ILEI-se   Svenska Esperantolärares förening

Sveda sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj

Diskutilo por personoj el diversaj landoj pri E-instruado

2005-okt-15

La tagoj en Esperanto-gården, Lesjöfors, 16-18 septembro 2005, kiam EAF kaj SEI kunlaboris, estis plenplena je programeroj. Vidu supre la raporton de Anna Ritamäki kaj Siv Burell: Multflanka kunlaboro Finnlando-Svedio. Nur naǔ personoj, 4 finnoj kaj 5 svedoj, trovis tempon plenigi la ”diskutilon”, tamen mi pensas ke ili reprezentas la majoritaton de la partoprenintoj.

Diskutilo por personoj el diversaj landoj pri E-instruado

  1. Je kia aĝo oni laŭ vi plej bone eklernu Esperanton? 9-jara, 16-jara, plenkreska
    9-jara, 16-jara, –0-jara kaj plenkreska, la aĝo ne gravas sed necesas ĝusta metodo al tiu aĝo. Tamen ĉiu aĝo estas bona.
  2. Diru al juna persono unu kialon por eklerni Esperanton!
    Por sperti la mondon pli kvalite. La plezuron komuniki en internaciaj rondoj. Internaciaj kontaktoj.
  3. Se oni volus evoluigi iun lernilon, oni devus koncentri sin je
    1. lernolibro por studrondoj
    2. interretaj kursoj   1
    3. leterkurso kun persona kontakto kun gvidanto   1
    4. kurso por la televido aŭ video
    5. kurseto, adaptita al kafejaj renkontoj; diskutilo pri diversaj temoj
    6. paroliga kurso ”aŭskultu – parolu!”   1
    7. literatura kurso kun pli kaj pli malfacilaj tekstoj
    8. skriba kurso kiu celas verki noveletojn kaj poemojn
    9. ”geografia kurso” kiu celas ricevi leteramikojn en speciala lando   1
    10. kurso pri paco kaj homaj rajtoj kombinite kun Esperanto-studado   1
    11. alie
    Precipe j estas interesa (kelkaj forstrekoj), sed ankaǔ b, c kaj f havas forstrekojn.
    Kolekti homojn internacie pritraktante komunan interesan temon.
  4. Kiel ni povus uzi muzikon kaj kantojn por logi al Esperanto-studado?
    Dependas de la celgrupo!! Malfacile! Tro da konkurenco. Necese, sed dependas de la celgrupo.
  5. Diru la plej bonan argumenton por persvadi rektorojn enmeti Esperanton en la lernejoj !
    Oni devas montri ke Esperanto helpas lerni aliajn lingvojn. La kompreno de la mondo. Ev. kontakto kun homoj ekster ”ordinaraj” landoj. La lernejo ricevas bonan reputacion pri internacieco kaj interkultureco. Aranĝeblas bona instruisto sen peno de la rektoro. Kurso pri paco kaj homaj rajtoj kombinite kun Esperanto-studado.
  6. Pri kio la ILEI-sekcioj en la nordiaj landoj povus kunlabori?
    Edukado kaj trejno de bonaj esperantoinstruistoj + kontaktoj inter gimnaziaĝaj esperantolernantoj. Pri kurso pri paco kaj homaj rajtoj kombinite kun Esperanto-studado. Mono de EU + Föreningen Norden + artikoloj en porinstruistaj revuoj. Pri la instrumetodoj, kiuj verŝajne ne similas.
  7. Kiu instanco povus laŭ vi respondeci pri E-studado? a) la ministro pri eduko b) la ministro pri egaleco c) alia instanco
    La ministro pri eduko. La ministro pri egaleco. Unu paŝo povus esti ŝtate rekognitaj esperantoekzamenoj.

Siv Burell

© Svenska sektionen av ILEI, http://ilei.info/svedio