|
Edward
Symoens 1915-1995 Ni
bedauxras anonci la morton de nia plurjara prezidanto kaj liga motoro, s-ro
Edward Symoens. Dum 65 jaroj da esperantisteco li persiste agadis, precipe en la
kampoj de informado, edukado kaj la euxropa integrigxo. Naskigxanta
en 1915 en Austin Texas kaj profesie laborinte dum tridek jaroj en Afriko kiel
lernej-estro kaj eduka gvidanto, li portis transnacian vidpunkton al cxiu sia
entrepreno. Tio trovis konkretigxon en liaj ILEI-jaroj en ripetaj provoj
kunordigi inform-kampanjon pri la divers-specaj pedagogiaj valoroj de E-o,
samtempe en pluraj landoj, kun simultanaj aliroj al eduk-ministerioj. El
tiu strebado fontis pluraj tre utilaj inform-dokumentoj, aperintaj en Esperanto,
la angla, franca, flandra kaj itala, kaj la dauxre kompletigata biblio-grafio de
disertacioj pri E-o kaj interlingvistiko, unue aperinta en 1989. S-ro
Symoens iniciatis nacian radiokurson en Flandrio en 1946, poste en Afriko
(1947-75) li helpis krei esperantajn grupojn en Zairio kaj Ruando. Reveninte, li
plongxis en la landan agadon, gxuste kiam Flandra E-Ligo estis reorganizanta sin
kaj starigis la konatan E-domon en Frankrijklei (Antverpeno), kie nia IPR estas
presata. Li prezidis FEL de 1979 gxis 1984 - kio inkluzivas la sukcesan okazigon
de UK en 1982. Li restis vic-prezidanto de FEL gxis 1990, kiam li igxis gxia
honora prezidanto. UEA nomis lin honora membro en 1993, laux iniciato de ILEI,
kies honora membro li igxis en la pasintjara konferenco en Övik. Transpreninte
la vic-prezidantecon de ILEI en 1985, la estraro tiam evitis timatan hiaton pro
la forpaso aux retirigxo de pluraj el gxiaj tiamaj aktivuloj. Post prezidantigxo
en 1987, tre baldaux li skizis novajn celojn, gvidliniojn kaj laborplanojn, kiuj
ankoraux nun forte influas la ligan funkciadon. Konkretaj atingoj responde al
tiuj celoj videblis en formo de ekzamenaj kaj instruisto-kursaj relancxoj kaj
aro da novaj eldonajxoj. S-ro Symoens havis proksimajn ligojn tra la propra
landa agado al UEA; li laboris por ripari la siatempajn vundojn inter la du
instancoj, por trovi akcepteblan formon de kunekzisto kaj kunlaboro, tenante
tamen por la Ligo plenan sendependecon kaj identecon. Akcepto cxe UEA, ke ILEI
prizorgu la realigon de gxia eduka programo kun disponigo de la respondaj
financaj rimedoj reprezentis solidan atingon de ILEI sub lia gvido. Eble
la plej produktiva kaj bonetosa estrarkunsido de la tuta periodo estis tiu en
februaro 1991 cxe la familia hejmo Symoens en Kalmthout. Tiam ni povis mem
konstati la imponan bibliotekon kaj laborcxambron kun bretaroj da zorge
ordigitaj dosieroj kaj dokumentoj - la nervocentro de lia senlaca agado. Niaj
membroj certe memoros lin skrupula leter-respondanto, facile alirebla, cxiam
pacienca, preta auxskulti, samtempe grandvizia kaj persiste laborema. Por
mi persone, estis agrable, facile kaj instige servi kiel vic-prezidanto en lia
estraro; atesto je tio estas samdirekta dauxrigo en la gvida stilo kaj celaro de
la Ligo en la posta dejxor-periodo. Lia influo sentigxos en la pluiro de la
Ligo, kiel ankaux lia memoro cxe cxiu, kiu konis lin kaj laboris kun li. Stefan MacGill Mesagxo
de la Prezidanto de ILEI okaze
de la morto de Edward Symoens Nome
de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), necesas ke mi
kontribuu kelkajn vortojn al la honorigado de la meritoj de nia jxus forpasinta
kolego. Edward
Symoens gxis la morto estis konata kiel klarvida kaj dedicxita kunlaboranto en
la antauxenigo de la instruado de la internacia lingvo Esperanto. Dum sia
servado kiel Prezidanto de ILEI, li rekonis la esencan rolon de la celoj de la
Ligo en la progreso de la tutmonda E-movado. Tio motivigis lian sukcesan
reproksimigxon de la Ligo al UEA kaj la sekvan pli intiman kunlaboron kun UEA en
la reciprokaj celoj de la du organizajxoj. Li ne sercxis por si gloron, sed
rekonis talenton en aliaj kaj per sia afabla, diplomatia kondutmaniero
kuragxigis kaj apogis cxiun lauxcelan labordecidon. Sian klerecon kaj
inteligenton li montris interalie per modela verkado, kiu inkluzivis gravan
plurlingve eldonitan studon pri la pedagogia valoro de la instruado de Esperanto
en la lernejoj. Gxis
la morto li servis al ILEI kiel komisiito aux reprezentanto en diversaj
funkcioj, ekzemple montranta dum multaj jaroj la fidon de la membraro kiel estro
de la kandidatiga komitato por oficoj de la Ligo. La meritoj de lia laboro por
ILEI motivigis la antauxnelongan rekonon de liaj kontribuoj kiam li nomigxis kaj
akceptigxis kiel Honora Membro de la Ligo. Edward
Symoens multe mankos al ni cxiuj, tamen la inspiro de lia ekzemplo kaj liaj
konkretaj atingoj por plibonigi la mondon kaj la homajn rilatojn ne povos
perdigxi al ni. Restos porcxiame tio, kion li alportis al ILEI kaj al la mondo,
cxar lia ekzemplo sxangxis pozitive la vivsperton de la multnombraj personoj kaj
organi-zajxoj, kiuj havis la privilegion profiti de lia morale fidinda
karaktero, largxvida pensado, pacema kunlaborado, sincera amo al la homaro kaj
persona amikeco. Duncan Charters, Teksto
el la memorkarto pri Edward Symoens: „Edward,
ni konis vin kiel homon, kiu havis tre bonajn rilatojn kun centoj da amikoj en
la Esperanto-movado, sed precipe ni konis vin kiel homon laboreman, neniam
lacan. Plukonstrui tion, kion vi iniciatis, estos sendube por vi la plej bela
donaco. Tion ni promesas, Edward, tutkore. Dankon pro tio, kion vi faris por ni.
dankon pro tio, kion vi instruis al ni.” |