La
Komitato de ILEI en Karlovy Vary:
–
Akceptis du novajn sekciojn en Togolando (la unua en Afriko) kaj
Katalunio.
– Akceptis du
novajn honorajn membrojn: Cathy Schulze (Usono) kaj Claude Gacond (Svislando).
–
Akceptis la gxeneralajn kaj financajn raportojn pri 1998 kaj
sensxargxigis la tiaman estraron.
–
Re-elektis senopone estraraninon Jennifer Bishop.
–
Elektis novan kasiston: Boo Mee Kim-Lindblom (adreso, p.2).
–
Akceptis ligan bugxeton por 2000 kune kun detaligo por "Juna
amiko".
–
Akceptis estraran proponon, ke ekde 1 jan 2000, financaj dokumentoj de la
ligo aperu unuavice en euxroj.
–
Fiksis kadre de tio novajn kotizojn, distingante pli klare inter la A-
kaj B-landoj (vidu la kvaran kovrilon).
–
Akceptis principe restarigon de gvida komitato por IPR por erigi kaj
pritaksi fakajn artikolojn.
–
Akceptis la lokon kaj daton de la sekva konferenco (kovrilo 4) kaj auxdis
pri planoj por 2001.
–
Ricevis raporton, ke ILEI estas nun jure registrita senprofitcela asocio
en Nederlando.
Smg