La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

info@ilei.info

Novaĵoj

Juna amiko bezonas novajn kunlaborantojn!


Ni aperigas la enkondukon kiun ni planas aperigi en la ege malfrua numero 2009-3 de Juna amiko. Se nia alvoko tiklas vian intereson, skribu al ni!

=====================

Nia enkonduko devas unue pardonpeti pro la granda malfruo de la lastaj du revu-numeroj. Tio havas simplan kialon. Unu el niaj du redaktoroj farighis prezidanto de ILEI (la monda ligo por instruistoj) kaj tio alportas tiom grandan plusan laborkvanton, ke tio neniel estas kombinebla kun la striktaj limdatoj de Juna amiko. Do, la subskribinto bedaurinde devas retiri sin nun el la redakta teamo. Li promesas plue (lau la ebloj) verki por la revuo –verkadon li ja shatas pli ol io alia en la mondo. Sekve, la revuo bezonas novajn helpantojn :

Rubrikestro por LUME
Kiu satas verki por etuloj (4-8-jaraj), jen la okazo. Plenigu tri au kvar paghojn por chiu numero de Juna amiko. Ni komencos honorarii niajn rubrikestrojn, precipe se ili kapablas liveri prespretan materialon.

Redaktoro por Juna amiko
Respondecos pri duono de la revuo (26 pagoj), kune kun Géza Kurucz, kiu prizorgas la ceteran duonon. El tiuj 26 pagoj inter 8 kaj 10 estas prizorgataj de rubrikestroj – LUME, trovenda ; LUDE, Mónika Molnár kaj la konversacia ekzamenprepara rubriko de Judit Felszeghy. La nova redaktoro ricevos trejnadon kaj honorarion kaj devas kapabli respekti limdatojn. Enpaghigaj kapabloj bonvenas sed ne esencas, car ni jam havas novan enpagigiston. Ni ja havas unu kandidaton, sed ni plue alvokas, kun la eblo nomi ekzemple tri redaktorojn anstatau du.

Administranto de Juna amiko
Ni serchas iun kiu kapablas registri kaj mastrumi la abonantaron, prefere per datumbaza sistemo kaj liveri etikedojn por la ekspedoj. Tiu devas kontaktadi kun la perantoj, rete au tra la peranta vikio. Char JA sen administranto tuj paneas, la nuna administranto dejhoros ghis la trovo de nova, sed kun chiam malpli da dedichebla tempo. La administrado estas honorariata posteno.

Varba prizorganto por Juna amiko
Pretigos varbilojn, starigos kampanjojn kun perantoj en selektitaj landoj, trovos novajn perantojn, aperigos la revuon en renkontighoj k.s. Ghis troveblos plenumanto, la varbado por JA farighos nur ero en la ghenerala varbado por ILEI.

Interesighantoj por iuj el tiuj oficoj skribu al Géza kaj Stefan por pli da informoj. Espereble ghis la sekva numero, ni povos raporti pri enpostenigo che almenau unu el tiuj kvar lokoj.

Intertempe ghuu la numeron kaj reabonu por 2010, fidante ke la revuo transiras parte al nova teamo kun novaj fortoj, kiuj alportos plian valoron al nia oferto !

Stefan kaj Géza, Jan 2, 2010.