ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

Novaĵoj

Raporto pri mia restado en Mazara Del Vallo

Artikolo pri mia restado en Mazara Del Vallo de la 3a de novembro ĝis la 19a de decembro. Mi ricevis subvencion de Eùropa Unio tra Grundtvig projekto.

En Mazara del Vallo loĝas pli ol 50 000 homoj el tre diversaj etnioj. Homoj kutimas paroli plurajn lingvojn.
La urbestro, Sinjoro Nicola Cristaldi kunlabore kun F.E.I. decidis, ke laùeble ĉiu lernejano de la urbo lernu esperanton kaj tio efektiviĝis por multaj el ili danke al la laboro de pluraj volontuloj. Dum la jaro 2012 instruis homoj el diversaj landoj : Szabolcs Szilva el Hungarujo, Konstantin Tiĥomirov el Rusujo, Márta Kovács el Hungarujo, Svetlana Smetanina el Rusujo, ili instruís en la urbo de januaro ĝis la somera ferio.
Mi alvenis en Mazara del Vallo la 3an de novembro 2012. Mi malkovris la urbon, la lokon de la diversaj lernejoj. Mi instruis en Lernejo Grassa sed ĝi havas 2 diversajn konstruaĵojn do mi instruis kaj en lernejo Via Vaccara kaj en alia lernejo Via Gualteiro, la alia lernejo nomiĝas Pirandello- Piazza Marcello. Kimie Markarian, fakulino pri Sorobano sinanoncis por prezenti la japanan kalkulilon dum 2 semajnoj kaj petis mian helpon. Tiel en klasoj mi unue instruis la numeralojn, mi tuj uzis la libreton «Poŝamiko». Mi kunportis la bezonatan kvanton laŭ la nombroj de lernantoj kaj metis ilin en sekuran ŝrankon. (Dankon al Synnöve Mynttinen el Finnlando, E-duKati kaj Tamas Slezak kiuj kontribuis al donaco de 500 Poŝamikoj!)
al Sicilio.Ili estas lernolibroj uzeblaj dum pluraj jaroj. Mi uzis kelkajn paĝojn de la libro de Elisabett Silvics Formaggio « Ludu kun ni » kaj la filmon « Mazi en Gondolando ». En unu klaso la instruistino ĉeestis kaj partoprenis en la kurso, en alia klaso la instruistino ĉeestis sed ne interesiĝis, ŝi ĉefe zorgis pri kelkaj infanoj kiuj suferas pro gravaj mensproblemoj.
Trairante la urbon Kimie kaj mi malkovris interesan lokon «Casa della Communita’ Speranza». La domo staras en la araba kvartalo. Ni estis bone akceptitaj de monahino Paola. Tie renkontiĝas multaj infanoj kiuj venas ĉi-tien vespere por fari sian hejmtaskon en kvieta loko kaj povas ricevi helpon de pluraj plenkreskuloj. Poste ili sidas en salono, kie ili povas ludi kaj babili aŭ ludas ekstere. Tuj Kimie pensis pri Origamio, kaj ni vizitis tiun lokon plurfoje ĉiam tre sukcese. Mi komencis paroli pri Esperanto kaj disdonis kelkajn kalendaretojn aŭ franclingvaj aŭ itallingvaj. La vizitantoj estas ĉefe Tunizianoj kaj pluraj parolas france. Iliaj lernejoj ne elektis proponi kursojn de Esperanto sed kelkaj infanoj vere interesiĝas pri tiu lingvo kaj rapide lernas ! sed eblas nur proponi iniciaton al Esperanto. Ne ĉiam la samaj infanoj ĉeestas kaj ne regule mi povas viziti ilin. Nuntempe ni ludas pere de la ludo de Rolande Cleizergues – iu Bingo kun fruktoj kaj legomoj. Unue ni kalkulas kiom ĵetonojn ni bezonas- 13- kaj je la fino de la ludo ĉiu ludinto kalkulas kiom li redonas … interese ili kalkulas esperante, france, arabe, sed ne ofte en la itala lingvo ! Kelkaj tre rapide lernas la diversajn nomojn kaj bone ripetas diversajn frazojn.
Rilate plenkreskulojn, mi ĉefe informis ilin pri la ekzisto de internacia lingvo kaj de la kreado de C.E.I. Centro por Esperanto kaj Interkulturo en ilia urbo.
Mi kunlaboris kun du aliaj volontuloj, Nina Pietuchowska kaj Przemek Wierzbowski el Pollando kiuj instruis en aliaj lernejoj. Jean-Pierre Boulet venis el Francio por helpi al ni. Ambaù el ni aperigis artikolon kun foto en niaj lokaj gazetoj – Le Dauphiné Libéré kaj La Montagne. En 2013 instruos tie Pierre Wegnez el Belgujo, Suso Moinhos el Hispanujo kaj daùre Przemek Wierzbowski . Mi opinias ke tiu urbo estas fekunda loko por instruado de la universala lingvo kaj kuraĝigas volontulojn kandidatiĝi por instrui tie.

Monique Arnaud