la revido” kaj la finnoj plu ŝipis al Turkuo, la urbo de la sekvaj Vintraj Tagoj 25-26 marto 2006.

Siv Burell kaj Anna Ritamäki

© Svenska sektionen av ILEI, http://ilei.info/svedio