|
|
Raporto de ILEI-se en marto 2005
2005-mar-21
Kvin ILEI-anoj de la gotenburga regiono renkontiĝis la 19:an de marto por esplori kio okazas en la Esperantomondo. Krome ĉeestis Kerstin Rohdin el Smolando (kiu i.a. tradukis "La fratoj Leonkoro" en Esperanton). Ni interŝanĝis ideojn kaj informojn.
- 25 gimnazianoj en Lerum sub gvido de Folke Wedlin studas Esperanton ekde aŭgusto 2004
kaj korespondas kun lernejanoj en Marijampole, sude en Litovio. En majo la sveda klaso renkontos la
litovan kaj lernos kiel aspektas la lando. Post kelkaj tagoj la litova klaso iros kune kun la sveda kaj
eklernos kiel aspektas Svedio. Antaŭe ambaŭ klasoj skribis: "Nia bildo de via lando". Estos
interese por ili kompari la antaŭajn bildojn kun la realo.
Kiam Folke antaŭ kvin jaroj komencis instrui Esperanton al gimnazianoj, la nombro de partoprenantoj estis malgranda, sed kreskis de jaro al jaro. Bedaŭrinde Lerum nun estas la sola sveda urb(et)o, kiu havas Esperanton sur la leciona horaro. Estus fruktodone interŝanĝi sperton kun alia gimnazio. Sed kontakto kun lernejo en alia lando tre valoras!
En www.nordkontakt.com vi povas legi pri la antaŭbildoj, kiujn la klasoj havas de la landoj de
iliaj leteramikoj.
Folke pensas ke gravas ke la instruisto jam estas dungita en la lernejo por konvinki la rektoron pri la bono instrui Esperanton.
- La universitato de Umeå, en la norda parto de Svedio, donos "Enkonduko en Esperanton" kiel distancan kurson je 1,5 poentoj la venontan aŭtunon. Ni diskutis kial la universitato de Gotenburgo ankoraŭ ne havas E-kurson. Tamen troviĝas ja almenaŭ du E-instruistoj ligitaj al la universitato. Ni esploru! Ĉu oni povus kombini Esperanton kun fako kiel "Paco kaj Evoluo en la Mondo " aŭ
simile?
- Ne nur gimnazianoj bezonas kursojn. Kerstin volus trejnkurson por ĉiuj kiuj iros al UK en Litovio. Eble la gotenburganoj povus aŭtveturi al Oskarshamn kaj havi semajnfinan kurson kune kun ilia grupo en junio?
- Mira preferus aŭtobusan vojaĝon al iu E-centro en alia lando ekzemple al Grésillon, Francio.
Eble ni povus realigi tiun ideon en 2006?
- Inga donis al ni multajn retadresojn: Ekz: http://eo.wikibooks.org/wiki/Kuirlibro:Receptoj por personoj kiuj same kiel la grupo en Oskarshamn, kombinas kuiradon kun Esperanto.
Inga ofte diras ke "Esperanto estas plej granda interrete ol en la realo". Ŝi havas veran trezoron
de retadresoj, kie oni povas serĉi informon.
- Andreas ne nur serĉas kaj disdonas retadresojn, li kreas hejmpaĝojn, ekz. ĉi tiun.
- Kaj, kion faras mi, Siv? Ho, ne tro multe, sed mi havas ideojn. Mi pensas ke la estraro de ILEI, Svedio, devas demandi al ĉiu ILEI-ano, kion okazas en lia/ŝia regiono kaj kolekti kaj disdoni ideojn. Kaj, mi volus pruvi ke ankaŭ sen esti dungita en lernejo, oni povus krei Esperantajn grupojn tie!!??
Siv Burell, sekretariino de ILEI-se
|