|
Edukado al Paco
|
|
|
Koncepto de instruprogramo ("curriculum"") celanta edukon al kulturo de paco Mireille Grosjean, instruistino, Svislando" mireille.grosjean che rpn.ch Komenca noto La koncepto, kiu legighas sur la retejo de ILEI www.ilei.info sub la nomo "curriculum" trovas sian lokon en la jardeko por kulturo de paco kaj senperforto kaj ligighas al manifesto 2000 de UNO kaj UNESCO por kulturo de paco kaj senperforto. Ghi estas tute aux parte uzebla en iu ajn lerneja situacio ie ajn en la mondo. Historia noto En 2001 argentinaj esperantistoj petis Mireille Grosjean koncepti instruprogramon kompletan celantan edukadon pacen"; ili deziris prezenti ghin dum nacia kongreso pri tiu chi temo. La gravaj ekonomiaj problemoj, kiuj ekis poste, malebligis la agadon. La "curriculum" konsistas el 20 punktoj. La "curriculum" entenas kvar aksojn. Unue ghi entenas lernotajhojn pri konfliktosolvado, kie konflikto estas la chefa temo, same kiel chapitro de matematiko aù de fiziko. La lernado de senperforta komunikado apartenas al la sama akso. Oni povas paroli pri akiro de teknikoj. Alia akso estas la"reviziado"de la instruado pri kutimaj lernobjektoj. Oni revizias ilin"de interne", oni enkondukas novan sintenon en tiuj instruadoj. Ni vidu kiel ekzemplon la instruadon de Historio": «"Instruado de Historio Granda atento devas esti donata al tiu fako, al la enhavo de la dokumentoj kaj al eldiradoj de la instruisto. La enhavo jenu:
(citajho el"Curriculum", punkto 4) La"Curriculum"montras ankaù kiel"tutmondigi"la sciojn montrante la originon de la instruataj materialoj. En matematiko la chefaj chapitroj venas el Barato/Hindio aù el arabaj landoj. Tiu aspekto devas trovi lokon en la instruado (« Curriculum"punkto 9) La respekto estas en la centro de pacedukado. Ghi komencighas pere de la respekto de la infano mem. Konkrete tio tradukighas per rekomendo, ke chiu infano devas lerni la legadon kaj skribadon en sia denaska lingvo. Laù la regionoj en la mondo tiu postulo povas alporti gigantajn problemojn… ekzemple en Svislando aù en Alzaco, kie la infanoj uzas dialekton hejme. Tiu respekto devas esti en la centro de la klasovivo tagon post tago. Plie tio konkretighas pere de la punkto 5": « Respekto de la c’irkaùa medio. La respekto, kiun oni klopodas enmeti inter la homojn, certe same koncernas la manieron agi kun la c’irkaùa medio. La kutimo apartigi la rubaj’ojn celante reutiligadon de la plimulto de ili kaj la respekto de la naturo c’irkaùa apartenas al enklasa laboro. Poste la infanoj kunprenos tiun farmanieron hejmen. La nocio de harmonio ne nur koncernas la homaron sed la tutan biosferon" Alia konsekvenco de tiu nocio pri respekto konsistas el postulo, ke la geinstruistoj estu pagataj, kaj sufiche pagataj, kaj ke la klasoj havu kontentigan grandecon. (« Curriculum"punktoj 17 kaj 18) La intershanghoj ebligas al la infano situi sin en la granda homa familio. Ili forprenas al li/shi la timon antaù la nekonateco. Per ili la infano ekscias pri la malsamecoj kaj eklernas digesti ilin estante bone enkadrigita fare de edukistoj. Ciuj formoj de intershanghoj estas bonvenaj. Certe oni rekomendas ilin celante pli bonan lingvolernadon, char vektoro por komunikado estas bezonata. La ideala vektoro neùtrala kaj demokrata estas certe esperanto. La"curriculum"tial antaùvidas la lernadon de la internacia lingvo sufiche frue por komenci la kontaktojn en la agho de ok jaroj. Ekzistas pruvo scienca, ke la lernado de esperanto estas la plej bona eksalto al la studado de aliaj fremdaj lingvoj. La dotitaj infanoj do povos unue lerni legi kaj skribi en sia denaska lingvo, poste ili lernos la oficialan lingvon de sia lando, poste esperanton kaj poste aliajn gravajn aù lokajn lingvojn laùplache. La uzo de esperanto ebligos al ili havi kontaktojn tra la mondo"; tio alportos al ili sciojn en la fako geografio. Plie la infano eksentos sin membron de la granda homa familio. Tiu punkto estas tute centra en pacedukado, char antaù ol esti sendata al milito, soldato travivas cerbolavadon, dum kiu la propra registaro klopodas meti en lian/shian kapon la ideon, ke tiu aù tiu popolo estas la malamiko. Char esperantisto havas geamikojn chie en la mondo, li aù shi ne akceptos tiun propagandon. Vidighas multaj ekzemploj de tiu fakto tra la dudeka jarcento. Klasointershanghoj ebligas renkontighojn, kiam la distanco ne estas tro granda. Chiu eùropa lando havas centran oficejon pri klasointershanghoj, kie oni povas trovi partnerklasojn. Ekster Eùropo oni povas serchi tra Edukministrejoj aù ambasadejoj. Ekzemple la klasointershanghoj inter gelernantoj de Francio kaj Germanio ebligas la forvishon de la malnovaj skemoj malamikaj. Alia ebleco estas fari komunan restadon en alia regiono kun temo studenda aù kun laboroj praktikaj kaj utilaj kiel prizorgado de arbaro aù de marbordo.
Fina noto. Legante tiun"Curriculum"oni povas pensi, ke la aùtorino estas en plena revo… Certe tiu instruprogramo estas utopio. Certe ghia konkretigo, ekzemple en evoluantaj landoj, kostus ege multe, ech pli ol iliaj financaj kapabloj. Tamen oni ne pro tio forjhetu ghin"! Fakte oni povas elpreni partojn el ghi, oni povas iri iom laù ties vojo. Oni povas jam antaùvidi, ke ghi neniam komplete efektivighos. Tamen estas fakto, ke la pagho"Curriculum"estas la plej vizitata pagho de la TTTEejo de ASEPAIX Asocio svisa de Edukistoj Pacen (www.asepaix.ch). Ghi ekzistas jam en la franca kaj en la germana. Tradukoj en la hispana kaj itala venos. Oni povas konstati, ke tiu instruprogramo konsistas el aro da konkretaj proponoj kaj ne el abstraktaj politikaj eldirajhoj. Iu persono sen retaliro povas obteni unu ekzempleron paperan de la"Curriculum"che la aùtorino Mireille Grosjean, pf 9. CH 2416 Les Brenets. Tél. ++41 32 932 18 88. Bibliografia noto (por franclingvanoj) Grosjean Mireille"Les Echanges de classe Clé en main"Office du Matériel scolaire, rue des Tunnels 1, CH 2000 Neuchâtel. Adresse électronique": sems chez ne.ch 1995. Classeur de 280 pages A4 qui contient 80 leçons clé en main pour Unités Linguistiquement Mixtes ULM";-) Janton Pierre"L’Espéranto"Que sais-je"? n° 1511, puf, Paris 1989, 3e édition Piron Claude"Le Défi des Langues"éd. L’Harmattan, 1998, 2e édition. Prireta noto Indikoj pri esperanto trovighas interalie en la jenaj retejoj": La du lastaj ebligas lerni esperanton en cento da horoj. Biografia noto Mireille Grosjean instruas en lernejoj de la meza nivelo ekde 1970. Shi unue instruis en la germanparola parto de Svislando (Alemanio), poste en la francparola parto (Romandio)"; pro tio shi ekorganizis klasointershanghojn. Pro shia intereso pri interkulturaj rilatoj esperanto trovis che shi fruktodonan terenon en 1985. Shi reprezentas Svislandon en la Komitato de Universala Esperanto Asocio UEA kaj aktivas en la kampo de la prilingvaj ekzamenoj de UEA/ILEI. Shi ofte faras klasointershanghojn kaj instruas konfliktosolvadon.
|