|
Travel
Talk:
Interaktiva disko de Libra Multimedia,
Jen
supozeble la unua kompakt-disko kun la specifa celo instrui E-on. Kiel la
antauxa disko Detektivo en la nokto, gxi aldonas Esperanton al
ekzistanta ne-movada disko. La celo de la serio ne povas esti instrui plenan
fremdan lingvon, gxi funkcias je la nivelo de
tradicia frazlibro, kiel preparilo aux helpilo al vojagxo en fremda
lingvo. Gxi proponas la lingvo-parojn angla-nederlanda kaj angla-Esperanta, do
gxi funkcias en kvar direktoj entute. La malferma ekrano proponas cxion-klarigan
enkondukon, vort-provizon, temojn (fakte frazojn) kaj dialogojn. En la vorta
sekcio eblas elekti el 36 temoj kaj vidi averagxe dudek vortojn pri cxiu. Eblas
elekti vorton, vidi gxian tradukon kaj per kliko sur gxi auxdi gxin prononcata.
La lernanto povas registri sian propran elparolon kaj reauxskulti gxin,
komparante gxin kun la modelo. Testa funkcio elektas hazarde vorton en la
cel-lingvo kaj la lernanto devas trovi la gxustan tradukon en la konata lingvo
por ricevi tondran aplauxdon. Auxto-hupilo avertas pri miselekto kaj la programo
poentumas la progreson. Simile funkcias pri la frazoj, kiuj estas mallongaj kaj
praktikaj. Frazoj (po 12-15) ekzistas por 12 temoj: gxeneralaj esprimoj,
orientigxo, publika transporto, hoteloj, horoj kaj datoj, mangxoj kaj
trinkajxoj, butikumado, distrajxoj, posxto kaj telefono, mono, konversacio kaj
krizoj. Por tiuj samaj 12 temoj estas po du dialogetoj, cxiu kun 4 gxis 6 eroj.
Tie eblas auxdigi la tutan dialogon, aux iun ajn el la eroj, kiom ofte kiom
dezirata. Eblas nur auxskulti sen alia helpo, aux kun aldono de sub-titoloj en
la cel-lingvo, aux traduko. La mem-registra ebleco funkcias ankaux por la
dialogoj. Cxiu stud-panelo havas agrablan koloran bildon, eblas navigi libere
inter la funkcioj pere de grandaj klaraj piktogramaj butonoj. La
parolantoj de E-o estis zorge elektitaj kaj prezentas bonan modelon, i.a. Sally
Phillips, Stephen Thomson kaj Roselyne Edwards. Konsilis Timothy Carr, Malcolm
Jones kaj Gert Bervelling. Tradukis Pauxlo Gubbins, kies aperinta lernolibro Kunvojagxu,
bone preparis lin trovi adekvatajn solvojn por tre specifaj kaj cxiutagaj
fraz-formuloj. Idiomoj malmultas, do nur malofte oni devis klarigi pli ol
traduki, ekz. To buy tickets on the door: Acxeti biletojn tuj antaux la
prezentajxo. (Paranteze, mi dirus at the door, sed mi estas nur freneza
nov-zelandano). Jukigis min nur cxi-buso kaj Liverpolo (kvankam Liverpulo
apenaux pli placxe aspektas) kaj la versxajne brita prefero al bonvole povas...
La anglaj frazoj elstarigas Oxford St, Marble Arch ktp, la nederlandaj
Coolsingel kaj AHOY, E-o devas kontentigxi je Zamenhof strato! Lernantoj de la
angla devas pagi 26 pundojn por veturi al Bath, esperantistoj por la sama
sumo atingas Budapesxton! Entute
lauxdinda kaj pionira projekto konigi E-on pere de moderna kaj populara
komunikilo.
Stefan MacGill Memorlibro
omagxe al Andreo Cseh Redaktis
Katalin Smidéliusz. Sabatejo, Szombathely. 128 p. 1995. Sercxante
materialon okaze de la centjara naskigxdatreveno de la fama pedagoga pastro
Andreo Cseh, Katalin Smidéliusz trovis cxe la Internacia Esperanto-Instituto
kie sxi laboris, zorge enpakitan skatolon. Gxi enhavis liajn plej karajn
personajn memorigilojn! Per ili (familiaj fotoj; posxtkartoj al liaj gepatroj;
poemoj, subskriboj, kaj fotoj de liaj kursanoj; kaj pagxoj el la unuaj versioj
de lia fama rekta metodo) sxi malkasxas en cxi tiu libreto gxis nun ne konatajn
erojn de lia privata vivo. Krome trovigxas artikoloj kaj bildoj de malnovaj
E-periodajxoj, inkluzive La Praktiko, kiun li redaktis dum 30 jaroj. Kaj cxion
cxi la auxtorino ligas per interesaj personaj komentoj. La
libreto dividigxas en kvar periodojn: “Transilvanio”, kie Cseh
naskigxis kaj pastrigxis; “Cxie en Euxropo”, kie li instruadis kaj
entuziasmigis grandajn grupojn; “Nederlando”, kie li logxis 30 jarojn
kaj fondis la Cseh-Instituton; kaj “Plua Vivo en Nia Memoro”, al kiu
kontribuis kelkaj el liaj 600 diplomitaj Cseh-instruistoj. Aparte interesa al
E-instruantoj estas la sekcio “Kiel funkcias nun la fama metodo?”,
kun raportoj de sep bone konataj E-istoj. Utilas cxe la fino indekso pri
personaj kaj geografiaj nomoj . Kiel
klarigas la auxtorino, cxi tiu libro ne celas anstatauxi detalan biografion,
kiun verkos Ed Borsboom, laux komisio de pastro Cseh mem. Tamen, gxi donas
fascinan aliron al lia persona vivo. Cxar d-rino Smidéliusz havas la saman
denaskan lingvon kiel Cseh (la hungaran), sxi mem tradukis liajn personajn
korespondajxojn. Inter interesaj okazajxoj oni povas legi pro kio decidis Cseh
(kiu neniam antauxe instruis,) gvidi sian unuan E-klason; kiu nomis lin “la
gaja stelo”; kial oni forprenis lian rajton de pastra servo; kaj pri lia
doloriga konflikto inter devo al siaj gepatroj kaj al la E-movado. Ecx
se la leganto ne detale scias kia estas la rekta instrumetodo de Cseh, oni povas
kapti gxian esencon per tiaj citajxoj kiaj “Mi ne faros kurson sed
konversacion”; “Lingvon oni ensorbas kiel patrinan lakton”; “Ni cxiam
respondis §ore, tiel li sukcesis ekparoligi ecx la plej retirigxemajn
membrojn;” kaj “Eleganta, cxarma parolo akompanis liajn movojn dum inter la
lertaj fingroj elformigxis etaj tablo kaj segxo el papero. E1 la tuta ridetanta
homo elradiis bona humoro tiel, ke la grupo ne deziris forlasi la ejon post la
fino.” Sed
se oni ne komprenas tiajn aludojn kiaj “la trifoja neado” aux “forta,
kuragxa kaj eleganta”, aux “la fama sxlosilo” aux “la matematiko AL=
-N”, jen instigo legi aliloke pri la detaloj de tiu cxi instrumetodo.
De cxia vidpunkto cxi tiu libro estas altkvalita: teme, lingve, historie, homame, ecx aspekte; do, vere posedinda kaj leginda gxi estas! Doroteo
Holland, Usono La
Esplor-kreiva vojo: apliko de humanisma lingvo-instrua modelo
Versio en Esperanto de Oene Hoekstra. La
originan 197-pagxan anglalingvan verkon ni recenzis en IPR 1991/4. Gxia resumo
nun aperis en E-o sur 24 grandformataj pagxoj. Diagramo komence de la verko
ligas dek elementojn de la aliro, kaj tiuj estas mallonge klarigitaj. Ili estas
esploremo, kreiveco, motivo por komuniki, afekcio (enplekto de emocioj), efikeco
(plena eluzo de limigitaj lingvaj rimedoj), mem-auxskultado, nivel-konforma
informado kaj sendependigxo, risko-prenado kaj memfido. Ni
citu kelkajn frazojn el la rubriko Sendependigxo: “La docento reagu al
iniciatoj de la lernantoj, kaj submetu sian instruadon al ilia lernado. Li ne
senkondicxe tenu sian instruplanon, sed reagu je spontaneaj iniciatoj. Se
lernantoj ne kutimas iniciati, li stimulu ilin al la unua pasxo, ne klarigante
sian intencon. Tiel longe, kiel la docento restas en la fono kaj ne tro baldaux
prezentas la korektan modelon aux solvon de problemo, li kreas situacion de
dubo. Tiel li provokas la lernantojn dauxrigi la sercxadon al la gxustaj
elementoj de la celolingvo. Mallonge, la docento kondutu sinretene. Tio ne
signifas ke li lasu sin fortreni de cxiu penso kiun ekhavas lernanto. La decido
pri la irota lernvojo estas tro grava por igi la lernantojn respondeci pri gxi.
La docento estu la gvidanto sur la vojo al sendependeco.” Kelkaj
alineoj skizas la deziratan personecon de la docento kaj donas gvidliniojn kaj
dudek atentindajn tezojn. Fine aperas pritaksaj demandiloj, iom da bildoj kaj la
uzataj vorto-kartoj por kelkaj lingvoj. La celo aux uzmaniero de tiuj ne estas
eksplicite donitaj — la leganto devas jam mem praktiki la esploran vojon! La
verko donas valoran kaj koncizan enrigardon en cxi tiun modelon, kvankam iu
deziranta ekapliki gxin devus akiri pli ampleksan verkon aux, preferinde, rektan
personan sperton. La
verkon vendas la verkinto: s-ro Oene Hoekstra, Frederikslaan 47, NL-1871 SB
Schoorl, Nederlando. 8 NLG inkluzive de la sendokostoj. Stefan
MacGill Legajxoj
kaj instruhelpilo el Danio Valora
kaj belega infanliteraturo, fabeloj de H.C. Andersen en du volumetoj. Unu el la
libroj enhavas la kortusxan fabelon pri La marvirineto kaj en la
alia, titolita La novaj vestoj de la imperiestro legeblas pri Hans-fusxulo
kaj la fabelo Estas tute certe. Ambaux libroj estas belege ilustritaj,
koloraj, allogaj kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj. La malnovaj eldonajxoj
de KOKO mendeblas ankoraux en limigita kvanto cxe la dana libroservo: Wolfgang
Kirschtein, Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand, Danio Kvinpinta ludaro de Eckhard Bick estas tre utila, science
prilaborita kolekto de dievrsaj amuziloj. Ili tusxas la socian kaj emocian
interagon, rilatas cerban, intelektan komunikadon aux servas la korpon, movigas
kaj senstrecxigas. En la Ludenhavo la leganto ekcscias ne nur la ludtipojn, sed
ankaux la bezonatajn ilojn, la kvanton de la partoprenontojn kaj aliajn utilajn
informojn por bone kaj konscie organizi la ludojn. Fine de la libro ankaux
teoria parto helpas la sciencan profundigxon. Kurs- kaj grupgvidantoj,
instruistoj kaj amikaj rondoj, organizantoj de E-renkontigxoj bone povas utiligi
la lud-manlibron. La
ludaro mendeblas cxe la verkisto: IpI
informas interlingvistojn kaj esperantologojn En
E-o kaj diversaj naciaj lingvoj aperas pli kaj pli multe da ofte malfacile
trovebla scienca materialo pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temoj,
gravaj por sciencaj studoj kaj esploroj. Seriozaj
interlingvistoj kaj esperantologoj klopodas sekvi la fakan literaturon. Tion
grave faciligas Informilo por Interlingvistoj (IpI), kiun eldonas Centro
de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED). La aktuala (tria)
serio lancxigxis en 1992. Aperis gxis meze de 1996 entute 17 numeroj kun sume
156 pagxoj, plenaj de utilaj informoj, plejparte bibliografiaj. IpI
estas abonebla cxe UEA (Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando).
Jarabono por tri 16-pagxaj A5-formataj kajeroj kostas 10 guldenojn (por
EU-landoj 10,60 NLG). Estas ankoraux riceveblaj ankaux la jarkolektoj 1992-1995
(po 10 gld.). Seriozaj interesitoj el landoj kun transpagaj problemoj povas
lauxpete ricevi IpI senpage. La
redaktoro, d-ro Detlev Blanke (Otto-Nagel Str. 110, DE-12683 Berlin,
Germanio), volonte akceptas materialojn pri cxiuspecaj interlingvistikaj
aktivecoj, projektoj kaj publikajxoj.
Euxropa
Poezio en Esperanto Eldonajxo Euxropa Poezio en Esperanto pasigas jam sian duan jaron. Gxi ricevis subtenon de FAME-fondajxo, tial la abonantoj cxi-jare pagas tri kaj ricevas kvar kajerojn, jarkolekton. Jarabono al Budapest 260, al provincoj 310 HUF, al najbaraj landoj de Hungario 5, al nenajbaraj landoj 7 IRK - inkluzive la posxtkostojn. Jarkolekto de 1995 kostas 320 HUF, aux 5 IRK. En la lasta numero estas belorusa, norvega, slovena kaj hungara pagxoj kun multaj poemoj konvenaj por deklamkonkursoj. Mendu, aux petu provekzempleron per 1 IRK (aux 80 forintoj en pm.) cxe D-ro Miklós Fehér, HU-1046 Budapest, Ugró Gyula u. 17., Hungario (X) |