34-a
ILEI-Konferenco, 15-21-a de julio 2000
Esperanto-Centro
Kvinpetalo, Francio
Prelegoj kaj rekomendoj
Cxeestis 23 partoprenantoj el 10 landoj. La etoso kaj bona
prizorgado de la teamo cxe Kvinpetalo certigis amikan kaj fruktodonan
kunlaboradon dum kontentiga programo. Bedauxrinde – pro manko de sinproponoj
antaux la konferenco – ne eblis publikigi gxin por varbi pli da
partoprenantoj. Tamen (jam dum la antauxa konferenco) la estraro ne antauxvidis
grandan nombron pro tio, ke gxi ne okazis tuj post UK kaj ne en la sama lando,
Israelo.
Programo
Post la afabla bonvenigo de Suzanne Bourlot kaj Georges Lagrange,
la prizorgantoj de Kvinpetalo, la fina programo kunmetita realigxis nur post
interdiskutado kun la alvenantoj. Kelkaj bonkore proponis programeron, inter
aliaj Lagrange mem, kiu estas vaste konata verkisto. Aparte profitdona estis la
neatendita prelego de Jean Berbaum pri ’psikologio en lingvolernado’ rekte
tradukita el la franca de Gaston Riste, reprezentanto de GEE (la instruista fako
de UFE), kaj de Maria Majerczak, nia pola sekciestrino. Robert Moerbeek kaj
Georges Lagrange diversmaniere kaj tre trafe pritraktis gramatikajxojn per
eraroj de lernantoj. Dum la konferenco alvenis ne nur tre bonvenaj amikaj
salutoj de la prezidantoj (kiuj pro diversaj aliaj farendajxoj, bedauxrinde ne
povis partopreni), sed ankaux informoj kaj sugestoj, kiuj fondis la bazon por
fruktodona komitata kaj grupa interdiskutado.
Tra la tuta semajno trovigxis ankaux suficxe da tempo por ripozi
kaj distri sin. Dufoje oni mangxis specialajxon de la regiono cxe loka
restoracio kaj interalie gxuis prezentajxojn tre diversajn de pluraj kulturoj,
inkluzive de paperfaldadon el Koreio, kantojn, poemojn kaj prelegeton de aliaj
landoj. Je la komenco Georges gvidis ekskurseton cxirkaux Bouresse mem kaj en
merkredo la plimulto vizitadis la antikvan urbon, Poitiers, dum grupeto pluen
veturis al ’Futuroscope’.
Komitata Kunsido
Konsentis prezidi s-ino Agneta Emanuelsson, kune kun Boo Mee
Kim-Lindblom (kasistino), kaj Jennifer Bishop (estraranino pri konferencoj).
La komitato konsistis el 14 elektitaj komitatanoj. Post kalkulo
estis konfirmita, ke cxeestis kvorumo, kio ebligis al la komitato akcepti
raportojn, fari proponojn kaj la jenajn decidojn:
- malsxargxi
la estraron kaj Kasiston de la laboro de 1999
- IPR
– por malaltigi la koston, esplori eblojn presi gxin en Bulgario,
kondicxe, ke tio ne estu kontraux kontrakto
- konfirmis
la planon kunlabori kun Orbis Pictus por okazigi la 35-an ILEI-Konferencon
2001 en Savudrija, Kroatio, tuj post UK en Zagrebo. (Informiloj pri Brazilo,
kiel ebla loko por la 36-a ILEI-Konferenco estas trarigarditaj.)
- konfirmis
elekton de s-ino Mariana Evlogieva (Bulgario), kiel Sekretario de ILEI.
- akceptis
la demision de Carla de Lorenzi, apogas proponon akcepti kandidatigojn de
Charles Donoghue kaj Peng Zheng Ming por la vakaj estraraj lokoj kaj – por
stabiligi la estraron – akceptas, ke aliaj estraranoj ne estu devigataj
demisii je la fino de sia dejxorperiodo dum 2000-2001.
- elektis
elektokomisionon: kunvokanto – Gwenda Sutton plus Maritza Gutierrez (Kubo)
kaj Joseph Catil (GEE, Francio)
- Lars
Forsman (Svedio) estu anstatauxanto en la financa kontrola komisiono post la
forpaso de Martha Andreasson.
- plibonigi
la eksterajn rilatojn – inter aliaj – kun UNESKO, Freinet kaj dauxrigi
la laboron al eventuala membrigxo en FIPLV.
- Mireille
Grosjean farigxu reprezentanto de ILEI cxe Internacia Asocio de Instruistoj
Pacen.
- Rezolucio:
cxiuj helpu pri la cxefaj kulturajxoj de sia lando: ideala temo por nova
lernolibro kaj peni havi ILEI-sekcion en cxiu lando.
Aldonajxo
– pri la elformata Strategia Plano de UEA, la Komitato aprobas la vortumojn
proponitaj de ILEI, precipe pri gxiaj edukaj partoj.
Raporto de Studgrupoj
Rekomendoj:
- Konferenca
programo estu antauxe publikigita.
- En
Francio eblas instrui Esperanton per ’loka kontrakto pri edukado –
(france: CEL) en mezlernejoj. GEE preparis modelan leteron por sendi al la
estro, ni instigu francajn instruistojn fari tion.
- Okazu
kunlaboro inter sekcioj en diversaj regionoj de la mondo por okazigi
profesinivelajn trejnseminariojn por instruistoj, kun interkonsento de ILEI.
- Kuragxigu
delegadon kiam sekciestro multe aktivas ankaux por aliaj E-organizoj.
- Sekcioj
kreu bonajn rilatojn kun landaj asocioj pri lingvolernado.
- Gimnazio
dum ILEI-Konferenco estu nomata ’kolegio’, por 13-17 jaruloj, se
konsentos la iniciatinto. Gxia programo komencigxu malfrue matene kaj
inkluzivu sporton kaj muzikon.
- Dimancx-matene
ne estu programo dum Konferenco.
- Invitu
ne-esperantistajn instruistojn al malferma procedo dum Konferenco en
Brazilo.
- Penu
konvinki instruistojn nek pri ’facileco’ nek pri ’simpleco’ de
Esperanto, sed pri ’reguleco’ kaj ’precizeco’.
- Dum
trejnado de instruistoj akcentu ankaux lertecon pri la informado pri
Esperanto.
- Starigu
fonduson por helpi al seminarioj por instruista trejnado – por pagi
vojagxkostojn, materialojn, honorariojn k.t.p. – eventuale altigi la
kvaliton.
- Anoncu
trejnseminarion pli ol unu jaron antauxe.
- Okazu
dauxrigo de programeroj por gejunuloj 13-18-jaraj dum UK.
- En
IPR invitu al la membraro prezenti ion dum la Konferenco.
- Disvastigu
informojn pri projekto Euroscola en Esperanto.
- Malgraux
grandaj ekonomiaj problemoj, strebu al disvastigo de instruado de Esperanto,
cxar la sperto montras, ke lernado de Esperanto povas helpi al pli granda
bonfarto de la lernantoj!
Jennifer
Bishop, estrarano pri konferencoj
Taglibro
de kasisto – ne nur pri financo
Dimancxe, la prelego de Georges Lagrange "Pri gramatikajxoj"
estis bona. Li preferas modifi la vicon de la kutima fraz-sintakso: subjekto +
verbo + objekto. Li dauxre klarigis pri cel-akuzativo kaj mov-akuzativo tute
klare. Vespera programo, diapozitiva prezento de Marij Daenen pri
"Renkontigxo en Nepalo" estis interesa. Ni konatigxis kun ne-kutima
kaj fora kulturo.
Lunde, Rob Moerbeek prezentis pri "La eraroj de la eraroj".
Multaj gxuis lian prezenton. Antauxtagmeze, ne atendite ni trovis tradukitan
prelegon pri "Psikologio de lernado" de Jean Berbaum. Tre interesan
sperton kaj eksperimenton li prezentis. Tra mem-organizado kaj mem-ordigado,
lernantoj lernas plej efike. Vespere Nijl el Usono gvidis distran programon en
kultur-diverseco.
Marde: du grupoj diskutis intense. La temoj de la unua grupo estis
"La nuna stato de E-instruado en la lernejoj: „normoj kaj faktoj” kaj
“La rolo kaj disvastigo de E-instruado en universitatoj.” Abunde
prezentigxis faktoj pri instruado en baza lernejo en Francio, en gimnazio en
Svedio, en universitatoj en Pollando kaj Koreio, ecx infanvartejo/antaux-lerneja
klaso en Francio, por plenagxuloj en lernejoj en Kubo. Diskuto "Kiel veki
interesojn de lernantoj pri E-o" naskis konvinkigajn taktikojn kaj
rekomendojn. Interalie oni parolis pri utiligo de la reto strategie. Kiam la
informo pri la projekto "Euroskola" prezentigxis, la diskuto pli
entuziasme profundigxis. La partoprenantoj sentis la gravecon de E-instruado kaj
realigon de la praktiko tra la projekto.
Mi
diskutigis niajn financojn, cxar la kosto de IPR superas la ILEI-rimedojn el
kotizoj. Miaj proponoj estis:
a)
Altigi la membrokotizon diversmaniere,
b)
Uzi novan presejon en malmultkosta lando: ekz. en Bulgario,
c)
Eldoni nur 3 numerojn anstataux 4 jare.
Levigxis
kontrauxstaroj al a) kaj c); necesus esplori praktikajn eblojn antaux ol decidi
pri b).
Merkrede okazis la tuttagaj ekskursoj. Multaj gxuis tion kaj lacigxis
suficxe. Vespere ni mangxis en restoracio, kaj poste ludis Esperanto-bingon, kiu
estis miksajxo de kvizo kaj bingo.
Jxauxde la programo inkluzivis E-kartludon kaj aliaj promenis. Tombolo
antaux vespermangxo estis amuza. La rezultoj de tombolo kaj E-bingo enspezigis
kune 113 EUR al la Koleghelpa Kaso, kiu altiris ankaux donacojn de 37 EUR. Fine,
preskaux cxiuj (kelkaj pli frue foriris) gxuis bongustan adiauxan vespermangxon.
Dum
la konferenco ILEI akiris kvar novajn membrojn. La gajno de la konferenco estos
proksimume mil euroj, kiu tre pozitive kontribuos al la financa stato de la
Ligo.
Boo
Mee Kim-Lindblom, kasisto