ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Komitataj decidoj en Matanzas

La komitato havis 12 validajn vochdonojn, sed por kvorumo necesus 17. Sekve la decidoj devos esti ratifitaj per poshta vochdono:

7.3.2 (Statuto) deklaras nur ke devas esti minimume kvin membroj por fondi sekcion, sen difini kiajn membrojn. Nek estas klara dauriga kondicho. La komitato proponas aldoni al la regularo che 7.3.2 'Por fondi sekcion, devas esti 5 membroj de la Ligo (internaciaj membroj) en la koncerna teriorio en la jaro de la petodono, kaj devas resti minimume 5 tiaj membroj chiujare por la pluvivo de la sekcio."

7.3.3.1 (Regularo) deklaras ke kandidata sekciestro devas esti membro de la Ligo (do internacia membro) en la du jaroj antau la endono de la peto. |Shajnas ke la komitato en Parma jam shanghis tion al unu jaro, sed tio ne estis nek proklamita nek realigita. La komitato proponas afirmi la decidon kaj shanghi la vortumon al "dum unu jaro".

7.3.4.1 (Regularo) deklaras ke kandidato por reprezentanto devas esti Liga membro dum unu jaro antau la endono de peto farighi reprezentanto. La komitato proponas shanghi tion analoge, tiel ke sufichu ke la kandidato estu internacia membro "en la jaro de proponado".

La nuna regularo postulas ke por akcepti reprezentanton devas esti kvin membroj. La komitato proponas lasi tiun malprecizan vortumon, tiel ke la ekzisto de kvin enlandaj membroj estus valida plenumo de la kondicho.

La komitato plie interpretas la statutajn citojn pri la neceso por "skribaj" dokumentoj. La komitato akceptas ke ankau elektronikaj dokumentoj estas "skribaj" au "skribitaj", kaj ili estu akceptataj, kondiche je sufichaj protektoj por certigi la identecon de la sendintoj. La estraro estas taskita evoluigi tiajn protektojn. La komitato akceptas la intencon de la estraro aktivigi la Regularan Komisionon por proponi ghisdatigojn en la regularo por konformigi ghin al la novaj eblecoj de la reta epoko.

La komitato plie akceptis la raportojn de la estraro pri la jaro 2009 kaj sensharghigis la estraron pri la plenumo de siaj taskoj por tiu jaro. La komitaton protokolis s-ro Simon Smits el Nederlando.

La komitato akceptis senmodife la aktualigitan vortumon de la Interkonsento UEA-ILEI, kiun la komitato de UEA traktos dum la UK en Havano.

La komitato akceptis la proponatan regularon pri reta vochdonado, post propono modifi la alineon 11 por klarigi la intencon. Ghi tekstu: "Akceptita decido estos efektivigita tuj post la fino de la vochdona periodo, sed chiuj rete traktitaj vochdonoj estos reviziitaj de la komitato en ghia sekva kvoruma fizika kunsido por konfirmi au modifi la decidojn."