Internacia Pedagogia Revuo 2019/4 Titolpago: Driemaandelijks tijdschrift Afgiftekantoor: Antwerpen X. ISSN 1013-2031 Jarkolekto 49 - trimonata 19/4 Redakta komitato: József Németh (red.) Luiza Carol Mireille Grosjean Luigia Oberrauch Madella Rob Moerbeek Kunlaborantoj de la aktuala numero: Luiza Carol Flavia Della Rosa Mireille Grosjean Sylvia Hämäläinen A. Fabián Jiménez Ilona Koutny Stefan MacGill Rob Moerbeek Németh József Luigia Oberrauch Madella Luch Ofer Rita Rössler-Buckel Grażyna Szubryczyńska Dietrich Weidmann *** ENHAVO Enkonduko (Mireille GROSJEAN) Ilona KOUTNY: Pliaĝuloj en la universitata instruado József NÉMETH: Duono de duonjarcento en la redaktora seĝo Kelkaj ideoj pri la vivo kaj agado de ILEI (Komisiono de ILEI pri Univ. Agado) El la eldonaktivado de niaj sekcioj (Mireille GROSJEAN) Mireille GROSJEAN: Konsilio de Eŭropo: 70-jara strukturo Lertigi geinstruistojn kaj/aŭ enkonduki EOn en lernejojn (M. GROSJEAN) La sep veraj privilegioj de instruisto (tradukis Mireille GROSJEAN) Dietrich WEIDMANN: Nia planedo dronas en plastorubo Festa ludvespero okaze de la 70-jariĝo de ILEI – parto II. (M. GROSJEAN) Mireille GROSJEAN: La nepala lingvo malaperas en Nepalo… Sylvia HÄMÄLÄINEN: Instruado de Lingvoj en Finnlando Grażyna SZUBRYCZYŃSKA: Esperanto en bazlernejo n-ro 35 en Torun (PL) El la landoj kaj sekcioj (DE, ES, HU, IT) La 53-a ILEI-Kongreso en Kanado - programskizo kaj aliĝilo Juna Amiko bezonas vin! (Stefan MACGILL) Informoj pri ILEI, redakciaj informoj *** ESTRARO DE LA LIGO Prezidanto: Mireille GROSJEAN „Mirejo”, Grand-rue 9, cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando. . Tel. hejma (+41) 32 932 18 88, portebla (+41) 79 69 709 66. Kunordiganto de la estrara laboro. Eksteraj rilatoj (UNESKO, FIPLV kaj aliaj). Informado pri la Ligo. Observanto de ILEI en la estraro de UEA kaj Komitatano A ĉe UEA. Eldonado de la du revuoj de ILEI. Vicprezidanto: Ivan COLLING, DEPAC/UFPR, Ed. Dom Pedro I, Rua Gal. Carneiro, 560, Primeiro. Andar, Centro, BR-80060-150, Curitiba, PR, Brazilo. . Eldonado de la Manlibro pri Instruado de Esperanto Sekretario: Elena NADIKOVA, ul. Kadikova, 24-41, RU-428037 Ĉeboksari, Rusio, Tel. fiksa: (+7) 8352-648531, portebla: (+7) 919-670-25-34. . Estrarano pri financaj aferoj: William HARRIS „Vilĉjo”, 4 Edgecomb Ct, Portland ME 04013, Usono. . Tel. hejma (+ 510) 653 0998. Vic-prizorganto de financaj aferoj: Karine ARAKELJAN, 33 Khandjian Str., Apt. 4, AM-0010 Erevan, Armenio, Tel. poŝ.: (+374) 055-27-99-06. Estrarano: JUNG Yuro „Unika”, 101, Bonuru-Musashi, 9-11, Asahicyou 3, Kawagoe, Saitama JP-3501126, Japanio. Tel. poŝ.: (+81) 70-5569-6771. . Reta komunikado, kongresaj aferoj, TEJO. Estrarano: Radojica PETROVIĆ, Bul. oslobodjenja 36/14, RS-32000 Čačak, Serbio. Tel. hejma (+381) 32 371053. . *** Scienca Komitato Prezidanto: Humphrey Tonkin, Usono, University of Hartford; AdE1 Membroj: Duncan Charters, Usono, Principia College, Elsah Renato Corsetti, Britio/Italio, Università degli Studi di Roma „La Sapienza”; AdE1 Probal Dasgupta, Barato, emerita profesoro de LRU, Indian Statistical Institute, Kolkata; AdE1 Aloyzas Gudavičius, Litovio, Šiaulių universitetas Boris Kolker, Usono; AdE1 Ilona Koutny, Pollando/ Hungario, Uniwersytet im. Adama Mickiewicza w Poznaniu; AdE1 Stefan MacGill, Nov-Zelando/ Hungario Aleksandr Melnikov, Rusio, Академия Сельскохозяйственного Мaшиностроения Radojica Petrović, Serbio, Univerzitet u Kragujevcu Balázs Wacha, Hungario, MTA Nyelvtudományi Intézet AdE1 – Akademio de Esperanto *** Sur la titolpaĝo: nia redaktoro, József NÉMETH el Hungario, unu el la du novaj Honoraj Membroj de ILEI, vidu lian artikolon „Duono de duonjarcento en la redaktora seĝo”. Grafikisto: Luch OFER (Israelo) Sur la dorskovrilo: Esperanto en bazlernejo n-ro 35 en Toruń (Pollando) *** Enkonduko Karaj legantoj, Jen la lasta numero de nia jubilea jaro. Ĉi tiu numero estas pli ampleksa ol la tri aliaj de la jaro, por atingi la suman kutiman paĝonombron de 178 jare. Per tiu strategio ni povas sendi la tri pli malpezajn numerojn je pli malalta afranko. (emblemo de la 70-jariĝo de ILEI) Ni festas per ĉi tiu numero la mirindan laboron de nia redaktoro Jozefo Németh. Do la redakta laboro venas sub lupeon, vi ekscios multon pri la „kuirado” de nia organo. Elkoraj dankoj abundas por li, nia fidela kunlaboranto. Aperas ĉe la horizonto la jaro 2020 kun nia 53-a Kongreso en KEBEKURBO, ĝuste antaŭ UK, ambaŭ en KANADO. Nia estrarano William Harris vizitis la universitaton Laval, kie ni kongresumos. La programo aperas, la aliĝilo enestas. Do ek al aliĝo! Ek al salto al Ameriko! En Kebekurbo ni havos ludvesperon MALKOVRU AMERIKON! Bonan legadon ! Via prezidanto, Mireille GROSJEAN *** Pliaĝuloj en la universitata instruado Kunlaboro inter diversaĝuloj kadre de la Interlingvistikaj Studoj de UAM de Ilona KOUTNY, Interlingvistikaj Studoj, UAM, Poznano Biografio: Ilona KOUTNY naskiĝis kaj edukiĝis en Hungario, ekde 1997 vivas en Pollando. Diplomiĝis pri matematiko, franca filologio kaj esperantologio, poste doktoriĝis pri lingvistiko en la Budapeŝta Eötvös-Universitato (ELTE, HU) kaj habilitiĝis ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznan (UAM, PL). Ŝi instruis Esperanton dum jardeko ĉe la Esperanto-fako de ELTE. Longe ŝi okupiĝis pri komputa lingvistiko. Nun ŝi estas profesoro en UAM, estras la Hungaran Katedron kaj gvidas la internaciajn postdiplomajn Interlingvistikajn Studojn, kie ŝi prelegadas pri internacia kaj interkultura komunikado kaj esperanta lingvistiko. Pretigis kelkajn vortarojn (Hungara-Esperanta meza vortaro kun I. Szerdahelyi, trilingvajn laŭtemajn etvortarojn). Membro de la Akademio de Esperanto (1998-2016), profesoro de AIS. ikoutny@amu.edu.pl; http://www.amu.edu.pl/~interl/ Resumo: Esperanto havas sian edukan rolon en la procezo lernado dum la tuta vivo, ĝi povas aperi en diversaj niveloj de la oficiala instruado ekde la elementa lernejo ĝis la universitato kaj dum kursoj. La kaŭzoj kaj celoj iom diferencas. Krom la celo komuniki kun diverslandanoj, ĉe pliaĝuloj aldoniĝas motivo pasigi la libertempon kaj ekzerci siajn mensajn kapablojn. La artikolo prezentas kiun rolon Esperanto havas en la universitatoj de la tria aĝo kaj speciale la kunlaboron de diversaĝuloj kadre de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, kie entuziasma lernemo kaj matura sperto bone harmonias pro la komunaj interesiĝo kaj ideoj. 1. (Lingvo)instruado kaj lernado dum la tuta vivo La oficiala instruado de lingvoj okazas sur diversaj niveloj kadre de la eduka sistemo: a) ĝi komenciĝas en la elementa lernejo, pli kaj pli frue (en Pollando jam en la unua klaso), kaj plej ofte per la angla; b) ĝi daŭras en la mezlernejo, kie ofte jam du lingvoj estas devigaj: al la angla aldoniĝas la elektita alia lingvo; c) se iu studas en supera lernejo ion ajn, li aŭ ŝi kutime havas lingvokursojn aŭ almenaŭ devigajn lingvoekzamenojn (kiel en Hungario, kie havi ŝtatajn ekzamenojn el du lingvoj estas kondiĉo por akiri diplomon), iuj elektas lingvofakojn (germanan, francan ktp. filologiojn). Nuntempe jam estas neevitebla la kontakto kun diversaj lingvoj, ĉar eksterlandaj vojaĝoj iĝis pli atingeblaj, sed eĉ se ni restas hejmlande, diversaj filmoj kaj produktoj konsciigas nin pri la diverseco de lingvoj kaj la neceso scii fremdajn lingvojn. Memvola lernado, krom la oficiala edukado, povas okazi dum la tuta vivo kadre de lingvokursoj aŭ memstare, ja ekzistas materialoj, ne nur libroj kaj vortaroj, sed eĉ multmediaj (kun voĉo kaj bildoj, kelkfoje eĉ kun filmetoj), sur DVD aŭ rete atingeblaj. La universitato de la tria aĝo (UTA) estas speciala institucio, kiu okupiĝas pri la instruado de pliaĝuloj (55+). Ĝi havas jam longan tradicion en Pollando: ekzistas el ili ĉ. 400 kaj ĉ. 90 000 personoj sekvas en ili diversajn kursojn (Jaroszewska 2012). La lingvokursoj estas popularaj (vd. 3.). 2. Lingvolernado kaj Esperanto Estas interese esplori la kaŭzojn de lingvolernado kaj la progreson en lingvolernado en kunteksto de la lernata lingvo kun speciala atento al la internacia lingvo Esperanto kaj koncentriĝante al la pliaĝuloj. 2.1. Motivoj kaj celoj de lingvolernado • por laborceloj (komerco, politiko, scienco ktp.); • komunikado kun alilandanoj – dum vojaĝoj aŭ en retaj kontaktoj (diskutforumoj pri intereskampoj); • ekkono de aliaj kulturoj (muziko, filmoj, literaturo ktp.); • parencoj, amikoj eksterlande. Ĉe pliaĝuloj aldoniĝas du aliaj motivoj: • ekzerci, konservi la mensajn kapablojn: ĉe 59% de la demanditaj pliaĝuloj (Jaroszewska 2013) • libertempa okupo (klubkunvenoj). La kutime lernataj fremdaj lingvoj – post atingo de certa nivelo – povas plenumi la celojn de la lingvolernantoj. Apliko en laboro aŭ ekkono de aliaj kulturoj kutime postulas pli altan lingvonivelon ol baza komunikado eksterlande por turismaj celoj aŭ interkompreniĝo kun parencoj. Ĉiuj lingvoj kaj entute ĉiu lernado helpas konservi la mensajn kapablojn kaj povas plenigi la libertempon de pliaĝuloj. La plej disvastiĝinta angla lingvo plej ofte estas lernata por laborkialoj kaj elturniĝo eksterlande, kaj ankaŭ kaze de pliaĝuloj. La alternativa Esperanto nur tre limigite uzeblas por laborceloj kaj ne tiom vaste en internacia komunikado ĝenerale, sed speciale tamen havas grandan utilon, se iu havas kontaktojn kun esperantistoj diversnaciaj en la mondo, kaj donas pli grandan helpon (ekz. t.n. delegitoj en multaj grandaj urboj, gastiga servo, senperaj informoj pri la ĉiutaga vivo de alilandanoj). Per Esperanto eblas ekkoni malsamajn kulturojn, ĝuste renkontiĝante kun la reprezentantoj de malsamaj kulturoj, kaj tra la tradukaĵoj de bazaj literaturaĵoj al Esperanto. Esperanto estas elstara ilo por internacia amikeco, ja pro la memelektita lingvo regas solidareco en la lingvokomunumo. Ĝi servas ne nur por pasigi la libertempon, sed ĝi donas efikan eblon por mensa ekzercado pro siaj logika strukturo kaj fleksebla vortformado. Do ĝi tre taŭgas por la pliaĝuloj. 2.2. Progreso en lernado Lingvolernado nur tiam superas la simplan libertempan okupon kaj mensan ekzercadon, se la lernanto atingas almenaŭ bazan komunikadnivelon (almenaŭ A2 laŭ KER-nivelo). Tiu atingo dependas de pluraj faktoroj: de la komplekseco de la lingvo en diversaj niveloj: sonoj, ortografio, vortoformoj, frazostrukturo, signifoj, fiksaj esprimoj kaj proksimeco de la lernata lingvo al la gepatra lingvo (detala analizo en Koutny 2016a). Esperanto havas facilan prononcon, kiu spegulas la skribon, senŝanĝajn vortelementojn, senesceptajn gramatikajn regulojn, regulan kaj produktivan vortokreadon kaj travideblajn esprimojn. Pro tio ĝi 5-10-oble pli rapide lerneblas ol aliaj fremdaj lingvoj (kp. Haszpra 2003). La angla en ĉiuj niveloj montras neregulaĵojn kaj netravideblaĵojn. Kutime la reguloj en etnaj lingvoj havas esceptojn kaj netravideblajn strukturojn pro la longa uzado. La regulecon de Esperanto certigas la internacia uzado kaj la netuŝebla Fundamento. Pro la regula strukturo kaj travideblo Esperanto estas reale pli efike lernebla en pli granda aĝo, samtempe ĝi estas bona ekzercilo por la menso kaj amuziĝo pro la logika kaj senescepta vortoformado. Efektive, multaj komencas lerni Esperanton en emerita aĝo (ne pro labordevoj, sed pro libera elekto) kaj trovas en ĝi konvenan esprimilon, malfermiĝon al la mondo. 3. Esperanto en la universitatoj de la tria aĝo (UTA) Laŭ tutlanda reprezentiva esploro de Jaroszewska (2013) lingvolernado estas populara en polaj UTA, temas pri lingvoj: la angla, rusa, germana, franca kaj eĉ japana. Laŭ ŝiaj rezultoj, la lingvolerna sperto de pliaĝuloj aspektas sekve: rusa: 87,69% angla: 53,66% germana: 46,90% franca: 19,44% itala: 7,09% latina: 6,43% hispana: 2,89% Esperanto: 1,82% La rusa pro tio antaŭas la anglan, ĉar la malnova generacio iam ĝin lernis devige, kaj la germana tuj sekvas la anglan ankaŭ pro historiaj kialoj kaj najbareco. Esperanto en formo de kursoj aŭ porokazaj prelegoj ĉeestis/as en la polaj universitatoj de la tria aĝo kaj/aŭ en kluboj por pliaĝuloj en la urboj Opole, Zielona Góra, Gorzów Wielkopolski, Szczecin, Białystok, Kędzierzyn Koźle, Łódź. La plej longan historion havas Nowy Sącz, kie Halina Komar iniciatis en UTA pere de la Centro de Interkultura Edukado (Centrum Edukacji Międzykulturowej: CEM) kaj en la Klubo de Pliaĝuloj (Klub Seniora) la instruadon de Esperanto. Regule okazas kursoj ekde 2006 por pliaĝuloj, ĉefe en komenca nivelo, sed ankaŭ en la progresiga kaj konversacia niveloj (http://www.cem.info.pl/?page_id=104&lang=de), instruas i.a. Jolanta Kieres kaj Danuta Kowalska. Kelkcent pliaĝuloj konatiĝis jam tie kun Esperanto kaj kelkaj trapasis la KER-ekzamenon. La alia signifa urbo estas Wroclaw (Vroclavo), kie Małgorzata Komarnicka (finstudinto de la Interlingvistikaj Studoj de UAM) instruas en UTA kaj la Regiona Buroo en Vroclavo de la Centro de Interkultura Edukado ekde 2011. Ŝi organizis internacian simpozion „Pliaĝuloj en diversaj kulturoj” en 2015 por esperantistoj kaj fakuloj okupiĝantaj pri la temo, mem celis ankaŭ esplori la specifecon de Esperanto en la lingvolerna procezo de maljunuloj. Krom la instruado, gravas la apliko de Esperanto en efektiva interkultura kunteksto kie la partoprenintoj de kursoj povas elprovi kaj evoluigi sian lingvokonon kaj ekkoni aliajn kulturojn. El tiu vidpunkto elstaras la agado en Nowy Sącz, kie Halina Komar partoprenis kun grupo de kurspartoprenantoj en Eŭropuniaj projektoj (Grundtwig kaj Erasmus+) kunlaborante kun la Interkultura Centro Herzberg (Germanio), Edukado.net (Nederlando) kaj Kultura Esperanto-Asocio (Hungario). Ili vojaĝadis al la menciitaj landoj por partopreni kulturajn aranĝojn. Alia eblo por montri la utilon kaj samtempe la kulturperan rolon de Esperanto estas organizi eventojn surloke kun invititaj eksterlandaj gastoj, kiuj povas esti interesaj samtempe al neesperantistoj, tiel montri la socian potencialon de Esperanto. Por tio CEM donis plurajn ekzemplojn organizante artajn programojn. Ankaŭ la Vroclava Buroo de CEM aktive agas en tiu tereno; okazis ekz. poeziaj vesperoj kaj artaj renkontiĝoj (kanto-festivalo). Esperanto havas grandan tradicion en Pollando, ja ĉi tie estis la lulilo de Esperanto (Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto naskiĝis en Bjalistoko en 1859 kaj laboris en Varsovio). En 2014 Esperanto iĝis parto de la nemateria nacia kultura heredaĵo. La pola efika agado, i.a. de CEM, kontribuis ankaŭ al la pli grandskala rekono de la internacia lingvo kaj ĝia kreanto, tiel Unesko deklaris omaĝon interalie al Zamenhof en la jaro 2017. 4. Postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj de UAM La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (IS de UAM) per siaj internaciaj filologiaj studoj en Esperanto estas unika en la mondo (prezento en Koutny 2016b), similajn studojn havis nur la Esperanto-fako de la Eötvös Universitato (ELTE) en Budapeŝto en la 90-aj jaroj. Fondis en 1997 kaj gvidas IS Ilona Koutny, kiu antaŭe instruis en la E-fako de ELTE. La eksteraj studoj (unufoja tutsemajna sesio ĉiusemestre) dum 3 jaroj disvolvas sian programon kun la kontribuo de eksterlandaj universitataj fakuloj kiel instruistoj kaj por partoprenantoj el diversaj partoj de la mondo, el diversaj aĝgrupoj. En la septembra sesio 2015 alvenis partoprenantoj el 10 landoj (6 el Brazilo, 3 el Hispanio, po 1 el Svedio, Serbio/NL, GB, Ĉeĥio, Rusio, Kroatio, Belgio kaj 4 el Pollando, sume 20). La sesioj havas internacian etoson kaj ebligas komparojn pri lingvoj kaj kulturoj en natura medio. 4.1. Studprogramo de IS Ĉar ne ekzistas baza formado pri interlingvistiko kaj esperantologio en universitata nivelo, la studprogramo de IS estas multflanka kaj kompleksa, ĝi enhavas en siaj unuaj du jaroj la sekvajn studterenojn: • Bazoj de ĝenerala kaj aplikata lingvistiko • Enkonduko en internacian kaj interkulturan komunikadon • Planlingvoj (interlingvistiko en mallarĝa senco) • Kulturo kaj literaturo de Esperanto • Historio de la Esperanto-movado • Lingvistiko de Esperanto. En la tria jaro sekvas elekteblaj specialiĝoj: Instruado de Esperanto; Internacia kaj interkultura komunikado; Esperanta lingvistiko; Esperanta literaturo; Interlingvistiko kaj Tradukado. La instruista trejnado havas specialan rolon en la formado de Esperanto-instruistoj, pro tio ĝi estas alirebla ankaŭ por aliaj partoprenantoj. 4.2. Diversaj generacioj kune en IS En la eduksistemo kutime la tagaj studoj estas por junuloj, la korespondaj / vesperaj / postdiplomaj studoj por mezaĝuloj kaj UTA por pliaĝuloj, tiel la aĝgrupoj disiĝas. La Interlingvistikaj Studoj havas vertikalan aĝstrukturon de gestudentoj, nome partoprenas junuloj post bakalaŭra ekzameno (baza universitata diplomo estas postulata por akcepto) en kutima studenta aĝo, kiujn karakterizas entuziasma lernemo kaj mez- kaj pliaĝuloj (inkluzive emeritojn), kiujn karakterizas matura sperto. La aĝdivido de la grupo en 2015/16 (20 gestudentoj): • junuloj (21-32): 6 (la plej juna 24-jara), • mezaĝuloj (33-49): 7, • pliaĝuloj (50-61): 4, • pliaĝuloj (62+, emeritoj): 3 (la plej maljuna 75-jara). (Koncerne la nunajn 10 gestudentojn, kiuj komencis studi en 2017, la statistiko aspektas: 4, 3, 2, 1.) La komuna interesiĝo pri lingvaj problemoj, pri la fenomeno Esperanto kaj la aparteno al la sama parolkomunumo kun similaj ideoj certigas integriĝon de la diversaj aĝgrupoj kaj bonan sinergion por la kunlaboro. La gestudentoj kune diskutas pri problemoj levitaj dum la prelegoj kaj en la komuna diskutlisto kundividas siajn problemojn. Mia rapida sondado en 2015 inter la tiamaj kaj antaŭaj gestudentoj subtenis tion: laŭ la konsidero de la partoprenantoj, la kunlaboro kadre de IS pli bone funkcias (80%) ol en aliaj asocioj (60%). En la sondado estis demando ankaŭ pri la motivoj por elekti la studojn (sube la poentoj el la sume 75): • pli scii pri Esperantaj lingvo kaj kulturo: 68 • akiri konojn pri lingva komunikado kaj la rolo de Esperanto: 60 • altnivele diskuti pri problemoj de Esperanto: 59 • akiri universitatan atestilon pri esperantologiaj studoj: 56 • uzi la akirotajn konojn en la Esperanto-movado: 56 • akiri kvalifikon pri Esperanto-instruado: 45 • alia: altigi lingvokapablojn (2 respondoj). Tiuj ĉi motivoj estas aliaj ol tiuj por lerni lingvojn, ja temas pri universitataj studoj, kie la lingvoscio estas baza postulo, eĉ ne estas aldonaj lingvoperfektigaj kursoj. Kvankam malmultas ebloj por profesie labori pri Esperanto, tamen 56 poentojn ricevis la akiro de universitata atestilo/ diplomo pri la esperantologiaj studoj. En aliaj demandoj ĉi tie ne traktitaj aperas ankaŭ la prestiĝo de la universitataj studoj. Sume: Esperanto kaj Esperantio atendas la pliaĝulojn kun propono, kiu povas kontentigi iliajn atendojn (konservi la mensajn kapablojn, interese pasigi la libertempon kaj havi eksterlandajn kontaktojn) kaj ankaŭ por la universitatoj de la tria aĝo tio havas grandan potencialon, kiel Halina Komar formulis: estas „socia kongruo” inter Esperanto kaj la triaaĝuloj. La Interlingvistikaj Studoj de UAM integras la diversaĝulojn kaj surbaze de la komunaj interesiĝo kaj ideoj ebligas ilian efikan kaj harmonian kunlaboron. Bibliografio Haszpra Ottó 2003: Aktualaj celoj de la Esperanto-movado (Prelego prezentita en la Balkana Esperanto-Simpozio, Timisoara, Rumanio, 2003.05.02) http://users.atw.hu/tsalomon/medklubo/haszpra.html Jaroszewska, Anna 2012: Edukacja obcojęzyczna polskich seniorów. Zarys problematyki w kontekście działalności Uniwersytetów Trzeciego Wieku. En: Języki: obce w szkole 2012/02: 8-15. Jaroszewska, Anna 2013: Gdzie, jak i dlaczego polscy seniorzy uczą się języków obcych? En: Języki: obce w szkole 2013/04: 89-94 +3 http://jows.pl/content/gdzie-jak-i-dlaczego-polscy-seniorzy-ucz%C4%85-si%C4%99-j%C4%99zyk%C3%B3w-obcych Koutny Ilona 2016a: Ĉu facila lingvo facile lerneblas? Pri la komplekseco de Esperanto. En: Gobbo, Federico ( red. ): Lingua, politica, cultura: Serta gratulatoria in honorem Renato Corsetti. New York: Mondial. 220-237. Koutny Ilona 2016b: Esperantologio kaj formado de Esperanto-instruistoj en universitato. En: Prelegaro de la Tria Tutmonda Kolokvo pri Instruado do Esperanto. Red. Grosjean Mireille. ILEI 26-33. http://interl.home.amu.edu.pl/interlingvistiko/dokumentoj.html *** Duono de duonjarcento en la redaktora seĝo de Jozefo NÉMETH (Hungario) Serĉante taŭgan titolon por mia rememora artikolo mi ekzamenis la arkivon de IPR de la komencaj jaroj, tra la jaro kiam mi eklaboris kiel redaktoro en 1995, ĝis la jaro 2019. Rememorante la 25-jaran datrevenon de la redaktoriĝo, kaj verkante tiun ĉi artikolon por la 100-a numero de mi redaktata, mi ĵus rimarkis, ke kune kun mia kvaronjarcentiĝo la nuna serio de nia revuo festas sian duonjarcentiĝon: la unua numero aperis en 1970, la redaktoro estis Helmut Sonnabend (pri la aperigo decidis la Komitato de ILEI la 28-an de julio 1969 en Helsinki, kaj oni decidis, ke la revuo rericevu sian malnovan nomon). Ekde 1986 la revuon redaktas hungaroj. La unua en la vico estis István SZERDAHELYI. Kiel mi skribis en mia artikolo antaŭ kvin jaroj (vidu „40 jaroj de ILEI-HU, hungara sekcio de ILEI”, IPR 2014/4, p.7-13.): „dum tri sinsekvaj jaroj ILEI perdis tri gravajn kolegojn: en 1985 forpasis nia sekretario Mario DAZZINI, en 1986 la pli frua prezidanto Helmut SONNABEND kaj en aŭgusto 1987 forlasis nin ankaŭ István SZERDAHELYI. Sed la redaktadon li transdonis al sia disĉiplo István ERTL jam komence de 1987. Laŭ la numero IPR 90/2 aperas alia hungara ILEI-ano en la redakta teamo (kiel teknika redaktisto): Stefan MACGILL, tiama vicprezidanto de ILEI. Ekde la n-ro 91/2 aperas plia hungaro ĉe IPR: Márta KOVÁCS, kiel dua teknika redaktisto. La unua prezida periodo de Stefan MACGILL estis en la jaroj 1991-1993. Ekde la numero IPR 92/1 Márta KOVÁCS estas jam redaktoro, ŝian laboron helpas Stefan MACGILL kiel vicred. (István ERTL tiam iĝis redaktoro de la Revuo Esperanto). Márta KOVÁCS redaktis 11 numerojn, sed fine de 1994 pro personaj kialoj ŝi devis rezigni. IPR 94/4 pretiĝis fare de Stefan MACGILL. Aŭtune de 1994 ILEI-HU havis kunvenon kaj la ĉeestantaj funkciuloj transdonis la redaktajn taskojn al la kvina hungara redaktoro Jozefo NÉMETH.” Fotoj de la hungaraj redaktoroj: De maldekstre (interkrampe: la redaktora periodo): István Szerdahelyi (1986-87), István Ertl (1987-1991), Márta Kovács (1992-94), Stefan MacGill (1994), József Németh (1995- ). Kaj jen ni alvenis al la dua duono de la duonjarcenta historio de la nuna IPR. La komenca periodo: Miaj antaŭuloj estis eminentaj profesoroj, verkintoj de libroj, multlingvuloj, spertaj redaktistoj. Tiam venis mi, simpla pedagogo, kiu aĉetante sian unuan personan komputilon komencis lerni la tekstoprilaboradon fine de 1994. Mi estis fiera kaj samtempe timema pri la nova tasko. Unu el inter miaj antaŭuloj, István Ertl donis trafan titolon al sia rememora artikolo „Komence estis la tondilo” (vidu IPR 2019/2 p.8-9), ĉar antaŭ kvaronjarcento la redaktado estis tute alia kompare kun la nuna tekniko. Post entajpado kaj redaktado de la artikoloj, mi per inkĵeta printilo, surpaperigis la numeron, lasante spacon por nigra-blankaj fotoj. Ankaŭ tondilon mi bezonis, same kiel István Ertl: el pli dika papero mi faris ŝablonon laŭ la formato de la pli fruaj numeroj, kaj klopodis printi la paĝon kune kun la paĝopiedoj precize tiel, kiel en la pli fruaj numeroj. Mi bone memoras, ke la unuan fojon mi ne sukcesis precize enlokigi ekz. la paĝonumerojn kaj la presejo devis korekti tion. En la komencaj jaroj preskaŭ ĉiujn artikolojn mi devis enkomputiligi per tajpado uzante miajn du montrofingrojn. Kvankam ILEI helpis min per skanilo, pro la malbona kvalito de la tiamaj printiloj, ankaŭ en la printite ricevitaj kaj poste enskanitaj tekstoj restis multe da korektendaĵoj. Dum la 25 jaroj mi redaktis pli ol 4 000 paĝojn, kiuj enhavis sume pli ol 1 500 000 vortojn, t.e. ĉ. 7 500 000 signojn! Feliĉe, pro la evoluo de la komputiloj kaj interreto mi devis tajpi ĉiam malpli multe. Pri la formato kaj presejoj: la dominanta koloro de IPR estas la blua. Inter 1970 kaj 1973 nur parto de la grafikaĵo estis blua (la revuo presiĝis en Nürnberg, Germanio), poste sur la titolpaĝo ne estis grafikaĵoj, la tekstoj aperis per blanka koloro, en blua fono (la revuo presiĝis unue en Roterdamo, Nederlando (1973-75), poste en Massarosa, Italio (1975-85), ambaŭ presejoj uzis blankan prespaperon). Kiam en 1986 István Szerdahelyi transprenis la redaktadon, la kovril-prespapero iĝis blua kaj la tekstoj sur ĝi nigraj (la revuo presiĝis en Antverpeno, Belgio). Kiam mi transprenis la redaktajn taskojn, la formato restis senŝanĝa ĝis IPR 1998/1. En 1998 Ellen Dalen (Norvegio) kompilis novan titolpaĝon por IPR, kun Esperanta terglobo, kiu videblas ankaŭ sur la nuna numero, sed la blua koloro restis. En 2003 ni decidis, ke por igi la revuon pli alloga, sur la titolpaĝo aperu ankaŭ fotoj, eĉ se nigra-blankaj (kun nova grafika aranĝo). En 2009 hungara grafikisto renovigis la titolpaĝon, pli-malpli konservante la ĝistiaman strukturon. Ekde tiam sur la kovriloj aperas kolorfotoj kaj revenis la blua koloro al la titolpaĝo. Ĉar la kovriloj presiĝis aparte, ni uzis ĉiujn kvar kovrilpaĝojn por kolorfotoj ĝis la numero 2015/2. Ekde tiam la revuo estas plenkolora. En la posta jaro ni ekhavis problemojn pri presado kaj dissendado en Belgio, pro tio post la pli ol 30-jara kunlaboro ni devis transigi la presadon al Slovakio. Krom la papera revuo ekde 2004 ni komencis eldoni ankaŭ la retan en du versioj: la unuan malpezan por tiuj, kiuj volas legi la revuon surekrane aŭ ne havas bonan retaliron, la duan por tiuj, kiuj volonte printus partojn de la revuo. En 2018 ni ellaboris trian, tekstan version taŭgan por vid-handikapitoj. Malgraŭ la apero de la retaj versioj mi firme opinias, ke revuo sen papera versio ne povas longdaŭre ekzisti, do mi provos defendi la paperan version „ĝis mia lasta spiro”. Paĝonombro: Dum mia redakta periodo inter la jaroj 1995 kaj 2008 la revuo aperis sur 40 paĝoj (kune kun la kovriloj). Ekde la numero 2008/3 ĝis la fino de 2017 ĝi aperis sur 44 paĝoj, do, sume sur 176 paĝoj jare. La suma jara paĝonombro ne plu ŝanĝiĝis, sed por ŝpari iom da poŝtkostoj, la unuaj tri numeroj havas 40 paĝojn, la 4-a havas 56 paĝojn. Pri la redakcio: nek ILEI, nek IPR havas oficejon. Kaj la estraranoj, kaj la redakcianoj vivas dise en la mondo, ili malofte povas persone renkontiĝi aŭ kune labori. Prave skribis Gabriella Horváth en IPR 1971/11: „La redaktista tasko pretendis pli kaj pli da tempo, pro tio leviĝis la deziro, ke la ĉiaman redaktoron helpu redakcia teamo, kies helpo koncernas ĉiam la aktualan numeron, ĝis la revuo ekhavos kompletan redakcion”. La laboro estis malpli facila ol nun, ĉar en la komencaj jaroj de mia redaktora erao la reta komunikado ankoraŭ ne disvastiĝis. La korektado de la unuopaj numeroj okazis aŭ perpoŝte aŭ ni utiligis la okazon de personaj renkontiĝoj. Konstanta redakcio teamo fakte ne ekzistis, sed dum la unuaj 11 jaroj kiel vicredaktoro helpis min Katalin Kováts (tiam Katalin Smidéliusz), mia iama profesorino en la Esperanto-fako en Szombathely. Krom ŝi en la unuaj 5 jaroj helpis la redaktan laboron: Ervin Fenyvesi ( ) (HU), Johano Kirsch ( ) (HU), Géza Kurucz (HU), Stefan MacGill (HU), Mónika Molnár (HU), Françoise Noireau (FR), Atilio Orellana Rojas (AR), Franz-Georg Rössler ( ) (DE). Ĝis la jaro 2004, krom la redaktoro kaj vicredaktoro, ne estis konstantaj redakcianoj, tamen mi ŝatus listigi la nomon de kelkaj pliaj helpantoj de tiu dua periodo: Jennifer Bishop (AU), Viŝnja Brankoviĉ (SI), Birke Dockhorn (DE), Mauro La Torre ( ) (IT), Boo Mee Kim-Lindblom (() (SE), Bill Maxey (US), Sophie Mensen (NL), Radojica Petroviĉ (RS), Raita Pyhälä (FI), S.P. Smits (NL), Blazio Vaha (HU). Inter 2005 kaj 2007 helpis nin Iwona Kocięba (PL). Fotoj: Miaj forpasintaj kunredakcianoj (de maldekstre): Boo Mee Kim-Lindblom (1941-2003), Ervin Fenyvesi (1917-2005), Mauro La Torre (1946-2010), Johano Kirsch (1961-2012), Franz-Georg Rössler (1949-2017). Ekde la jaro 2004 mi komencis apartigi titolpaĝe la redakcianojn kaj la aŭtorojn de la koncerna numero. Mi opinias, ke estas pli demokratie, se sur la titolpaĝo ni aperigas ne nur la redakcianojn, sed ankaŭ la nomojn de tiuj, kiuj artikole, fote aŭ en alia formo helpis la konkretan numeron. En 2004 venis en la redakcion la itala Luigia Oberrauch Madella, mia plej malnova kunredaktanto. Ŝi faras vere sindonan laboron kaj uzas korektadmetodon, kiu tre faciligas mian laboron: ŝi resendas nur la korektitan tekston, en kiu ruĝa koloro montras la ŝanĝojn. Se mi akceptas la ŝanĝojn, mi simple transprenas kaj nigrigas la tekston. Ni havas ankaŭ personan kontakton tra la reto. Ekde 2006 helpas la provlegadon Rob Moerbeek (NL). Sen lia sindonema helpo, nia revuo certe havus malpli altan nivelon lingve. Li rimarkas erarojn, kiujn neniu el inter ni kapablus rimarki, danke al siaj profundaj lingvaj kaj kulturaj konoj. Deĉifrante liajn longajn korektolistojn mi povis ekkoni la klasikajn presistajn korektosignojn. En 2008 iĝis redakciano Luiza Carol el Israelo. Ŝi estas ĉiam la unua, kiu korektas la numerojn. Ni inspiras unu la alian ankaŭ ekster IPR. Ekz. laŭ mia peto, ŝi verkis teatraĵon Esperante, kiun prezentis hungaraj infanoj germane en mia urbo, miaj fotoj plurfoje igis ŝin verki fabelojn, mi helpis ŝin en la hungarigo de ŝia oratorio verkita por datreveno de svisa preĝejo. Ekde 2013 helpas nin la nuna prezidanto de ILEI, Mireille Grosjean, el Svislando (eĉ se ŝia nomo aperas titolpaĝe nur ekde IPR 2014/2). Fakte ŝi ne nur provlegas, sed verkas artikolojn, serĉas temojn kaj novajn aŭtorojn, kaj plej grave: ŝi helpas min en decidoj! Dum la 25 jaroj mi kunlaboris kun kvin prezidantoj: krom Mireille Grosjean (CH), kun Duncan Charters (US), Mauro La Torre (IT), Stefan MacGill (HU), Radojica Petroviĉ (RS) kaj kun dek sekretarioj. Laŭ miaj spertoj en la estraroj ĉiam estis almenaŭ unu ano, kiu alprenis la revuon al la koro, plej ofte la prezidanto aŭ la sekretario. Tamen la kunlaboro ĉiam estis malsama. Du ekstremoj: kelkaj estraroj lasis al mi ĉiujn decidojn, kaj estis estraranoj, kiuj volis decidi anstataŭ mi. La kunlaboro kun Mireille Grosjean estas vere harmonia, ĉar se ni havas malsaman opinion pri iu redakcia decido, ni klopodas konvinki unu la alian kaj trovi kompromisojn. Ĉiam sukcese! Mi povas firme aserti: nia redakcio jam de 15 jaroj estas insulo de PACO, la redakcianoj laboras sindediĉe, volontule kaj en plena harmonio. Pri la gvidlinioj de la redaktado: la organo de ILEI devas plenumi samtempe du funkciojn. IPR estas la ĉefa kunligilo de la membraro, kaj kiel tia, ĝi devas aperigi informojn pri la asociaj eventoj, raporti pri la agado de niaj sekcioj kaj ĝenerale informi la legantojn pri ĉio, kio el instruista vidpunkto gravas. Aliflanke, IPR estas la plej grava pedagogia fakrevuo en la lingvo Esperanto. Por fortigi la duan funkcion antaŭ kelkaj jaroj ni decidis, ke laŭeble en ĉiu numero aperu universitatnivela ĉefartikolo. La sciencan nivelon de la revuo certigas ankaŭ la Scienca Komitato, kiun oni fondis komence de 2006 laŭ pli frua estrara decido, sed ĝi funkcias ne tiel intense, kiel oni originale planis. Tamen, se al la redakcio venas artikoloj, pri kiuj la redakcio ne povas mem decidi, ni sendas ilin al iu membro de la Scienca Komitato por prijuĝo, plene akceptante lian/ŝian opinion. *** Biografioj de niaj nunaj redakcianoj: Luigia OBERRAUCH MADELLA (redakciano ekde 2004) Ŝi naskiĝis en la regiono de la Dolomitoj, antaŭ la dua mondmilito. Post la abiturienta diplomo (1955) ĉe la germanlingva pedagogia altlernejo de Merano ŝi ekinstruis en germanlingvaj kaj poste itallingvaj bazlernejoj de Bolzano kaj Mantovo. En 1971 ŝi translokiĝis al Parmo (Parma), kie ŝi konatiĝis kun Esperanto. Zorgeme ŝi prezentis sin al Esperantaj ekzamenoj unue en Francujo, poste en Italujo kaj dum la Universalaj Kongresoj en Valencio, Tampereo kaj Prago. Ŝi havis la okazon studi ankaŭ per „Progetto ESP 1 kaj 2” ĉe la tria universitato de Romo 1995-1997. Tiu ĉi malĉeesta kurso estis estrita de la profesoroj Mauro La Torre kaj Renato Corsetti. Septembre 1997 ŝi sukcesis en la instrurajtiga ekzameno de la Itala Instituto de Esperanto (IIE). De kelkaj jaroj ŝi respondecas pri la itala sekcio de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Ŝi gvidis kaj gvidas kursojn en sia urbo kaj helpas la lernantojn de KIREK (Komputilreta Esperanto-kurso). Rob MOERBEEK (redakciano ekde 2006) La korektanto Rob Moerbeek naskiĝis en 1936 en Harlemo, Nederlando. Dank' al la gepatroj li povis ne nur studi klasikajn lingvojn, sed ankaŭ lerni Esperanton, la naturan lingvon en iliaj dimanĉaj promenoj. Post la studofino pri klasikaj lingvoj li ses jarojn instruis ilin en mezlernejoj. Pli kontentiga estis la laborado en la Centra Oficejo de UEA. Eĉ duonferion li ricevis por ĝui la lekciojn de A.J. Middelkoop ĉe la Universitato de Amsterdamo. Kiam ŝi en sia deka instrujaro demisiis, li ricevis la privatdocentan rolon por 4 periodoj po 5 jaroj, tre lernigaj ankaŭ por li. La plej diligenta kursano, la blinda Nora Reinders-Bartels, ligis liajn kontaktojn kun Nosobe2 kaj LIBE. Lia pleja emo estas konservi la lingvan unuecon, tamen kun la konscio ke la lingvo mem evoluas. Tio rilatigis lin kun ISAE (sciencistoj). Nun laborgrupo atakas ellaboron de "erarpreventa" listo. Li aldonas: „Sed kiom da jaroj mendi kiel 83-jarulo? Almenaŭ helpas laboro, memoroj kaj bona kunlaboro en Esperantujo, kun mondfederistoj, lernantoj.” Luiza CAROL (redakciano ekde 2008) 72 jaraĝa israela verkistino. Naskiĝis en Bukaresto (Rumanio) kaj transloĝiĝis en Israelon en la aĝo de 33. Eklernis E-on en la aĝo de 58. Verkas en la rumana, la angla kaj Esperanto (kelkfoje ankaŭ en la franca kaj la hebrea). Skribas por infanoj kaj por plenkreskuloj: rakontojn, poemojn, kantojn, teatraĵojn. En E-o ŝi publikigis du rakontarojn („Rakontoj por ĉiuj aĝoj” kaj „Tikiriki Tok el strobilo”) kaj la kantaron „Kantoj por geamikoj”. Ŝi verkas mallongajn, facile legeblajn beletraĵojn kaj facilajn kantojn. Ŝiajn E-ajn verkojn oni uzas kelkfoje dum lecionoj pri E-o en diversaj landoj. Parto el ili troveblas en la paĝaroj de Esperanta Retradio kaj Ĉina Radio Internacia. Ŝi estas konstanta kunlaboranto de la revuo „Juna Amiko” kaj agas ankaŭ en la redakcia teamo de la revuo „Esperantista Vegetarano”. Mireille GROSJEAN (redakciano ekde 2013) Mireille Grosjean, naskiĝinta en 1946, franclingva svisino. Ŝi parolas „6,2 lingvojn” (fr, de, svisgermanan, en, it, eo, iom la japanan). Dum 38 jaroj ŝi instruis plurajn fakojn, inter aliaj lingvojn, al adoleskantoj. Kiel membro de ILEI ŝi fojfoje verkis por IPR, sed ĉefe en 2013 ŝi komencis kontribui regule al IPR, kiam ŝi estis elektita prezidanto de ILEI en Herzberg, Germanio. La antaŭa prezidanto Stefan MacGill avertis ŝin: „La redaktoro Jozefo Németh pri nenio decidas, do vi devos sekvi la laboron kaj decidi pri la enhavo de la revuo, kiu estas la organo, la voĉo de la Ligo.” Do kune kun la prezidanteco ŝi „heredis” la revuon kaj la redaktoron, inter multaj aliaj taskoj kaj respondecoj. Ŝi ne nur kunlaboras kun Jozefo, sed ofte mem verkas por la revuo. József NÉMETH (redaktoro ekde 1995) Hungara pedagogo naskiĝinta en 1960 en Hungario. Diplomoj pri instruado de matematiko, informadiko, Esperanto, diplomoj pri pedagogia mezurado-taksado kaj biblioteksciencoj. Du jarojn li estis bibliotekisto kaj ekde1985 li laboras en la sama bazlernejo instruante al 10-14-jaraj infanoj. Krom Esperanto, li konas la anglan kaj la germanan. En 2014 oni elektis lin regiona deputito de Nemzeti Pedagógus Kar (Nacia Korporacio de Pedagogoj) kaj li eniris ankaŭ la prezidantaron de tiu organizaĵo en la departemento Veszprém. En 2016 li ricevis la majstropedagogan titolon. Esperanton li eklernis en 1979 kaj instruis ĝin inter 1980 kaj 1995. Komence al plenkreskuloj, inter 1985 kaj 1995 ankaŭ al bazlernejanoj. Inter 1989 kaj 1994 en lia lernejo ĉ. 70 infanoj lernis Esperanton kiel unuan fremdlingvon. Li organizis deklamkonkursojn kaj iniciatis internaciajn interŝanĝkontaktojn kun kroataj lernejoj. Ekde 1995 lin okupas la redaktado de Internacia Pedagogia Revuo kaj ekde 1996 la prezidantaj taskoj de Eszperantista Pedagógusok Magyarországi Egyesülete (Hungara Asocio de Esperantistaj Instruistoj, kerno de ILEI-HU). Krom IPR li redaktas ankaŭ hejmpaĝojn kaj du aliajn internaciajn revuojn. En 2004 li partoprenis en la 37-a ILEI-Konferenco en Bratislava kaj en 2016 li kunorganizis la 49-an ILEI-Konferencon en Nyíregyháza. *** Salutvortoj de la kunredakcianoj okaze de la jubileo: Mireille Grosjean, Jozefo Nemeth kaj IPR - Jen triopo, kiu preskaŭ ĉiutage venas en kontakto. Kaj kiam ili komunikas, povas esti dekoj da mesaĝoj en unu tago. Ĉiam en pozitiva etoso. Ĉu Jozefo gvidas? Ĉu Mirejo gvidas? Malfacila demando. La dokumentoj alvenas ĉe Jozefo de diversaj aŭtoroj. Mirejo verkas multe kaj liveras tekstojn al Jozefo. Jozefo klarigas, kial publikigi, kiam publikigi, kiel publikigi. Mirejo decidas pri la vicordo kaj havas la lastan decidon. Do sana ekvilibro. Venis reago de iu nekonata membro: „Mi tre aprezas la revuon, ĉar oni povas senti, ke vi konas nian laboron, nian instrulaboron.” Jes, la enhavo de la revuo devas esti efika helpo al niaj membroj. Granda danko iru al Jozefo pro lia longa kaj efika laboro por la Ligo. Mireille GROSJEAN (Svislando) Mi tutkore gratulas la ĉefredaktoron de IPR pro la kompetento kaj akurateco, per kiuj li eldonis la revuon dum 25 jaroj. Li sukcesas prezenti al la instruistoj pri Esperanto tre buntan kaj interesan revuon, kiu fariĝis la plej taŭga forumo por interŝanĝoj de spertoj inter tutmondaj instruistoj pri la internacia lingvo. Por tre multaj abonantoj, kiuj ne povas partopreni en la ĉiujaraj kongresoj de ĉiulandaj instruistoj pri Esperanto, tiu revuo estas la plej bona eblo ekscii pri la metodoj kaj opinioj de alilandaj kolegoj. Resume, bona funkciado de la revuo estas tre grava por la tuta Esperanta Movado, kaj tial Jozefo meritas nian plej varman dankon. Bondezirojn antaŭen, Jozefo! Luiza CAROL (Israelo) Unue mi sentas la deziron gratuli al nia redaktoro s-ro Jozefo Németh. Kunlabori kun li estis kaj estas daŭra plezuro. Lia tasko ja ne estas facila, ĉar temas pri kolektado kaj harmoniigo de kontribuoj, kiuj venas el ĉiuj partoj de la mondo. En lia laboro estas bezonataj diligenteco, precizeco kaj vastaj kulturaj konoj. Ne multnombras tiaj homoj en la movado. Kune kun mia danko mi sendas al li ankaŭ miajn plej elkorajn bondezirojn je bonfarto kaj laboremo por ILEI. Luigia OBERRAUCH MADELLA (Italio) IPR havas jam respektindan tradicion. Sub nia redaktoro Jozefo Németh ni ĝuas fidindan, sed ankaŭ allogan prezenton de utilaj, lernigaj konsiloj, raportoj kaj planoj. Kvaronjarcento da laboro inda je nia ambicia ILEI meritas nian admiron kaj nian varman dankon. Kara Jozefo, nia kunlaboro daŭru dum ni havos energion. Mi tiom pli ŝatas vian sindediĉon, ĉar IPR eĉ ne estas via sola kontribuo al nia movado. Ĝuu plu! Rob MOERBEEK ( Nederlando) *** Kelkaj ideoj pri la vivo kaj agado de ILEI Kompilitaj de la Komisiono de ILEI pri Universitata Agado Nia partnera organizaĵo, UEA, kapablas uzi vortojn kaj en la lasta labor-plano ĝi inventis la vorton „kapabligo” por paroli inter aliaj instruagadoj pri la laboro de ILEI. „Kapabligo” estas bela vorto, sed ĝia problemo estas, ke ĝi estas iom nebula, malpreciza, laŭ nia scio, ke ĉiuj parolas pri „instruado”. „Instruado” estas tio, pri kio ILEI okupiĝas pli-malpli sukcese de 70 jaroj. Nun en la jaro de nia jubileo, ni provu montri, ke ni kapablas kapabligi pri Esperanto (alivorte: instrui ĝin, fari, ke niaj studentoj lernu ĝin) ankoraŭ pli efike. Jen kelkaj relative banalaj, tamen gravaj ideoj: • Unue ni konu la situacion de instruado de Esperanto tra la mondo. Tion ni povos koni, nur se ĉiuj, kiuj gvidas kurson, registras tiun kurson en la retejo https://edukado.net/kursejo. Ne gravas, ĉu via kurso okazas en lernejo, en universitato, en klubo. Vi nepre registru ĝin, por ke oni sciu, kiu, kia estas nia instrua kapablo kaj por ke ni povu prezenti ĝin al la instancoj, kun kiuj ni rilatas (UNESKO kaj similaj). Pro la precizeco de tiu paĝaro edukado.net, ILEI rezignis pri propra statistiko kaj petas siajn membrojn registri sia(j)n kurso(j)n en la paĝaro de sia partnera organizo edukado.net. • Due ni agu ĉe instruistoj kaj lernantoj. Estu ni, la membroj de ILEI, kiuj atentigu lernejajn instancojn sur ĉiuj niveloj, ke lernantoj rajtas havi unu lecionon pri Esperanto, ke la kontribuo al kaŝado al ili de Esperanto estas malrespekto al la rajto je informado kaj al la lingvaj rajtoj de la lernantoj. Materialojn pri tio vi trovas en https://www.ilei.info/agado/Ghenerala%20prezento%20de%20la%20projekto%20UNU%20LECIONO%20PRI%20EO.pdf • Ni, ĉiam temas pri la membroj de ILEI, respondecas ankaŭ pri instruado de Esperanto en la instru-sistemoj de niaj landoj. Estu ni, kiuj provos enpenetri ministeriojn kaj lernejojn por proponi kursojn en klasoj. En kelkaj landoj tio postulos novan leĝon en aliaj ne, sed ni provu ĉie. • Ĉu estas pli facile enkonduki Esperanto-kurson en bazan lernejon aŭ en universitaton? En pluraj landoj estas pli facile enkonduki tian kurson en universitaton. Ni provu. Nia celo en la nuna laborjaro 2019-2020 de la Komisiono, estu, ke en ĉiu lando kun ILEI-sekcio estu almenaŭ unu universitata kurso pri Esperanto aŭ interlingvistiko. Se ne por io alia, ĝi utilas por doni prestiĝon al Esperanto en la lando. Cetere iru al la paĝaro https://uea.org/vikio/Kategorio:Esperanto_en_universitatoj por vidi tion, kion la universitata komisiono de ILEI kunlabore kun ESF jam eltrovis kaj aranĝis en ĉi tiu kampo. • Al kiu estas direktitaj ĉi tiuj notoj? Ĉu al la generaloj aŭ al la soldatoj? Ili estas direktitaj al la soldatoj. Alivorte al la memboj de ILEI en la unuopaj landoj, kiuj devus provi realigi ĉi tiujn agadojn en siaj landoj kaj lokoj. Ne lasu vin trompi de la retoriko aŭdebla en la Reto, kiu devus forigi la limojn, ktp. Vi sukcesos starigi kurson en via urba lernejo nur, se vi estas amiko de la lerneja direktoro kaj vi sukcesos starigi kurson pri Esperanto en universitato nur se vi estas amiko de universitata profesoro. Pro tio la landaj sekcioj de ILEI kaj ĝiaj membroj estas ĝia plej granda trezoro. Ni devas aktivigi ilin ĉiam plie. Do ni alvokas vin! *** El la eldonaktivado de niaj sekcioj Kelkaj el niaj sekcioj eldonis aŭ eldonas bultenojn, broŝurojn, librojn. Jen kelkaj ekzemploj. Ni gratulu ilin! Ofte tia eldonlaboro dependas de unu membro, unu persono, unu sekciestro, kaj okazas, ke la eldonaĵo malaperas, kiam tiu persono finas sian agadon pro diversaj kialoj. Ok sekcioj havas sian propran retejon. Tion oni vidas en la paĝo https://www.ilei.info/instancoj/sekcioj.php. Ni memoru pri la ILEI-programo „Ni Savu Niajn Semojn”, kiu estas ia SOS por savi kaj protekti niajn paperajn eldonaĵojn. Tiu programo ne nur sugestas, sed ankaŭ petas, alvokas, ke ĉiu eldonanto sendu ekzempleron de sia publikaĵo al la Biblioteko Hodler en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL), al la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds (CH), al la Kolekto pri Planlingvoj en Vieno (AT) kaj al la Eo-muzeo de Zaozhuang (CN). Mireille GROSJEAN, prez. de ILEI *** Konsilio de Eŭropo: 70-jara strukturo de Mireille GROSJEAN (Svislando) Same kiel ILEI, tiu tuteŭropa strukturo festas sian 70-an vivjaron. Tuteŭropa? Fakte ne. Se vi rigardas la mapon de la Konsilio de Eŭropo (KdE) en la reto, vi konstatos, ke restas iu senkolora surfaco oriente de Pollando: Belorusio. Tiu ŝtato ne povas membri en la Konsilio de Eŭropo pro la fakto, ke ĝi ne (ankoraŭ ne) abolis la mortpunon. Tiu abolo estas postulo de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, kun sidejo en Strasburgo, Francio. Membras en tiu Konsilio Ruslando, Turkio, Armenio, Kartvelio, Azerbajĝano, kaj ĉiuj aliaj eŭropaj ŝtatoj, entute 46 membroŝtatoj, sendepende de tio ĉu ili membras en Eŭropa Unio, ĉu ili uzas eŭron aŭ ne. Ĉar ankaŭ Eŭropa Unio (EŬ) havas Konsilion kun la oficiala nomo en Esperanto „Eŭropa Konsilio”, kaj plie havas „Konsilion de Eŭropa Unio”, ĉar la Parlamento de EU foje kunvenas en Strasburgo, ĉar KdE uzas la bluan flagon kun dek du steloj oraj, oftas konfuzoj. Vidu la logotipon de la Konsilio de Eŭropo. La Konsilio de Eŭropo celas: • „Defendi la homajn rajtojn kaj la parlamentan demokration, kaj garantii la unuaecon de juro; • Ellabori kontinentskalajn traktatojn por harmoniigi la socialajn kaj jurajn praktikojn de la membroŝtatoj; • Faciligi la konsciiĝon pri eŭropa identeco surbaze de komunaj valoroj kaj malgraŭ la kulturaj diferencoj.” Tio estas citaĵo el https://eo.wikipedia.org/wiki/Konsilio_de_Eŭropo Se iu ŝtato membras en KdE, iu civitano de tiu ŝtato, kaze de konflikto kun la ŝtato mem, povas apelacii al la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. Tio estas granda avantaĝo kaj sekureco por la civitanoj. Tiu eŭropa strukturo KdE tre gravas por ni esperantistoj. Fakto estas, ke ĝi okupiĝas pri lingvoj kaj lanĉis la Komunan Eŭropan Referenckadron pri Lingvoj, KER. En 2004 Katalin Kovats kaj mi iris kune al Strasburgo por renkonti la respondeculon pri tiu KER kaj diskuti, ĉu la Konsilio de Eŭropo povus akcepti Esperanton. Tio sukcesis ĉar Katalin organizis la tradukon de la baza priskribo de KER al Esperanto (vidu foton). Unue ĝenis min, ke tiu strukturo nomiĝas „eŭropa”, ĉar Esperanto estas tutmonda. Tamen antaŭ Esperanto estis en KER la araba, la ĉina, la japana, la korea, do jam la eŭropa kadro eksplodis. Lertigi geinstruistojn kaj/aŭ enkonduki Esperanton en lernejojn Tiuj du temoj aperis en nia kongreso 2019. Okaze de iu sintezo. Kune. Tamen la du paŝoj, certe farendaj, ne similas unu al la alia. Mi provos klarigi. foto: Pri la foto: en la flava domo loĝas Mireille Grosjean, en la blanka, malantaŭ la svisa flago estas la elementa lernejo de la vilaĝo Les Brenets. En neniu publika lernejo de la kantono Neuchâtel Esperanto estas instruata. Lertigi geinstruistojn certe estas tasko de ILEI, sendube. La laboro ne estas facila, la klopodoj enkonduki programon pri Esperanto Instruista Trejnado (EIT) montris, ke ne multaj instruantoj pretas dediĉi tempon al kreskigo de siaj kapabloj. Tre bedaŭrinda aspekto de la laboro de la Ligo. En la listo de farendaĵoj por la Ligo aperas listigo de instruistoj kapablaj lertigi aliajn instruistojn, instruantojn. En ĉiuj grandaj sekcioj ni devus koni homojn, kiuj pretas organizi lertig-kunvenojn, staĝojn, kursojn. Do kunlaboro estas dezirinda. Mi petas la sekciestrojn komenci pripensi pri tia listo en sia lando. En preparo estas modula trejnado por instruistoj. Eble tiuj du etapoj helpos al tiu temo. Enkonduki Esperanton en lernejojn bezonas la laboron de surlokaj homoj, kiuj konas la strukturon de la enlanda eduksistemo. Ne eblas, ke ILEI konu ĉiujn strukturojn de ĉiuj landoj en la mondo, ĉar ili malsimilas unu de la alia. Ne eblas, ke ILEI komencu agadon en iu lando saltante super la ekzisto de la sekcio. Do la laboro, kiu konsistas en kontaktiĝo kun la instruministerio, estas en la manoj de la sekcioj. La Ligo povas provizi ilin per informoj, ciferoj, donitaĵoj. Multaj informoj troviĝas en la retejo www.ilei.info kaj en la paĝoj de IPR. En tiu kampo la gvidado ne estas ĉe la Ligo sed ĉe la membroj en la koncerna ŝtato. Karaj membroj! Raportu pri viaj spertoj! Ni publikigos ilin kaj tio spronos kaj helpos la aliajn agemajn esperantistojn. Mireille GROSJEAN, prez de ILEI *** La sep veraj privilegioj de instruisto https://www.questionsdeclasses.org/?Les-7-veritables-privileges-du-prof (la 16-an de junio 2019, el la novaĵletero de „Questions de classes”, franca forumo por pli homama instruado) En sia blogo Lucien Marboeuf proponas al ni tre trafan tekston pri la profesio de instruisto. Instruistoj? Ĉiuj diros, ke ili havas multe da privilegioj. Tio parte ĝustas. Sed dependas de tio, kion oni nomas „privilegio”. Bonvolu forgesi la kliŝojn! Jen sep veraj privilegioj de tiu profesio, kiujn mi vere bedaŭrus, se mi devus ĉesi instrui. Temas pri sep avantaĝoj, kiuj faras la valoron de mia profesio, malgraŭ ĝiaj malfacilaĵoj (ni forgesu ilin nun por momento) 1. Sencohava profesio Nepras legi la komentojn de tiuj, kiuj antaŭe havis alian profesion; en aliaj kampoj, ĉu en publika ĉu en privata entrepreno. Ili nun instruas, ni aŭskultu ilian opinion. Ili plej bone konas diversajn kampojn kaj plej bone povas kompari; ĉiuj diras la samon. „Antaŭe mi ne sentis min utila…” „Mi havis la impreson, ke mi utilis al nenio, aŭ al neniu persono…” „Mi alportis nenion al la socio…” „Kial mi laboras 14 horojn tage, por ke Microsoft aŭ alia entrepreno akiru pli da mono?” „Al kiu tio utilas konkrete?” Hodiaŭ ili instruas, kaj la demando, al kiu utilas ilia peno, ne aperas. Povas esti, ke multaj laboristoj demandas sin pri la utileco de sia peno por la homa socio aŭ por iu komerca kompanio. Instruisto scias, kial li aŭ ŝi estas tie en sia profesio, kia estas la signifo de lia/ŝia tasko, al kio kontribuas la diversaj facetoj de lia/ŝia laboro. Ĉiu profesio havas siajn malagrablajn aspektojn, siajn devigojn, siajn kontraŭproduktivajn momentojn, siajn grizajn aŭ malplenajn periodojn. Pli bone alfronti tion kun certeco, ke la farata laboro utilas, gravas, alportas ion valoran al la homaro. Kaj la homaro ekzistas tute konkrete antaŭ niaj okuloj, kiam infanoj aperas. Ĉiun matenon, kiam mi eniras la klasoĉambron, mi scias, pro kio kaj por kiu mi estas tie. 2. Vivu la infanoj! Ili estas la arda koro de tiu profesio. La ĉefa feliĉo de la instruisto – demandu lin, ŝin – estas la infanoj. Havi profesion, kie oni estas en kontakto kun aliaj, havi profesion bazitan sur homaj interrilatoj, ne nur kun kolegoj, ne nur per sia komputilo, temas pri certeco havi interŝanĝojn kaj pliriĉigojn, kiuj lumigas vian ĉiutagan vivon. Labori kun infanoj estas ankoraŭ pli feliĉiga tasko, pro la fakto, ke infanoj ŝajnas esti pli homaj ol plenkreskuloj, ĉar la sociaj kodoj ankoraŭ ne samformigis ilin, muldis ilin (ni provu, ke la lerneja instruado ne tro kontribuu al tio…) Kompreneble ekzistas infanoj, kiuj kontraŭas la laboron de la instruisto, kun kiuj la instruisto vere penas, kiuj estas nevideblaj aŭ preskaŭ nevideblaj kaj kiujn ni devas vidi, tiuj, kiuj okupas la tutan spacon kaj kiujn ni devas forgesi por vidi tiujn diskretajn konindajn, sed ĉiuj fakte, se ni sukcesas konsideri ilin bonkore kaj objektive, meritas esti konataj. 3. Esti respondeca Ĉar temas pri infanoj, nia respondeco estas kompreneble granda, ĉar ili ankoraŭ ne estas memstaraj, ĉar ni devas zorgi pri ilia sekureco, ilia integreco, ilia bonfarto. Plie ni respondecas pri la bona stato de la eta socio, kiun ili konsistigas, ĉu en la klasoĉambro ĉu en la paŭza korto. Ni ĉefe havas la grandan respondecon ilin instrui, helpi la estontajn civitanojn konstrui sian personecon, jam tio estas giganta tasko. Esti respondeca konsistigas la vertebraron, la kernon de nia profesio, tio helpas al ni stari, alfronti kelkajn tagojn, kiam ni pli ŝatus resti kuŝantaj en nia lito, tio pravigas en si mem niajn devojn: konsideri ĉiun lernanton por li mem, por ŝi mem, for de la grupo, ĉion entrepreni por lia/ŝia progreso, montri per niaj konduto kaj lingvaĵo bonan ekzemplon, esti justa, forgesi ĉiujn familiajn zorgojn kaj sendormajn noktojn, kiam nia propra infano malsanas, kaj eĉ en tiaj kondiĉoj doni sian plej atentan rigardon al niaj lernantoj. Antaŭ tiuj 30 infanoj ni estas respondecaj, tio estas peza kaj bela tasko. Ne multaj homoj povas diri la samon. 4. Ĉiutage ni alfrontas novajn situaciojn Mi ofte pensas pri oficejaj laboroj, kiujn mi antaŭe konis, pri la monotoneco, pri tiuj tagoj, kiuj ĉiuj similis al la antaŭa tago, tiom, ke mi finfine demandis min, ĉu la komputilo rigardas min aŭ inverse mi ĝin. Ekde la komenco de mia instruista laboro, eĉ se diversaj tagoj iom similas al aliaj, la monotoneco malaperis, ĉiu tago estas ne konata kaj ne antaŭvidebla. Vi povas plej bone ĉion prepari, organizi la lernotaĵojn, krei fazojn, ŝtupojn en via leciono, ne eblas ekzakte antaŭvidi, kiel tio evoluos, kiel la lernantoj reagos, per kia kemia reago inter ili, la lernendaĵoj kaj vi la tempo pasos. Tiu nekonata aspekto povas konstrui kaj malkonstrui viajn tagojn. Ĝi produktas la plej belajn sukcesojn, la plej intensajn ĝojojn, ankaŭ la plej fortajn frustrojn kaj solecajn sentojn. Inter tiuj du polusoj ekzistas granda nombro de diversaj facetoj koloraj kaj bela mikso de diversaj grizoj. Matene dum duŝado, kiam mi penas vekiĝi, mi scias, ke la hodiaŭa tago ne estos klono de la hieraŭa aŭ de la morgaŭa. 5. Sendependeco Unu granda avantaĝo de la instruistoj de la bazaj lernejoj estas ne havi estron apud si en la ĉiutaga vivo. Mia nura superulo estas la inspektoro, kaj lin mi vidas ne ofte. Niaj rilatoj estas tre bonaj, mi ĝojus vidi lin pli ofte (povus esti ekzemple ĉiujara kontakto kun bilanco de mia laboro kaj de miaj kapabloj, tamen tio estas alia temo…) Tamen mi estas tre feliĉa, ke mi ne vidas lin ĉiun tagon. Sen nepre esti alergia je iu aŭtoritato, mi ŝatas, ke oni lasu min trankvile labori, ke oni fidu min. Mi ne tre ŝatas senti iun malantaŭ mi, kiu konstante rigardas ĉiujn miajn paŝojn kaj agojn. Mi estas plenkreskulo, respondecema, profesia. Mi scias kion mi devas fari, mi scias, kien mi iras, kiel mi iru tien. Mi estas sufiĉe honesta kun mi mem kaj scias, kiam mi devas modifi ion aŭ progresi, se tio bezonatas. En la sama kunteksto (vi certe opinios, ke mi similas al urso), mi ne estas malkontenta, ke mi ne laboras en malfermita oficejo „open space” kun miaj kolegoj; mi aprezas miajn kolegojn, kun kelkaj ni estas amikoj, sed mi pli bone ŝatas ilin pro la fakto, ke mi ne vidas ilin dum plenaj labortagoj. Tia preskaŭ kompleta sendependeco havas sian malagrablan flankon: soleco. Tio estas substrekinda trajto de nia profesio, kiu povas esti pezo. Labori dum ses horoj tage kun infanoj sen kontakto kun plenkreskuloj, tio povas fari vin frenezulo. Plie: tiu sendependeco postulas de vi, ke vi estu daŭre veka. En oficejo vi povas kaŝi vin en alia ĉambro, se via estro apudas, vi povas eviti la rigardojn. 6. Libereco por krei Pri tio oni ne multe parolas, tamen tio ravas min. La feliĉo instrui ne troviĝas nur en la klasoĉambro, ĝi ankaŭ atingas mian domon, kie mi dediĉas multe da tempo por prepari miajn kursojn. Tio ne konsistas nur en akrigado de krajonoj. Tiu profesio enhavas grandan parton de kreebloj, kaj la instruistoj havas veran liberecon pedagogian. Ili povas trovi grandan plezuron en kreado kaj preparo de lecioneroj, en elpensado de partoj interesokaptaj kaj sencohavaj, kiuj allogas la gelernantojn, konstrui taksajn strategiojn por obteni klaran vidon de iliaj rezultoj. Tiuj taksadoj ankaŭ informas pri nia maniero stiri nian ŝipon, ni ne forgesu, ke oni kutimas juĝi niajn kapablojn per la sukceso de niaj gelernantoj. Antaŭ ol instrui, mi neniam imagis, kiom granda povas esti la plezuro konstrui, elpensi la lecionojn. 7. Ferioj Mi ŝatas ilin, unue pro tio, kion ili alportas al miaj lernantoj. La infanoj revenas freŝaj kaj sanaj post la ferioj, kiuj venas post studmonatoj, kiujn ili finis elĉerpitaj kaj senpovaj. Sciante tion, kion mi glutigas al ili dum la semestro, ili meritas tiujn paŭzojn dum la jaro, miaj karuloj. Pli ol aliaj profesioj, eble malpli ol aliaj, tiu profesio eluzas la homon, forprenas liajn/ŝiajn fortojn. (Demandu la gepatrojn, kiuj foje akompanas la klason dum iu vizito; ĉiam ili tagfine demandas: „Mi vere ne scias, kiel vi eltenas tion dum la tuta tago!”) Tiu profesio postulas tempospacojn por regenerado. Benita estu la eblo forlasi la laboron, vere trovi novajn fortojn, vere rekonstrui sin mem, danke al la diversaj feriperiodoj, kiujn ni havas. Ĉiu instruisto spertas la samon: plena semajno bezonatas por forgesi la laboron kaj la klason, la duan semajnon oni vere ĝuas, kaj ĝi estas la lasta. Dum tiu dua semajno mi bone laboras, uzante du aŭ tri tagojn plenajn por prepari la komencon de la instruperiodo. Ni parolu pri la „grandaj” ferioj, tiuj de julio-aŭgusto. Unue ni devas komplete forgesi la antaŭan instrujaron (post 15 tagoj mi plu sonĝas pri miaj lernantoj), ni sukcesas forgesi la kalendaron kaj la semajnoritmon. Dum tiu senhorara pendanta periodo mi retrovas novajn fortojn kaj trovas elanon por la venonta jaro. Sekvu „L’instit’humeur” (la humoroj de la instruisto) en Facebook kaj Twitter @LucienMarboeuf (en la franca kompreneble) Elektis kaj tradukis el la franca Mireille GROSJEAN *** Nia planedo dronas en plastorubo de Dietrich WEIDMANN (Svislando) Nuntempe sub la minaco de la tutmonda klimatovarmiĝo la homaro perceptas, ke la plej granda media minaco estas la CO₂-emisiado, sed fakte oni pro la aktualaj efikoj de la tuttera varmiĝo neglektis alian katastrofon, kies gigantaj dimensioj nur malrapide dum la lastaj du jaro estas ekrimarkitaj en la publika konscio! Nia tuta planedo malrapide sed konstante rubpleniĝas per grandegaj kvantoj da mikroplastaĵoj. Koncernataj estas ĉiuj grundoj sur ĉiuj ses loĝataj kontinentoj kaj ĉiuj maroj inter Arkto kaj Antarktio. Dum por la problemo de la CO₂-emisiado oni jam havas teknikajn solvojn anstataŭigante la fosiliajn energifontojn mondskale per sun-energio, la plastorubo restas problemo, por kiu oni ĝis nun ankoraŭ tute vane cerbumas pri eblaj solvoj. Kaj dum oni povas atendi, ke post la anstataŭigo de la lasta benzin- kaj dizelaŭtomobilo sur nia planedo la CO₂-kvanto en nia atmosfero iom post iom malmultiĝos, la plastorubo forĵetata en nian medion tie konserviĝos preskaŭ eterne, se oni ne mekanike ĝin malaperigos. Tasko praktike malplenumebla! Se oni klasas la historion de la homaro laŭ la homaj labormaterialoj tiam ni nuntempe post la ŝtonepoko, bronzepoko, ferepoko vivas evidente en la plastepoko. Plasto en plej diversaj formoj ludas nuntempe gravegan rolon en la ĉiutaga vivo de ĉiuj homoj sur la tuta planedo. La avantaĝoj de plasto estas multnombraj kaj evidentaj. Plasto estas malmultkoste produktebla el nafto kaj biologia rubo, plasto estas malpeza kaj malfacile korodiĝas. Ĉar plasto facile brulas, ĝi estas ankaŭ facile malaperigebla per bruligado. La mikroplastoproblemaro Mikroplasteroj enmediiĝas tiel, ke plasteroj en la naturo erozie diseriĝas kaj disdoniĝas akve kaj vente en la ĉirkaŭaĵo. Per rojoj kaj riveroj ili atingas lagojn kaj fine la maron, multo tamen ankau finiĝas en la grundoj kaj atingas per la nutraĵasimilado en praktike ĉiuj organismoj sur la planedo. Plasto tamen ne nur pere de malĝustaj pakaĵoj enmediiĝas, sed ankaŭ pere de konstrumaterialoj kaj eĉ pli terure pere de nanopartikloj, kiuj estas uzataj en la plej diversaj vivsektoroj, ankaŭ tie, kie normala homo tion ne konjektus. Tiel mikro- kaj nanoplasteroj servas kiel raspiloj, frotiloj kaj/aŭ ligiloj en kosmetikaĵoj, har- kaj korpoflegiloj, laviloj, dentopastoj, farboj, lakoj kaj konstrumaterialoj. Ni iniciatu la mondvastan kampanjon „Ne Rubu!” Kiel esperantistoj ni havas en niaj manoj la eblon lanĉi tra nia mondvasta reto tutmondan kampanjon sub la titolo „Ne Rubu!” Kio estu la celo de nia kampanjo? Ruboevitado: La plej bona kaj efika metodo estas eviti plastrubon principe. Tion ni plej efike realigas rezignante ĉie pri plasto, kie ekzistas rilatantaj alternativoj. Speciale sensencaj kaj malnecesaj pakumoj principe malpermesitu. Kial ekzemple jam enpakita objekto estas envolvita en aldona plastingo, kaj pluraj tiaj objektoj siavice estas kuntenataj per kroma plastpakumo? La plej ekologia pakaĵo cetere en la plej multaj kazoj estas simpla kartono, kiu en neniu okazo estu farbita kaj kovrita per plasto. Plej malbonaj estas pakaĵoj el kombino de diversaj materialoj. Tiaj ofte nur malfacile disigeblas kaj recikligado de tiaj materialoj tial praktike maleblas. Recikligado: Per tiu temo ni troviĝas en la dua punkto: Memkompreneble ankaŭ estontece estos bezonataj pakaĵoj, ĉar pakaĵoj protektas ekzemple nutraĵon de poluado kaj putrado. Nun gravas, ke tiaj pakaĵmaterialoj recikliĝu. Pro tio en la produktado gravas nur, ke la unuopaj pakaĵoj konsistu laŭeble el unu sola materialo. Samtempe la nombro de la permesitaj plastmaterialoj reduktiĝu, tiel ke la ordigado kaj ĝusta recikligado faciliĝu. Se ekzemple tutmonde uzatas ĉiam nur la samaj du plastmaterialoj kaj papero, kartono kaj ŝtallado, tiam pere de ses malsamaj kolektujoj ĉiu rubo povus facile esti disigita kaj recikligita. Ni tiel povus transformiĝi de forĵetosocio al cirkuladsocio. Bruligado de la restrubo: Grandega problemo estas, ke en grandaj partoj de la mondo la restrubo ne bruliĝas, sed deponiĝas en deponejoj, kaj ne malsignifa parto pere de pluvo kaj vento forportiĝas al la medio kaj fine atingas la mondmarojn. Aparte la eŭropaj ŝtatoj povus en sia propra intereso fari celitan evoluhelpon, helpante al malpli evoluintaj landoj konstrui rubbrulejojn kaj funkciantan senrubigan kaj recikligan sistemon. Nia kampanjo „Ne Rubu!” tie celite subtenu tiajn projektojn kaj fortigu ĉe la politikistoj la konscion per mondskala premo al la publika opinio. Ordigi kaj purigi la planedon: Post sukcesa forigo de la kialoj de la tutmonda rubado sekvas la ordigado. Iniciatoj, kiel la plej laste lanĉita projekto Clean Ocean [Pura Oceano] kaj la plukkuradmovado plenumas tiun ĉi koncepton. Per la kampanjo „Ne Rubu!” ni volas subteni tiujn ĉi projektojn kaj naskigi multnombrajn ĉiajn aliajn ordigkampanjojn. La specialaĵo de la agado „Ne Rubu!” estas, ke tiu ĉi kampanjo ne temas pri centre kontrolata organizaĵo aŭ aparta NRO, sed ke ĉiu unuopulo laŭ sia propra maniero povas subteni la kampanjon „Ne Rubu+”. Per la kradsimbolo #NeRubu en la plej diversaj sociaj medioj, ĉiu povas raporti pri siaj propraj aktivadoj kaj mem fariĝi ambasadoro de „Ne Rubu!”. Pli da informoj pri la kampanjo vi trovos en la retejo http://informejo .com/nerubu. Kion povas vi kiel esperantistoj fari konkrete? - Unue vi povas traduki ĉi tiujn informojn kaj la informojn en la retejo el Esperanto al via loka lingvo. - Due vi povas krei lokajn agadteamojn kaj konkrete pripensi, kion vi povas rekte fari en via urbo aŭ via vilaĝo. - Trie vi povas informi vian lokan gazetaron kaj viajn lokajn mediojn pri „Ne Rubu!” kaj samtempe vi povas en ĉiuj viaj personaj kanaloj kaj viaj propraj sociaj medioj varbi por „Ne Rubu!”. Utiligu la stopsimbolon montritan ĉi tie (vi povas elŝuti la simbolon de la retejo) kaj enmetu ĉiam la kradsimbolon #NeRubu en viajn mesaĝojn. *** Festa ludvespero okaze de la 70-jariĝo de ILEI (daŭrigo) AKROSTIKO 5 Individua nomo de eks-prezidanto de ILEI … Surfaco……………… Komunikmaniero de abeloj Estis s. Li volis konservi la prononcon. Li metis z. Kiu estas li? Individua nomo de eks-prezidanto de ILEI S…. Urbo de la unua EO-klubo Dua litero de la individua nomo de la nuna ILEI-prezidanto LI ESTIS PREZIDANTO DE ILEI Maksima poentonombro: 8 AKROSTIKO 6 Homa organo penskapabla Difino de limo laŭ Jacques Ancel: „limo estas konstanta perforto, kiun la ……………… faras al la geografio” Kontinento, kie ILEI havis konferencon, sed UEA ne havis Universalan Kongreson Devenlando de Andreo Cseh Fama barata verkisto tradukita al Esperanto Fama budapeŝta universitato: ……. L………. Urbo, en kiu situas la jura sidejo de ILEI Li estis ILEI-prezidanto. Lia nomo signifas: „suna vespero”. LI ESTIS PREZIDANTO DE ILEI Maksima poentonombro: 11 AKROSTIKO 7 Arbo (japane yanagi, germane Weide, france saule) Tiaj demandoj proponas elekton Urbo de Universala Kongreso 2020 Ĉefurbo de la lando de UK 2020 Plej granda ne mara besto nuntempa Urbo, kie troviĝas la ĉefa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj. Lando, kie kreiĝis ILEI-sekcio en la jaro 2013 LI ESTIS PREZIDANTO DE ILEI Maksimuma poentonombro: 8 AKROSTIKO 8 Lando, en kiu kuŝas la arkivoj de ILEI Ŝtata formo, en kiu la povo estas ĉe la popolo Plej valora medalo Aŭdebla ondo Lando de la ILEI-konferenco en 2007 Afrika lando okcidente de Ganao Aro da literoj en difinita ordo Lando, kie la Nobel-pacpremio estas prizorgata LA NUNA PREZIDANTO DE ILEI Maksimuma poentonombro: 9 *** La nepala lingvo malaperas en Nepalo… Kelkaj notoj kadre de la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj3 de Mireille GROSJEAN (Svislando) „Ĉiam pli granda nombro de nepalaj ŝtataj lernejoj instruas per la angla lingvo por eviti la transiron de lernantoj al privataj lernejoj, kaj tio minacas rekte la nepalan lingvon.” Tiel esprimas sin la nepala ĵurnalisto Prakash Khadka. „Multaj gepatroj en Nepalo konsideras edukon en la angla lingvo kiel bileton por pli bona vivo por siaj infanoj. La plej lasta tendenco povus esprimiĝi: Se vi parolas la anglan, vi povos konkeri la mondon! Dume la unuaj vortoj, kiujn la infanetoj aŭdas en la bebvartejoj estas kanzonoj en la angla, kaj tio fierigas la gepatrojn. La lernejoj, en kiuj oni instruas nur en la angla, kreskas kiel fungoj tra la tuta lando, eĉ en foraj valoj. Tamen problemo aperas, ke mankas kvalifikitaj geinstruistoj. Pluraj kursoj en la Tribhuwan Universitato, la granda universitato de Katmanduo, okazas en la angla.” Khadka plu klarigas: „Laŭ la censo de 2011 Nepalo havas 125 kastojn kaj etnojn kaj la Nepali Khash Bhasha, tio estas la nepala lingvo, subpremas multajn lokajn idiomojn okaze de longa procezo nomata „hinduigo”, kies frapfrazo estas Unu religio, unu lingvo, unu kulturo. Dum tempo pasas, montriĝas pli kaj pli invado de la angla. Multaj kompanioj kaj ŝtataj oficejoj laboras nun komplete en la angla. Tie malmultaj oficistoj havas la nepalan skribmanieron Devanagari देवनागरी en sia komputilo kaj kapablas tajpi per ĝi. Por protekti nian gepatran lingvon, la registaro devas raciigi la nepalan edukadon metante limojn al troa angle-orientita instruado. La kerna demando estas, ĉu tio ĉi konsistigus malobservon de la rajto de homoj je elektado.” La tuta teksto de Prakash Khadka, en la angla, troviĝas tie: https://www.ucanews.com/news/nepals-english-craze-puts-sword-to-mother-tongues/84934 En mia titolo mi nomis la nepalan lingvon „duaranga”, ĉar ne larĝe disvastigita kiel la hispana, la franca, la portugala, k.a. Alia duaranga aŭ indiĝena lingvo estas la butana lingvo, kies nomo estas dzongkha  རྫོང་ཁ་. Kadre de la tutlanda klopodo mezuri la feliĉon de la loĝantoj, la infanetoj parkerigas frazojn pri sia bonfarto en la angla. Samkiel en Nepalo, ankaŭ en Butano aperas la problemo, ke la infanoj ne plu povas komuniki kun siaj geavoj. El tiuj du ekzemploj ni komprenas, ke la minacataj indiĝenaj lingvoj ne nepre estas lokaj idiomoj, sed oficialaj lingvoj de ne tre grandaj landoj. Pro siaj komercaj ligoj kun Tanzanio, Kenjo kaj Ugando, la eta lando Ruando enkondukis kiel novan oficialan lingvon, la anglan apud la franca kaj la svahila. La loka lingvo estas la kinyaruanda. La instruado iom post iom glitas al la angla. La infanoj certe povas paroli pri bazaj aferoj kun siaj geavoj, sed la kulturaj scioj akiritaj en la lernejo ne plu kongruas: ĉe la geavoj ili estis en la franca, nun ili estas en la angla. Ambaŭ estas vaste disvastigitaj lingvoj, ambaŭ estas eks-koloniaj lingvoj. Notindas, ke la protektado, konservado kaj flegado de la lokaj lingvoj en la tuta mondo ebligas aliron al la konoj pri plantoj kaj iliaj efikoj en higieno kaj flegado de malsanoj. Tion lerte pruvis Tove Skutnabb Kangas, lingvistino el Danlando. Vidu http://www.tove-skutnabb-kangas.org/ Tiuj indiĝenaj lingvoj portas sian kvanton de kulturaj scioj kaj valoraĵoj. Kaj nun en Eŭropo? Aperas pli kaj pli da anglaj vortoj en la surstrataj varbindikoj. Aperas pli kaj pli da anglaj vortoj en la konversacioj en Francio kaj Svislando. „Think tank” anstataŭ „groupe de reflexion” (pripensgrupo), „challenge’ anstataŭ „défi” (defio) ktp. Tio fakte estas stulta modo. Tamen tio ne endanĝerigas la bazan lokan lingvon la francan, ĉar ĝi estas mondskale larĝe disvastigita lingvo. Neniu danĝero? Vidu jenan situacion: se franclingvano esploras pri kemio, li/ŝi devas publikigi siajn rezultojn en artikoloj en la angla. Do tiu persono devas tage labori pri kemio kaj nokte lerni la anglan. Iu kanadano aŭ usonano, denaska parolanto de la angla, povas esplori pri kemio tage kaj nokte kaj atingos antaŭ la franclingvano la patentojn kaj Nobel-Premiojn. Tio estas maljusta situacio. Kiam nacia lingvo fariĝas internacia lingvo (ĉu temas pri la latina, la franca, la angla nun, la ĉina eble poste….) ĉiam la situacio favoras la denaskulojn. Pro tio nia lingvo Esperanto, lanĉita kiel internacia lingvo, estas justa. Ni konstatas, ke ekzistas iaj „sociaj tavoloj” ene de la lingvoj: de la tute subaj indiĝenaj lingvoj, afrikaj kaj alikontinentaj, bedaŭrinde neglektataj kaj malaperantaj rapide, tra la mezaj, mi diris duarangaj lingvoj, kiel la nepala (laŭ https://fr.wikipedia.org/wiki/Liste_des_langues_officielles estas 107 lingvoj kiel la nepala, kiuj estas oficialaj en unu sola ŝtato) ĝis la larĝe disvastigitaj lingvoj, inter kiuj kelkaj estas „glottophages (fr)”, lingvomanĝantoj. Tiu ĉi jaro 2019 estis deklarita de UN kaj UNESKO Internacia Jaro de la Indiĝenaj Lingvoj; ni konsciiĝu pri la valoro de ĈIUJ lingvoj. *** Instruado de Lingvoj en Finnlando de Sylvia HÄMÄLÄINEN (Finnlando) ENKONDUKO Oficialaj lingvoj en Finnlando Finnlando konstitucie estas dulingva, finn- kaj svedlingva, kio devenas de nia komuna historio kun Svedio. Svedlingvanoj ĉefe loĝas ĉe la marbordo kaj sur la insularo. El la tuta loĝantaro iom pli ol 5% estas svedlingvanoj, sed ekzemple en Alando, insularo inter Svedio kaj Finnlando, tiu estas preskaŭ 90%. Ekzistas pluraj minoritataj grupoj ankaŭ en klare finnlingvaj urboj. Surfote: Sylvia HÄMÄLÄINEN prezentas la instrusistemon de Finnlando okaze de la Tago de la Lernado En la norda parto de Finnlando, Laponio, vivas la anoj de la sola indiĝena popolo en Finnlando kaj eĉ en Eŭropa Unio, la sameoj. Ilia hejmteritorio situas vaste en la nordaj partoj de Norvegio, Svedio, Finnlando kaj nord-okcidenta Rusio. En Finnlando estas parolataj tri malsamaj sameaj lingvoj. Laŭ la konstitucio la sameoj havas kiel indiĝena popolo la rajton oficiale uzi sian lingvon kaj zorgi pri sia kulturo en sia hejmteritorio. La samelingva instruado povas okazi aŭ kiel ĉefa instrulingvo de la lernejo, aŭ kiel lingvo de la fako nomata gepatra lingvo aŭ kiel elektebla fremda lingvo. Ĉiuj bazaj kaj mezaj lernejoj en la vivteritorio uzas la samean lingvon en iu maniero. Eblas trapasi la abiturientan ekzamenon en la samea kaj eblas studi la lingvon en tri universitatoj. STUDADO DE LINGVOJ EN BAZLERNEJO La celo de la lingvoinstruado estas en natura ĉiutaga lerneja vivo plivastigi la koncepton pri la mondo kun diversaj kulturoj, gvidi la lernantojn aprezi diversajn lingvojn, ties uzantojn kaj kulturojn kaj finfine ke la infanoj estu kaj lernantoj kaj uzantoj de la lingvo. Depende de la municipaj ebloj en frua edukado kaj antaŭlernejo, estas aranĝita lingvomergado aŭ donataj scioj pri diversaj lingvoj en manieroj konformaj al la aĝoj de la infanoj. La gepatroj kune kun siaj bazlernejanoj havas, jam en la komenco de la 9-jara deviga studado, gravan taskon fari la planon por la lerneja lingva vojeto. Estas pluraj ebloj elekti. La lernanto, kiu nun (aŭtune 2019) estas en la dua klaso, komencas kaj daŭrigas sian lingvostudadon laŭ la sekva programo. Legu pli poste pri la novaj gvidlinioj pri lingvoinstruado. En la bazlernejo estas devo studi du fremdajn lingvojn, el kiuj unu devas esti la dua hejmlanda lingvo. Preskaŭ 90% de la lernantoj elektas la anglan kiel la unuan fremdan, A1-lingvon. Dependas de la grandeco de la municipo, kiuj lingvoj estas ofertataj. En Tampere (240 000 enloĝantoj) eblas elekti kiel A1-lingvon el inter la angla, hispana, ĉina, franca, sveda, germana kaj rusa lingvoj. Dependas de la nombro de la lernantoj (minimume ĉ. 15), ĉu la studado de iu alia lingvo ol la angla kiel A1-lingvo komenciĝas. Komparu kun la municipo Taivalkoski (4022 enloĝantoj), kiu ofertas kiel A1 la anglan kaj kiel B1 la svedan kaj libervolajn germanan kaj francan en la 8a jarklaso. En la 4a aŭ 5a jarklaso eblas nedevige komenci studi la A2-lingvon, kiu povas esti la angla, sveda, germana, franca, hispana aŭ iu alia lingvo laŭ ebloj de la municipo kaj lernejo. En la 6a jarklaso la sveda kiel B1venas aŭtomate por tiuj, kies A1 estas la angla kaj la angla por tiuj, kiuj komencis per la sveda. En la jarklaso 8 eblas krome preni nedevigan B2-lingvon. La enmigrintoj studas laŭ la sama lingva programo kiel la aliaj, sed krome ili ricevas gvidadon en sia propra gepatra lingvo. Menciinde estas, ke en Tampere estas donata instruado de gepatra lingvo en pli ol 30 apartaj lingvoj. ALIAJ EBLOJ RICEVI INSTRUADON EN IU FREMDA LINGVO Ekzistas municipoj, kiuj ofertas dulingvan instruadon. La celo estas akiri bonan kaj multflankan lingvoscion. Ekzemple en la plej norda municipo en Finnlando kaj Eŭropa Unio, Utsjoki (1285 enloĝantoj), la instruado estas finn- kaj nord-same- lingva. En la tri etaj lernejoj la instrufako gepatra lingvo estas la finna aŭ la samea. Krom svedlingvaj lernejoj en finnlingvaj urboj, en la ĉefurba regiono ekzistas germanlingva (ekde 1889) kaj anglalingvaj lernejoj. En pluraj aliaj urboj ekzistas lernejoj, kiuj donas anglalingvan instruadon. Krome en Helsinki funkcias franc-finna (1949) kaj finn-rusa (1955) lernejoj. Ekzistas ankoraŭ ses internaciaj lernejoj, kies instrulingvo estas la angla. En pluraj municipoj estas proponata frua infana lingvomergado en la finna aŭ sveda aŭ antaŭlerneja instruado en la angla, sveda, germana, franca, rusa, finna kaj la samea lingvoj. Tiel estis donita lingvomergado en 112 grupoj. Plejparto de la agadoj okazas en Suda Finnlando. NOVA LINGVOPROGRAMO EKDE LA JARO 2020 En 2016 estis farita ŝanĝo en la gvidlinioj pri lingvoinstruado. Tio signifas, ke en la tuta lando la lingvoriĉiga programo komenciĝas jam en la frua edukado en infanvartejo kaj en 2020 jam la unuaklasanoj komencos la studadon de A1-lingvo. La urbo Tampere (240 000 enloĝantoj) estas tre favora al la nova lingvoprogramo kaj donas rimedojn por realigi ĝin. Etaj infanoj facile ensorbas novajn aferojn, kiel nova lingvo. Samtempe ili ensorbas novan kulturon kaj ricevas tutmondan edukadon. La lingvoprogramo donas egalan edukadon al ĉiuj infanoj, ĉu ili estas finnlandanoj aŭ venintaj ĉi tien el aliaj landoj. Oni konatiĝas kun fremda lingvo per aktivadoj, ludante, kantante, esplorante, imitante k.t.p. En la frua edukado, lingvostudantoj el la universitato donas lingvomergadon. En antaŭlernejo okazas lingvoinstruado unu horon semajne tutan jaron en kvar sekcioj pri tiuj lingvoj, kiujn eblas elekti poste por la unua klaso. En la unua jarklaso, dum la aŭtuna semestro, faka lingvoinstruisto prezentas dum kvar semajnoj po 1 horon tiujn lingvojn, kiujn eblas elekti kiel A1-lingvon en ĝuste tiu lernejo. En la tuta urbo Tampere eblas elekti inter 7 lingvoj, la angla, germana, franca, hispana, sveda, rusa kaj ĉina, sed en ĉiu lernejo nur kelkajn. Se la infano volas studi iun alian lingvon ol tiun, kiu estas proponata en la propra (plej proksima) lernejo, li rajtas kaj devas ŝanĝi lernejon. Por la instruistoj estas preparitaj multaj materialoj haveblaj en la reto kaj pluraj okazoj estas aranĝitaj/otaj por daŭra kleriĝado. xxxxxxxxx Pri vivodaŭra lernado. Jam antaŭ preskaŭ cent jaroj la finna renoma poeto V.A. Koskenniemi skribis poemon. Ties lasta strofo pri la vivodaŭra lernado tekstas jene: En sonĝo mi ofte revenas al la kara lerneja pad'. Ho, estu ke al mi daŭru  ĝis vivfino la lernad'. trad. Tuomo GRUNDSTRÖM *** Esperanto en bazlernejo n-ro 35 en Torun (Pollando) de Grażyna SZUBRYCZYŃSKA (Pollando) Laborante en infanĝardeno kaj konante la Esperantan medion, mi delonge strebis proksimigi al infanoj aliajn landojn kaj la ideon de Esperanto. Ŝanĝante laborlokon mi decidis uzi miajn spertojn ankaŭ tie. Kun aprobo de mia nova direktorino ĉi-januare mi anoncis en vizaĝlibraj paĝoj kaj poste sendis al konatoj inviton por partopreni desegnokonkurson laŭ la temo „Pollando miaokule”. La tasko de la infanoj ĝis la 7-a kaj (en dua kategorio) ĝis la10-a jaro estis esprimi propran opinion per libera pentraĵ-tekniko kaj unufraza komento. Loka esperantisto traduku la frazon al Esperanto por mi surloke (en Torun) - al la pola lingvo. Nian lernejon atingis 6 leteroj kaj en ili pli ol 170 desegnaĵoj el: - Svislando – lernantoj de Monika Molnar desegnis pri korespondado kun pola urbo per Esperanto - Ĉinio - Neĝeta uzis la fakton, ke ŝi instruas Esperanton en la lernejo Baotalu en la urbo Zhenjiang. - Serbio - Aranka Laslo ektrovis por la kunlaboro en Subotica 2 lernejojn kaj galerion - Koreio - Jungkee Lee proponis sendi la laboraĵojn de sia propra filino - profesia pentristino kaj instruistino pri pentro-arto - Brazilo – Sebastiao Soares en la lernejo Mariupiara inventis grandan projekton pri Pollando, sukcesis inviti poldevenajn brazilanojn, kiuj al la infanoj rakontis pri Pollando kaj eĉ kune kuiris polan manĝaĵon. - Hungario – la konkurson partoprenis knabino, kies avino naskiĝis en Pollando. La partoprenantoj de la konkurso ofte mencias pretecon konatiĝi, amikiĝi, amuziĝi kun polaj samaĝanoj; la junuloj rimarkas, ke diferencoj ne gravas. Ili scivolemas pri pola kulturo, komparas kun la propra. Kelkaj substrekas, kiom gravas bonaj rilatoj inter niaj nacioj. Ni pretigis por ĉiu partoprenanto de la konkurso dulingvan (polan-Esperantan) diplomon kaj por la kreintoj de la plej interesaj desegnoj donacojn. Krome ricevos ilin ĉiu lernejo. Komisiono elektante la 3 premiotajn laboraĵojn rimarkis, ke almenaŭ 50 ceteraj meritas, ke oni montru ilin al pli vasta publiko. Post multaj streboj mi sukcesis kun helpo de miaj kunlaborantinoj organizi ekspozicion en la toruna Pedagogia Biblioteko. Ĉiu desegnaĵo havis komenton en tri lingvoj: nacia por la infano, Esperanta kaj pola. La ekspozicion akompanis informoj, priskriboj pri Esperanto kaj Esperantlingvaj gvidlibroj pri polaj urboj. Sur la paĝo de la biblioteko klakante blukolorajn vortojn prezentacja prac vi povas vidi trilingvan prezentadon kun la laboraĵoj http://www.bptorun.edu.pl/index.php?akcja=&art_id=25&id_news=1076 . La 2-an de aŭgusto 2019 okazis solena malfermo de la ekspozicio. Bedaŭrinde la urbestro ne partoprenis en ĝi, sed decidis esti ĝia honora protektanto. Venis homoj kunigitaj kun toruna edukado kaj kulturo, krome „hazardaj” personoj, ĉar la aranĝo estis bone reklamita por torunanoj per ĵurnalo kaj interreto. Ĝojigis nin la partopreno de la estro de UEA kaj la avo de partoprenantoj de la konkurso samtempe - Jungkee Lee kun tri gekoreoj. Ĉiuj programeroj estis tradukitaj fare de Teresa Nemere al la Esperanta lingvo. La direktorino de la lernejo bonvenigis ĉiujn gastojn en Esperanto kaj mi prezentis la organizadon kaj atingojn de la konkurso. Sekvis parolado de Jungkee Lee, kiu gratulis al ni kaj proponis daŭrigon de nia kunlaboro. Maria Pokrzywnicka kiel loka esperantistino kaj kunlaboristino de la toruna Etnografia Muzeo anoncis baldaŭan starton de lingvokurso. La toruna poetino Małgorzata Musiałowska prezentis propan versaĵon pri la aranĝo. La 10-jara Staĉjo legis kelkajn komentojn de la partoprenantoj de la konkurso kaj mi - iliajn tradukojn. Estis tre kortuŝa momento kaj la knabo (certe ankaŭ la aŭtoroj de la vortoj) ricevis grandan aplaŭdon. La aranĝon filmis kaj intervjuis nin la loka televido, por ke vespere ni aperu en „Novaĵoj”. Post la sukcesa aranĝo, la direktorino petis min daŭrigi la enkondukon de Esperanto en nia lernejo. Mi elektis la instruadon per rekta metodo en mia grupo: 4-jaruloj, krome korespondadon kun lernejoj kun interŝanĝo de pentraĵoj pri la propraj urbo kaj vivo. *** El la landoj kaj sekcioj Germanio Ekspozicio memore al nia iama redakciano, s-ro Rössler Ĝi havis la titolon „Franz-Georg Rössler - universala en muziko, literaturo kaj arto”. Lia spirito en la Palatinata Landa Biblioteko en Speyer estis preskaŭ palpebla dum la inaŭguro komence de aprilo 2019, kiam renkontiĝis liaj amikoj, konatuloj kaj admirantoj. La 14-an de majo 2019 estis la 70-a datreveno de la naskiĝo de Franz-Georg Rössler, sed bedaŭrinde li tro frue mortis la 17-an de marto 2017, kvar tagojn antaŭ sia planita prelego pri „Martin Greif en la muziko” en la Palatinata Landa Biblioteko en Speyer. En ĝi – kiel kutime – li volis interligi ĉiujn genrojn - muzikon, literaturon kaj regionan historion. Foto: Franz-Georg Rössler en malfermo de ekspozicio en Dudenhofen Ute Bahrs, la bibliotekestrino, salutis la alvenintojn en la homplena aŭlo de la konstruaĵo. D-ro Daniel Fromme en sia parolado esprimis sian ĝojon, ke la ekspozicio, kiun oni jam planis plurajn jarojn pli frue, malgraŭ la forpaso de s-ro Rössler povis esti prezentata al la publiko. Fromme priskribis la vivo-karieron de Rössler, kiu plenkreskis en Ruppertsberg kaj jam frue engaĝiĝis en muziko. Ekde 1977 ĝis sia emeritiĝo li estis instruisto pri muziko kaj geografio en la gimnazio Nikolaus-von Weis en Speyer. Rössler ludis plurajn instrumentojn, komponis pli ol 250 muzikpecojn, estis korusogvidanto kaj orgenisto. Li ĉiam kunligis siajn prelegojn kaj tekstojn kun muziko, poezio kaj regionaj temoj. Por la artisto Rössler la lingvo estis grava esprimrimedo. Li kreis pli ol 500 ĵurnalistajn artikolojn kaj literaturajn tekstojn en la germana kaj en Esperanto. En la tuta Eŭropo li dum renkontiĝoj kaj kongresoj prelegis, ankaŭ ofte en Esperanto. En Speyer li kunfondis la „Esperanto-Laborunuiĝon en la diocezo Speyer”. Li havis pli ol cent bildartajn ekspoziciojn en- kaj eksterlande, ofte kunlabore kun sia edzino, Rita Rössler-Buckel. La ekspozicio en Speyer en 16 vitrinoj montris multajn erojn pri li: infanaĝo, studado, lerneja laboro, orgenludo, koruso-gvidado, muziknotoj, holokaŭsto, prelegoj, Esperanto, literaturaĵoj, libroj, skulptaĵoj, kapoj skulptitaj kaj desegnitaj, bildarta laboro ktp. Por precizigi la imagon pri tiu unika admirinda artisto kvin vivo-akompanantoj raportis pri siaj travivaĵoj kun Rössler. Inter ili ankaŭ Albrecht Kronenberger, mem esperantisto, kiu citis la eldiron de Rössler: „Mi ankaŭ estonte ne lasos Esperanton: „Kiel heliko surdorsan dometon/ Esperantujon mi portas kun mi.” La vidvino Rita Rössler-Buckel rakontis pri la 53 kune pasigitaj jaroj, kiuj ankaŭ ŝin multe influis muzike, literature kaj arte. Fine ŝi citis memtradukitan tekston de Martin Greif en Esperanto: Feliĉo – kvazaŭ sunrigard’: neniu povas ĝin akiri neniu pri si povas diri ke li vere sen kondiĉ’ estas plena je feliĉ’ Feliĉo – kvazaŭ sunrigard’: nur post kiam ĝi formortis nur post kiam plagoj sortis koro sentas tutkonscie ke ĝi iam sen kondiĉ’ estis plena je feliĉ’ Inaŭgure de la dignoplena solenaĵo, la flutogrupo „Fluto Palatina”, gvidata de Rita Rössler-Buckel, ludis muzikpecon „Au claire de la lune” de Franz Georg Rössler. József NÉMETH4 „Esperanto en dialogo” – kurso en la germana lingvo La adreso estas: http://www.esperanto.de/lehrbuch kiu tamen tuj gvidas al la origina https://agei.esperanto-urbo.de/netzkurs/ ĉar la Esperanto-Centro de Herzberg tre dankinde donis lokon al mia kurso sur sia servilo. Rudolf Fischer, fischru@uni-muenster.de Hispanio Ni atingis la oficialan instruadon de Esperanto kiel elektebla lernofako en la Publika Edukadsistemo; tio neniam antaŭe okazis en la historio de Hispanio, kaj estas dankinda al la plenumado de la „Projekto Esperanto Komuniko” kadre de la Eŭropa programo Erasmus+ KA1. Post la propono de la fako en nia mezlernejo elektis ĝin 26 lernantoj de la unua kurso de Bakalaŭro, tio estas vere mirinda, ĉar ili havas multajn opciojn kaj eblojn tre buntajn kaj allogajn. Do ĝi estas vera sukceso, kiu respondas al antaŭa laboro de informado kaj divastigado pri Esperanto inter la lernantoj dum la pasinta kurso. Pri kio temas la Projekto „Esperanto Komuniko”? La projekto „Esperanto Komuniko” malfermas vojon al la pliboniĝo kaj riĉiĝo de plurlingveco kaj la instruado de lingvoj, same kiel praktika respondo al la celo de Eŭropa civitaneco per profitado de la ĉeesto de diversnacidevenaj lernantoj. Per tiu ĉi projekto ni celas: - Doti la instruistaron per novaj pedagogiaj iloj por plibonigi ties instrupraktikon. Ili uzos Esperanton por pligonigi la instruadon de fremdaj lingvoj kiel la angla, la franca aŭ la klasikaj lingvoj kiel la latina. - Ampleksigi la kulturan, lingvan kaj edukan proponon en la centro. -Akceli kaj disvolvi la koncepton de Eŭropa civitaneco inter la lernantaro per kultura kaj lingva interŝanĝo kaj la internacia kunlaboro inter mezlernejoj el diversaj Eŭropaj landoj per Esperanto. - Akceli la interkulturan dialogon stimulante la konojn pri aliaj kulturaj, lingvaj kaj sociaj realaĵoj fremdaj de la propra. - Akceli la respekton kaj komprenon pri aliaj kulturoj per la kono kaj komunikado pere de Esperanto, internacia lingvo, kies uzado kaj instruado estas oficiale rekomenditaj de UNESKO. - Batali kontraŭ iaspeca diskriminaciado, rasismo, ksenofobio, socia malinkludo kaŭze de etno-originaj, lingvaj aŭ kulturaj aferoj. - Faciligi kaj akceli la lernadon de fremdaj lingvoj inter la lernantaro dank’al studo de Esperanto. - Doti la lernantaron per lerta simpla kaj efika komunikilo, kiu ebligu kulturan interŝanĝon kun alilandaj kaj alikulturaj homoj. - Aliri al la riĉega kaj vasta originala kaj tradukita Esperanta literaturo kaj ĝui ĝiajn eksterordinarajn kreaĵojn aperintajn laŭlonge de pli ol 120 jaroj de historio. - Promocii kaj vigligi la idealojn de toleremo, pacemo, inkludado, dialogo kaj respekto inter ĉiuj popoloj kaj lingvoj de la mondo, samidealojn de la Esperantismo, unua pacisma socia movado en la historio de Eŭropo. A. Fabián JIMÉNEZ Hungario Asembleo kaj Pedagogia Tago de ILEI-HU La 29-an de septembro 2019 Asocio de Hungaraj Esperanto-Instruistoj (Eszperantista Pedagógusok Magyarországi Egyesülete, EPME) havis sian jarkunvenon, en kiu partoprenis pli ol 20 kolegoj. József Németh, la prezidanto de la asocio, raportis pri la financa rezulto kaj faka agado en la jaro 2018. La asembleo unuanime akceptis ambaŭ raportojn kaj tiel la raporto pri la bilanco iĝis oficiala kaj sendebla al la koncernaj instancoj. Krom la asembleo ni organizis multajn fakajn programerojn. Ili estas: - interŝanĝo kaj pruntedono de Esperanto-libroj kaj revuoj organizitaj de Pálma Csiszár-Salomon, estrarano de EPME; - „Ĉu vi preferas "vertikalan" aŭ "horizontalan" gramatikon, instruante?” – prelego kaj diskutrondo de D-ro Balázs Wacha (vd la foton) pri sinsekvo de gramatikaj konoj en kursoj de Esperanto. Li prezentis plurajn lernolibrojn el tiu vidpunkto analizante, ĉu la gramatikaĵoj estas instruataj paŝon post paŝo malrapide, aŭ ĉu ili aperas tuj en la komencaj lecionoj; - Stefan MacGill prezentis la revuon Juna Amiko, la hungarajn perantojn kaj klopodis varbi por ĝi (noto: jam 8 hungaraj abonis ĝin kune kun IPR por la jaro 2020 tra EPME); - Pál Gajdos prezentis tradukojn de hungaraj popolkantoj kaj ni kune kantis; - La tagon finis diskutrondo gvidata de József Eszényi, estrarano de EPME. Jen kelkaj konkludoj de la diskuto: ni devus krei novan retejon de EPME por eksteruloj; ni kompilos liston de tiuj universitatoj, en kiuj oni akceptas la ŝtatan lingvoekzamenon pri Esperanto; ekde la sekva jaro la gimnazianoj devos havi lingvoekzamenon por eniri universitaton, sed ni ne havas sufiĉe da gimnaziaj EO-instruistoj en la kazo, en kiu oni akceptos ankaŭ Esperanton. Grupfoto de ILEI-HU József NÉMETH Italio Esperanto eniras lernejon La unuagrada lernejo „B. Ortis” de la inkluziva Instituto de CHIONS, Pordenone, Italio La 25-an de marto 2019 la loka spertulo pri Esperanto sinjoro Kleno Fantin venis kun grandanima dispono, sen iu ajn elspezo por la familioj de la lernantoj kaj la lerneja administrado, en nian lernejon „B. Ortis” de Chions – ĉefvilaĝo. Estas la unua fojo, laŭ la memoro de la raportantino, ke en tiu lernejo oni prezentas aliron al la internacia lingvo de doktoro Ludoviko Lazaro Zamenhof. La gelernantoj de la du triaj klasoj, entute 29 geinfanoj, profitis el la duhora leciono, kiun ili ekde la 15a de decembro atendis scivoleme. Sinjoro Kleno prezentis Esperanton kiel eble plej taŭge por knaboj kaj knabinoj, eĉ pere de iuj bazaj gramatikaj reguloj, kaj tradukis, kun devota zorgo, preskaŭ cent vortojn proponitajn de la lernantoj mem. Ĉi tiu malgranda aliro al Esperanto estis antaŭenigita kadre de la lecionoj pri Geografio kaj Civitaneco, por doni al la gelernantoj plian edukan okazon pripensi la gravecon de pacaj rilatoj kaj reciproka kompreno inter la popoloj loĝantaj sur la Tero, komencante de tiuj, kiuj estas proksimaj al ni. En ĉi tiu senso, Esperanto, kiel sinjoro Kleno diras, estas: „... tre bela komunikilo, oni trovas per ĝi bonajn amikojn ... por fari pli bonan mondon ... (en kiu) unu estas ĉiuj kaj ĉiuj estas unu”. En la tago de sia vizito, sinjoro Kleno alportis al ni planton, belegan orkideon, kiu nun tronas en nia enirhalo kun la verda stelo, simbolo de Esperanto, ligita al ĝi, rimarkebla de ĉiuj tra la fenestroj. Grandegan dankon al s-ro Kleno Fantin pro lia altvalora kontribuo, pere de lia multjara kono pri Esperanto, komencita kiam li ankoraŭ estis knabo, por montri al ni „Alian Mondon Eblan”. Kun multe da bondeziroj kaj la plej koraj salutoj al ĉiuj Flavia DELLA ROSA *** La 53-a ILEI-Kongreso en Kanado La 53-a Internacia Kongreso pri Esperanto kaj Edukado okazos en Kebekurbo de la la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2020 kun komuna veturado al la 105-a UK en Montrealo poste. Programskizo • sabato: bonvenigo en flughaveno de Kebekurbo kaj alveno al Universitato Laval (UL, vd la foton sekvapaĝe el la retejo www.ulaval.ca), gvidataj vizitoj (pluraj grupoj, laŭ horo de alveno) de kampuso kaj ĉirkaŭaĵoj, vespermanĝo libera (estas pluraj restoracioj proksime), frua enlitiĝo pro horzonŝanĝo. • dimanĉo: solena malfermo, enkonduka prelego pri la kongresa temo „Interlingvistiko en universitatoj” prezentita de Prof. Duncan Charters, faka programo, frandvespero, ludo „Malkovru Amerikon” grupe. • lundo: matene faka programo kaj komitatkunsido; posttagmeze, gvidataj vizitoj de alta malnova urbo, komuna vespermanĝo en restoracio kaj „nacia vespero” en junulara gastejo • mardo: matene faka programo kaj komitatkunsido; posttagmeze, Lingva Festivalo kaj sporta evento en kontakto kun la publiko; libera vespero (homoj kiuj volas sperti kebekan noktan vivon povos veturi denove al urbocentro...) • merkredo: buso je 9h al indiĝena vilaĝo, duhora vizito de muzeo, promeno en Wendake kaj tagmanĝo tie; vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Vendako; per buso al akvofaloj Montmorency kaj promeno tie; vizito de malalta malnova urbo kaj vespermanĝo en „Spag&tini” • ĵaŭdo: Komitatkunsido kaj faka programo, bankedo kaj balo • vendredo: faka programo; je la 16-a horo konkluda momento; libera vespermanĝo; solena fermo inkluzive arta programo: de la 20-a ĝis la 22-a horo. • sabato: buso al Tririvero je la 10h, promeno kaj tagmanĝo tie (restoracio „Mondo”), buso al Montrealo. Aŭ: buso je la 8h por atingi Montrealon je la 12-a horo por Komitatanoj, kiuj devas kunsidi je la 14-a horo. Ni opinias, ke ILEIanoj ege ŝatos Kebekurbon.  Iam dum la semajno okazos renkontiĝo kun la partoprenantoj de la antaŭkongreso de UK. Aliĝilo por la 53-a Kongreso de ILEI Kebekurbo, 25 julio – 1 aŭgusto 2020 • Nomoj: Persona(j) __________________ Familia(j) ___________________ Ino Viro Naskiĝdato ____________ Profesio • Lando _______________ Kodo, urbo • Loĝadreso Retadreso _________________________ Telefono • Ĉu vi konsentas, ke via retpoŝtadreso aperu en publika listo de partoprenantoj? Jes. / Ne • Mi aliĝas al la konferenco kiel (elektu unu): membro de ILEI, ne membro, infano, junulo. handikapulo, familiano, nur-simpozie/unu-du-tage. • Datoj (jjjj-mm-tt) de: alveno ______________ foriro • Mi kotizas ______ EUR. (Vidu la kotiztabelon sur la sekva paĝo.) • Mi kontribuas ______ EUR por ILEI-agado tra jena(j) kaso(j) / fonduso(j) / agado(j): • Mi komprenas, ke la aliĝo validas nur post kompleta pago de la kotizo kaj mi pagas jene (indiku vian pagmanieron): Al ILEI-konto ĉe ING-banko, IBAN: NL55INGB 0004676855, BIC: INGBNL2A. Aldonu 5 € se vi pagas de ekster Eŭropa Unio. Al ILEI-konto ĉe UEA ilek-a, indikante "ILEI-Kongreso 2020" Venos eblo pagi al amerika banko. • Mi bezonas / ne bezonas invitilon por peti vizon. • Mi posedas pasporton n-ro __________________ de la ŝtato ______________________ validan ĝis la dato • Por la Lingva Festivalo mi proponas prezenti la lingvon • Aliaj kontribuproponoj por la konferenca programo: • Aliaj komentoj, sugestoj, proponoj • Mi komprenas kaj akceptas la partoprenkondiĉojn kaj regulojn el la Kongresa Regularo, p. 6-9 (ilei.info/dok/Konferenca_regularo.pdf). Loko, dato _____________________ Subskribo Viajn aliĝilojn bonvolu sendi paperpoŝte, aŭ la skanaĵon rete, al: William HARRIS „Vilĉjo”, Esperanto-USA, 4 Edgecomb Ct, Portland, ME 04013, Usono, , kun porinforma kopio al Mireille Grosjean Prefere uzu la elektronikan aliĝilon, kiam ni povos anonci ĝian aperon. Kotizoj A. Ĉiuj landoj escepte de tiuj sub B ĉi-sekve. B. Ekssocialismaj landoj de orienta Eŭropo; landoj de Latinameriko, Afriko, kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko). (tabelo) Aliĝperiodo*: Antaŭ la 31.03.2020 De la 1.04.2020 ĝis la 30.06.2020 De la 1.7. 2020 ĝis la komenco de la evento Aliĝkategorio**: A B A B A B Membro de ILEI(1) 65 € 40 € 75 € 50 € 90 € 60 € Ne-membro 80 € 50 € 90 € 60 € 105 € 70 € Infano ĝis 18 j.(2) 10 € 10 € 10 € 10 € 10 € 10 € Junulo (3), handik. (4) 40 € 30 € 45 € 35 € 50 € 40 € Familiano (5), akomp. (6) 30 € 20 € 45 € 25 € 45 € 30 € Ajna 1- aŭ 2-taga partopreno (7) 40 € 30 € 45 € 35 € 50 € 40 € * Validas kotizo laŭ la dato de pago – **Aliĝkategorioj: A. Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B. B. Ekssocialismaj landoj de orienta Eŭropo; landoj de Latinameriko, Afriko, kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko). (1) Membro de ILEI estas tiu, kiu jam pagis membrokotizon por la jaro 2019. Honoraj Membroj ĝuas 100%-an rabaton. (2) Infanoj kun akompananto kaj junuloj aĝaj ĝis 18 j. je 13 julio 2019 pagas la infanan kongresan kotizon. (3) Junulo: kiu naskiĝis post la 13-a de julio 1989. (4) Handikapulo. Bonvolu sendi al ILEI atestilon. (5) Familiano: Se aliĝas du aŭ pliaj samfamilianoj, unu el ili pagu plenan kotizon kaj la cetera(j) (escepte de infanoj, junuloj, handikapuloj kaj aliaj kiuj jam ĝuas alikaŭzan kotizrabaton) pagu 50% de la respektiva kotizo el la kotiztabelo, kiun li/ŝi pagus aliĝante memstare. Familianoj estas konsiderataj: edz(in)o, ge(bo)filoj, ge(bo)patroj, geavoj, genepoj, koramik(in)o, ge(bo)fratoj vivantaj kune en familia aŭ koramika komunumo. (6) Akompananto de handikapulo aŭ infano(j) pagas 50% de la kotizo, kiun ŝi/li pagus kiel ordinara aliĝanto. Ekzemple A-landa ne-membro de ILEI, aliĝanta kiel akompananto je 05.04.2020, pagas 37,50 € (= 50% de 75 €). (7) Unu- aŭ 2-taga kotizo. Por partopreno longa pli ol 2 tagojn validas la plena kotizo laŭ la kotiztabelo. Kaze de rezigno, 50% de la kotizo estos repagitaj, se aliĝinto malanoncas sin pro valida kaŭzo antaŭ la 15-a de junio de la kongresa jaro. *** Juna Amiko bezonas vin! Nia komunumo urĝe bezonas pli da lernantoj. Ili bezonas ne nur bazan kurson, sed ankaŭ konvenan progresigan legomaterialon. Jam tra 45 jaroj la renoma revuo Juna Amiko fidele liveradas tion, per sindediĉa kaj plurkultura redakcia teamo kombinita kun rigora lingva kontrolo. La revuo mem aperas plenkolore kaj en presita formo 4-foje en la jaro. Por certigi la daŭripovon de la revuo, ni devas tuj munti grandan varbkampanjon por la kalendara jaro 2020. En preparo estas serio de varbafiŝoj, unuavice por reta uzado kune kun pliaj varbaj helpiloj. Ĉiu membro de ILEI estas varme invitata kunlabori en tiu kampanjo. Gravas emfazi, ke la revuo valoras por la tuta komunumo, ne nur por instruistoj kaj lernejanoj. Memoru, ke ekzistas nova eblo iĝi ‘supera membro’ de ILEI, kiu inkluzivas la abonadon de Juna Amiko (JA) je avantaĝa prezo; membreco ĉe ILEI kun abono al JA: en A-lando € 32 , en B-lando €18. La estraro de ILEI kaj mi pripensas pri nova efika eblo aboni la revuon Juna Amiko elektronike. Do devus aperi nova retejo, kie ni prezentu la revuon, enmetu kelkajn artikolojn kaj/aŭ plenajn numerojn, kaj kie la abonantoj povu mem entajpi siajn donitaĵojn.  ILEI sekve serĉas iun, kiu povus starigi tian retejon kaj trovi servilon, kie ĝi povus nesti. Helpopretuloj bv. kontakti min kaj la prezidanton; ni povos krei skemon de la enhavo de tiu retejo, sed mi naskiĝis du generaciojn tro frue por mem povi realigi ion tian. Kune, ni organizu grandan puŝon por atingi signifan kreskon en la legantaro! Stefan MACGILL, komisiito pri varbado por „Juna Amiko”, stefan.macgill@gmail.com *** INFORMOJ PRI ILEI Laborkomisionoj Ekzamena: Karine Arakelian (prez.), Mireille Grosjean (vicprez.), Mónika Molnár, Giridhar Rao, Jérémie Sabiyumva, Han Zuwu. Elekta: Aurora Bute (gvid.), Zsófia Kóródy, Rob Moerbeek. Kontrola: Simon Smits, Orlando Raola. Lerneja: Julian Hernández, Jennifer Bishop, Ronald Glossop, Marija Jerković, Luigia Madella, Ermanno Tarracchini, Mihai Trifoi. Regulara: Marija Belošević, Rob Moerbeek, Stefan MacGill. Estrare: M. Grosjean. Terminara: Miroslav Malovec, Ilona Koutny. Estrare: Mireille Grosjean. Universitata: Duncan Charters (gvid.), Renato Corsetti, Gong Xiaofeng „Arko”, Goro Kimura, Ilona Koutny, Katalin Kováts, Radojica Petrović, Kristin Tytgat, Vicente Manzano Arrondo. Estrare: Ivan Colling. Enmovadaj partneroj (entute 14) E@I (Edukado ĉe Interreto): Víťazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio, info@ikso.net. Tel: (+421) 902 203 369. Retejo: http://www.ikso.net/eo/. Fondaĵo edukado.net - funkciiganta la paĝaron de instruistoj, instruantoj kaj memlernantoj. Direktoro: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74, NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando. Retadreso: redaktanto@edukado.net. ICH (Interkultura Centro Herzberg): Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg am Harz, (+49) 55215983, Trejnsesioj, metodikaj kursoj, pedagogia fakbiblioteko, internaciaj ekzamenoj, kontaktpersono: Zsófia Kóródy, zsofia.korody@esperanto.de. IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio): vd. la Jarlibron de UEA TEJO (http://www.tejo.org/): Observanto de ILEI ĉe TEJO: Unika (Yuro Jung). Observanto de TEJO ĉe ILEI: Karina Oliveira. UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, www.uea.org. Observanto de ILEI ĉe UEA: Mireille Grosjean. Observanto de UEA ĉe ILEI: Duncan Charters. kaj aliaj Ekstermovadaj partneroj (entute 8) ALTE (Asocio de lingvaj testistoj de Eŭropo) Repr. de ILEI: Zsófia Kóródy, FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Vivantaj Lingvoj): Repr. de ILEI: Mireille Grosjean. UN (kun statuso de observanto): komisiitoj de ILEI: Rob Moerbeek, Ron Glossop, Leysester Miro. Unesko (kun statuso de observanto): Reprezentantoj de ILEI: Monique Arnaud (ĉefdelegito), Ecole Chemin de l'Espéranto, Les Pelloux, FR-05500 Benevent et Charbillac, monique.arnaud@ aliceadsl.fr, Jean-Pierre Boulet, Pascale Voldoire, Marie-Sylvie Julian, Emmanuel Desbrières. kaj aliaj Membreco kaj pagado por diversaj servoj Membreco kostas 20 € en A-landoj (laŭ la malnova UEA-difino), 10 € en B-landoj kaj 2 € en C-landoj, kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al la reta versio de IPR membreco kostas 10 € por la A-landoj, 5 € por la B-landoj kaj 1 € por C-landoj. Supera membro estas tiu ILEI-membro, kiu mendas paperan IPR kaj paperan Juna Amiko (JA). Tio kostas por A-landanoj 32 € kaj por B-landanoj 18 €. Abono de JA papera kostas 18 € en A-lando, 13 € en B-lando. Abono de JA reta kostas 11 € en A-lando, 7 € en B-lando.Bonvenaj estas donacoj al la kaso de ILEI kaj al la fondaĵoj de ILEI. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas kotizojn kaj donacojn; simile, perantoj por JA akceptas abonojn enlande. Por informi pri viaj pagoj, bonvole skribu al Vilĉjo (Bill) HARRIS, Esperanto-USA, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono. . Bv klare indiki la celon de via pago. La pagoj por ILEI povas okazi a) pere de la nederlanda ILEI-banko aŭ b) pere de la ILEI-konto ĉe UEA. Jen detaloj: a) Pagoj al la nederlanda banko de ILEI: numero 4676855 ĉe ING Bank N.V., IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bonvolu aldoni 5 € por la nederlandaj bankokostoj pagante el ekster EEA (Eŭropa Ekonomia Areo) kaj EU. b) Pagoj al la konto de ILEI ĉe UEA: Por pagi al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, bv uzi: ING Bank, Postbus 1800. NL-1000 BV Amsterdam (konto: 37 89 64; IBAN: NL72INGB0000378964; BIC/SWIFT: INGBNL2A). Bonvolu aldoni € 5 por la nederlandaj bankokostoj. Indiku vian nomon kaj vian landon, la celon de via pago kaj la konton de ILEI ĉe UEA: ilek-a. Ĝiri monon el via UEA-konto al ILEI-konto ĉe UEA estas facila ago. * Simpla abono de IPR sen membreco: 24 €. Reklamtarifoj por IPR: 180 € por plena, 110 € por duona, 70 € por kvarona paĝo. Tio inkluzivas bazan grafikan pretigon; kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi. Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton. * ILEI estas jure registrita ĉe la Komerca Ĉambro en Den Haag (NL) sub numero 27181064 kun sidejo ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo (NL). * Retpaĝo de ILEI: https://www.ilei.info. REDAKCIAJ INFORMOJ Respondeca eldonanto (verantw. uitgever): Marc CUFFEZ, Elisabethlaan 295, BE-8400 Oostende. Teknika helpo: Stano MARČEK. Presado: Alfaprint, Martin, Slovakio. Redaktoro: NÉMETH József, Fő u. 41/5, HU-8531 IHÁSZ, Hungario, jozefo.nemeth@gmail.com, www.ilei.info/ipr/; tel: (+36-70) 931-0530. Peranto de ILEI kadre de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) estas Vjaĉeslav Suslov, rete: gloro59@yandex.ru. La revuo aperas ankaŭ kasede registrita por leghandikapuloj. Informas: Rob MOERBEEK, Zwaansmeerstraat 48, NL-1946 AE BEVERWIJK, Nederlando, moerbeekr@gmail.com. Ni fermis la nunan numeron la 15-an de oktobro 2019, redaktofino por la sekva numero: la 15-an de januaro 2020. 1 Gabriella Horváth: Analizado de la periodaĵo IPR – 1970-1995 – (Parto II.). Internacia Pedagogia Revuo, 1997/1. p. 6-10. 2 Nederlanda societo de blindaj esperantistoj 3 Tiu ĉi artikolo aperas samtempe en IPR kaj en "Le Monde de l'Espéranto", la organo de la franca landa asocio. 4 Fonto: Monika Neustädter (05.04.2019): Ein Denkmal gesetzt. Die Rheinpfalz. Elŝuto: www.rheinpfalz.de/artikel/ein-denkmal-gesetzt-1/. (04.10.2019)