Kontaktu ILEI!
|
Eduka subkomisiono - komitato UEA akceptis rekomendojn
La subkomitato pri edukado en la 95a Universala Kongreso kunvenigis 21 personojn
el 16 landoj, inter kiuj 10 estis komitatanoj. Tiel ghi estis la plej populara
el chiuj el la subkomitatoj. La kunsidon prezidis Stefan MacGill. La sekvaj
rekomendoj estis akceptitaj senmodife de la tuta Komitato de UEA en ghia vendreda
kunsido:
1) Rekomendas al la Komitato akcpeti la reviziitan interkonsenton inter UEA
kaj ILEI, kiu estas jam akceptita de ambau estraroj (//pro tempomanko, tio tamen
ne okazis).
2) UEA kaj ILEI dedichu rimedojn al postsekvado de la sukcesa komuna trejnseminario
en Matanzas, tiel, ke floru kursoj kaj aduka fortigho tra la Latina Ameriko.
3) Ghi alvokas al pli forta diskonigo de la europkonformaj (KER) ekzamenoj kaj
starigo de ebloj alirigi ilin al kandidatoj en plej diversaj mondopartoj. (//La
kongresa sesio altiris 37 kandidatojn).
4) La komitato taksas esenca, ke ILEI aktive partoprenu en la finpretigo de
la Strategia Plano (2011-2020), specife pri ghiaj edukaj aspektoj kaj alvokas
al ILEI liveri ghis Kopenhago 3-5-jaran subplanon kun edukaj projektoj kaj la
bezonataj homfortoj.
5) La subkomitato vokas al kursgvidantoj enplekti en siajn instruplanojn aktivecojn
pri la laboro de Unuighintaj Nacioj, Unesko, Unicef ktp., ekzemple eldonante
sciencajn materialojn kunlabore kun ISAE.
6) Ghi rekomendas daurigon de la afrika agado lau la skemo sukcese uzata tra
la lastaj jaroj sub la devizo de la elformata Strategia Plano de UEA: "Konsciigo
pri Lingvoj kaj Kulturoj".
7) Ghi instigas la Kongresan Fakon de UEA oferti al ILEI subtenon kaj konsilojn
por eventuala okazigo de ILEI-Konferenco en atingeblo de la UK en Hanojo (2012)
kaj rekomendas, ke en la jaroj 2010-2011 okazu preparoj por trejnseminario en
Azio, organizota de UEA/KAEM kaj ILEI kune - lau la formulo sukcese uzita chi-jare.
(//KAEM estas la Azia Komisiono de UEA).
=========== fino =============
Tekstoj post (// estas klarigoj kaj ne apartenas al la akceptitaj tekstoj.
Tiu akceptita dokumento ligas la Komitaton de UEA pli proksime kun la pluirantaj
projektoj de ILEI kaj la kunlaborado de UEA kaj ILEI.
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI
|