Rezolucio
de la Konferenco
Cxi
tiu dokumento, akceptita de la Komitato, estas du-parta. La unua parto turnas
sin al la ekstero, la dua parto al esperantistoj.
"La
33-a konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kunveninta kun
52 partoprenantoj el 22 landoj de la 8-a gxis la 13-a de auxgusto 1999 en
Karlovy Vary, Cxehxio, traktinte por pacedukado i.a. metodojn regi
(grup)egois-mon, timon, agresemon kaj konfliktojn,
forte rekomendas al Unesko, registaroj kaj aliaj
decidaj instancoj
progresigi
la instruadon kaj utiligon de la egalrajtiga Lingvo Esperanto por internaciaj
kaj interetnaj rilatoj,
enkonduki
en la instruadon kiel fiksan programeron lecionojn pri konflikto-regado,
instigi
al produktistoj de (kinaj, televidaj, videaj, interretaj) filmoj krei kaj
disponigi filmojn pri la regado de konfliktoj por kontrauxpezi la inundon de
filmoj prezentantaj superfluan perforton
stimuli
ankaux filmfestival-estrojn en 2000 aparte pacpremii filmojn konvinke
satirantajn falsan heroismon kaj konsciigantajn pri konfliktregaj metodoj,
eventuale memore pri tiaj pacistoj kiel Anatole France, Gandhi, Martin Luther
King
invitas esperantistojn individue aux grupe
a)
kontribui
al la pacigo de la mondo tradukante kaj publikigante verkojn traktantajn
metodojn kiel regi konfliktojn, kaj mem praktikante tiujn metodojn,
b)
subteni la ILEI-projekton Interkultura Edukado, varbante
por gxi pliajn lernejojn en evoluintaj landoj, mem interagante kun
partoprenantaj grupoj - precipe en landoj aux regionoj ekonomie malpli bonfartaj
- per monhelpo, materialoj aux konsiloj laux la bezonoj."