Iomete pri la kontaktoj kun internacia ILEI
2005-dec
- ILEI decidis en novembro 2005 ke la kongrestemo 2006 estu: Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj eduko por ĉiuj. De ĉirkaŭ 20 sekcioj venis tradukoj en ĉies nacian lingvon. Legu pli en www.ilei.info/vikio/Konferenca_Temo
- Respondo al la peto de Mihai Trifoi, sekciestro en rumana ILEI, pri la argumentoj de la petskribo de la sveda sekcio de ILEI al la ministro pri Egaleco en aŭgusto 2005
Argumentoj:
- Malgraŭ la fakto ke pli kaj pli da lingvoj estas uzataj en EU la plejparto de la lernantoj studas
nur la anglan, devige por ĉiuj. Ni volas grandigi la intereson ĉe gimnazianoj por lingva
egaleco.
(La poenta sistemo por eniri universitatojn bedaŭrinde ne favoras lingvojn sed pli rapidajn mallongajn
kursojn. Estas diskuto pri tio. La instruistoj pri lingvoj trovas, ke iliaj instruhoroj daŭre malkreskas.)
- Nun estas Esperanta kurso en la universitato de Umeå. Oni devas komenci la
studadon jam en la gimnazioj.
- Esperantoinstruistoj troviĝas dise en la lando.
- La Homaj Rajtoj de UN artikolo 26:2 diras:
Eduko celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj plifortigon de la respekto al la homaj
rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Ĝi kreskigu komprenon, toleron kaj amikecon inter ĉiuj nacioj,
rasoj aŭ religiaj grupoj, kaj antaŭenigu la agadon de Unuiĝintaj Nacioj por konservo de paco.
Aldonitaj: la statuto de la sveda sekcio de ILEI kaj la Pragmanifesto.
La projekto (mallongigite)
Nomo: Lingva egaleco esperanta projekto por gimnazioj
Projektposedanto: La estraro de la sveda sekcio de ILEI
Kion ni volas fari:
- Informi pri Esperanto en kiel eble plej multaj gimnazioj.
- Esekonkurso (svede) inter la gimnazioj: Lingva egaleco.
- Eldono de libro kun la plej bonaj eseoj, tradukitaj en Esperanton. Paralelaj tekstoj
svede esperante. Kune kun la bonega lernolibro EPoGo (Esperanto por gimnazianoj)
la gimnazianoj povas legi ĝin dum la dua studsezono.
- Instigi gimnaziajn instruistojn lerni Esperanton.
UNUA PERIODO: Printempo 2006
- Kontaktoj kun rektoroj kaj instruistoj pri la sveda
- Informlecionoj al gimnazianoj kaj instruistoj, pri Esperanto kaj pri la esekonkurso
- Informo al rektoroj pri nia ebleco instrui al grupoj kiuj elektus Esperanton kiel libere
elektitan fakon
- Informo pri nia ebleco eduki gimnaziajn instruistojn en esperantoinstruistojn
- Kontaktoj kun la du svedaj esperantaj eldonejoj kaj aliaj eldonejoj
DUA PERIODO: Septembro decembro 2006
- Ileanoj kaj aliaj E-instruistoj vizitas la gimnaziojn, prefere kune kun iu junulo, kiu
havas propran sperton de Esperanto kiel libere elektitan fakon aŭ kiu vojaĝis per
helpo de Pasporta Servo
- La gimnazianoj ricevos broŝurojn pri Esperanto kaj la instruistoj havos la regulojn
por la esekonkurso
- La estraro de la sekcio havos longan kunsidon por diskuti la eseojn kaj dividos la plej
bonajn inter si por traduko
TRIA PERIODO: Januari majo 2007
- Novaj vizitoj al la klasoj. Montro de provekzempleroj de la libro. Renkonto kun
personoj kiuj espereble volos studi Esperanton
- Elekto de eldonejo
KVARA PERIODO: Junio oktobro 2007
- Presado de la libro. Dissendo al la gajnintoj kaj al UEA (senkoste), al gimnazioj, E-kluboj (laŭ antaŭa mendo)
- Dusemajna eduko de instruistoj en Esperantogården, Lesjöfors
- La aŭtuna studsemajno: Esperanto kiel libere elektita fako
- En kelkaj gimnazioj: eduko de instruistoj en Esperanto
KVINA PERIODO: Oktobro decembro 2007
- Labortaksado
- Artikoloj en E-revuoj, revuoj por instruistoj kaj en ĉiutagaj gazetoj
Kio okazis ĝis nun al la petskribo, unue sendita en aŭgusto?
- La oficejo de la ministro pri egaleco plusendis la petskribon al Näringsdepartementet (la Industria Departemento) ĉar ja temas pri mono.
- Du sekcioj en Näringsdepartementet traktis la aferon, sed trovis ke ĝi ne estu ilia respondeco.
- Oficisto telefonis kaj proponis ke ni sendu la petskribon al Invandrarvedrket (la migrula buroo),
ĉar tie troviĝas mono. Ni protestis: ne estas enmigrado, sed afero pri egaleco. Alia
propono: sendu la petskribon al Utbildningsdepartementet! (la departemento pri edukado).
Pli bone, sed ni persistas: temas pri egaleco.
- Alvenis leteron de Näringsdepartementet, dirante: Ni plusendis vian petskribon al Utbildnings- och kulturdepartementet.
Tia estas la nuna situacio en novembro 2005.
Interese: En oktobro parlamentano kreis proponon pri Esperanto en la lernejoj ekde la sepa
klaso (13-jaruloj) kaj en la gimnazioj. Do Utbildningsdepartementet esploros du priesperantajn skribojn samtempe. Iam en malfrua printempo la parlamento traktos la proponon. Nia petskribo estas plej simpla kaj ni devus havi respondon en januaro februaro, mi imagas.
Fino de la sendita respondo.
Bone havi kunlaboron kun aliaj sekcioj de ILEI kaj kompreneble ankaŭ kun la svedaj esperantoorganizoj.
Siv Burell