SEF apogas la projekton EPoGo Esperanto por gimnazianoj
sed volas recenzon.
Jen ĝi:
La Estraro de SEF,
Leginte la novan lernolibron EPoGo, Esperanto por gimnazianoj,
de Lars Forsman, Christer Lörnemark, Kjell Randehed kaj
Folke Wedlin, mi entuziasmiĝis.
La lernolibro plaĉas kaj al cerbo kaj al koro.
Ĝi estas moderna, bela kaj bone strukturita. La enhavo estas varia:
faktoj, fantazioj, komentoj, ekzercoj kaj gramatikaĵoj en precize
sufiĉaj porcioj.
Oni lernas kiel enmeti la supersignojn en la komputilon. Oni lernas
ke troviĝas multaj E-organizoj en la mondo, ke abundas muziko
kun tekstoj en Esperanto, ke oni trovas katalogon de E-libroj en
www.gotlib.goteborg.se, ke oni povas vojaĝi helpe de Pasporta Servo
k.t.p. k.t.p.
En ĉiu ĉapitro troviĝas proverbo, logante al pripenso kaj diskuto.
La gimnazianoj certe rekonas sin en la dialogoj kaj pensoj de
Andreo kaj Emma. Pluso, ke ne nur temas pri Svedio sed ankaŭ
pri aliaj landoj en Eŭropo kaj eĉ troviĝas mondmapo kun nomoj de
ĉiuj landoj.
Grandan zorgeman laboron la verkistoj faris. Se ili volus
plian laboron estontece, mi rekomendas ilin ankaŭ adapti ĝin
en filmmanuson, ĉar la historio bone taŭgas por televido.
Por ni en ILEI la paketo de EPoGo estas tre uzebla. Estas ja paketo,
ĉar krom la ĉefa lernolibro troviĝas ekzerclibro, manlibro kaj KD.
Ĝi estas uzebla ne nur en gimnazioj sed ankaŭ por aliaj kursoj kaj por
memstudado. En la distanckurso de la universitato de Umeå oni elektis
ĝin kiel ĉefan lernolibron.
Ni nur volus ke EPoGo estu pli facile havebla, kaj nombre kaj preze.
Gotenburgo, la 5:an de aŭgusto 2005.
Siv Burell
sekciestro de la sveda sekcio de ILEI