ILEI
La logotipo de ILEI.
   Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

  ...ni instruas Esperante!


   Ĉefpaĝo
   Instancoj
   Agado
   Dokumentoj
   Revuoj
   Adresoj

   

 

Kontaktu ILEI!

ILEI-konferenco 2011 en Kopenhago: loghado, manghado, bankedo

La loghado kun matenmanho estas aranghita en la hotelo Cabinn (en kiu eblos ankau mendi che UEA la loghadon dum UK) kaj en studenta domo Handvarker-Skolehjemmet. La prezoj estas donitaj por unu persono / unu nokto.

Ni akceptas loghmendojn en ambau hoteloj nur ghis la fino de aprilo. Tiam ni devos konfirmi al la du hoteloj kaj parte pagi la definitivan loghmendon por la tuta konferenco. Post tio ne eblos aldoni novajn mendojn.

Hotelo CABINN METRO, Arne Jakobsens Allé 2, 2300 Copenhagen, www.cabinn.com.

Proksima al la flughaveno, ILEI-konferencejo kaj Bella Center, en kiu okazos UK. Chiuj chambroj, aranghitaj racie kaj komforte en la stilo de shipaj chambroj, havas sendratan interreton, telefonon, televidon kaj dushejon. Matenmangho inkluzivita.

Cabinn 1-lita (Captain Room) 112
Cabinn 1-lita (Commodore Room) 98
Cabinn 1-lita (Standard Room) 85
Cabinn 1-lita (Economy Room) 78
Cabinn 2-lita (Captain Room) 75
Cabinn 2-lita (Commodore Room) 69
Cabinn 2-lita (Standard) 58
Cabinn 2-lita (Economy) 54
Cabinn 3-lita (Standard) 48
Cabinn 4-lita (Standard) 39

Rimarko: Ni akceptos mendojn por 3-litaj kaj 4-litaj chambroj nur se, respektive, 3 au 4 alighantoj samtempe mendos kaj pagos tian chambron kaj konsentos loghi kune en ghi.


Studenta domo Handvaerker-Skolehjemmet i Kobenhavn, Danshojvej 1-3, 2500 Valby, www.hskhjem.dk.
Facile atingebla per metroo. Matenmangho inkluzivita.


Studenta Domo 1-lita 53
Studenta Domo 2-lita 35


 

 

 

Manghado

Matenmangho estas inkluzivita en la loghprezo. Dumtage, favorkosta manghado eblos en la universitata bufedo kun varia oferto, apud la konferencejo.


Bankedo

Restoracio Ravelinen, Torvegade 79 · 1400 Kobenhavn K, http://www.ravelinen.dk, promendistance de la konferencejo, apud pitoreska lago en Christianshaven - fama urboparto kun bohemia reputacio, ekestinta komence de la 17-a jarcento enkadre de plivastigo kaj modernigo de la fortikajho entreprenita de Christian IV.
Menuo: komenca trinkajho (papaja-limeda koktelo), bufedo kun deko da diversaj pladoj, inkuzive de vegetaraj.
Jhaudo, 21 julio 2011, 19:00 - 23:00.
Prezo:
A-landoj: 55 EUR,
B-landoj: 45 EUR