|
info@ilei.info
|
Seminario de nia sekcio en Chinio
De la 15-a ghis la 16-a de oktobro, 2009, okazis seminario de ILEI-Chinio kun
la temo Kiel lernigi Esperanton al lernantoj en la mont-vilagho
Tingtao che Dongling-Kanjono piede de pitoreskejo Lushan-Montaro en la urbo
Jiujiang, sud-Chinio. Sume 20 membroj kaj instruad-amatoroj el Chinio, Koreio,
Hispanio kaj Usono cheestis la seminarion.
Dum la evento Profesorino Gong Xiaofeng (E-nomo Arko), sekciestro de ILEI-Cinio,
faris labor-raporton de la sekcio por la jaroj 2008-2009, konigis la labor-planon
por 2010 kaj petis opiniojn de la cheestantoj. S-ro Wei Yubin kaj vic-profesorino
Song Ping prezentis respektive trejnadojn de Esperanto en la urboj Taiyuan kaj
Harbino. Dennis Keefe el Usono konigis Esperantan instruadon che la Universitato
de Nankino kaj Augusto Casquero el Hispanio (nuntempe ili instruas Esperanton
en Chinio) faris prelegon pri planlingvoj. Dennis Keefe kaj Arko montris instru-metodojn
de Esperanto. La cheestantoj faris varman diskutadon pri problemoj, ekz.kiel
funkcios la sekcio en Cinio? kion fari kaj kiel fari en 2010? kaj pri lernolibroj,
instruhelpiloj, metodoj, son- kaj vidmaterialoj ktp. En la seminario oni decidis
okazigi la someran seminarion de la China Sekcio de ILEI en augusto 2010 en
Taiyuan de Shanxi-provinco.
Stefan MacGill, prezidanto de ILEI, sendis gratul-leteron kaj ankau aliaj asocioj
en- kaj eksterlandaj gratulis la okazigon de la seminario.
Gong Xiaofeng,
sekciestro de ILEI-Chinio
|