|
|
Terezija
Kapista: La
unua renkontigxo kun Mazi Mi jam frue estis
invitita cxeesti KEKS-on (Kultura Esperanto Kampadejo en Sződliget - Hungario).
Pro la fakto ke mi estis jxus reveninta el Uk - Tampereo, mi havis cxe mi la
novacxetitan „Mazi en Gondolando”. Vidante ke inter cxeestantoj estas 7
infanoj gxi 15-jaraj, mi proponis Mazi-kurson. Cxar ni havis nur
6 tagojn je dispono kun multaj prelegoj, ekskursoj kaj abundaj aliaj programoj,
mi ne povis fari veran kurson, sed cxiutage montris po du partojn de la kurso.
Fine mi iomete tradukis, klarigis kaj ripetigis kelkajn karakterizajxojn,
precipe demandojn. Mi povis konstati
ke gxis la 6-a leciono la cxeestantoj enkapigis la vortojn kaj povis uzi la
demandojn. Sed poste jam venas pli malfacilaj partoj de gramatiko kun
korelativoj kaj amaso da novaj vortoj, kaj pro manko de tempo ne ne iris plu.
Tamen cxiuj, kiuj rigardis la kurson, taksis gxin interesa kaj decidis post
reiro hejmen nepre lerni E-on. Tiel
nia unua renkontigxo kun Mazi estis bonega varbilo por la lernado. Mi konstatis
ke la kurso ne povas okazi sen 35-40 da studhoroj. Krome, cxiuj devas havi la
lernolibron, kiun oni povas aparte mendi. La
plej simpatia estis tio ke dum vesperoj la infanoj ludis la rolojn „herooj”
el Mazi ripetante: mi estas bela, sagxa, forta, granda... Bonvenon
al Mazi en cxiu societo, plibeligu viajn kursojn per gxi. |