Kontaktu ILEI!
|
GRAVA, TUJA INFORMO!
Stipendioj anoncitaj por instruista trejnado!
Post kvin tagoj, je augusto 31, alvenos la limdato por alighoj al la unu-jara
instruista kurso ofertata de la Universitato UAM en Poznan, Pollando, kunlabore
kun ILEI. La studjaro komencighos en septembro 12 per cheesta semajno. Plenaj
informoj pri la kurso sidas depost marto en nia hejmpagho <www.ilei.info>
kun pliaj alvokoj dissenditaj en la lastaj semajnoj. Vizitu ankau la esperantlingvan
hejmpaghon che UAM: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html
Pozitiva, sed ankorau kritika
La universitato ricevis tri alighojn (el DE, RU, SK) kun plia atendata el Francio.
Kvar pliaj personoj interesighas sed devas negoci laborejan forpermeson (ES,
HU). Jen ok, sed la kurso povos okazi nur kun minimume dek kursanoj. Por certi
pri sukceso ni bezonas almenau kvar pliajn alighojn ene de la sekvaj kvin tagoj
(induktu mem: trovendas 0,8 kursanoj chiutage!)
ILEI kaj UEA: kunlabore kaj fulmrapide!
Eksciinte mardvespere pri la situacio pere de prelego de reprezentanto de UAM
en Budapeshto, ILEI tuj formulis stipendian projekton. 23 horojn poste, ILEI
(pli precize ghia Fondajho Szerdahelyi) kaj UEA konsentis kontribui po 500 eurojn
por sproni lastmomentajn alighojn. Ili faras tion char la instruada trejnado
figuras alte en la prioritatoj de ambau organizoj, kaj plie por ne seniluziigi
la personojn kiuj jam alighis kaj sopiras je tiu trejnado.
La oferto por rapida pripenso!
ILEI kaj UEA ofertos kvar stipendiojn je valoro de 250 euroj, por mildigi la
kursokostojn. Tio kovros proks. 80% de la kosto por B-landano kaj 35% por A-landano.
Restas al la kursano kovri la surlokajn kaj vojaghajn kostojn por la du cheestaj
sesioj en septembro kaj februaro.
Kondichoj kandidatighi estas plenskribi normalan kurs-alighilon (ghis la limdato
augusto 31!) kaj krome skribi duon- ghis unu-paghan kandidatigan tekston kun
tri eroj:
1) Motivoj por deziri partopreni la kurson
2) Biografieto pri ghisnunaj profesiaj kaj esperantistaj agadoj
3) Intencoj plenumi instruistan laboron kaj gvidi kursojn rezulte de la partopreno.
Tiun tekston oni sendu rete al Ilona Koutny (kurs-direktoro) <koutny.ilona@gmail.com>,
Stefan MacGill (ILEI) <stefan.macgill@gmail.com>
kaj Claude Nourmont (UEA) <moonmont@pt.lu>
ghis merkredo septembro 2. Tiuj formos tripersonan grupon kiu prijughos la petojn
kaj anoncos la rezultojn en septembro 3.
Kaze de fizike skribita peto, sendu urghe (sed ne registrite!) al Stefan MacGill,
Pannonia u 30.I.6, HU-1136 Budapest, Hungario. La stipendiaj sumoj estas pagotaj
rekte al la universitato, kaj nur se la kurso efektive komencighos.
Kandidatigo por stipendio estas malferma al chiu kiu plenumas la enirkondichojn
de la kurso, sed ni donos prioritaton al B-landanoj, tiuj sub 35-jaraj, kaj
tiuj kiuj plej konvinke skizas kiel ili planas instrui Esperanton dum au post
la kurso, pere de la lertoj tie akiritaj.
Sekvos pliaj informoj tra sekvaj tagoj pri la kurso, atingeblo de Poznan, kaj
la plej aktuala stato de nia kampanjo sukcesigi la kurson. Se vi konas 0,8 da
persono (au ech plenan) kiu sopiras trejnighi pri instruado, pludonu rapide
chi tiujn informojn. Landaj asocioj kaj sekcioj chu vi ne sopiras pli
profesian instruadon en via tereno? Chu vi ne povos fulmrapide proponi kandidatojn
eventuale ofertante plian subtenon por mildigi ankau la vojaghkostojn?
|