ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

ILEI-Konferenco mezvoje

La 43a Konferenco de ILEI sukcese pluiras en Matanzas, Kubo, la seminarianoj
sekvas intensan programon kaj plenumas pezajn hejmtaskajn devojn, sed chaim
kun entuziasmo kaj ghojo. La komitato de ILEI kunsidis duan fojon kaj
aprobis la raportojn en 2009 kaj sensharghigis la estraron pri la agado de
tiu jaro. Levighis valoraj ideoj, kaj dum la komitato, kaj dum aparta sesio
pri la laborfortoj kaj estontaj planoj bonigi nian situacion
tiurilate. Dumkonferenca laborgrupo pri lerneja agado estis tre pozitiva,
kun multaj planoj, tiel ke la konstanta komisiono pri tiu temo tre probable
revivighos. Multaj valoraj prelegoj okazis, precipe de niaj kubaj kolegoj,
kiuj dedichis sin ankau al la okazigo de agrabla kuba vespero. Hodau nokte
ni ghuos latinamerikan vesperon, kie krome la seminarianoj prezentos siajn
laborojn aldone al siaj landoj. La konferencanoj ekskursis kune al Varadero
en mardo, kaj nun en jhaudo al Matanzas kaj al la apuda rivero Canimao.
Sekve okazis pluraj laborkunsidoj pri la movado - specife la movado tra
agrable varmeta akvo. La konferenco fermighos sabate, en vendredo okazos
pluraj kunsidoj pri la estontaj perspektivoj por la Ligo. Grave estas semi
planojn por resti en kontakto kun la nove renkontitaj kolegoj el Kubo kaj la
ceteraj latinamerikaj landoj, por ke ILEI levu sian profilon en la
kontinento.

Chi tiu konferenco sendube markas gravan punkton por la Ligo kaj ghiaj
tutmondigaj aspiroj. Ni shuldas grandan dankon al LKK kaj la kubaj
kunlaborantoj kiuj ebligis la aranghon.


Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI