Recenzoj 99/2
Hejmen ] Supren ]

 

Raporto 98
Estrarkunsido en Hago
Juna Amiko
El la landoj 99/2
Oene Hoekstra
Lingvoplanado
Recenzoj 99/2
Reagoj 99/2
Mazi

Recenzoj

Du rakontoj por infanoj

Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapicx (1913), Ivana Brliæ-Mažuraniæ (1974-1938). Trad. Maja Tisxljar. Kroata Esperanto-Ligo, Zagreb,1998.11 lp.19 cm. ISBN 953-96918-2-6.

La brulanta kastelo, Leopold Vermeiren. Trad. Ivo Durwael. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno,1997. Ilus.: J. de Simpele. 48p. 20 cm. ISBN 90-71205-71-1.

 

Jen du infan-libroj el foraj tempoj, kie cxefrolas virto, honesteco kaj kuragxo. Bona ago farita iame rezultas en pli granda oportunajxo longe poste. La unua havas infanan heroon; eta Hlapicx forlasas sian botfaristan mastron pro ties kolerego kaj mistrakto. Kun minimumaj rimedoj, li tamen helpemas al tiuj, kiujn li renkontas en sep-taga aventuro. Ne mankas heroino, nek sxtelistoj kaj malbonuloj.

La verkistino, ’la kroata Andersen’, uzas fresxajn parolturnojn, ekzemple: "domo tiom alta, ke gxiaj supraj fenestroj ankoraux rigardas la lunon." kaj "cxio estis malhela kiel en fermita skatolo". Sxi klare konceptis la verkon por lauxt-legado, foje rekte alparolante la auxskultanton. Tiel ni "eltestis" gxin, kiel seria vespera rakonto por ok-jara knabino.

Dekon da tagoj post la finlego, Karina pruvis, kiom la rakonto impresis sxin, rakontante: "Mi gxuis la rakonton, gxi estis tre interesa. Mi havas unu sxangx-proponon - jen gxi: Kiam Hlapicx kaj Gita eniris la cirkan tendon kaj vidis la cxevalon de Gita, kial ili ne forportis gxin? Tiam ili povus rapidi. Tiam, tamen, ili ne renkontigxus kun la korboplektisto kaj tiu ne avertus pri la fosajxo... tiam ili enfalus la fosajxon, krom se la cxevalo estus tiom sagxa eviti gxin. Sed la cxevalo ne povus teni [rakonto-fine] tri homojn, cxar Majstro Mrkonja kaj Hlapicx kaj Gita estas tro pezaj por la cxevalo. Tamen, estus bona ideo kunpreni la cxevalon."

* * *

La heroo de la dua libro estas plenkreska. Sur cxevalan turniron eniras kasxite la rugxa kavaliro. Li gajnas, sed en forfugxo estas kaptita. Helpe de fajlilo enjxetita de la lojala Konrado, li eskapas. Li triumfas en ambusko kontraux kvino. Vengxe Gerardo de Arbarejo bruligas la kastelon de mastro Uroldo, kiu krome bezonas savon.

Teknike, ambaux libroj estas presitaj sur bona papero, Kastelo kun trarakontaj nigra-blankaj ilustrajxoj. Hlapicx kun plenkolora kovrilo, bindita kun spino, klara granda litertipo, sed iom tro da preseraroj. Kastele, koboldoj kvante modestas, sed kvalite elstaras (p. 33): ’Baldo atendis longe, gxis la gardisto sur la kastela muro estos preterpisinta.’

En ambaux, la lingvo-uzo estas bunta, elvokiva kaj certe largxigos la vort-trezoron de auxskultanto. Ambaux estas tauxge arangxitaj en mallongaj sekcioj, bone dozitaj por po-vespera legado, kun konvena ekscito-punkto por dezirigi pli. Se mankas tio, oni tamen tentas, ekzemple fine de la dua aventuro-tago: “Hlapicx ne scias, kiom da bono kaj malbono atendas lin dum la vojagxo. Se li tion scius, li ne dormus tiom trankvile.” La komencaj linioj de novaj sekcioj ripetas informojn, ebliganta rebildigon de la antaux-taga legado. Ni rekomendas ilin ambaux.

Karina kaj Stefan MacGill