ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Estraranoj en Herzberg

Sukcese venis al fino Torpedo 6. la faka semajnfino de la germana ILEI-sekcio. kiu samtempe servis kiel la unua Seminario pri Subvenci-Petado (SPSP) organizita de ILEI. Ni venas nun al la lasta tago de 18-hora kunsidado de tri estraranoj de ILEI, kiuj pritaksis kaj planas la ligan laboradon.

Pri membraro: Ili konstatis ke la membronombro lauh alvenintaj pagoj proksimas al 700, kaj certe atingos 730 kaj kredeble 750 ghis la jarfino. Bona rezulto kompare kun 674 en 2009. La kunveno precizigis la bezonojn pli bone sekurigi la datumojn kaj diponigi ilin diversforme al estraranoj por ka alikampaj projektoj povu progresi. Notite la bezono regule ricevi la aktualan lauhlandan statistikon. Decidite la konturoj de varbkampanjo por la jarshangha periodo.

Pri sekcioj: dudeko funkcias adekvate ghis bonege, pleje bezonas atentoj Britio, Irano kaj Rusio. Alighpetoj venis el Serbio, Hispanio kaj povos veni el Kondo DR, Armenio, Meksikio kaj kelkaj pliajn. Ni survojas al nomigo de repr. el Bulgario kaj deziras tion en Slovakio, Nepalo, Vjetnamio kaj serio de Latin-Amerikaj landoj.

Pri la komitato: restas ch. 14 vakaj lokoj plenigendaj. ILEI okazigas fizikposhtan vochdonon pri deko da proponoj auh dokumentoj. Inter ili regularo por reta vochdonado. Ni auhdis pri planoj ampleksigi la Terminaran Komisionon lauh diskutoj en KAEST (scienca kunsido en Slovakio novembre).

Pri financo ni dankas la nederlande revizoritajn spezkontojn por 2009 kaj demandas kiam riceveblos revizora raporto por la svedaj kontoj (nur parto de la bilanco kaj fondusoj). La kunsido proponas malnetan bugheton or 2011 al la tuta estraro, kiu rafinos ghin, chefe surbaze de indikoj pri la fianancaj evoluoj en la nuna jaro. Tiu proponbugheto entenas kelkajn novajhojn – konkretigon de la rilato inter ILEI-ICH (Interkultura Centro Herzberg ) kaj ILEI-edukado.net, pli specife kun sumo rezervita por kovri koston de honorariata oficisto, se trovata (unu el neprajhoj en la Novjara saluto) 2010 kaj sumo por subteni la lanchatan rete bazitan instruistan trejnan kurson (RITE). La tradiciighanta apogo de ILEI por univ. kursoj en Poznan pluiras, espereble en partnereco kun UEA. Nunaj imagoj estas pauhzigi unu jaron la 1-jaran instruisto-trejnan kurson por koncentri chiujn energiojn + subtenojn al la 3-jara interlingvistika kurso, kiu okazas ene de la oficiala universitata programo kaj sekve kies sukcesa lancho estas nepra.

Pri konferenco en Kopenhago tra baldauh ni anoncos la aperon de elektronika laighilo kaj detalaj informoj. Bugheto kaj skiza programo estas ellaboritaj. La konferencejo estos en la Univ. de Kopenhago kun du ofertoj por loghigo. En la vendredo + sabato matene okazos simpozio, organizita komune de ILEI, la universitato kaj espereble UEA al kiuj konferencanoj estas auhtomate aligitaj, kune kun aliaj simpziaj alighintoj (la simpozio funkcios kiel antauhkongresa arangho de UK).

Konferenca temo: „Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado”
Simpozia temo: „Lingvo de scienca komunikado kaj edukado”.

La estraro ricevis allogan proponon el Chinio por 2012 lauh tri variantoj – tion la estraro atente studos, kune kun eventuale alvenintaj aliaj proponoj.