|
|||
|
Manlibro pri Instruado de Esperanto
Jen eble la plej signifa eldonajho de ILEI tra lastaj jaroj. En 148 paghoj kaj
kompakta formato, jen praktika gvidilo por instruistoj kaj instruantoj kiuj
(vole au preskau kontrauvole) trovis sin antau la devo instrui nian lingvon.
Unuflanke pedagogie kompetenta, aliflanke jen tre praktika verko kun konkretaj
konsiloj. Ghi levas multajn temojn kaj dilemojn kiujn vi mem frontos en instrua
rolo. La verko havis elektronikan version antau unu jaro, nun ghi aperas post
funda revizio kaj kompletigo en placha papera eldono. La preskvanto estis nur
300, el kiuj plene duono jam forvendighis en la Universala Kongreso. La vendoprezo
che UEA kaj ILEI estas 7.50 EUR. Ghi estas havebla de diversaj libroservoj.
Mendu de ILEI che Stefan MacGill, Pannonia u. 30,1,6, HU-1136 Budaopest, Hungario
au stefan.macgill@gmail.com |
||
© Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj |