Fabelkomencoj
Hejmen ] Supren ]

 

Indigxenaj dialogoj
Fabelkomencoj
Vivu la konflikto!
Interreta instruado
El la landoj 99/4
Urso-kurso
Okulo
Plupo

Blazio Vaha (n.s. Wacha):

Fabel-komencoj

Oni scias, ke fabeloj havas variantojn. Estas sciate ankaux, ke iam oni tradukas la samajn fabelojn, ecx en la saman lingvon, plurfoje; oni scias, krome, ke diversaj fabeloj de la sama regiono aux lando ofte havas tre konstantajn klisxojn de komenco, fino kaj de turnopunkto.

Oni povas ankaux rimarki, ke etnolingvajn fabelklisxojn de vilagxaj rakontistoj siatempe ne nur registradis folkloristoj, sed transprenadis ankaux majstroj – verkistoj kun popolarta inspiro.

Kiam aperas fabeloj en Esperanto, oni kreas klisxojn strebante al simile placxa formo, kian oni havas en la originalo; sed, kelkfoje, oni faras tion konante la Esperantan tradicion nur suprajxe. Tio sama validas ankaux pri titoloj klasikaj: sama rakonto aux similaj rakontoj kun identa titolo povas farigxi en Esperanto negxojinde plurtitolaj. Surbaze de la jxus tajpitaj magraj ideoj, mi volus kontribui a) al la konsciigo de la jama tradicio de klisxoj kaj titoloj b) al disvolvigxanta esplorado de la kulturhistorio de Esperanto, per la sube-sekvanta kolekto, enhavanta nenion alian krom fabelkomencajn frazojn aux frazo-fragmentojn, kaj - titolojn. La suba laboreto do havas tute rimedan karakteron: mi prezentas gxin kiel simplan helpilon por diversaj pli fajnaj laboroj – krom esploradon de la historio de la lingvo, mi konsideras, kiel kampon de eventuala utiligado ankaux kompiladon aux redaktadon de vortaroj. Eble ankaux verkadon de fabeloj novaj – iel, iam – gxi povos influi.

Unue mi prezentos cxiufoje la komencofrazon, tuj poste, parenteze, la titolon de la fabelo, laux la skemo: la komenca propozicio/frazo de la fabelo (La titolo de la fabelo).

Sekvu do la fabelkomencoj el Elektitaj fabeloj de Jacob kaj Wilhelm Grimm, en traduko de Kabe el 1906, laux la teksto reaperinta en la jaro 1985a, eldonita tiufoje de Artur E, Iltis, Sarbrücken:

Estis antaux jaroj regxo... (Ora birdo); Estis iam maljuna kaprino... (Lupo kaj sep kapridoj); Estis iam fisxkaptisto kaj lia edzino... (Fisxkaptisto kaj lia edzino); Estis iam tajloro, kiu havis tri filojn... (Tablo kovru vin, orazeno kaj bastono el sako); Estis iam homo maljuna kiel la mondo... (Maljuna avo kaj nepo); Estis iam granda milito, kaj post la milito multe da soldatoj estis eksigitaj... (Kamarado Gaja);. Estis iam du fratoj, unu ricxa, alia malricxa... (Du fratoj); Estis iam maljuna regxo... (Fidela Johano); Estis iam malricxa virino, kiu naskis filon... (Tri oraj haroj de l’ diablo); Estis iam homo, lerta en multaj metioj... (Sesope oni trairas la tutan mondon); Estis iam malricxa kamparano, nomata Kankro... (Doktoro cxioscia); Estis iam juna homo kiu sin dungis kiel soldato... (Ursa felo); Estis iam homo, kiu havis tri filojn... (Tri fratoj); Estis iam malgranda knabineto, sen patro...(Steloj, talaroj); En dezerto inter montoj estis iam malgranda domo... (Pasxtistino de anseroj apud puto); En la tempo jam de longe pasinta vivis regxo... (Regxo rano aux fiera Henriko); Apud granda arbaro vivis malricxa lignohakisto... (Jocxjo kaj Margenjo); Gxi okazis iam en la mezo de l’ vintro... (Negxulino); Tajloreto sidis en somera mateno sur sia tablo cxe la fenestro kaj gxoje kudris per cxiuj fortoj... (Kuragxa tajloreto); Foje vespere malricxa kamparano sidis cxe la fajrujo kaj miksis la karbojn... (Knabo-Fingro); La edzino de ricxa homo ekmalsanis... (Cindrulino); Malricxa vidvino logxis en izolita dometo... (Negxulino kaj Rozulino); Patro havis du filojn.... (Fabelo pri unu kiu migris por ekkoni la timon); Kiam Dio, kreinte la mondon, volis difini la longecon de l’ vivo de cxiuj kreajxoj, la azeno venis... (La longeco de l’ vivo); Vidvino havis du filinojn... (Maljunulino Holle); Homo havis azenon... (Bremenaj muzikistoj). Jocxjo, servinte sep jarojn cxe sia sinjoro, diris "`Sinjoro, mi volus reveni al mia patrino..." (Felicxa Jocxjo). En tempoj malnovaj migris foje grandegulo sur granda vojo... (Senditoj de l’ morto).

Diference de la “stumbladinta” Ludoviko Lazaro Zamenhof, Kabe neniam uzas artikolecan unu: li elplumigis formojn kiel estis regxo, estis maljuna kaprino, ... homo, ... malgranda knabineto ktp. Oni povas trovi en dek kvin komencofrazoj la simplan preteriton de la plej simpla verbo (estis). Mi estas trovinta en du lokoj la verboformon vivis, same en du lokoj la simplan preteriton de alia simpla verbo: havis. Sekvas, nur po unu-dufoje, verboformoj kiel okazis, sidis, ekmalsanis, volis (difini), venis, diris, migris.

En la jaro 1966a aperis tre leginda libro de Julio Baghy, kun titolo: Cxielarko (antologio de fabeloj, originale en verso reverkitaj – laux difino de la auxtoro). Ankaux gxiajn – alitipajn – fabelkomencojn mi trovas citindaj:

Kara edzo, Alo Dino, kion vi pregxpetas?... (Dino kaj la edzina ruzo); En gxangalo mugxe bruis... (Mvajnun kaj Nandar); La laga lazuro lante lulante balancas lotuson lunluman... (Mewng Cxiang kaj Van); Cxe mara bord’ de Estonio, sur Muhu, insulet’ proksima... (Knabinoj de Muhu); Mahadeva, la pradio, tre tedita de l’ nenio post decido kreon ludis: la malpleneon li plensxutis... (Mahadeva kaj la unua virino); Vivis iam aux neniam / diras la fabelo – / brava, paca kaj sagaca / regxo en kastelo. / Sur si kronon, sub si tronon / li ja regxe havis, / gxis limlando de la lando / lia legxo gravis... (Sagaca knabino).

Eble meritas la suban apartan alineon la sekva fabelkomenco:

Hej, infanoj karaj, nun vin forte tenu, / ek al fablomondo kun mi migri venu! / Ni rapide kuros trans cent montojn, marojn, / retro en la Tempo ecx pli ol mil jarojn;’ / per sepmejlaj pasxoj miaj botoj saltas, / post momento, vidu, ni cxe celo haltas../ (Urasxima).

Mi dauxrigu pli strikte: Pro stelpovo brilas vesto kaj sxuplando; mi zigzage vagis tra l’ mirinda lando (Zanahari kaj Zatovo): Kiam la Temp’ ne havis nomon, / komencon, fazojn, finon, / la Dio kreis – nigran homon / dirante la destinon (Kiel farigxis la blanka homo?); Petro estis grasa knabo / kun pomvangoj, dika kapo; post satigxo li senage / ronke dormis nokte, tage... (Pigra Petro); Dun konsiligo en divano / ekstaris grandveziro: / Indulge donu, ho sultano / permeson por foriro! (Deziro de grandveziro); En fora foro fabellanda / afliktis regxon kaj popolon / malica sorcxo, plage granda... (Minsrelo kun cxongurio).

En 1970 aperis La sep regxidoj, fabelo de Béla Balázs. Gxin tradukis Éva Farkas-Tatár. La fabel-komenca frazo en gxi estas: Iam antauxlonge vivis regxo kaj regxino.

En 1972 aperis rakonto-kolekto Trans la fabeloceano... de Francisko Szilágyi (pr. sila:dji). Liaj tekstoj, verkitaj de li sola kaj nomataj de li parte noveloj, parte modernaj fabeloj, imitas, plurrilate, fabelojn popolajn. Jen li transprenas tutan historieton kaj modifas, modernigas nur la rolantojn en gxi: jen la historio estas biblia aux alifonta. La klisxoj plej ofte estas popolfabelecaj. Memorigas popolfabelojn ankaux la simpleco de la stilo tra la tuta kolekto.

Fabelkomencoj de la modernaj fabeloj de Szilágyi estas jenaj:

Cxu estis, cxu ne estis, eble trans la Fabelmaro, estis eta birdo... (La arbetacxo kaj la eta birdo). Cxu estis, cxu ne estis, eble trans la Fabelmaro estis tre-tre alta monto, sur la supro de la monto estis tre-tre bela kastelo, la belega kastelo havis tre-tre nigrajn kamentubojn... (Pri la distra profesoro). Cxu estis, cxu ne estis, eble trans la Fabelmaro vivis kokideto... Gxi skrapis, skrapadis sur la malpurejo... (Pri la ruza advokato). Cxu estis, cxu ne estis, trans la granda fabelmaro vivis bona eta knabo, - li estis Adamo kaj bona eta knabino, sxia nomo estis Evo. Adamo kaj Evo logxis en la paradizo... (Adamo kaj Evo). Cxu estis, cxu ne estis... sed pardonu min, cxi fabelo komencigxas alimaniere. Ankaux la cxu estis... sekvos, sed nur poste. La afero komencigxis tiel, ke la eta Georgo ricevis tri brilajn, orkolorajn helerojn de sia pacxjo.... (La vojagxo de Geocxjo). Cxu estis, cxu ne estis, eble trans la fabelmaro vivis eta koko kaj kokineto... (Pri la malsata kokineto). Cxu estis, cxu ne estis, eble trans la Fabelmaro vivis eta birdo... (Pri la malkontenta eta birdo). Cxu estis, cxu ne estis, eble trans la Fabeloceano estis grandega monto. Sur la monto estis tre alta roko, sur la roko estis seka arbo, sur brancxo de la arbo pendis jupo. La jupo havis sepdeksep faldojn, En unu de la faldoj estis longa letero: sur la letero estis skribita la sekvonta fabelo: (Bedauxrinde la fabelo ne estas finita, kvankam mi estus tre scivola pri gxia fino.) "Cxu estis cxu ne estis, trans la vitromontoj vivis potenca regxo ... (Fabelo pri malgaja regxidino).

El la komencofrazoj de liaj ne-fabelecaj rakontoj, noveloj, mi citu nur du: La sortotragedio de Florian estas tre melankolia historio... Sed eble vi ne konas mian amikon: Florian estas unu el la plej simpatiaj buboj.... (La sortotragedio de Florian). La Esperantisto, vojagxante tra la mondo kompreneble per la plej moderna komunikilo - stratosfera balono - ekvidis en la kapturna alto grandegajn lumliterojn Literatura Mondo! (Terura vizito)

En la jaro 1983a aperis Ukrainaj popolaj fabeloj de N. H. Andrianova. Ni vidu ankaux la komencoj-frazojn de cxi tiuj fabeloj:

Fabelkomencoj kun la verboformo vivis:

Vivis iam geedzoj kaj havis ili kapron kaj virsxafon.... (Kapro kaj virsxafo); Vivis iam erinaco.... (Erinaco kaj leporo), Vivis iam en iu vilagxo maljunaj geedzoj... (Kaprino-bravulino); Vivis iam vulpino kaj gruo... (Vulpino kaj gruo); Vivis iam maljunaj geedzoj... (Rulkuketo); Vivis iam unu homo... (La konsiloj de la najtingalo); .Vivis iam maljunaj geedzoj... (Anasineto-lamulineto); Vivis iam en iu vilagxo maljunaj edzo kaj edzino... (Lupa kanto); Vivis iam maljunaj geedzoj... (Fabelo pri la tilieto kaj pri la avida virino) Vivis iam en unu vilagxo geedzoj... (La monujo) ; Vivis iam tri fratoj-orfoj... (La adopta patro); Vivis iam geedzoj, kaj havis ili tri filojn... (La fluganta sxipo). Vivis iam en iu vilagxo mallricxulo lauxnome Mikola... (Kiel Mikola estis bovino). Vivis iam juna viro (Vivo kaj morto).

Kun aliaj verboj:

Iris iam maljunulo tra arbaro (La pugnoganto); Iam en la arbaro logxis urso... (Kiel sciureto helpis al urso). Iu aglo alkutimigxis kaptadi la idojn de la juna kuniklo... (Kiel la kunikloj punis aglon); Iam, antaux longa-longa tempo, alkutimigxis unu terura drako flugvenadi al iu vilagxo... (Ivano Forta mano); Iam, antaux longa-longa tempo, invitis Marto al si gaste Aprilon... (Kiel Aprilo al Marto veturis).

En la jaro 1983a oni povis enmanigi al si la unuan fojon la volumon Hungaraj fabeloj de Elek Benedek. Elektis kaj tradukis ilin Mária Benczik. Fabelkomencoj en tiu kolekto estas: . (Lupo kaj vulpo); Vivis iam maljuna tajloro kiu havis tri filojn... (La ora bastono); Cxu estis, cxu ne estis, trans sepdek sep landoj, vivis... (La soldato kaj la tajloro); Cxu estis, eble trans la Fabeloceano vivis maljunulino... (La maljunulino kaj la morto) Cxu estis, cxu ne estis, trans la fabeloceano vivis iam regxido... (La filino de la bovpasxtisto); Cxu estis, cxu ne estis, ie kie la suno subiras, vivis iam regxo... (La regxidino sunsubirlando);

Cxu estis, cxu ne estis... vivis iam juna servisto... (La rano). Nun mi rakontos fabelon al vi... (La brava peltisto).

En 1986 aperis la unuan fojon la kolorbilda libro de Siw Widerberg kaj Cecilia Torudd: La knabino kiu ne volis iri al la infanejo. Gxia komenco estas: Estis iam knabineto, kiu ne volis iri al infanejo.

En 1990 en Svidniko el-komputiligxis fabelkolekto de Doko: Rakontoj de niaj prapatroj. La auxtoro-esperantisto celis krei kvazaux deven-legendojn de esperantajxoj, kaj do li strebis al atmosfero plejeble esperanteca. Jen liaj fabelkomencoj: Antaux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, venis sxipoj el cxiuj partoj de nia Esperantujo al la cxefurbo... (KNA Hx O Hx Sx V E º P S C E G). Antaux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio. logxis en nia Esperantujo sorcxisto, kiu nomigxis Cogo-Hojoso... (La magiaj povoj de COGO-HOJOSO). Antaux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, regis nian Esperantujon la fama regxo Kiko... (Tri princinoj). Antaux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kiam estis drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, nian Esperantujon vizitis du famaj vojagxantoj el la orienta lando Kvazauxhxinio... (Spagetoj). Antaux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kaj kiam estis drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, nian Esperantujon regis la bona regxo Kuni I, "La Grandioza'', savinto de nia lando en la militoj kontraux la drakoj, kaj kontraux la gigantoj kaj kontraux la najbaraj volapukistoj... (Igo kaj la regxino). Antaux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kiam estis drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la regxo de nia Esperantujo estis la fama Topiro II, "La Stulta". (La fratoj Erudi kaj la druida krizo). Antaux multaj jarcentoj, kiam la mondo estis juna, kiam estis drakoj en Euxropo, kaj kiam estis gigantoj en Azio, la regxo de nia Esperantujo estis la fama Topiro II, "La Stulta"... (Fixacxyo).

Tomasz Chemielik kun Gerd Bussing tradukis kaj Tomasz Chemielik aperigis libron de Peter Bichsel: Rakontoj por infanoj. En gxi oni trovas jen kiajn fabelkomencojn: Viro, kiu havis nenion por fari, ne plu estis edzo, havis nek infanojn, nek laboron, pasigis sian tempon, repripensante, kion li sciis... (La tero estas globa). Mi volas rakonti pri maljunulo, kiu diras ecx ne unu vorton pli, havas lacan vizagxon, tro lacan por rideti kaj tro lacan por koleri..... (Tablo estas tablo). Mi havas la historion pri viro, kiu rakontas historiojn..... (Ameriko ne ekzistas). Inventado estas profesio, kiun oni ne povas ellerni, tial gxi estas malofta, verdire gxi ne plu ekzistas hodiaux.... (La inventisto). Mi konis viron, kiu sciis la tutan horaron parkere, cxar nur trajnoj vekis cxe li gxojon, kaj li pasigis sian tempon en la stacidomo, li vidis la trajnojn alveni kaj forveturi. (La viro kun memorkapablo). Pri onklo Jodok mi scias preskaux nenion krom tio, ke li estis onklo de mia avo. (Jodok salutas vin). Mi deziras nenion plu scii - diris la viro, kiu deziris nenion plu scii.... (La viro, kiu deziris nenion plu scii).

Verdire, la fabelo Ameriko ne ekzistas havas pli longan komencon, ol mi tion sxajnigis. Jen la kompleta komenco:

Mi havas la historion pri viro, kiu rakontas historiojn. Multfoje mi diris al li, ke mi ne kredas liajn historiojn.

- Vi mensogas - mi diris. - Vi blagas, vi fantazias, vi trompas.

Tio ne impresis lin. Li plu rakontis kviete, kaj kiam mi kriis: Vi, mensoganto! Vi, blagulo! Vi, fantaziulo! Vi, trompanto! - tiam li gapis longe al mi, skuis la kapon, ridetis kun malgxojo, kaj poste li diris tiom mallauxte, ke mi preskaux ekhontis: - Ameriko ne ekzistas.

Mi promesis al li, por konsoli, ke mi notos lian historion:

Cxio komencigxas antaux kvincent jaroj sur la regxa kortego, sur la kortego de la regxo hispana.... (Ameriko ne ekzistas).

Nu, ni vidis, ke popolaj fabeloj komencigxadis pli simple kaj pli mallonge.

Kelkfoje parencaj aux samfontaj fabeloj havas diferencajn titolojn kaj komencojn:

Grimm-Kabe: Estis iam tajloro, kiu havis tri filojn (Tablo kovru vin, orazeno kaj bastono el sako); Benedek - M. Benczik: Vivis iam maljuna tajloro kiu havis tri filojn. (La ora bastono).

La formulo Cxu estis, cxu ne estis..., vidita cxe F. Szilágyi kaj ankaux en la kolekto de Mária Benczik, klare, estas provo imiti la hungaran kutiman fabelkomencon Hol volt, hol nem volt. (lauxvorte, kaj iom malklare ankaux por hungaroj: la partecan demandon pri loko ’Kie estis, kie ne estis’ en Esperanto anstatauxas tuteca demando: cxi tiu propozicio (Cxu estis, cxu ne estis) eble estas subordita al ia imagata cxefa propozicio: 'mi ne scias'. La lok-difinoj de Szilágyi (trans la fabelmaro, trans la Fabeloceano) imitas la hungaran formulon az Óperenciás tengeren (is) túl. Kiel la mezepokaj monahxoj tradukante malfacilan latinajxon uzis plurajn hungarajxojn, ankaux Szilágyi prezentis cxi-okaze du solvojn de unu tasko. Sed li uzis la du formojn alterne, ne en la sama loko.

La fabelkomencoj de Kabe, kiel dirite, estas kortusxe kaj klasike simplaj, senartikolaj kaj senartifikaj, plej ofte laux la modelo estis/vivis (iam) iu.

La celo de Doko evidente estis meti en cxiun fabelkomencan frazon vorton kun la radiko esperant-. Krome li bone imitas tradiciajn, popolfabelajn komenco klisxojn. Bichsel ofte serioze karakterizas la cxefan figuron de la fabelo jam en la unua frazo.

Malgraux kaj preter cxio, plej bele kaj sxajne sendepende de rekta modelo povis komenci fabelon Julio Baghy – rememoru la ekzemplon el la fabelo Sagaca knabino:

Vivis iam aux neniam | – diras la fabelo – | brava, paca kaj sagaca | regxo en kastelo. Sur si kronon, sub si tronon | li ja regxe havis, | gxis limlando de la lando | lia legxo gravis |

Post fabelkomencoj – jen (ne la unuan, nek, supozeble, la lastan fojon) mia sxatata fabelfino: jen la fino, venu vino!

 

Literaturo

Andrianova N. H., 1983: Ukrainaj popolaj fabeloj. Kiev

Balázs, Béla 1970: La sep regxidoj. Ilustris: Ádám Würtz. Tradukis: Éva Farkas-Tatár. Hungara Esperanto-Asocio. Budapest.

Benedek, Elek 1983: Hungaraj fabeloj. Elektis kaj tradukis: Mária Benczik. Budapest

Bichsel, Peter 1991: Rakontoj por infanoj (Kindergeschichten). Esperantigis: Gerd Bussing, Tomasz Chemielik. Svidniko.

Doko 1990: Rakontoj de niaj prapatroj. Falsfloraj ekzercoj pri nia lando antaux multaj jarcentoj kiam okazadis mirindaj aferoj. Rakontis: Doko. Redaktis kaj korektis: Tomasz Chemielik. Svidniko.

Grimm, Jacob kaj Wilhelm 1906/1985: Elektitaj fabeloj, trad. Kabe .eldonita de Artur E. Iltis, Sarbrücken

Szilágyi, Francisko 1972: Trans la fabeloceano..., Dansk Esperanto - Forlag. Ingemannsvej – 8230 Aabyhoj