ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

ILEI en la UK dimanche

Kadre de la laudinde konciza du-hora Solena Inauguro de la Universala Kongreso, la prezidanto de ILEI havis salut-eblon, kaj uzis la lastajn el siaj tri minutoj por komuniki la kernan mesaghon de ILEI and UEA kaj la movado pri iliaj respektivaj roloj en la kunlaborado. Jen transskribo de la saluto de ILEI, kiel eldirite de Stefan MacGill:

"ILEI salutas la 95an Universalan Kongreson! Ghi ghojas raporti pri la jhus finighinta bonetosa 43a Konferenco de ILEI en Matanzas kun pli ol 60 partoprenintoj - inter kiuj deko da kolegoj el Kubo - tiel ke la arangho estas la plej granda de ILEI ghis nun en latinameriko, kaj inter la plej grandaj el ghiaj ekstereuropaj eventoj. Rimarkinda paralela programo estis seminario pri instruista trejnado, kiun partoprenis 22 plejparte junaj, entuziasmaj kaj lernemoj instruistoj (au instruostoj) kiuj povos farighi movadaj motoroj en siaj landoj - ekzemple en Argentino, Bolivio, Brazilo, Dominika Respubliko, Haitio, Meksiko, Nikaragvo kaj Urugvajo. ILEI tenos proksimajn rilatojn kun tiuj kursanoj, tiel ke ghi levu sian profilon en chi tiu kontinento."

Sekvis invito al la tujsekva kunsido de ILEI kaj por la la Tago de la Lernejo en mardo. La saluto pluiris jene:

"Mi kuraghas aserti, ke la rilatoj inter UEA kaj ILEI en la lasta jaro intensighis kaj bonighis. Feliche la nuna finverkata Strategia Plano de UEA tenas en fokuso la centran rolon de edukado. Ghi salutinde chi-foje difinas chefcelojn sed aldone aliras la demandojn kiel ligi agadojn, agantojn kaj rimedojn al la plenumo de tiuj prioritataj celoj. ILEI plektighos en la polurado de tiu Plano, specife pri al la altigo de la kvalito kaj kvanto de E-instruado; en tio klare la misio de ILEI estas alporti la fakan kontribuon al la procezo, sed -- jen la unu kerna mesagho de chi tiu saluto -- la livero de la pluse bezonataj organizaj kaj financaj fortoj estas afero de la tuta movado -- do ni (ILEI), ili (UEA), kaj vi .. finfine de ni chiuj! Per tiuj pensoj mi fermas la saluton, bondezirante por sukcesa kaj produktiva kongreso."

Poste okazis faka kunsido de ILEI, kiu arigis kvardekon da homoj (plejparte ILEI-anoj), kiuj kolektighis sur la podio de la enorma salono Zamenhof. Ili audis raportojn pri la konferenco, la seminario, lingva festivalo kaj tago de la lernejo. Ili starigis demanojn pri la ligo, ghiaj novaj libroj (Detala gramatiko de Esperanto, de Bertilo Wennergren), pri la ekzamenoj kaj celteraj temoj. Vespere de la Internacia Kongresa Universitato, la prelego de ILEI-vicprezidanto Duncan Charters estis - pro lia maleblo cheesti - legita de la prezidanto de ILEI. ILEI partoprenis en la Movada Forio interkonvespere, kaj jam starigis sian budon. Do, plena semajno da engaghigho en UK restas antau la membroj de nia Ligo. Ni uzos chiujn eblajn forumojn por detaligi ghuste kiel la movado kontribuu al la fortigo de nia instruista agado.

--
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI